Showing posts with label mikronoveloj. Show all posts
Showing posts with label mikronoveloj. Show all posts

2022-09-25

Mikronoveloj en bulteno Usona Esperantisto

De tempo al tempo mi dokumentis kelkajn mikronovelojn, sed fakte estas rubriko 'mikronovelo' en la bulteno Usona Esperantisto eldonita de la landa asocio Esperanto-USA:

 Artikoloj de la rubriko mikronovelo

Ĝis nun, troveblas 21 mikronoveloj publikigitaj inter 2020 (n-ro 5) kaj 2022 (n-ro 5).

2020-05-11

Mikronovelo (7): . . . sed hejme plej ĉarme

. . . sed hejme plej ĉarme

Eta ĉambro. Malvarma kaj profunda silento, reliefigita de la teda takto de mekanika horloĝo. Sur la planko, du infanoj ludas. Apude, la patro legas ĵurnalon kaj la patrino trikas puloveron. . .

Subite ŝi murmuras tradente, iom melankolie:

— Kiomfoje vi legis tiun artikolon en la lastaj monatoj?

Silento. Longa, tre longa silento kun tiktakoj, ĝis la viro flustras senemocie, ne levante la okulojn de sur la ĵurnalo:

— Tiomfoje kiom vi malfaris tiun puloveron por triki ĝin denove.

Ekstere, super ili, super tiu silento kun tiktakoj, la tera surfaco tradormas falsan nokton de nuklea vintro.

Liven Dek

2020-03-05

Mikronovelo (6): Cindro

Cindro

Ŝi faris la transatlantikan flugon kun la urno entenanta la cindron de ŝia ĵus forpasinta edzo. Ŝi volis plenumi lian deziron, kaj ŝi venis por disĵeti lian cindron en difinita, ĉiam sopirata loko de lia kara patrujo.

Apenaŭ kelkajn adiaŭajn vortojn ŝi kapablis prononci, inter plorsingultoj, antaŭ ol disĵeti la cindron, kiun subita vento kompate disportis orienten. Kaj ŝia faltoplena vizaĝo, lastatempe mistraktita de la doloro, momente radiis de senpeziga ĝojo.

“Eta, tre eta kompenso por granda perdo”, mi pensis, sciante ke mi neniam mencios al ŝi ke tre proksime, ĝuste oriente, staras la nova municipa rubejo.

Liven Dek

2020-02-01

Mikronovelo (5): Homlupo

Homlupo - Laure Patas de' Illiers - Mikronovelo deklamita de Rodica Todor



Rodica Todor deklamas la mikronovelon "Homlupo", de la verkistino Laure Patas de Illiers. Ĉi mikronovelo gajnis la premion "Paula Adúriz" en la Belartaj Konkursoj de UEA 2018. La deklamo okazis en la 6a Vivu la teatro!", ĉe la Triopa Kongreso (78a Hispana E-Kongreso, 21a Andaluzia E-Kongreso kaj 71a IFEF-Kongreso), okazinta en Malago en 2019.

2019-05-25

Mikronovelo: 'Oni supozis' de Liven Dek

Oni supozis - Liven Dek - Mikronovelo deklamita de Antonio del Barrio:



Antonio del Barrio deklamas la mikronovelon "Oni supozis" [el la libro Ne ekzistas verdaj steloj], de Liven Dek en la 6a Vivu la teatro!", ĉe la Triopa Kongreso (78a Hispana E-Kongreso, 21a Andaluzia E-Kongreso kaj 71a IFEF-Kongreso), okazinta en Malago en 2019.

2018-11-11

Ferenc Temesi, hungara verkisto (2)

Ferenc Temesi, 1983
Dankon al István Ertl, haveblas en Esperanto pli da informoj pri la hungara verkisto Ferenc Temesi (1949 - ), ne trovebla anglalingve. Jen miareteje:


Mia avo inter esperantoj” de Ferenc Temesi, tradukis István Ertl

La kruca rilata momento (1967) en mondliteraturo estis la apero de Cent jaroj da soleco de Gabriel García Márquez, en kiu kunfandiĝas avangardo kaj provinceco. Temesi verkas propran formon de fikcio, la t.n. 'vortar-romano'n. Post modernismo kaj postmodernismo venas de Temesi konscia referencado al provincecaj aferoj--krom la izolo de la hungara lingvo, jen dialektaĵoj, slangaĵoj, regionaĵoj--eble netradukeblaj. El streĉateco inter provinceco kaj tutmondeco venas rakonto pri ... esperantisto!

2018-09-20

Mikronovelo: 'La viro kaj la hundo' de Jaime Grau Casas

"Mallely Martínez Mateos deklamas la mikronovelon 'La viro kaj la hundo' de Jaime Grau Casas, aperinta en la libro Tagoj kaj ruinoj. La prezento estas parto de la programero "Vivu la teatro" de la 77a Hispana Kongreso de Esperanto, okazinta kune kun la 51a ILEI-Kongreso en Madrido en julio 2018."


2017-12-06

Mikronoveloj (2)


Jen plua verko da mikronoveloj en Esperanto:

La stultaj infanoj [Los niños tontos, 1956] de Ana María Matute, el la hispana trad. Liven Dek, desegnoj de Pedro Ullate López. Santander: Gutierrez Aduriz, 1988. 100 p. (Hispana literaturo; 5)

Laŭ la katalogo de UEA: "Mikronoveloj pri la infana mondo, plenaj de 'kaŝita kaj obskura poezio'."

Anglalingva traduko, The Foolish Children, aperis ĝuste antaŭ jaro.

2017-11-27

Mikronoveloj (1)

Liven Dek atentigas pri nova kategorio en la Belartaj Konkursoj: mikronoveloj. Li kaj tradukas kaj verkas originalajn mikronovelojn. Jen lia libro da originaloj:

Ne ekzistas verdaj steloj (60 mikronoveloj kun suplemento) de Liven Dek (Miguel Gutiérrez Adúriz). Novjorko: Mondial, 2012.

Jam delonge eminentas la hungara verkisto István Örkény. Oni trovos kelkajn samspecaĵojn en Hungara Antologio (1983). Komencu per:

Uz-instrukcio al la “Unuminutaj noveloj” de István Örkény, trad. Lajos Tárkony.

Estas tuta volumo da tiaj noveletoj en Esperanto:

Unuminutaj noveloj de István ÖRKÉNY, red. István ERTL. Berkeley, CA: Bero, 1994.

Eldoniĝis tri volumoj da mikronoveloj el Ĉinio, kaj unu el Japanio:

Mikronoveloj de Sin'iti Hosi de Sin'iti HOSI, trad. Kikunobu MATUBA. Tokio: Libroteko, 1983.

Cetere, ekzistas dise en la Interreto multaj mikronoveloj, eĉ volumo:

Malgranda stacidomo kaj aliaj mikronoveloj, el la ĉina trad. Miaohui.

Estas pluraj terminoj sub kiuj aperas ĉi tiu ĝenro. En Esperanto, la koncernaj vortoj estas: mikrofikcio, mikronovelo, mikrorakonto, minirakonto.

Mi jam serĉis ĉiujn. Por plua esplorado interrete, per Google serĉu laŭ la vorto ‘mikronovelo’.

Vi trovos ĉiujn menciitajn informojn kaj pluajn ĉe mia retpaĝo kie aperas:

Maksimanlibro de la minirakonto de Luis Britto García, trad. Jorge C. Mosonyi, el Venezuela Stelo [Organo de Venezuela Esperanto-Asocio], 33-a Jaro = N. 77 = 2-a Semestro 2005.

Ĉi tiu estas tre amuza "manlibro" kiu, plena da paradoksaj esprimoj, laŭdas la trajtaron, potencon, kaj potencialon de mikrofikcio, do jen bonega enkonduko al la temo.

Mikrofikcio troveblas en multaj lingvoj. Ĝi estas elstara ĝenro ekzemple en la hispana (en Latinameriko) kaj la ĉina. Troveblas multo ankaŭ en la angla, kaj ankaŭ la koncerna literaturkritiko.

La esenco de la ĝenro estas pripensinda. Ŝajnas, ke por esti efikeca, ĝi devas esti baze prozo, eĉ kun aliaj trajtoj. Poemo ankaŭ densigas tekston, sed la fakto, ke temas pri rakonto provizata per minimumaj detaloj kiuj implicas tutan bildon kiun la leganto devas mem plenigi, estigas la potencon de ĉi-speca teksto. Unuavide ĝi eble ŝajnas simpla, sed, simile al verki aforismon, oni devas intense cerbumi por verki mikronovelon. Studante ĉi tiun ĝenron, oni konstatos kaj plu pripensos la trajtojn kaj esprimrimedojn de ĉiaspecaj literaturaj tekstoj.