Showing posts with label Boris Tokarev. Show all posts
Showing posts with label Boris Tokarev. Show all posts

2017-04-23

Moskva skolo de originala Esperanto-poezio

Moskva skolo de originala Esperanto-poezio de Nikolao Gudskov:

Mi iom konas ruslandajn kaj sovetuniajn esperantistajn verkistojn, sed mi ne sciis pri iu Moskva skolo. Gudskov resumas la historion de esperantistaj verkistoj en Moskvo kaj skizas la trajtojn de la t.n, skolo. Lia eseo konsistas el sep sekcioj:

1. Premisoj
2. Impeto de la 60-aj
3. Maturiĝo
4. Moskva literatura Esperanto-klubo
5. "Cerbe kaj Kore" [revuo]
6. Ĝeneralaj trajtoj de la skolo
7. Listo de poetoj, apartenantaj al Moskva skolo
Jen la fina sekcio:
   1) "Protoperiodo" – poetoj, vivintaj kaj verkintoj ĉefe antaŭ la 1960-aj jaroj. Georgo Deŝkin, Nikolaj Hohlov, Aleksandr Logvin, Nikolaj Nekrasov
        2) Pliaĝa generacio – poetoj, kies ĉefa kreado aŭ poezia maturiĝo okazis en la frua periodo de Moskva skolo, inter fino de de la 1950-aj kaj mezo de la 1980-aj jaroj. Miĥail Bronŝtejn, Konstantin Gusev, Isaak Ĥoves, Ludmila Novikova, Ivan Lubjanovskij, Vladimir Samodaj, Bonifatio Tornado (Boris Tokarev)
        3) Nova generacio – poetoj, disfloro de kies talentoj okazis en kadroj kaj sub influo de MLEK. Griŝo Arosjev, Oĉjo (Oleg) Dadaev, Miĥail Giŝpling, Klara Ilutoviĉ, Valentin Melnikov, Ivan Naumov, Miĥail Povorin, Solomon Vysokovskij
        4) Moskvaj esperantistoj, konstante ne okupiĝantaj pri poezia kreado aŭ tradukado, sed sporade verkantaj poemojn, plejparte prezentante ilin al MLEK-anoj (ankaŭ komencantaj poetoj, kies talento ankoraŭ en sufiĉe evoluis). Viktoro Aroloviĉ, Andreo Jakovlev, Aleksej Besĉastnov, Vladimir Edelŝtejn, Irina Gonĉarova, Nikolao Gudskov, Vadim Ĥmelinskij, Lubovj Motyljova, Arkadij Rjabov, Natalja Soljakova (Barabaŝka), Aron Zisman.
Pli ĝenerale, la retejo temas pri: Moskva Esperanto-klubo"Lev Tolstoj". Literatura paĝo estas subsekcio. Ĉio troveblas en la retejo Moskva Esperanto-Centro.

Cerbe kaj Kore malaperis el la aktiva retpaĝaro, sed jen la numeroj 1998-2000:

Cerbe kaj Kore kaj Cerbe kaj Kore (Don Harlow).

Rigardu ankaŭ:

Cerbe kaj Kore - Vikipedio

2013-10-05

Boris Vladimiroviĉ Tokarev (B. Tornado)


Mi havas du librojn de Boris Vladimiroviĉ Tokarev (1927-1994), verkitaj sub la pseŭdonimo B. Tornado:

Ardes (1996): "sciencfikcia romano por komencantoj." Haveblas ankaŭ kiel sonlibro.

Vivo de Prometeo (1996): originala poema epopeo. 

 Jen recenzoj de Vivo de Prometeo de Leopoldo Knoedt & Boris Kolker.

Pri Tokarev:

Boris Tokarev - Vikipedio

Boris Vladimiroviĉ Tokarev (B. Tornado) @ Originala Literaturo Esperanta

Boris Tokarev forpasis de NikSt

La "Rusa" Kontribuo de István Ertl (1996)

Jen originala poemo:

Doloro de Boris Vladimiroviĉ Tokarev (Bonifatij Vasiljeviĉ Tornado)
(Fonto: Heroldo de Esperanto, n-ro 4-5 (1485-86), 46-a jarkolekto, 16-an de marto 1970.)

Mi ne trovis recenzon de Ardes, kaj nur komencis legi ĝin. Ĝi ŝajnas pli fantazia ol sciencfikcia.

2013-06-26

Boris Tokarev / B. Tornado

Jen pri Boris Vladimiroviĉ Tokarev (OLE). Vi povas legi pri liaj faroj kiel profesiulo kaj esperantisto, kaj pri liaj verkoj: notu la pseŭdonimon Tornado. Mi scivolas pri liaj beletraj sciencfikciaj kaj filozofiaj verkoj, precipe Ardes kaj Vivo de Prometeo.

Sed li verkis ankaŭ poemojn. Jen unu, el retejo Literaturo en nia Esperanto-mondo:

Doloro

de Boris Vladimiroviĉ Tokarev (Bonifatij Vasiljeviĉ Tornado)

 Ĉiun larmon klaran plantu en la rimo,
ĉiun spiron ĝeman ligu kun la son'.
— N. Hoĥlov
Ho, sata anim'; ĉu scipovas vi krei?
Ne fontas el gajo poeta inspir';
ĝi venas el akre turmenta sopir',
nur aman suferon ĝi povas obei.

Kaj gutas la sango per versoj ardantaj,
la sentoj tempestas en nigra senfund',
kaj fluas sopir' el anima profund',
brilante per sonoj de kant' diamanta.

Mizera poeto! Ĉu rajtas vi plendi?
Vin de la sufer' ne arogu defendi,
ĉar nutras de l' amo vin dolĉa dolor';

en ĝi estas vivo, kaj riĉo anima,
en ĝi - tuta mondo, eterna, senlima;
kaj estas feliĉa per ĝi mia kor'.

(FONTO: Heroldo de Esperanto, N-ro 4-5 (1485-86), 46-a jarkolekto, 16-an de marto 1970.)