Showing posts with label Literatura Mondo. Show all posts
Showing posts with label Literatura Mondo. Show all posts

2019-03-09

Hungara Literaturo pere de Ĉina Radio Internacia

“Hungara Literaturo” (17:50) verkis László (Ladislao) VIZI por Ĉina Radio Internacia, laŭtlegis Jianping ZHAO. 2017-02-27.
@ 3:25: Nyugat (Okcidento). Hungaraj kleruloj kaj verkistoj subtenis Esperanton.

@ 5:32-7:00: Karinthy & Vojaĝo al Faremido.

Plu pri Nyugat. Kalocsay, poste Baghy. Nyugat modelo por Literatura Mondo. Sándor Petőfi, Dezső Kosztolányi, János Arany, k.a.

2017-05-21

Karel Čapek en Literatura Mondo, 1924-1948


Kun helpo de Enhavolisto de Literatura Mondo mi trovis la jenajn erojn de kaj pri la ĉeĥa verkisto Karel Čapek, al kiuj mi aldonas retligojn al numeroj de Literatura Mondo kaj al aliaj retpaĝoj:

Kamarýt, Stanislav. "Du romanoj de K. Čapek" (Observo), 1a serio, 3a jaro, 9a n-ro, septembro 1924, p. 154-5.

Jobo, "R.U.R. de Karel Čapek" (Recenzo), aprilo 1926, p. 000k2.

Čapek, Karel. "La kudrilo" (Novelo), trad. Miloš Lukáš, decembro 1932, p. 200VIII.

Novak, Arne. “Karel Čapek” (Observo), decembro 1932, p. 206-7.

Čapek, Karel. “Ordinara murdo” (Novelo), trad. Miloš Lukáš, n-ro 10, decembro 1934, 182-3.

Čapek, Karel. “Instruo, kiel malsani” (Novelo), trad. Miloš Lukáš, junio 1948, p. 180-3.

La tekstoj de Čapek mem estas en DOC-formato kaj troveblas ĉe Karel ČAPEK: Česká literatura v esperantu. La numeroj de Literatura Mondo havas PDF-formaton.


Jobo laŭdas la enhavon kaj stilon de la dramo R.U.R. (Rossum's Universal Robots).

Novak skizas la gravecon kaj evoluon de la verkaro de Čapek. Li mencias ankaŭ la engaĝon de Čapek pri pragmatismo, specife la verkon Pragmatismo aŭ filozofio de praktika vivo (1917).

Kamarýt fakas pri filozofio. Lia vortaro tiufaka ricevis recenzon en suplemento de Literatura Mondo:

Recenzo: Dr. Stan Kamaryt: Filozofia Vortaro (1934) de F. Erdey

Pri Čapek, Kamarýt reliefigas la pragmatisman influon kaj la valorigon de la individua homo kontraŭ socipolitikaj skemigoj, kiel ekzempligas Fabrikejo de Absoluto (1922) kaj Krakatit (1922). Kamarýt detale resumas ambaŭ romanojn, do lia pritrakto estas la plej ampleksa el la tri recenzoj.

2016-05-25

Vojaĝo al hungara literaturo

Mi resumas mian historion kiel esperantisto rilate al mia aktuala longdaŭra projekto pri hungara literaturo en lastatempa publikaĵo:
“Vojaĝo al hungara literaturo, tereno nekonata” de Ralph Dumain, en Kontakto, n-ro 271 (2016: 1), p. 12-15. La redaktoro mencias R. Dumain & hungaran literaturon ĉe p. 3 & 8.
Jen PDF-dosiero de mia eseo en bela formato laŭ apero en Kontakto.

Baldaŭ post mia esperantistiĝo en 1968, mi komencis legi beletron en Esperanto, plejparte originalan, sed ankaŭ iom tradukan. Kompreneble mi legis multajn verkojn de hungaraj esperantistoj, ankaŭ la tradukon fare de Kalocsay de La Tragedio de l’ homo de Imre Madách. El la originalaj esperantaj verkoj plej gravis al mi la verkaro de Sándor Szathmári, pro la filozofia perspektivo, pri racio / malracio kaj utopio / malutopio.

Frue en 2012 mi relegis la romanon Vojaĝo al Kazohinio de Szathmári (en la angla), en konekso kun la unua usona eldonigo de la angla traduko, por kiu mi verkis reklamtekston kiu aperis en la libro. En junio mi kontribuis al simpozio pri Kazohinio ĉe la hungara konsulejo en Novjorkurbo. En marto 2013 mi instruis seminarion pri Kazohinio en rilato kun fako Utopiaj Studoj ĉe Universitato de Novjorkurbo. De tiam mia projekto ampleksiĝis. Mi relegis Madách, konatiĝis pri aliaj hungaraj verkistoj, esploris la literaturan kaj intelektan historion hungaran, ankaŭ historion de hungara marksismo kaj sociteoria pensado. Mi konstatis, ke miacele la ŝlosila hungara verkisto esplorenda estus Frigyes Karinthy (1887-1938).

*     *     *

Mi supozas, ke Giorgio Silfer nun laŭdas min pro legado de mia eseo:

“Invit' al Njugatesko premieros dum ARTE” (Esperanta Civito: (HeKo 601 5-B, 21 majo 2016)
Kiel povas okazi, ke ne hungara, sed transnacia esperantisto okupiĝas pri la temo? "Mi ne estas escepto: estas normale ke la studo pri la esperanta literaturo kondukas al Hungario, al certa Hungario. Tiurilate mi povas mencii interalie la laŭdindan laboron de Ralph Dumain en Usono" klarigas prof. Silfer.
Temas pri prezentota teatraĵo kiu interligos la hungarajn verkistojn de Nyugat kaj la esperantistajn verkistojn de Literatura Mondo:
La premiero de "Invit' al Njugatesko" okazos la 2an de aŭgusto 2016 kadre de Arta Renkonto Transnacia en Esperanto (la unua ARTE) en Budapeŝto, sub la aŭspicio de la Esperanta Civito.
Mi ja feliĉas, ke ĉi tia afero okazos. Miaflanke, mi esperas instigi konstatiĝon pri Karinthy ĉi-jare, okaze de la 100-a datreveno de apero de lia utopia novelego Vojaĝo al Faremido, apenaŭ konata en Usono kaj la anglalingvaj medioj. La 25-a de junio estas la naskiĝtago kaj de Karinthy kaj de mi.

2016-03-14

Károly Bodó (1903-1963)

La nura enhavo de la koncerna artikolo en Vikipedio estas teksto el la Enciklopedio de Esperanto de 1934:

 BODÓ Károly, hungaro, oficisto. Naskiĝis en 1903 en Monor. Esperantisto de 1921. Resp. redaktoro de Literatura Mondo dum ĝia dua periodo; noveltradukoj ankaŭ en Hungara Heroldo. Varbis por Esperanto kelkajn hungarajn verkistojn. Siajn unuajn tradukojn li kontribuis al Literatura Mondo (unua periodo), kaj en 1926 aperis liatraduke novelaro de F. Karinthy, Norda vento. Tiuj tradukoj jam pruvis neordinaran talenton, kiu brilis en lia traduko de la profunda Babits-romano, La Cikoni-kalifo, (1929) kaj trovis entuziasman laŭdon ĉe recenzistoj kaj la Akademio. En 1933 li amplekse kunlaboris al Hungara Antologio per noveltradukoj, kiuj neniel perfidas liajn antaŭajn sukcesojn. Kio karakterizas liajn laborojn, tio estas unue, trafgusta elekto de tradukindaj verkoj, kaj due, naturstila rekreo de la originalo, tiel ke ĝi ŝajnas nova originalo Esperanta. Ligate per literaturaj laboroj, la Budapestaj Esperantaj verkistoj ricevis ian similecon de stilo, kiu ne estas facile difinebla, kaj kies rekoneblo ne dependas simple de konata neologismo; ĉar tio ja ne estas trajto de la Bodó-verkoj. W. B. JOHNSON.
Troveblas ankaŭ informoj en la anglalingva Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto, 1887-2007 de Geoffrey Sutton.

Aldone al la famaj tradukoj de Norda Vento kaj La Cikoni-Kalifo, Bodó tradukis romanon de Zsigmond Móricz, Malriĉaj homoj. Bodó-n diskutas Ludwig Totsche (Lajos Tárkony) en kritika verko De paĝo al paĝo (1932). (Jen la libro mem, v. p. 29-37)



Kálmán Kalocsay poemis en Rimportretoj (1934):

            IX.

Bodó — aspektas li infano,
Verŝajne li algluis barbon,
Kiam li faris voĉo-varbon,
Esti Lingva-Komitatano.

El Karinthy kun forta mano
Traduke falĉis tutan garbon,
Bodó — aspektas li infano,
Verŝajne li algluis barbon.

En la kolora stilfontano
Kuraĝe miksas li la farbon
Kaj rampis li sur laŭro-arbon
Per dono de l' Babits-romano.

Bodó — aspektas li infano.

*

Mi devas emfazi la kontribuon de Bodó al Hungara Antologio (1933). Sed nun pli urĝas la fakto, ke mi ĵus tralegis lian tradukon la novelaron Norda Vento (1926) de Frigyes (Frederiko) Karinthy. Min inspiris ne nur la genio de Karinthy, sed la beleco de lingvaĵo de la tradukoj de Bodó. Tial la ĉi-jena fokuso.

2014-10-19

De Zamenhof al Soros en Novjorko (2010)

Mi lastatempe trovis raporton pri la Zamenhof-simpozio en kiu mi prelegis la 15an decembro 2010, kun Esther Schor, Sam Green, Humphrey Tonkin, kun surpriza apero de George Soros.

La koncerna raporto "De Zamenhof al Soros en Novjorko" aperis en Rego (Rusia Esperanto-Gazeto), n-ro 1 (62), februaro 2011, p. 36-37.


Ĉe la paĝo Teodoro Schwartz [Tivadar Soros] (1894-1968) en retejo de Literatura Mondo mi estas agnoskita pro foto de Teodoro/Tivadar.

2013-10-16

Ora Duopo, Memore



Laŭmemore, en 1968 mi kaj mia amiko Harry komencis lerni Esperanton memstude, kaj post nelonge ni mendis librojn de la tiama libroservo en Usono. Mi mendis librojn avide (dum mia tuta vivo). Harry mendis kelkajn, inter ili:

Ora Duopo: Jubilea Libro pri Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay

Nu, mi prunteprenis ĉi tiun libron (kaj la ceterajn). Kiujn poemojn mi rememoras esti legintaj tiam, antaŭ pli ol 40 jaroj? Mi memoras malmultajn poemojn de Baghy, kies romantikeco mi trovas apenaŭ tolerebla. Mi rememoras la titolojn La mar’ furiozas, Rankvarteto, Nur migri, ĉiam migri, migri for, Silentas mi, sed vi ne kredu. Mi memoras la refrenon de Ne plu militon!. Mi memoras la temojn de Vi kaj mi kaj Antaŭ la tribunalo, kiuj fakte tute ne interesas min. Aparte tiu frazo "silente vin amanta, sklav'" ekzempligas ĉion, kia puŝas min for de Baghy. La poemoj, kiujn mi vere memoras, estas Siberia lulkanto kaj Estas mi esperantisto. La rikolto ne inspiras min, sed mi devus relegi la ceterajn poemojn por pli fidinde taksi Baghy kiel poeton.

Kontraste, mi rememoras multajn originalajn poemojn de Kalocsay, kaj mi ankaŭ revizitis liajn poemojn plurfoje tra jardekoj. Mi memoras la jenajn legitajn antaŭ kvar jardekoj (kaj pli frue):

Homo
Kantetoj el la “Maja Idilio”
Somernokto 
Fruktoj
Protesto


Mi nur nebule memoras legi tiutempe:

Lenin
Zamenhofa balado

Mi bonege memoras Somernokton, ĉar mi unue legis ĝin en lernolibro de William Auld, kun angla traduko:

Night of Summer (Somernokto) de Kálmán Kalocsay, translated from Esperanto by William Auld

Mi bonege memoras la poemon Fruktojn, ĉar tiutempe mi frandis ĝian vortmuzikon kaj eĉ deklamis ĝin al amikoj.

Mi memoras traduki la poemon Hanton anglalingven. Eble mi povos elfosi la malneton; nun mi rememoras nur la unuajn du versojn:
I am often haunted by the horrible thought
That mankind's millennial struggle's been for naught
. . . kaj iom poste . . . 
For in proportion to the power of production
Grows the power of destruction
Sendube, la poemoj kiuj instigis la plej fortan impreson venas de la poemaro Izolo, kaj plej forte (krom la jam disktutitaj), Protesto kaj Vespero en la parko.

Mi bone memoras la unuajn du versojn de Protesto:
Mi estas tiel laca, kiel la mont' maljuna,
Kiun jam tedas teni la herbon kaj la humon,
. . . kaj aparte la lastan stancon kaj speciale la lastajn du versojn de Vespero en la parko:
Necesas tie lukti, skermi,
Aŭ ekstermiĝi aŭ ekstermi
Kun turmentata cerbo:
Necesas en tumulto puŝi,
La donacitan vivon fuŝi...
Beate estas — kuŝi, kuŝi
Sur herbo aŭ sub herbo.
Beate ja, kaj jen memoroj el mia juna memo.

2013-07-18

Albert Einstein en 1933 pri la futuro de civilizacio

“Kial la civilizacio ne bankrotos,” tradukis el la angla C. Rosen, Literatura Mondo, februaro 1934, n-ro 2, p. 26-27; el la originalo "Why Civilization Will Not Crash," Liberty Magazine, August 12, 1933.

Einstein deklaras sian optimismon malgraŭ opremaj kondiĉoj. Li emfazas kaj la interdependecon de homoj kaj la bezonon de individua libereco. Maljusteco kaj platigo de individuoj instigas degeneradon de la belartoj kiel de la politiko. La civilizacio disvolviĝis malsimetrie, teknologie progresis sen reĝustigo de sociaj rilatoj. Tamen Einstein fidas, ke la homaro superos la aktualan krizon kaj efektivigos pli altan celon.

Estas multaj interesaj anglalingvaj retpaĝoj pri Einstein miareteje; la jena estas la unua en Esperanto. Eble ekzistas pluaj verkoj en Esperanto pri aŭ de Einstein, preter la retligoj troveblaj en mia blogo kaj  retpaĝoj. Konsultu mian retpaĝon pri la kreinto de la apuda desegnaĵo de Einstein:

Ludovic Rodo Pissarro

Notu ankaŭ, ke Einstein estis la honora prezidanto de la 3a SAT-Kongreso en 1923:

Albert Einstein, Esperanto kaj SAT

Ha, kia bona kombinaĵo: Esperanto kaj mia heroo ekde infanaĝo Albert Einstein.


2013-06-19

Frigyes Karinthy en Esperanto (3)

Jen apero de Karinthy en revuo Hungara Vivo:

1963, #2
K. Bodó: Frigyes Karinthy           6302-10
Senespera Amo, trad. K. Bodó     6302-12

1968, #2
En la mondon venis nova sento, trad. L. Tárkony  6802-14
La cirko, trad. Sándor Szathmári                            6802-16

1972, #2
Bösendorfer, trad. K. Kalocsay     7202-08

1974 #2
Mahlzeit kaj Zaturek                     7402-25

1975 #1
Prelego, trad. M. Fejes                  7501-11

1985 #4
Geniulo, trad. I Nagy                     8504-142

1987 #3
Mi instruas mian fileton, trad. T. Bessenyei            8703-094

Jen apero de Karinthy en revuo Literatura Mondo. La revuo nun troveblas interrete, sed kie eblas mi ligas enretigitajn erojn al aliaj retligoj:

Korpa beleco, novelo, Januaro 1923 (p. 8-9)
Li donas al mi temon, novelo, Januaro 1923 (p. 13-14)
Barabbas, trad. Karlo Bodó, novelo, Aprilo 1926 (p. 1)
Kio nun ankoraŭ ne estas, sed morgaŭ jam povas esti, novelo, Januaro 1931 (p. 7-9)
Mortinto, trad. Kalocsay, poemo, Septembro 1932 (p. 149)
Vojaĝo en Faremidon, trad. L. Totsche, romanfragmento, 1933 (pluraj numeroj)

2012-07-01

Izrael Lejzerowicz: Originala aŭ tradukita literaturo?

Okazas inter esperantistaj verkistoj tra la jardekoj argumentoj pri la kvalito, estetiko, enhavo, prioritatoj, kaj perspektivoj de Esperanta beletro. Unu debato temas pri la prioriteco de originala aŭ tradukita literaturo. Izrael Lejzerowicz kontribuis plurfoje en la paĝoj de Literatura Mondo en la 1930aj jaroj. Ĉi-teme, jen eseo lia el 1931:

”Originala aŭ tradukita literaturo?” de Izrael Lejzerowicz

La argumento estas, ke tradukita literaturo prioritatas. Literaturo devas respeguli la socion al kiu lingvo estas alkroĉita, Mankas sufiĉa komuna internacia ĉiutaga kulturo por subteni altkvalitan Esperantan beletron. (Laŭ kunteksto, la problemo okazas ĉe prozliteraturo.) Problemo ne estas la artefariteco de la lingvo, sed la artefariteco de fikciaj konstruaĵoj en Esperanta beletro.

Vilmos Benczik diskutas Lejzerowicz kaj la problemon en eseo "Teoriaj Problemoj de la Esperanta Literaturo" (1978), en Studoj pri la Esperanta Literaturo (Takasago: La Kritikanto, 1980), p. 5-17.

2011-12-20

Georgo Verda (Izrael Lejzerowicz), Kola Ajayi, & la blanka homo

Mi jam blogis pri La Harlema Renesanco pritraktita en Literatura Mondo en 1934, kaj pri Izrael Lejzerowicz, kiu, cetere, publikigis plurajn artikolojn en Literatura Mondo sub la pseŭdonimo Georgo Verda.

Lejzerowicz estas bone konata kiel aŭtoro de la satiro El la "Verda Biblio". Li ankaŭ distingiĝis per traduko de La Sorĉistino el Kastilio de Sholem Asch. Kiel Georgo Verda Lejzerowicz esprimis multe da amareco pri la stato de la homa socio kaj pri la Esperanto-movado. Mi jam raportis pri lia eseo "Zamenhof eraris." Mi ĵus enretigis alian rimarkindan eseon:

“Nigraĵoj,” en Literatura Mondo, aprilo 1933 (#4), p. 55.

Ĉi tie mi lernas unuafoje pri la joruba esperantisto Kola Ajayi. Jean Forge rekrutis S-ron Ajayi kaj verkis pri li en "Nia Nigra Filo," nuntempe kritikata kiel rasisma. Nu, Verda/Lejzerowicz mokas la tutan prezenton de Ajayi inter la blankulaj esperantistoj. La blankulo rajtas ĝui la afrikanon kiel ekzotikan primitivulon senpolitikigitan, tiel restante "senkulpe blanka." Verda  / Lejzerowicz skeptikas ankaŭ, pripensante la sintenon de usonanoj pri negroj, pri la bonvenigemo de usonaj esperantistoj. Li prezentas la demandon, ĉu la diablo estas nigra, aŭ blanka? Ludante kun la kolorsimbolismo, li montras diversekzemple la "nigron" de la diabla blanka mondregno.

Ĉu Lejzerowicz iomete anticipis propran eventualan sorton en blankula civilizo? En 1942 li mortis en nazia ekstermejo Treblinka.

2011-12-15

Harlema Renesanco en Literatura Mondo (1)

Feliĉan Zamenhoftagon!

La lastatempa enretigo de la plej eminenta iama literatura revuo en Esperanto, Literatura Mondo, estas nekalkuleble valora afero:

Literatura Mondo 1922-1949

Troveblas en la arkivo eble neatentitaj trezoroj. Plej interesa por mi nun estas la eltrovo de manpleno da recenzoj, artikoloj, kaj artbildoj reference al la Harlema Renesanco de la 1920aj jaroj en la fama negra kvartalo de Novjorkurbo. Mi komencas mian ekspluatadon de tiu materialo, kiu aperis inter 1931 kaj 1934, per aparta enretigo de la jena artikolo:

“L.” “ Observo: Negraj Poetoj en Ameriko” [recenzo], en Literatura Mondo, majo 1934 (#4), p. 79.

Mi bezonas eltrovi, kiu estas "L."

Rimarku, ke "Observo" estas la ĝenerala rubriko por recenzoj.

Miareteje troveblas mia transskribo kun notoj kaj retligo al la koncerna numero, plus aliaj rilataj retligoj.

Jen mia dua enretigo, kun notoj, de recenzo el 1934:

“Observo: Van Vechten: Negra Ĉielo” [Recenzo], en Literatura Mondo, novembro 1934 (#9), p. 175-6.

La recenzinto ne tradukis la nuntempe abomenatan vorton kiu signifas "negraĉo"-n. Van Vechten fakte apartenis al la tiutempa speco de blankuloj negroamantaj; mi supozas ke li intencis uzi la vorton idiotisme, ne senhonorige.

Mi intencas enretigi la ceterajn rilatajn aferojn kaj traduki ĉi tiujn kaj ceterajn anglalingven.

Zamenhof!


Tiel mi kaj krokodila amiko ofte intersalutis en Buffalo.

Hodiaŭ estas la glora Zamenhof-Tago, pri kiu vi povas legi ankaŭ krokodile en Vikipedio:

Zamenhof Day - Wikipedia, the free encyclopedia

Mi solenas per daŭrigo de miaj laboroj en la arkivo de Literatura Mondo, ekz.:

"Zamenhof eraris" de Georgo Verda, Literatura Mondo, novembro 1934 (#9), p. 168.

La aŭtoro (pseŭdonimo?) komencas per la konstato ke "la paciga rolo de Esperanto estas nura iluzio." Sekvas amaraj asertoj pri la esperantistoj mem. Li dankemas, ke Esperanto ankoraŭ ne venkis, ĉar se jes, "la homaro estus delonge pereinta en reciproka buĉado." Mi ridegas kaj paradokse ĝojas legante ĉi tion. (Ĉu ne oni diris la saman en La Petveturista Gvidlibro pri la Galaksio?)

Nu, la aŭtoro devis ankaŭ alfronti la minacon de faŝismo, kiu jam jukis subigi la mondon, kaj li trovis, evidente, tiu sama etoso penetranta la Esperanto-movadon. La aŭtoro lamentas mankon de internigo de la interna ideo, kaj speciale kulpigas la "neŭtralan" movadon pro manko de unuigaj ideoj. Li konkludas:

"Ĉu ne estus plej logike kaj praktike, se la esperantistoj dividu sin en kelkajn frakciojn, konforme al siaj apartaj mondrigardoj?"
Almenaŭ en tiuj specifaj sferoj Esperanto povus trovi siajn verajn samideanojn kaj efektivigi interkomunikadon, interpaciĝon, kaj unuiĝon.  Anstataŭ konstante interbatalanta, interfrapanta "granda rondo familia" , stariĝus pli fratecaj, pacemaj rondetoj.

Nu, jen pruvo, ke esperantistoj nek estis nek estas unuforme naivaj, malrealismaj revuloj. Fakte, esti esperantisto, eĉ "nura" esperantoparolanto, en la 1930aj jaroj, postulis fortan kuraĝon.

2011-06-30

Sur la spuroj de Julio Baghy en Budapest

Sur la spuroj de Julio Baghy en Budapest
de Gian Piero Savio.
Somero 2011. 12:07 minutoj.

Ĉi tiu video komenciĝas per kanzono kaj mencioj de hungaraj inventistoj. Estas kelkaj informoj pri la Hungara Esperanto-movado kaj Literatura Mondo. Estas mapoj kaj fotografoj de loĝejoj de Julio Baghy kaj Literatura Mondo. Enestas poemoj de Baghy kaj kaj rilataj kanzonoj (ekz. de Kajto). Oni povas eĉ aŭskulti la voĉon de Baghy.


Sur la spuroj de Julio Baghy en Budapest from Gian Piero Savio on Vimeo.