2018-07-14

Letero al William Auld de Kálmán Kalocsay

Jen ĉe mia retejo:

Letero al William Auld” de Kálmán Kalocsay

Kalocsay poeme reagas al la verko La Infana Raso de Auld. (Mi ne scias la originalan daton de verkado aŭ publikigo. Ĝi aperis en la antologio Ora Duopo.)

Kalocsay komence citas Horacon, kaj demandas, kian futuron la homaro ĝuste anticipus. Ĉu ĝi ekstermiĝos per la atombombo? Eble, sed:
Sed tamen vivas en ni naiva fid’,
Voltaire-on citas kun la Madach-a vok’:
“Ĝardenon vian kultivante,
homo, penadu, fidante firme.”
Mencio de ĝardeno aludas al Kandid [Candide] de Voltaire, post aludo al La tragedio de l' Homo de Imre Madách. Sekvas aro da motivoj al pesimismo, kun aserto:
Ne, Auld, ne celon ni plenumas.
Sed tion tuj sekvas:
Tamen, ni rifuzu spite mokon de la voĉo malica
pri la rana perspektivo—ĝi mensogas per sia ver’!
Kalocsay daŭras, citante el versoj de Auld, resumi la historian panoramon, plenplenan da aĉaĵoj, bildigitan de Auld. Kalocsay, ĉerpante el Auld, kontrastas la longdaŭran perspektivon de homsocia evoluado kompare al tiu de la individua homo kiu vivas esence nur dum momento kaj povas nur (sen)pacience sopiri bonfartan futuron.

Ĉiuokaze, Kalocsay omaĝas al la verko de Auld.

Tiu anksio tute aktualas nuntempe, kaj ni pli rajtas je pesimismo, ĉar nia ekstermiĝo ŝajnas kaj efektive probablas pli proksima kaj neevitebla, kvankam ni volus konservi pozitivan perspektivon pri la homa potencialo.

2018-07-12

Karel Čapek: la vivo & epoko

Jen interesa, bela video, kiu priskribas la medion kaj provizas ioman kuntekston al la verkoj de Čapek:

La vivo kaj epoko de Karel Čapek



Atentu menciojn de verkoj: romano Krakatit, teatraĵo R.U.R., infanliteraturo, romano Ordinara vivo, romano Milito kontraŭ salamandroj. Rimarku ankaŭ lian amikecon kun Tomáš Masaryk, kaj liajn hobiojn de fotografado kaj kolektado de gramafondiskoj.

Jen informoj en Esperanto fine de la filmo. La filmo estis produktita en 2007...
Kunlabore kun la studio Grant kaj kun la subteno de Mezbohemia Regiono por Memormuzeo pri Karel Čapek produktis Josef Císařovský

Retejo de la Memormuzeo pri Karel Čapek: http://www.capek-karel-pamatnik.cz/

Al Esperanto tradukis kaj teknike laboris Vladimír Türk
Virina voĉo Pavla Dvořáková
Vira voĉo Vladimír Türk

Esperanto-versio de la filmo realiĝis kadre de la projekto "Karel Čapek" de Ĉeĥa Esperanto-Asocio

capek@esperanto.cz 2015