2019-01-11

Karel Čapek & Esperanto (18): Rakontoj el la 1a & 2a poŝoj

Rakontoj el la unua poŝo kaj Rakontoj el la dua poŝo de Karel Čapek (en Esperanto-traduko de Josef Vondroušek) konsistas el 48 filozofi-konceptaj detektivaj rakontoj. Vladimir prilaboris ĉiujn tekstojn kaj multajn sonregistraĵojn por Ipernity.

Pavla Dvořáková informas, ke ĉi tiu afero estas nun plej ĝenerale kaj konvene havebla: vidu anoncon:

Karel Čapek (9.1.1890-25.12.1938) - "Rakontoj el la unua kaj el al dua poŝo!" - SENPAGE ELŜUTEBLAJ 48 tekstoj kun sonregistraĵoj !!

... kiu kondukas ĉi tien.

Jen tekstoj.  Jen sonregistraĵoj.

Por ĉio kune --> jen, poste alklaku Stáhnout pomalu (1,8 GB).

2019-01-03

Raymond Schwartz: La Rido kaj Vervo (retejo)

Jen retejo dediĉita al dokumentado de esperantisto-verkisto-humuristo Raymond Schwartz:

La Rido kaj Vervo de Raymond Schwartz

Enestas biografiaj informoj, listo da libroj, specimenoj, omaĝoj, informoj pri la kabaretoj, La Pirato, ktp.