2017-04-29
2017-04-04
Karinthy en Literatura Foiro
Aperas en Literatura Foiro numero 286, aprilo 2017, temo de Frigyes Karinthy, kun ties bildo sur la kovrilo.
Laŭ anonco de Esperanta Civito:
"Literatura Foiro" daŭrigas la esplorojn pri la aŭtoroj en kies verkoj aŭ eĉ vivo rolis esperant(ist)o. Ĉi-jare, post Bulgakov, jen la vico de Frigyes Karinthy, eminenta esperantano, kiu interalie inspiris nian Sándor Szathmári. Giorgio Silfer dediĉas al ĝi eseon, apud traduko de grava specimeno. Laŭ liaj esploroj, la graveco de Karinthy, kiel esperantano kaj kiel gvidanto de la hungara PEN, endas je rekonsidero, dum alia hungaro indas je pli granda atento en ambaŭ direktoj: Dezsö Kosztolányi.Laŭ Carlo Minnaja, la koncerna enhavo estas jena:
(1) 3-paĝa artikolo de Silfer, kun interne longa fragmento de Szathmari rilate al la novelo de Karinthy "La cirko," kun bildoj; ankaŭ ĉerpaĵo el la antaŭparolo de Karinthy por ties novelaro Norda vento;
(2) 5-paĝa (inkluzive fotojn) traduko de Silfer kaj Perla Martinelli el la gazeto Pesti Naplò (11.8.1929), en kiu Karinthy parolas pri la tiujara UK en Budapeŝto. Ĉi-lasta estas nova traduko de:
“En la mondon venis nova sento,” el la hungara tradukis Lajos Tárkony, Hungara Vivo, 1968, n-ro 2, p. 14-15.
Jen "La cirko" de Karinthy, tradukita de Sándor Szathmári.
Verkis
Ralph Dumain
je
11:59 PM
0
komentoj
Rubrikoj: Dezsõ Kosztolányi, Esperanto-gazetaro, Esperanto-movado, Frigyes Karinthy, Giorgio Silfer, hungara literaturo, Hungario, Sándor Szathmári
2016-05-25
Vojaĝo al hungara literaturo
“Vojaĝo al hungara literaturo, tereno nekonata” de Ralph Dumain, en Kontakto, n-ro 271 (2016: 1), p. 12-15. La redaktoro mencias R. Dumain & hungaran literaturon ĉe p. 3 & 8.Jen PDF-dosiero de mia eseo en bela formato laŭ apero en Kontakto.
Baldaŭ post mia esperantistiĝo en 1968, mi komencis legi beletron en Esperanto, plejparte originalan, sed ankaŭ iom tradukan. Kompreneble mi legis multajn verkojn de hungaraj esperantistoj, ankaŭ la tradukon fare de Kalocsay de La Tragedio de l’ homo de Imre Madách. El la originalaj esperantaj verkoj plej gravis al mi la verkaro de Sándor Szathmári, pro la filozofia perspektivo, pri racio / malracio kaj utopio / malutopio.
Frue en 2012 mi relegis la romanon Vojaĝo al Kazohinio de Szathmári (en la angla), en konekso kun la unua usona eldonigo de la angla traduko, por kiu mi verkis reklamtekston kiu aperis en la libro. En junio mi kontribuis al simpozio pri Kazohinio ĉe la hungara konsulejo en Novjorkurbo. En marto 2013 mi instruis seminarion pri Kazohinio en rilato kun fako Utopiaj Studoj ĉe Universitato de Novjorkurbo. De tiam mia projekto ampleksiĝis. Mi relegis Madách, konatiĝis pri aliaj hungaraj verkistoj, esploris la literaturan kaj intelektan historion hungaran, ankaŭ historion de hungara marksismo kaj sociteoria pensado. Mi konstatis, ke miacele la ŝlosila hungara verkisto esplorenda estus Frigyes Karinthy (1887-1938).
Mi supozas, ke Giorgio Silfer nun laŭdas min pro legado de mia eseo:
“Invit' al Njugatesko premieros dum ARTE” (Esperanta Civito: (HeKo 601 5-B, 21 majo 2016)
Kiel povas okazi, ke ne hungara, sed transnacia esperantisto okupiĝas pri la temo? "Mi ne estas escepto: estas normale ke la studo pri la esperanta literaturo kondukas al Hungario, al certa Hungario. Tiurilate mi povas mencii interalie la laŭdindan laboron de Ralph Dumain en Usono" klarigas prof. Silfer.Temas pri prezentota teatraĵo kiu interligos la hungarajn verkistojn de Nyugat kaj la esperantistajn verkistojn de Literatura Mondo:
La premiero de "Invit' al Njugatesko" okazos la 2an de aŭgusto 2016 kadre de Arta Renkonto Transnacia en Esperanto (la unua ARTE) en Budapeŝto, sub la aŭspicio de la Esperanta Civito.Mi ja feliĉas, ke ĉi tia afero okazos. Miaflanke, mi esperas instigi konstatiĝon pri Karinthy ĉi-jare, okaze de la 100-a datreveno de apero de lia utopia novelego Vojaĝo al Faremido, apenaŭ konata en Usono kaj la anglalingvaj medioj. La 25-a de junio estas la naskiĝtago kaj de Karinthy kaj de mi.
Verkis
Ralph Dumain
je
11:06 PM
2
komentoj
Rubrikoj: filozofio, Frigyes Karinthy, Georg Lukács, Giorgio Silfer, humuro, hungara literaturo, Imre Madách, Kalman Kalocsay, Literatura Mondo, marksismo, Robert Zend, Sándor Szathmári, satiro, sciencfikcio, utopio
2015-10-03
Sándor Szathmári plu (3)
Mi lastatempe aldonis miaretejen plurajn dokumentojn de kaj pri Sándor Szathmári kaj baldaŭ aldonos pluajn. Jen listo:
- Sándor Szathmári: Perfekta Civitano: Plena Novelaro (1988): Epilogo de la Aŭtoro, Bibliografio, Postparolo; kun notoj de R. Dumain
- “Dante en la hungara arto” de Sándor Szathmári (1966)
- Recenzoj: Ĉu ankaŭ vi scias? (de Eva Janikovszky, trad. S. Szathmári, recenzas Maria Bencik) & Vuk (de István Fekete, trad. Margit Leszkó, recenzas S. Szathmári) (1967)
- “Pri la stilo de Maŝinmondo” de Giorgio Silfer (1976)
- “Sándor Szathmári kaj Lia Ĉefverko ‘Vojaĝo al Kazohinio’” de Maria Bereczki (1977)
Mi aldonos ankaŭ fotografaĵojn al mia retejo.
La komentoj “Pri la stilo de Maŝinmondo” de Giorgio Silfer estas interesaj, sed la argumento de Silfer disfalas, kaj la konkludo ne havas sencon.
Silfer atentigas pri la lertaj strukturo de la rakonto, la dialogado, kaj la lingvaĵo. Laŭ Silfer, la satira valoro de Maŝinmondo estas "eĉ pli profunda ol tiu de Vojaĝo al Kazohinio: la atenta leganto kaptas tie ĉi, ĉefe en la tria parto, la tutan filozofion de Szathmári, kun speciala rilato al la homo."
Silfer asertas, ke la kerno de la filozofio de Szathmári, troveblas en la deklaro: “Kio estas racio? La kredo, ke la ekstera mondo konformas al nia fantazio!” Kvankam Szathmári ne konsciis tion, Silfer trovas ligon inter al Schopenhauer, Pirandello, kaj Einstein--temas pri la subjektivismo, kiu kontraŭdiras la fundamentan objektivismon de Eŭropa kulturo. Nu, la argumento de Silfer estas nekohera kaj obskura ĝis nekompreneblo. Silfer ja aŭdacas fari grandajn komparojn, ankaŭ al Beckett, sed finfine tiom svage kaj senzorge, ke rezultas nur blufado.
Bereczki traktas la vivon kaj verkistan karieron de Szathmári kaj lian receptadon en la hungara kaj Esperanta literaturoj. Cititaj estas esperantistoj Miche Duc-Goninaz kaj William Auld. En postparolo de hungarlingva eldono Maŝinmondo kaj aliaj fantaziaj rakontoj Dezsõ Keresztury diras:
La apero de ĉi tiu libro de Sándor Szathmári ĝustigas maljustaĵon. Ĝi ne nur prilumas longe ombritan parton de la tradicio de hungara sciencfikcia literaturo, sed, eĉ se kun iom da malfruo, honoras maljuste ignoritan verkiston. Ĝi konigas pruvon al la hungara publiko pri tio, kion la esperantistaj legantoj jam delonge sciis, nome, ke Sándor Szathmári ne estas "unulibra verkisto".Szathmári ne ŝatis la etikedon "sciencfikcian". Laŭ Bereczki (1977) nur Karinthy and Babits estis seriozaj verkistoj kiuj verkis sciencfikiciaĵojn, kaj mankas sciencfikcia tradicio hungara.
Fonto de la jena diraĵo de Szathmárine estas menciita:
Mi rigardas lin mia spirita, anima patro. Li estis la unusola hungara verkisto, kiu ne rakontis, sed prezentis and kritikis la realaĵon. Li estis la unua homo, kiu tute komprenis la Kazohinion. (p. 104)Bereczki detaligas trajtojn de la diversaj eldonoj de Kazohinio, kiujn mi ne memoras legi aliloke. El la cenzurita hungara eldono de 1941 estis forstrekitaj la priskribon de milito (buku) kaj la "tro seksa" interago de Gulivero kaj Zolema. La romano tamen furoris. La dua eldono aperis en 1946, nekripligita kaj ankaŭ kun du novaj ĉapitroj. Enestas klariga ĉapitro la evoluo de pensado estas dividitaj laŭ tri etapoj--de Swift, Madách, kaj Kazohinio. La tria eldono aperis en 1957 sen tiu ĉapitro "Kanto de la povra histriono". La Esperanta eldono de 1958 estas la sama afero kiel la tria hungara eldono. Kvara eldono aperis en 1972, sen aldono proponita de Szathmári sed malakceptita. (Bereczki ne klarigas.)
Bereczki pritraktas la socikritikon kaj satiradon de la romano--pri religio, profitavido, imperiismo, milito, ktp. La konceptoj kazoo kaj kazi kaj la trajtoj de la hinoj kaj behinoj estas klarigitaj. Szathmári severe kritikas ĉiujn fundamentajn trajtojn de la homaro, kun pesimisma konkludo.
Bereczki ne povas akcepti tiun konkludon. La homo ne estas senŝanĝa kaj fakte evoluis, kvankam la socia konscio subevoluis kompare al la teknika progreso. Szathmári tamen "bone vidis, ke la bazo de la homa ekzisto povas esti nur la kunlaboro."
Verkis
Ralph Dumain
je
8:05 PM
0
komentoj
Rubrikoj: bibliografio, Dezsõ Keresztury, estetiko, fikcio, filozofio, Frigyes Karinthy, Giorgio Silfer, H. G. Wells, Hungario, Imre Madách, Jonathan Swift, Maria Bereczki, Sándor Szathmári, satiro, sciencfikcio, stilo
2015-09-05
Giorgio Silfer pri literaturkritiko & Esperanta kulturo (3): K. R. C. Sturmer & malavangardeco
Giorgio Silfer pri Kritiko de Esperanta Literaturo: Internacia Kulturo aŭ Subkulturo?
Jen plua ĉerpaĵo, el Ĉapitro VIII ‑ Ĉefaj demandoj por la E–literaturhistorio:
2. La problemo de la malfruoj
Ĉi tie Silfer traktas la kaŭzojn de la abismo inter la stato de literaturo kaj aliaj artoj en la mondo kaj ties malfruaj disvolvoj en Esperanto.
Al anglalingva beletro estis aldonataj avangardaj formoj kaj verkoj en la 20-a jarcento. Silfer citas el la verko Notlibro de praktika esperantisto (1934) de K. R. C. Sturmer (rigardu la foton supre), en kiu Sturmer rikanas pri T. S. Eliot kaj James Joyce. Silfer komentas prave:
Sturmer, kiu per si mem estis relative avangarda. kritikisto kaj E-a intelektulo, senesperige konfirmas per siaj vortoj la kvaliton, por tiel diri, de la E-a publiko en la intermilita periodo.Ĉagrenas min tiu filistraĵo de Sturmer, ĉar mi ĝenerale admiras lin kiel malnaivan esperantistan verkiston de tiu epoko.
Kompreneble, kunfluo de faktoroj enkanaligis la konatan disvolvon de Esperanta literaturo. La teatro postlamis beletron. Des pli frapa estas la persisto de librokulturo ekskluzive en mondo dominiĝinta de aliaj amaskomunikiloj: nur en radio Esperanto viglis. Silfer resumas la koncernajn faktorojn ĉi-rilate.
Memoru, ke temas pri perspektivo el 1983. Silfer konkludas:
Ĉu iam la E-literaturo “akuratiĝos” aŭ eĉ preterpasos la nacilingvajn? Tio estu celo por la dua jarcento. Certe, ĝi ne estas trafebla, sen unu antaŭkondico: ke la nacilingvaj kulturoj en teknologie evoluintaj landoj eniru longan fazon de krizo kaj stagnado . . .Nu, akuratiĝo estus pli realisma anticipo ol stagnado de nacilingvaj kulturoj. Kaj Esperantujo neniam estis avangardo. Se la mondo stagnus, Esperantujo eĉ pli stagnus. Esperanta kulturo en ĉiuj komunikiloj evoluis post 1983. Takso de la aktuala stato postulas apartan ekzamenon.
Verkis
Ralph Dumain
je
12:00 AM
0
komentoj
Rubrikoj: angla literaturo, beletro, Esperanto-movado, estetiko, Giorgio Silfer, James Joyce, K. R. C. Sturmer, kulturpolitiko, literaturkritiko, modernismo, poezio, Raŭmismo, T. S. Eliot
2015-09-03
Giorgio Silfer pri literaturkritiko & Esperanta kulturo (2): Sándor Szathmári
Giorgio Silfer pri Kritiko de Esperanta Literaturo: Internacia Kulturo aŭ Subkulturo?
Tie Silfer mencias la hungaran esperantistan verkiston Sándor Szathmári (jen foto), plej konata per ties fama utopia / malutopia romano Vojaĝo al Kazohinio. Silfer mencias Szathmári ankaŭ pli frue en la verko, en la komenca paragrafo de ĉapitro III: Poezio kaj prozo; sekcio 1: Koncepto de literaturo (p. 15):
Ni vidis kelkajn el la multaj difinoj pri arto kiujn donis la kritikistoj tra la historio de la estetika penso: kapablo produkti belecon aŭ kreado aŭ formo aŭ intuicio. La koncepto de arto devigas nin al aludo pri la signifo de la realo: ĉu ni volas kredi, ke la realo estas objektiva, do ĝi ekzistas ekster ni mem; aŭ ke la realo estas subjektiva, do ĝia esenco estas en ni mem? En la unua kazo ni volas pensi racie; en la dua kazo ni replikus, kiel Sándor Szathmári: kio estas racio? la pretendo ke la realo estu konforma al nia fantazio. Se ni estus sciencistoj, en la unua kazo ni asertus ke la fenomenoj manifestiĝas en la naturo, ekster nia menso, kiu havas la taskon registri ilin por malkovri, iom post iom, la leĝojn de la universo; sed en la dua kazo ni agnoskus la relativecon de la naturo, kaj adoptus novan koncepton pri la universo. Kiel artistoj, ni pli trafe kaptus la diferencon inter la du starpunktoj: ĉar se la realo agas objektive, oferante modelon kaj inspiron, la artisto traktas ĝin subjektive, ne fotante ĝin, sed kreante bildojn, kiuj estas nur relative dependaj de la realo—ni komparu la ekzemplon de la ĝiba Tersito, la plej malbela el la grekoj batalantaj en Troado: arte li estas belega karikaturo.
Verkis
Ralph Dumain
je
6:48 PM
1 komentoj
Rubrikoj: Esperanto-movado, estetiko, filozofio, finvenkismo, Giorgio Silfer, kulturpolitiko, literaturkritiko, Raŭmismo, Sándor Szathmári, utopio
2014-10-02
Sándor Szathmári 40 years on / post 40 jaroj (2)
“La Senkompata Humanisto” [The merciless humanist] de István Simon
There was an Esperantist symposium in Europe, reported here:
Literatura kafejo omaĝis al Sándor Szathmári, Esperanta Civito, HeKo 564 8-B, 19 septembro 2014
Two articles were published in the Esperanto literary magazine Literatura Foiro #270, by László Radacsy ("Inde giganto, malinde nano") kaj Giorgio Silfer, announced on the web site of Esperanta Civito:
Literatura Foiro 270 esee abundas
I am not familiar with the critical literature in Hungarian, but I believe there are fairly recent academic dissertations in Hungary. Here are a few tributes in Hungarian online:
Finally, here is a reminder of my Szathmári bibliography/web guide, where these references and others are accumulated:
Verkis
Ralph Dumain
je
10:55 AM
0
komentoj
Rubrikoj: Esperanto-gazetaro, Giorgio Silfer, Hungario, kongresoj, nekrologoj, Sándor Szathmári, sciencfikcio, utopio
2014-09-25
William Auld: Pri lingvo kaj aliaj artoj (4) . . . kaj fuŝa propagando
Mi legis kaj relegis esearojn de William Auld kaj raportas ĉi-bloge laŭokaze.
Pri eseoj en Pri lingvo kaj aliaj artoj (1978) mi antaŭe blogis:
William Auld: Pri lingvo kaj aliaj artojPri Facetoj de Esperanto (1976) jen afiŝoj:
Hermann Häfker & William Auld pri mondhistorio
William Auld pri »koleraj junuloj«, Julio Baghy, & Sándor Szathmári
William Auld pri poezia lingvo & tradukado (1)Pri Kulturo kaj Internacia Lingvo (1986) jen:
William Auld pri poezia lingvo & tradukado (2)
William Auld: kulturo & EsperantoEstas ankaŭ:
- Enkonduko en la originalan literaturon de Esperanto (1979)
- Vereco, Distro, Stilo (1981)
- La fenomeno Esperanto (1988)
- Pajleroj kaj stoploj: elektitaj prozaĵoj (1997)
Miaopinie, Auld eseas plej interese kiam li pritraktas beletron de Esperanto specife (originalan aŭ tradukan) aŭ beletron nacilingvan aŭ ĝenerale. Sed kiam Auld propagandas pri Esperanto-kulturo, ekz. en eseoj en Kulturo kaj Internacia Lingvo, mi trovas liajn asertojn falsaj kaj absurdaj. (Rigardu ankaŭ mian afiŝon Giorgio Silfer pri literaturkritiko & Esperanta kulturo, sed ankaŭ Kiu furzis? Giorgio Silfer! interalie pri la kritiko fare de Gary Mickle pri nekonscia infekto de esperantista propagando per ideoj kiuj historie devenas el dekstra ideologio.)
Troveblas pluraj bonegaj eseoj en Pri lingvo kaj aliaj artoj. "Esperanto kiel literatura lingvo" (p.69-94) estas sufiĉe bona eseo, krom la jena argumento:
La tuta asertaro de komenco ĝis fino estas sintrompa falsaĵo. Se mi ne jam legis similajn stultaĵojn, mi ne kredus, ke Auld verkus ĉi tion. Ĉi tio kontraŭdiras ĉion, kion Auld diras pri literaturo aliloke, kiam li analizas specifajn nacilingvajn aŭtorojn kaj verkojn. Auld evidente ne konsideras la diferencon inter nacieco kaj naciismo; cetere, li simple supozas ke ĉio kio okazas en nacia kadro estas "nacieca" se ne diri naciisman. Se jes, kial eĉ traduki nacilingvajn verkojn, krom el antropologia intereso? Unu funkcio de literaturo estas socikritika, do tute ne gravas distingo inter nacia kaj super/inter/nacia, ĉar la decida kriterio estas transcendo de aro de sociaj supozoj. Ĉu esperantistoj tiel superas la kapablojn de neesperantistoj? Nur en la sintrompa fantazio de Auld.La graveco de nia originala literaturo troviĝas en tio, ke ĝi estas la sola kaj unika literaturo internacia. Ĝi estas eĉ supernacia.Trafe skribis Juan Régulo: »Kiam diversaj naciaj lingvoj titolas sin »internaciaj« kaj montras al sia literaturo, ili sofisme preterglitas la fakton, ke tiu literaturo estas nacia, sed ne internacia: ĝi estas nome kontribuo preskaŭ senescepte de indiĝenoj, kaj la internacia literaturo de tiuj lingvoj fakte ne ekzistas. Dume en Esperanto ni havas la grandiozan fenomenon de tutmonda literaturo demokrate kreita de suverenaj verkistoj de ĉiu lando, el kiu nur sin anoncas la talento« [2]. En tiu originala literaturo de Esperanto montriĝas la diverslandaj verkistoj, senigite de sia nacieco kaj vestita en sia homeco; malaperis la supraĵaj malsimilecoj trudataj de nacilingva etoso, kaj oni vidas tutklare la fundamentan unuecon de la homaro. Mirinde unueca estas la literatura tradicio de Esperanto; pri nia poezio, ekzemple, skribis prof. Waringhien: ». . . mi ne konstatas profundan ŝanĝon en la periodo, kiu iras de 1921 ĝis hodiaŭ: nuancojn de tono, jes—sed tio simple kondukus nin al distingo de unu hungara skolo, kiun sekvis, kvankam sen la kutima interbatalado inter du sinsekvaj skoloj, la skota skolo.« [1] Verkante per la internacia lingvo, por internacia legantaro, partoprenante en supernacia kulturo kaj tradicio, la verkisto vole-nevole (sed plej ofte vole) esprimas ideecon kaj idealon tuthomajn, alireblajn por ĉiuj homoj senkonsidere pri nacieco. Individuo kelkfoje tion bedaŭris; la profunde naciisma angla verkisto K.R.C. Sturmer, kiu fakte neniam sukcesis liberiĝi de siaj naciaj apartaĵoj, pli ol unu fojon esprimis fortan bedaŭron, ke per Esperanto ne eblas sentigi la sukajn nuancojn de klaso, regiono kaj slango esprimitajn de la angla lingyo. Li sentis tion kiel mankon de la internacia lingvo. Sed laŭ mia opinio li eraris: tio ja ne estas tasko de iu internacia lingvo, sentigi distingojn interne de iu nacio; kaj sekve oni ne devas riproĉi al Esperanto, ke tiun taskon ĝi ne plenumas. Ĉu la tasko de Esperanto ne estas ĝuste, sentigi similecon, kaj ne malsimilaĵojn, de la homoj? Ĉu unu tasko de esperantistoj ne estas, traduki el la esperanta literaturo nacilingven, ĝuste por montri tiun similecon (kiun plej ofte kaŝas ĝuste la lingvaj malfacilaĵoj) al la nacioj?2 Memorlibro pri la Zamenhofjaro, p. 70.1 La nica literatura revuo, kyara jarkolekto, p. 95.(p. 82-83)
Fakte, samnaciano kiel alinaciano devas tordi la donitan lingvon por esprimi sian mondrigardon. Alinacianoj devas, kaj sukcesas, esprimi novajn prioritatojn kiam ili esprimas sin en trudataj mondlingvoj, ekz. kiam afrikanoj verkas en la angla aŭ la franca. Kaj ties tasko ne estus esence malsama se ili verkus en Esperanto, malgraŭ la kutima fuŝa propagando. Jes, Esperanto estas pli facile lernebla, pro manko de gramatika malkonsekvenceco, sed preter tio la defio estas la sama.
Ankaŭ absurda estas la argumento rilate al Sturmer. Fakte, Sturmer estas unu el la plej interesaj esperantistaj verkistoj de sia epoko, ĉar li verkis pri specifaj sociaj fenomenoj, do ne nur lirike laŭ primitiva aŭ polurita romantismo. (Rigardu miajn afiŝojn Julius Balbin, mi, & aliaj en Beletra Almanako pri la eseo de Balbin "La sekreta malsano de la esperanta poezio", kaj Kálmán Kalocsay revizitata.) Se temas pri naciaj specifaĵoj, kial ne kondamni Kiel akvo de l' rivero de Raymond Schwartz aŭ La granda kaldrono de John Francis? Kaj pri la plendoj de Auld mem kontraŭ puritanismo en siaj verkoj? Ĉu puritanismo estas universala homa problemo aŭ kulture specifa? Se oni devas pripensi kiel traduki kulturajn nuancojn el nacilingvaj verkoj Esperanten, do kial ne alfronti la saman problemon kiam oni verkas originale en Esperanto pri specifaj sociaj situacioj? La universaleco kiun Auld predikas estas malplena, senenhava, nur propaganda universalismo. "Ĉu la tasko de Esperanto ne estas ĝuste, sentigi similecon, kaj ne malsimilaĵojn, de la homoj?" Ne, tiu ne estas la tasko de ajna serioza literaturo.
Verkis
Ralph Dumain
je
6:04 PM
0
komentoj
Rubrikoj: antologioj, beletro, Esperantologio, Gary Mickle, Giorgio Silfer, Julius Balbin, K. R. C. Sturmer, Kalman Kalocsay, kulturkritiko, kulturpolitiko, literaturkritiko, tradukado, William Auld
2014-08-03
Sándor Szathmári mortis antaŭ 40 jaroj
La 16an de julio okazis la 40a datreveno de la morto de unu el niaj plej originalaj kaj eminentaj esperantistaj verkistoj. Do oni kaptu la okazon rememorigi la publikon pri Szathmári en la Esperanto-gazetaro.
Ĝis nun mi scias nur pri du artikoloj en Literatura Foiro #270, de László Radacsy ("Inde giganto, malinde nano") kaj Giorgio Silfer, anoncitaj ĉe retejo de Esperanta Civito:
Literatura Foiro 270 esee abundas
Mi daŭrigas proprajn klopodojn disvastigi Szathmári en la fako Utopiaj Studoj en Usono.
Verkis
Ralph Dumain
je
12:49 PM
0
komentoj
Rubrikoj: Esperanto-gazetaro, Giorgio Silfer, Hungario, nekrologoj, Sándor Szathmári, sciencfikcio, utopio
2012-07-02
Kiu furzis? Giorgio Silfer!
Kiam Giorgio Silfer trovis mian afiŝon . . .
Giorgio Silfer pri literaturkritiko & Esperanta kulturo
. . . li fekegis en sian pantalonon. Jen la rezulto:
Esperanta Civito | HeKo 510 7-B, 29 jun 12: Komentarie al Ralph Dumain
Min ja flatas la subita neatendita lanĉo en famon. Silfer estis tiom ekscitita tiel honori min, li perdis ĉian koherecon. Mi posedas kelkajn sociologiajn studojn de Esperanto, sed nenia scienca esploro povas subteni arbitrajn propagandismajn ideologiajn metafizikaĵojn. Mi scias sufiĉe pri Raŭmismo, ke ĝi tute absurdiĝis tra la jaroj. Se oni atentas la Manifeston pli zorge ol mi unuarigarde faris antaŭ 25 jaroj, oni trovos la konceptan ĝermon de ĝia degenero. Kaj finvenkismo kaj raŭmismo dividas komunan emon fiksi kaj fortigi la Esperanto-kultecon kaj, kiel Silfer mem nomis ĝin, la getton. Sed gettoj ne estas sanaj lokoj.
Subkulturo Esperantujo ja estas, sed uniforma, kolektiveca ĝi ne estas. La komuna kvazaŭoficiala ideologio, ritaro, kaj ceteraj trajtoj kunligas esperantistojn minimume kiel aliaj mekanismoj kaj esprimoj de kunvivado: saluton, bonvolu, pardonu, dankon, nedankinde, adiaŭ, ktp. Historie, Esperanto ne estas tiom triviala, sed oni ne akceptu la ideologian karakterizon de kolektivo laŭ memflata imago, sen funda ekzameno.
Nu, Silfer referencas alian dokumenton el sia fikcia mondeto:
Esperanta Civito | Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj
Frapas ĉi tie la tute eksmoda kaj pridubinda antaŭsupozo de la efektivigeblo kaj dezirindeco de apartaj memdeterminaj sociaj komunumoj en la moderna mondo. Temas ne nur pri rajtoj sed pri fortigo kvazaŭŝovinisma de organikismaj komunumoj. Sed kio dubindas eĉ pri realaj historie estiĝintaj etnoj kaj nacioj, tio absurdiĝas kiam oni analoge pretendus konceptigi Esperantujon tiel.
Notu bone ĉi tiun aserton:
"Ĉiuj lingvoj estas la esprimo de kolektiva identeco kaj de specifa maniero percepti kaj priskribi la realon; tial ili devas havi la eblecon profiti la kondiĉojn necesajn por plena disvolviĝo en ĉiuj funkcioj."Ĉi tiu frazo kaj dokumento esprimas ekstreman etnismon, eĉ etnocentrismon, kiu mirinde aplikiĝas ankaŭ al Esperantujo. Ĉi tiu ero de mistifika penso speciale reliefigas la narcisismon de la verkinto: "esprimo de kolektiva identeco kaj de specifa maniero percepti kaj priskribi la realon". Tio jam estas troiga aserto pri modernaj socioj en naciaj kadroj. Aplikata al Esperanto, la aserto estas des pli absurda.
Homo kiu pretendas reprezenti la tutan kolektivon rekoneblas laŭ socia tipo. Potencavido en Esperantujo estas ĉiam ridinda afero. Silfer flatas sin ke mia konscienco riproĉas min, ne lin. La genian silferan psikoanalizon pri mi mi frandis kiel tipan silferan majstraĵon. Mi flankenvojiĝis, perdis la vojon, ne partprenante la mirindajn venkojn de raŭmismo kaj civitismo. Li ja havas preskaŭ supernaturajn povojn, eĉ kapabli percepti kaj tiel taksi mian fantoman ekziston dum jardekoj.
Disa rezonado pri disaj faktoj pruvante nenian tezon: jen ne nur narcisulo sed kadukulo nevole laksanta. . . . Kia domaĝo. Nu, ni lasu lin ĉe propra stinko. Jen pli ĝenerala konstato.
Oni devas ekkonscii pri la infekto de esperantista propagando per ideoj kiuj historie devenas el dekstra ideologio. Mi atentigas pri diversaj verkoj de Gary Mickle, ekz.:
Esperanto por la blanka kulturhomo? (Libera Folio, 2006-02-27)
. . . kaj entute lia retejo:
Sennaciismo, kosmopolitismo, kontraŭnaciismo
La mondo, se ĝi scius, priridegus etnoŝovinisman pretendon de Esperantistaj foloj. Kaceto ambicias fariĝi pornstelulo.
Verkis
Ralph Dumain
je
1:43 AM
1 komentoj
Rubrikoj: Esperanto-movado, etnismo, finvenkismo, Gary Mickle, Giorgio Silfer, ideologio, kosmopolitismo, kulturpolitiko, literaturkritiko, naciismo, Raŭmismo, sociologio
2012-06-18
Giorgio Silfer pri literaturkritiko & Esperanta kulturo
Oni daŭre dokumentas la eposan pajacvojon de Giorgio Silfer. Oni plu povus kontrasti tion al la kultura valoro, kiun Literatura Foiro mem aldonis al Esperantujo.
Mi havas iometan personan historion kun Silfer, kiu tiutempe estis sufiĉa agrabla, malgraŭ avertoj de aliaj. Komence mi taksis Raŭmismon pli serioze ol ĝi meritas, pro diagnozo de la mankoj de finvenkismo. Sed la fuŝa koncepto de Esperantujo kiel diaspora kvazaŭetna minoritato nur plifortigas la fetiĉisman enfermitecon kaj kultecon de la esperantista medio.
Pri tio mi ne unue pensis kiam mi ne-finvenkisme reaktivis en Esperantujo en la lasta duono de la okdekaj jaroj, interalie kiel estrarano de la ĵus revivigita Esperanto-Societo de Vaŝingtono.
Tiam, en la jubilea jaro 1987, mi iniciatis esploron de la literatura historio kaj kritiko de Esperanto-literaturo cele al starigo de nia loka literatura rondo. Mi komencis per kompilado kaj disdono de tiutemaj bibliografioj. Kvankam ili nun eksmodas, mi komencas enretigi tiun materialon, kiu utilus por historiaj esploroj, ekz.:
- Bibliografio de Literatura Historio kaj Literatura Kritikado en Esperanto (1987)
- Bibliografio de Literatura Historio kaj Literatura Kritikado en Esperanto: Libroj laŭ Kategorio (1987)
- Esenca Bibliografio de Literatura Historio kaj Kritiko en Esperanto (1987)
- La Plej Gravaj Gvidlibroj pri Esperanta Literaturo (1988)
Giorgio Silfer pri Kritiko de Esperanta Literaturo: Internacia Kulturo aŭ Subkulturo?Silfer kritikas la propagandan koncepton de Esperanto-kulturo, ekz. de William Auld, kaj insistas, ke temas ne pri plena kulturo, sed pri subkulturo. Kaj tiu reorientiĝo inkluzivas malsaman takson de la produktoj de Esperanta literaturo, kun konkludo:
Tiam okazos la granda antaŭenpuŝo: niaj “kritikistoj” komprenos la naivecon de sia nombrado pri mankantaj akuzativoj, preseraroj kaj evitindaj neologismoj, kaj eklernos kial kelkaj paĝoj de homo kiel Sándor Szathmári, kun unu anakoluto kaj tri solecismoj, valoras multege pli ol tuta volumo da ŝvarcaj kalemburoj, laŭ e s t e t i k a vidpunkto.Sendube ĉi tia diraĵo instigis min al atentigo pri la menciita ĉerpo. Silfer rekomendas malprovincecigon de t.n. Esperanto-kulturo. Sed, diasporece, li deklaras ke oni eliru la verdan getton por akiri kaj transdoni universalajn valorojn. Evidente li ne konstatas kontraŭdiron inter la malfetiĉigo de Esperanto-kulturo kaj ties refetiĉigo per insisto je statuso de diaspora etna minoritato. Ankaŭ, restas ignorata do mistera la reala rilato inter la fikcia Esperanto-komunumo kaj la intelektula minoritato en ĝi, en kiu Silfer ambicias. Nu, en la pasintaj tri jardekoj, la absurdaĵoj nur multobliĝis.
Verkis
Ralph Dumain
je
1:38 PM
0
komentoj
Rubrikoj: bibliografio, Esperanto-movado, finvenkismo, Giorgio Silfer, kulturpolitiko, literaturkritiko, Louis Beaucaire, Raŭmismo, Raymond Schwartz, Sándor Szathmári, William Auld
2011-03-30
Jorge Camacho, poeme, bloge
la blogo de Jorge enhavas plurajn poemojn, krom la de mi antaŭe menciitaj. La plej multaj estas politikaj, laŭokazaj:
GeopolitikoSed jen pli ĝenerala socia komento:
Disonanco
Blanka gazalo pri Gazao
Kanao
Promesita tero
La konsiloLa plej notindaj je mi estas la pli ĝenerale filozofiaj:
"Limoj". . . kaj plue pri religio:
Identecoj
"la burĥo"Kaj nepre ne mankas komento pri fifama Giorgio Silfer:
EpigramoKrome:
MarlandoFavorata de Jorge mem estas, dulingve (sube, sole la Esperanta versio):
Dum longe for
nia patro (prozpoemo)
Romanco pri la gripa grupo (video) —> Romanco pri la gripa grupo
Itineroj
Suri la teron.
Uteron sopiri.
Aspiri eteron.
Verkis
Ralph Dumain
je
5:51 PM
0
komentoj
Rubrikoj: beletro, blogoj, Giorgio Silfer, Islamo, Jorge Camacho, poezio, politiko, religio, satiro
2011-02-10
Satire pri esperantistoj
Mi ne scias kiam komencis tradicieto de satiroj de la Esperanto-movado fare de esperantistoj. Mi ne volas nombri ĉiujn. Mi volas distingi inter mildaj pilkoj pri mankoj de Esperantistoj, kaj seriozaj mokoj. Specimeno en milda kategorio estas:
Estas mi esperantisto de Julio Baghy
Ĉi tiun poemon oni eldonis sub titolo Verda Stelo sur la brusto en la poemaro La Vagabondo Kantas en 1937.
Mi amuziĝis pri ĉi tio antaŭ pli ol 40 jaroj. Multajn jarojn poste, mi ridegis pri kelkaj scenoj en romano eldonita en 1936; rigardu mian recenzon:
Recenzo: Emba, "Maria kaj la Grupo"
Oni trovas kelkajn pli sovaĝajn mokojn ĉi tie. Elstaras la jena:
La prezidanto aperis ĉe la pordo de la malgranda ĉambro kaj kunfrapante la manojn, laŭte kriis:Sed ni konsideru aktualajn specimenojn de la plej mokema speco.
— Gesamideano, mi petas la gvidantaroj, ke bonvolus veni por komenci la kunsido.
— Kion diris tiu ĉi maljuna simio? — demandis la najbarino de la ruĝa knabino flustre.
— Mi komprenis nur tion, ke li invitis iujn, ĉar tiu malsaĝulo parolas ĉiam nur Esperante. Li kredas, ke ankaŭ ni estas same malsaĝaj, kaj ellernos tiun ĉi lingvomiksaĵon, kiu neniam estos alio, ol slango por duonidiotaj idealistoj.
Ŝajne la fulmocelo aktuala estas la ridinda spektaklo de la sinpufa klaŭno Gorgio Silfer kaj ties pseŭdoregno Esperanta Civito. Mi dubas ĉu mi povus kolekti ĉiujn ĉi-rilatajn rikanojn, do mi citos nur kelkajn.
Ekzemple, estas la majstroverko La Majstro kaj Martinelli de Jorge Camacho, havebla plurloke inkluzive de Project Gutenberg.
Mi antaŭe blogis pri la Esperanta Respubliko. Ĝi estas alternativo por rifuĝantoj el la silfera Esperanta Civito. Jen priskribo de la blogo:
Blogo de la Esperanta Respubliko (en la ekzilo!), la plej nova fantoma kaj virtuala institucio por la Esperanta Malpopolo. Ne hezitu aldoni vian nomon kaj deziratan postenon al la listo de Novaj R-anoj (t.e. Respublikanoj)Mi mem havas postenon en la estraro: Ministro pri Klitorlekado.
Sed la plej freŝa, sovaĝa, kaj ridiga mokejo estas la blogo Livera Folio, kiu laŭpromese "liveras la plej freŝajn novaĵojn".La unua afiŝo aperis en januaro 2010 kaj la plej ĝisdata en septembro 2010. Troviĝas ankaŭ ligoj al Twitter, el kiuj la plej freŝa aperis en septembro: Oni aŭkcios la lastan neŭronon de Giorgio Silfer.
Oni nepre instigu ĝisdatigon de ĉi tiu nemalhavebla informilo.
Verkis
Ralph Dumain
je
1:54 PM
6
komentoj
Rubrikoj: blogoj, Esperanta Civito, Esperanto-movado, Giorgio Silfer, humuro, Imre Baranyai (Emba), Jorge Camacho, Julio Baghy, satiro
2007-12-29
Raŭma Manifesto (poemaĉo)
Raŭma manifesto--
misa viŝpapero.
"Civitana" pesto
fakte 'stas fekujo:
stinkas jen Silfero.
verkis R. Dumain, 30-an de novembro 2007
Verkis
Ralph Dumain
je
1:02 AM
0
komentoj
Rubrikoj: Esperanto-movado, Giorgio Silfer, kulturpolitiko, poezio, Raŭmismo, satiro






