2011-01-09

Plendoj kontraŭ Esperanto & la Esperanto-movado

Mi trovis interrete diversajn negativajn taksojn de Esperanto aŭ de la Esperanto-movado. Kelkaj estas sufiĉe objektivaj aŭ almenaŭ serioze konsiderindaj, kelkaj fanatikaj aŭ frenezaj. Ĉiuokaze, jen listo:

For / against Esperanto ? de Remuŝ

Esperanto - a critique by James Chandler, 1997

Learn not to speak Esperanto by Justin Rye

Meditation On Esperanto: Part 1- Internationalism by A. Z. Foreman

Konkluda komento pri la eventoj en la Esperanto-movado en 2010 de Andreas Künzli (Spegulo, 1/2009)

La Perpleksa Okulo de Michel Légaré

Why Esperanto Suppresses Language Diversity: Thoughts on Leaving the Esperanto Movement by Christopher Culver

Remuŝ listigas multajn kritikojn kaj respondojn. Chandler trovas iom el Esperanto konservinda en plibonigota lingvo. Rye ege malŝatas Esperanton kaj akre kaj detale pritraktas diversajn facetojn de ĝiaj supozataj difektoj. Foreman ŝatas la lingvon kaj tradukas originalajn Esperantajn poemojn anglalingven, sed trovas Esperanton netaŭgan kiel internacian lingvon, kaj koncize detaligas siajn kritikojn. Ŝajnas, ke pluraj esperantistoj atakis lin, sed la plejmulto el tiaj respondoj ne troviĝas liabloge.

Künzli estas zamenhofologo, Esperantologo, kaj historiisto pri interlingvistiko, kaj evidente forte ligiĝis kun la Esperanto-movado, ĉar li amare raportas siajn plendojn kontraŭ UEA kaj la tuta movado.

Légaré kaj Culver estas frenezuloj, kiuj plendas pri la ideologio, valoroj, kaj/aŭ konduto de la movado laŭ ideologiaj kriterioj.

Nu, mi resumu la specojn de kritikoj, plendoj, kaj denuncoj, pri supozataj . . .

(1) mankoj de la lingvo mem;

(2) misaj propagandaĵoj pri la lingvo & defendoj kontraŭ kritikoj;

(3) misaj propagandaĵoj pri la ideologio, baza karaktero, celoj, kaj perspektivoj de la movado kaj defendoj kontraŭ kritikoj;

(4) malbonaj aŭ mistrafaj celoj, ideologioj, perspektivoj, tendencoj aŭ emoj de la lingvo aŭ lingvopolitiko;

(5) misfaroj, malbona (lingvo)politiko, nekompetenteco, malbona karaktero de la Esperanto-movado, Esperantaj organizoj, aŭ Esperantistoj.

(3) kaj (4) malfacile distingiĝas, tamen Culver plendas precipe laŭ (4). Se nur estus (3), oni povus kritiki specifan politikaĵon aŭ agojn en la Esperanto-movado sen tute negi ĝin. Künzli plendas precipe pri (5). Mi ne kompetentas prijuĝi liajn asertojn, ĉar mi ne intime konas movadajn aferojn.

Nu, inter la ceteraj aferoj miaj plendoj klasifikiĝas en rubrikoj (2) kaj (3). Estas multaj fuŝoj kaj falsaĵoj en la propagandado de Esperanto, pri la lingvo mem kaj pri ĝia supozata lingvopolitiko. Mi ne detaligos proprajn plendojn ĉi-okaze. Tamen, mi konsentus iujn plendojn de aliaj ĉi-rilate.

Nu, kio pri la lingvo mem? Mi ne konsentas pri ĉies kritikoj, sed jen la miaj:

(1) Misaj elektitaj vort(er)oj, signifoj aŭ signifodistingoj de vortoj, manko de bezonataj vortoj. Mi povas pripensi spontane nur kelkajn ekzemplojn, ekz. manko de bona ekvivalento de la angla "should".

(2) Nekonsekvencaĵoj, malelegantaĵoj, nelogikaĵoj, malprecizaĵoj, idiotismoj, ktp. de la vortderiva sistemo, ekz. idiotismaj specimenoj de -et kaj -eg, malsimetrio pri vir- kaj -in (kion aliaj nomus seksismo), nekonsekvenca vortderivado kia de "bros-" kaj "komb-".

Aliaj plendas pri akuzativo, agordo de substantivoj kaj adjektivoj, la participa sistemo, k.a., sed tiaj aferoj ne ĝenas min. Kompreneble la supersignoj estas pugodoloroj, specife la elektitaj supersignoj.  Sed estas la du supre nomitaj kategorioj kiuj incitus mian malaprobon.

Resume, oni trovas plurokaze pravigeblajn aŭ arbitrajn kritikojn aŭ kondamnojn de aferoj pri la lingvo, propagandado, ideologio, celoj, aŭ faroj.  Estas sobraj plendoj kaj folaj plendoj. La pravajn oni honeste agnosku; la ceterajn oni traktu sagace.

No comments: