Showing posts with label Vladimir Nabokov. Show all posts
Showing posts with label Vladimir Nabokov. Show all posts

2023-12-10

Fjodor Dostojevskij en Esperanto (2)

Pri:

Korženkov, Aleksandr V. Fjodor Dostojevskij en Esperanto [prelegoteksto]. Kaliningrado: Sezonoj, 2005. Bit-eldono, 2011.

Verkite je 10 decembro 2017:

Mi legis ĉi tiun resumon pri Dostojevskij hieraŭ nokte. Korženkov mencias la tezon de Miĥail Baĥtin. Antaŭ monato mi legis Noticoj el la kelo anglalingve. Mi finlegis alian verkon — Problemoj de la poetiko de Dostojevski — antaŭ du tagoj. Ankaŭ menciiata estas Vladimir Nabokov, kiu favoris la verkon Sozio. Mi jam legis la eseon de Nabokov, kiu plejparte malŝatis la verkaron de Dostojevksij. Mi ankoraŭ dubas la aserton de Korženkov, ke Dostojevskij antaŭvidis la rezulton de 'reala socialismo', kies ideologia simileco kun Charles Fourier estus nur ia teknokratia orientiĝo.

Jen mia anglalingva bibliografio:

Dostoevsky’s Underground, Ideology, Reception: A Very Select Bibliography

2018-04-25

Vladimir Nabokov (2): Pala Fajro


Antaŭ pluraj jaroj mi legis, ne kun multe da pacienco, la kuriozan metafikcian verkon Pale Fire de Vladimir Nabokov, kiu konsistas el antaŭparolo, poemo (verko en la verko), kaj komentaro pri la poemo.

Plu pri tio kaj pri Nabokov troveblas en mia bibliografio:

Vladimir Nabokov: Science Fiction, Artificial Languages, Ars Combinatoria, Narrative Structure, Martin Gardner, Play: An Arbitrary Bibliography

Mi aldonis sekcion pri (Nova) Zembla, reala loko kiu eble havas ligon al ĉi tiu verko kaj ankaŭ rolas en poemoj de aliaj verkistoj, ekz. la konata hungardevena poeto kaj tradukisto George Szirtes (kiu interalie angligis La Tragedio de l' Homo).

La poemo mem (verko en la verko) ricevis Esperantan tradukon:

Pala Fajro, tradukis/adaptis Meva Maron, La Kromkancerkliniko, n-ro 7 (suplemento al La Kancerkliniko, n-ro 52, 1989).

La originalo ne inspiris min, sed ĝi interesis min pro la fickia lingvo Zemblan kaj la temo kombinatoriko (kiu rilatas al mia longtempa intereso pri la historio de ars combinatoria). Hieraŭ mi legis la Unuan Kanton de la traduko, kaj ĝuis la belan lingvaĵon. Do gratulon al Meva Maron!

En mia antaŭa afiŝo ĉi-tema mi aldonis mian tradukon de versoj pri kombinatoriko. Jen la traduko de la samaj versoj fare de Meva Maron, el la Kvara Kanto, versoj 970-976:
                Mi sentas min kompreni
l’ ekziston, aŭ almenaŭ etan parton
de mia ekzistado, nur ĉar arton
esprimas kombinatorika rav’;
do se validas mia skanda prav’
de l’ mond’ privata, ankaŭ l’ univers’
sonoras ĝuste, laŭ mia jamba vers’.

2013-06-29

Vladimir Nabokov, artefaritaj lingvoj, ars combinatoria, sciencfikcio, Ludmila Silnova, Survoje

Mi sentas pri Ekzisto la komprenon,
Eble de Ekzisto nu parteton,
Nur per mia arto, mia vojo
de kombinatoriko mia ĝojo;
Kaj se privata kosmo prave skandas
Do mi pri galaksi-versaro pravas:
Ĝi die laŭ supozo jambe ravas.

    — el Pala Fajro de Vladimir Nabokov, tradukis R. Dumain

Jen nova mia bibliografio:

Vladimir Nabokov: Science Fiction, Artificial Languages, Ars Combinatoria, Narrative Structure, Martin Gardner, Play: An Arbitrary Bibliography

Jen supre estas parto de poemo kiu estas parto de metafikcia romano Pala Fajro en la angla de la rusa elmigrinto Vladimir Nabokov. La koncerna fragmento kaptas mian atenton pro mia intereso pri la historia fenomeno de la kombinarto, ars combinatoria. Tio rilatas ankaŭ al aprioraj filozofiaj lingvoj.

Nabokov kreis en Pala Fajro artefaritan lingvon Zemblan, do en mia bibliografio aperas interalie analizojn pri tiu fikcia lingvo. La romano mem havas kompleksan strukturon de rakonto en rakonto, en kiu ambaŭ eroj prikomentas kaj kunkreas la signifon unu de la alia.

Lingva ludado, interpreta ludado, ankaŭ ŝakludado rolas en la vivo kaj verkaro de Nabokov. Lia romano Ada havas sciencfikcian dimension. Li ankaŭ en tiu romano aludas al Martin Gardner, kiu citis el Nabokov en sia popularscienca verko The Ambidextrous Universe [La ambaŭmana (simetria) universo]. Min mem inspiris Gardner precipe pro siaj verkoj pri "matematikaj ludoj" en revuo Scientific American kaj en libroj, ekde mia 14a jaro. Gardner agnoskis min inter multaj en tiu revuo pro solvo de iu kartluda problemo.

Do kie trovi Nabokov en Esperanto? Jen ĉio, kion mi ĝis nun trovis:

Vladimir Nabokov - Vikipedio

"Muziko," tradukis Grigori Arosev, en Rusaj amnoveloj (Jekaterinburg: Sezonoj, 2000), p. 19-22. (Rusa Literaturo; 7)

El Kosmo Vidas Mi Nenion de Ludmila Silnova, en Survoje, n-ro 5?, p. 27-29.

Se vi scias pri pluaj aferoj, bonvolu informi min.

La eseon de Silnova mi tute ne komprenas, sed enestas diskuto pri Nabokov analoge al la kultura problemo diskutata.

La eseo devenas de la revuo Survoje el Sovetunio. Mi havas tri numerojn, sed mankas datindikoj sur tiuj malfacile legeblaj numeroj.

Mi scias malmulton pri Silnova, sed mi trovis kelkajn poemojn interrete, kiujn mi kopiis:

“Hirundo” & Tankaoj: originalaj poemoj de Ludmila Silnova

En la revuo Survoje oni okupis sin pri teoriaj problemoj de kreado, literaturo, kaj literaturkritiko, do malgraŭ la kruda fizika formato, la nun morta revuo instigas intereson. Jen alia afero, kiun mi enretigis:

Pri Kelkaj Malnoviĝintaj Nocioj” de Alain Robbe-Grillet

 Robbe-Grillet estis pioniro de la fama "nova romano".  La tradukinto el la franca ne estas menciita.

Do, mi bonvenigas pluajn informojn pri Nabokov, Silnova, kaj Survoje.

2010-11-13

Gerd Fraenkel & interlinguistics

Gerd Fraenkel is a figure in the history of interlinguistics. Note the Gerd Frankel Papers at Vanderbilt University. Here are some documents online in which Fraenkel plays a role:

Broadribb, Donald. "Esperanto and the ideology of constructed languages," International Language Reporter, 2nd Quarter 1970, pp. 1-9.

Culbert, Sidney I. Letter to Mr. Albert C. Aumuller, The World Almanac, April 25, 1967. See also Esperanto translation.

Krueger, J. R. "Nabokov's Zemblan: A Constructed Language of Fiction," Linguistics, vol. 5, issue 31, Jan. 1967, pp. 44–49.