Showing posts with label ĉeĥa literaturo. Show all posts
Showing posts with label ĉeĥa literaturo. Show all posts

2021-04-03

Karel Čapek & Esperanto (19) - Vespero de Pilato

Jen sonregistraĵo:

VESPERO DE PILATO. Rakonto el la Libro de apokrifoj (1932), de Karel Čapek (1890-1938), Esperantigita de Josef Vondroušek, laŭtlegas Jindřich Košťálek.

Troveblas kelkaj verkoj de kaj pri Čapek esperantigitaj & anglalingvaj miareteje; rigardu:

Karel Čapek: Selected Bibliography & Web Links

2019-01-11

Karel Čapek & Esperanto (18): Rakontoj el la 1a & 2a poŝoj

Rakontoj el la unua poŝo kaj Rakontoj el la dua poŝo de Karel Čapek (en Esperanto-traduko de Josef Vondroušek) konsistas el 48 filozofi-konceptaj detektivaj rakontoj. Vladimir prilaboris ĉiujn tekstojn kaj multajn sonregistraĵojn por Ipernity.

Pavla Dvořáková informas, ke ĉi tiu afero estas nun plej ĝenerale kaj konvene havebla: vidu anoncon:

Karel Čapek (9.1.1890-25.12.1938) - "Rakontoj el la unua kaj el al dua poŝo!" - SENPAGE ELŜUTEBLAJ 48 tekstoj kun sonregistraĵoj !!

... kiu kondukas ĉi tien.

Jen tekstoj.  Jen sonregistraĵoj.

Por ĉio kune --> jen, poste alklaku Stáhnout pomalu (1,8 GB).

2018-07-12

Karel Čapek: la vivo & epoko

Jen interesa, bela video, kiu priskribas la medion kaj provizas ioman kuntekston al la verkoj de Čapek:

La vivo kaj epoko de Karel Čapek



Atentu menciojn de verkoj: romano Krakatit, teatraĵo R.U.R., infanliteraturo, romano Ordinara vivo, romano Milito kontraŭ salamandroj. Rimarku ankaŭ lian amikecon kun Tomáš Masaryk, kaj liajn hobiojn de fotografado kaj kolektado de gramafondiskoj.

Jen informoj en Esperanto fine de la filmo. La filmo estis produktita en 2007...
Kunlabore kun la studio Grant kaj kun la subteno de Mezbohemia Regiono por Memormuzeo pri Karel Čapek produktis Josef Císařovský

Retejo de la Memormuzeo pri Karel Čapek: http://www.capek-karel-pamatnik.cz/

Al Esperanto tradukis kaj teknike laboris Vladimír Türk
Virina voĉo Pavla Dvořáková
Vira voĉo Vladimír Türk

Esperanto-versio de la filmo realiĝis kadre de la projekto "Karel Čapek" de Ĉeĥa Esperanto-Asocio

capek@esperanto.cz 2015

2018-01-09

Karel Čapek & Esperanto (16)

Hodiaŭ estas la naskiĝtago de Karel Čapek (9 januaro 1890 – 25 decembro 1938).

Hodiaŭ aperas ankaŭ afiŝo pri Karel Čapek de Antonio De Salvo ĉe blogo Esperanto-vivo, kiu inkluzivas retligojn kaj bibliografion, kiu ampleksas ankaŭ verkojn ne alireblajn interrete.

Pri tio tamen konsultu mian (ĉi tiun) blogon kaj kelkajn Esperantajn tradukojn el Čapek miareteje:
Lastatempe mi trovis la jenan, aldonendan al la listigo de Esperantaĵoj:

Karel Čapek - Fabelo "Solimana princidino", el Naŭ fabeloj (1932), el la ĉeĥa esperantigis Josef Vondroušek, "laŭtlegas Tadeusz Karaš (el Brajla skribo!) kaj lia edzino Ivana Karašová, ambaŭ membroj de la Sekcio de nevidantoj de Ĉeĥa Esperanto-Asocio"

2017-10-29

Karel Čapek & Esperanto (15): La Nica Literatura Revuo

Jen kompleta kaj ĝisdatigita listo da tradukoj el rakontoj de la ĉeĥa verkisto Karel Čapek aperintaj en La Nica Literatura Revuo:

Verkoj de Čapek aperis en ĉiu el la sep volumoj de la revuo, kiu aperis inter 1955 kaj 1962. Don Harlow enretigis la tutan numeraron, kaj lia laboro estas konservita ĉe nova retejo Literaturo.org.

2017-07-29

Teatro ĉe UK 2017 en Seulo: 'El la vivo de insektoj' de Karel Čapek


Teatro: El la vivo de insektoj de Karel Čapek

2017 Universala Kongreso de Esperanto en Seulo
(Aperis 25 julio 2017)



Fragmenton de El la vivo de insektoj (en DOC-formato) esperantigis Josef Vondroušek.

Mia jena afiŝo donas pluajn detalojn pri la verko kaj ĝia antaŭa teatrigo en Esperanto:

Karel Čapek en 'Balkana Verda Stelo'

2017-07-03

Franz Kafka, datrevene

". . . Mi estas tiel soleca, kiel . . . kiel Franz Kafka." -- Franz Kafka

Franz Kafka naskiĝis la 3-an de julio 1883 en Prago. Ĉi-datrevene afiŝis Antonio De Salvo:

Franz Kafka – Esperanto-vivo

. . . pri la vivo kaj verkaro kaj tradukoj (en Esperanto) de Kafka. Oni interalie trovos ligojn al tradukoj, ekz. tiuj de Vilhelmo LUTERMAN:

Franco KAFKO (Franz Kafka): Rakontaro

Kaj ne forgesu la krokodilan retejon de esperantista poeto Mauro Nervi:

The Kafka Project by Mauro Nervi

2017-06-13

Sferoj 5: sciencfikciaj noveloj de virinoj (2)

Mi jam skizis la enhavon de Sferoj 5 (1987), speciala numero da tradukitaj sciencfikciaj noveloj de virinoj, antologio el la serio Sferoj, eldonita de Grupo Nifo. Mi ankaŭ notis, ke mi ne povis trovi anglalingvajn spurojn de tri aŭtoroj. Mi ĵus enretigis novelon de unu el ili:

"La koncerto" de Hana Pěchulová (tradukis el la ĉeĥa Adolf Staňura)

Familio entuziasme anticipas raran koncerton ludota de merloj, sed . . . .

2017-05-21

Karel Čapek en Literatura Mondo, 1924-1948


Kun helpo de Enhavolisto de Literatura Mondo mi trovis la jenajn erojn de kaj pri la ĉeĥa verkisto Karel Čapek, al kiuj mi aldonas retligojn al numeroj de Literatura Mondo kaj al aliaj retpaĝoj:

Kamarýt, Stanislav. "Du romanoj de K. Čapek" (Observo), 1a serio, 3a jaro, 9a n-ro, septembro 1924, p. 154-5.

Jobo, "R.U.R. de Karel Čapek" (Recenzo), aprilo 1926, p. 000k2.

Čapek, Karel. "La kudrilo" (Novelo), trad. Miloš Lukáš, decembro 1932, p. 200VIII.

Novak, Arne. “Karel Čapek” (Observo), decembro 1932, p. 206-7.

Čapek, Karel. “Ordinara murdo” (Novelo), trad. Miloš Lukáš, n-ro 10, decembro 1934, 182-3.

Čapek, Karel. “Instruo, kiel malsani” (Novelo), trad. Miloš Lukáš, junio 1948, p. 180-3.

La tekstoj de Čapek mem estas en DOC-formato kaj troveblas ĉe Karel ČAPEK: Česká literatura v esperantu. La numeroj de Literatura Mondo havas PDF-formaton.


Jobo laŭdas la enhavon kaj stilon de la dramo R.U.R. (Rossum's Universal Robots).

Novak skizas la gravecon kaj evoluon de la verkaro de Čapek. Li mencias ankaŭ la engaĝon de Čapek pri pragmatismo, specife la verkon Pragmatismo aŭ filozofio de praktika vivo (1917).

Kamarýt fakas pri filozofio. Lia vortaro tiufaka ricevis recenzon en suplemento de Literatura Mondo:

Recenzo: Dr. Stan Kamaryt: Filozofia Vortaro (1934) de F. Erdey

Pri Čapek, Kamarýt reliefigas la pragmatisman influon kaj la valorigon de la individua homo kontraŭ socipolitikaj skemigoj, kiel ekzempligas Fabrikejo de Absoluto (1922) kaj Krakatit (1922). Kamarýt detale resumas ambaŭ romanojn, do lia pritrakto estas la plej ampleksa el la tri recenzoj.

2016-11-06

Karel Čapek & Esperanto (12): Liven Dek pri "Dioj, homoj kaj robotoj"



Kiu kreis la homon? Kiucele? Liven Dek proponis plurajn pensigajn ideojn pri "Dioj, homoj kaj robotoj" en la 25a IEK okazinta en Svitay en 2012. La deirpunkto de lia prezento, kies titolo estas "Kion faris poste Rust?", rilatas al roboto rolanta en lia sciencfikcia novelo "Rust'".

Karel Čapek & Esperanto (11): R.U.R (Terura sonĝo) - Teatro



"La ensemblo "Teatro DOMA" prezentis adapton de la verko "R.U.R" de la Ĉeĥa verkisto Karel Čapek (eldonita de Kava-Pech), en la 25a Internacia Esperanto-Konferenco (OSIEK), okazinta en Svitavy (Ĉeĥio) de la 14a ĝis la 20a de julio 2012. Reĝisoris la prezenton Radka Oblouková, kaj Miroslav Malovec esperantigis la scenaron de Tereza Kopecká. Aktoris: Antonín Benc, Patrik Lukeš, Adéla Šikulová, Šárka Holasová, Eliška Hajská, Tereza Jagošová, Karin Musilová, Hana Nekvindová, Matěj Nárožný, Jan Fidel Řepa kaj Ján Bobrik. Filmis Svena Dun."

2016-09-01

Karel Čapek en 'Balkana Verda Stelo'

Aboneblas la trimonata revuo Balkana Verda Stelo, kaj elŝuteblas senpage la numero de septembro 2016. Ĉi tie mi aperigas la jenan artikolon:

Teatro: DOMA – El la vivo de insektoj

Divadlo DOMA (“Tute malgranda teatro”), konsistas el tridek membroj inter 12- kaj 25-jaraĝaj, kiun administras la Centro de kulturaj servoj en Svitavy, Ĉeĥijo. Ĝi performas sub gvido de d-rino Radka Oblouková. Hodiaŭ ĉiuj estas studentoj de la loka gimnazio. En 2013 ili preparis esperantlingvan version de la teatraĵo R.U.R. aŭ terura sonĝo 7 de Karel Čapek, kiun ili prezentis en simpligita formo dum la 98-a UK en Rejkja-viko kaj pluraj aliaj kunvenoj. Por la UK en Nitro ili preparis alian tea-traĵon de Čapek kaj lia frato Josef, El la vivo de insektoj (Ze života hmyzu). Ĝi estas la plej fama verko de la du fratoj kaj unue sursceniĝis en 1922.

En la ludo vaganto ekdormas en arbaro kaj sonĝas observi aron da insektoj kiuj reprezentas variajn homajn ecojn kiuj koncernas vivmanieron kaj moralecon: la kaprica, vana, sed poezia papilio, la idolservema, dung-avida skarabo, la griloj servantaj al konsumo, kaj la formikoj, kies kreskante meĥaniĝanta konduto muldas militarisman socion. En la fino la vaganto mortas kaj novnaskito estas baptata.

La antropomorfaj insektoj ebligas la verkiston komenti alegorie al la vivo en Ĉeĥoslovakijo post la Unua Mondmilito. 8

Jarka M. Burien 9 skribas pri ĝi Čapek donis viglecon kaj koloron al la teatraĵo kiuj faris ĝin pli malenua teatra sperto ol R.U.R. 10 Kontraŭe la produktaĵo de BBC-a Televido en 1960 estis recenzita neniige, de kritikanto John Wyver 11 kiu nomis la tekston pretendema kaj nekohera. 12

En Nitro la reago de la spektantoj estis io de ne-kompreno kaj ne-kohero. La voĉoj de la junaj aktoroj ofte estis malfacile aŭdeblaj kaj oni demandas sin, ĉu tia abstrakta ludo pri la senco de la vivo en 1922 povis entute esti trasentebla de la trupanoj. Almenaŭ, se la reĝisorino volas, ke la publiko kaptu iom la sencon de la dramo, ŝi enkonduku la performadon per historia ekspliko pri Ĉeĥijo kaj la aŭtoro.

----

7 Enhavo: Artefaritaj laboristoj, “robotoj”, ekribelas kontraŭ homoj, elmurdas ilin, sed poste konstatas, ke ili ne kapablas produkti novajn robotojn. Ili petas la lastan, ankoraŭ vivantan homon pri helpo, sed tiu estas senespera ĝis la momento, kiam aperas du laste fabrikitaj gerobotoj, kiuj sin amas reciproke, ee kapablas riski la vivon unu pro la alia kaj tiel pruvas sian homiĝon. La dramo avertas, ke la tekniko povas likvidi nian civilizon. La verko estis tradukita en trideko da lingvoj. Kompleta teksto ee http://i-espero.info/files/elibroj/eo - capek, karel - r.u.r..pdf

8 En tiu tempo la montrado de la ludo kondukis al diversaj politikaj diskutoj, ekzemple en Britijo (The Insect Play) pri la konflikto inter la faŝismaj kaj komunismaj partioj aŭ ĝi estis konsiderata kiel reflekto de la vivo en Stalina Rusijo.

9 profesoro en la fakultato de podiaj artoj en Ŝtata Universitato de Novjorko

10 The Columbia Encyclopedia of Modern Drama, Volume 1. Columbia Univ. Press, 2007

11 mem verkisto, filmisto, produktanto por TV kaj historiisto de TV, ĉe Universitato de Vestminstro (Westminster)

12 John Wyver, Twentieth Century Theatre: The Insect Play (BBC, 1960), 14 June 2011

FONTO: Balkana Verda Stelo, 1a de septembro 2016,

2016-07-26

Karel Čapek & Esperanto (9): Pri kvin panoj & La Absoluto

Mi enretigis tradukon el Belarto #1:

Pri kvin panoj,” el la ĉeĥa trad. Jaroslav Huda, Belarto [Suplemento al la Revuo Esperanto], n-ro 1, aprilo 1958, p. 43-45. Kun ilustraĵo de Jan Schaap (p. 44).

Jam troveblas interrete alia traduko:

Pri kvin panoj” de Karel Čapek, trad. Josef Vondroušek

Vondroušek multe tradukis el Čapek.

Ĉi tiu rakonto instigas komparon al la romano Fabrikejo de Absoluto (1922), kiun mi tralegis lastatempe en angla traduko. Priskribo troveblas en mia afiŝo Karel Čapek & Esperanto (7). La originala angla traduko The Absolute at Large (1927) troveblas Interrete. Ekzistas pli nova traduko de David Wyllie: The Absolute at Large (2012). Jen mia ĉerpaĵaro el la romano:

Karel Čapek: The Absolute at Large: key philosophical excerpts

Por aliaj anglaj kaj Esperantaj tekstoj, jen:

Karel Čapek: Selected Bibliography & Web Links

Nu, kia la simileco inter la koncernaj rakonto kaj romano?

En ambaŭ la efektivigo de senbrida abundo minacas la tutan ekonomian kaj produktan sistemon kaj instigas kaoson al la kutima kondutmaniero de la homaro. Fine de la 14-a ĉapitro de la romano legeblas: “sed homoj bezonas ĉion, ĉion krom senliman abundon.” Kaj finfine la miraklo de panproduktado minacas la komercadon de la bakistoj, do oni celas la krucumadon de Jesuo. Do en ambaŭ utopiaj skemoj, la homo ne povas elteni utopion.

Notu ankaŭ kiel Frigyes Karinthy uzas la krucumon de Jesuo en sia rakonto Barabbas.

2016-06-20

Karel Čapek & Esperanto (8)

En afiŝo Karel Čapek & Esperanto (5) mi listigis la verkojn de Čapek kiuj situas ĉe la retejo de Don Harlow mem, ĉar la ceteraj retligoj ne plu estas validaj.

Jen troveblas tradukoj fare de J. Vondroušek kaj aliaj en DOC-formato:

Karel ČAPEK: Česká literatura v esperantu

Jen plua verko:

Laŭdo de ĵurnaloj [trad. Miroslav MALOVEC]

Jen tradukoj fare de J. Vondroušek kaj aliaj en HTML-formato el malaperinta retejo (archive.org):

La jenaj PDF-dosieroj troveblas plurloke, sed jen ĉe i-espero.info:
La retejo literaturo.dk malaperis, kaj la plejparto el la retpaĝoj ne troveblas ĉe archive.org, sed jen la iama enhavo. La jenaj malaperintaj tradukoj el Karel Čapek estas:
  • Ĉemizo (Otto Ginz)
  • Morto de Arĥimedo (Jaroslav Huda)
  • Pri kvin panoj (Jaroslav Huda)
  • La Sankta Nokto (Vespo)
  • Tondo (Jautrais Ods)

2015-10-10

Karel Čapek & Esperanto (7)

Mi lastatempe pensas pri Karel Čapek pro du kialoj. Unue, mi dum kelkaj jaroj pensas de tempo al tempo pri lia malutopia romano Milito kontraŭ salamandroj, kiun mi legis en liceo (en la angla, kompreneble) antaŭ 45 jaroj, kaj kiu estas plene aplikebla al la aktuala epoko.

Due, ĉi-sezone okazas serio da eventoj subtenata de la Ĉeĥa ambasadejo en Vaŝingtono pri Čapek okaze de lia 125a naskiĝdatreveno:

     Mutual Inspirations Festival 2015 - Karel Čapek

Mi jam bloge afiŝis pri la multaj liaj verkoj haveeblaj en Esperanto, interreteje kaj ne. Mi ĵus retrovis libreton ....


     Karel Čapek (Unu el reprezentantoj de la ĉeĥa literaturo kiel fenomeno universale homa; Antologieto el lia verkaro kun konciza priskribo de lia signifo, biografio kaj bibliografio); kunlabore kun Societo de Fratoj Čapek enhave preparis Jiři Karen [pseŭd. de Ladislav Podmele]; esperantigis Josef Vondroušek. Prago: Ĉeĥa Esperanto-Asocio / Panorama, 1987. Paco: Literatura suplemento, 1987, n-ro 1. 32 p.

Mi jam priblogis sed jen ripetas jene:

Jen la enhavo:

Pri signifo de Čapek-verkaro kaj la personeco / Jiři Opelik (2-3)
Biografio de Karel Čapek kaj liaj verkoj / František Burianek (3-5)
Karakterizaĵo de l'enhavo kaj tendencoj en la verkaro de fratoj Čapek kaj nome de Karel Čapek ĝis nun ne tradukita Esperanten [resumoj] (5-13)
Fragmento de la romano, kiu ankoraŭ ekzistas en manuskripto "Konferenco en Vaduco" (13-15)
Afero Makropulos (1922), teatraĵo. Fragmento el la tria akto. (15-17)
El Vivo de Insektoj. Fragmento el la unua akto. Papilioj. (17-19)
Fragmento el Granda Polica Fabelo (20-21)
Fragmento el al romano Hordubal (22-24)
Fragmento el la romano Meteoro (24-25)
Fragmento el la romano Ordinara Vivo (26-27)
(Plu pri tradukoj en Esperanto: 28-31)
Klarigoj (32)

Post 1987 aperis pluaj tradukoj. Jen retejo kiu ilin dokumentas:

     Karel ČAPEK: Česká literatura v esperantu

Pri verkoj por kiuj mankas Esperantaj tradukoj nun interesas min unu, sed evidente ne tute: listita estas nepublikigita parta traduko: Fabrikejo de Absoluto - ĉap. 2-3 (tr. R. Hromada)

Jen priskribo en la supre menciita libreto Karel Čapek (p. 10):
Fabriko je Absoluto, romano, felietono (1922)

Motive: fisio de materio. La inventon de inĝeniero Marko aĉetas sinjoro Bondy, prospere komercas pri ĝi, inundas per ĝi la tutan mondon. El la fisiita materio emanas mistera Absoluto. Ĝi kapablas fari miraklojn, ankaŭ produktajn. Sed en la mondo de homoj ĝi ne konvenas, ĝi dezorganizas la ĝisnunan socian ordon, dissemas konfuzon. Ĝi estas kontraŭeklezia kaj antireligila teatraĵo. Ĝi kritikas episkopon, kiu ne volas agnoski la Absoluton, nur post kiam la eklezio misuzas ĝin por siaj interesoj. Ĝi estas vero pri la preso, kiu informojn adaptas laŭ bezonoj kaj interesoj de posedantoj. Vero pri idealistoj, kiuj sin organizas por vastigi humanismon, sed estas ridinte senpovaj, vero pri grandpotencoj, kiuj dividas al si la mondon kaj vualas sian rabistadon por frazoj. Ĝi estas kritiko de kia ajn fanatikismo, altigado de sia vero je la vero absoluta, kritiko pri maltoleremo kaj fanatikismo. Ĝi estas revuo de ĉiuj difektoj kaj mavaĵoj de l’socia vivo. Kiam la homaro preskaŭ formurdis sin, diras soldatoj de la Lasta Batalo: “Ne plu ni ludas”. Post jaroj ili kunvenas en gastejo kaj dum la manĝo ili fratiĝas. Laŭte ili eldiras tion, kion la aŭtoro per la teatraĵo volas diri: “Denove do tie, kie ni estis antaŭ la milito” . . . neniun veron oni povas elbatali . . . ĉiu kredas sian eminentan di-sinjoron, sed ne kredas al alia homo, ke tiu ankaŭ kredas je io bona. Homoj unue kredu al homoj kaj la cetero jam venos . . .

La romano evitas la tradiciajn imagojn pri romanoj. La aŭtoro uzis diversajn ĝenrajn elementojn, atencis la tradician konstruon de romano. Li uzis felietonon, riportojn, groteskojn. Tial li prezentis buntan kalejdoskopan bildon de la socio. La formo estas funkcia. Ĝi estas mesaĝo pri homeco, esprimas kredon pri homo, pri ordinaraj homoj. Li parolas pri tio, kio malutilas al homoj, kio pelas ilin en militon, kio starigas ilin kontraŭ sin . . .

2015-01-03

František Kožík (1909-1997), ĉeĥa verkisto

František Kožík "estis populara ĉeĥa verkisto, granda subtenanto de Esperanto, aŭtoro de historiaj kaj biografiaj romanoj".

En Esperanta traduko aperis:

Poeto ne mortas, antologieto, tradukis Jiří Karen, 1984.

Lumo en tenebroj, romano pri Komenio, tradukis Zdeněk Rusín kaj Miroslav Malovec, 1992 (kun aldono el la verkoj de Komenio). Recenzo: Esperantista kontribuo al la jaro de Komenio de Nikolaj Stepanov.

La plej eminenta inter Pierotoj, romano pri Jean-Gaspard Debureau, tradukis Jiří Karen kaj Josef Vondroušek. Tyresö: Inko, 2001.

Atentu ankaŭ:

Jan Amos Komenský (Komenio)(1592-1670)

2013-11-17

Josef Nesvadba: Czech science fiction in English & Esperanto

. . . t.e., ĉeĥa sciencfikcio en Esperanto & la angla.

Nesvadba, Josef. La perdita vizaĝo, tradukis Adolf Staňura. Prago: Ĉeĥa Esperanto-Asocio, 1974.

Enhavo:
Mallumo [ = Darkness. No English translation found]
Tamburpafado [ = Drumshooting (lit.) = Drumbeating? No English translation found]
Idioto el Xeenemuende = The Half-wit of Xeenemuende (1960)
Proceso, pri liu neniu eksciis = The Trial Nobody Ever Heard Of
La Tabuo = Tabu (1958) [no English translation found]
La perdita vizaĝo = The Lost Face
La invento kontraŭ la inventinto = Inventor of His Own Undoing
Stella el la tria astro [ = Stella from the third heavenly body. No English translation found]
La cerbo de Einstein = The Einstein Brain (1960)
La mondpereo [ = The end of the world. No English translation found]
Klarigoj

Almost all I know about non-Russian Eastern European literatures, whether or not English translations of the relevant works exist, comes through Esperanto. In the 1970s I read this collection of science fiction stories by Czech author Josef Nesvadba (1926-2005) in Esperanto translation. I'm pretty sure I liked this book, but I didn't think then to see if his work could be found in English. I also did not know that Nesvadba was Czechoslovakia's most eminent SF writer. (There are also film versions of some of his work.) And so I left Mr. Nesvadba to himself until a few days ago. As it turns out, there is more available in English than I have found in Esperanto, but there are a few stories in this Esperanto anthology for which I cannot find English equivalents. Here are some sources on Nesvadba in English:

The Josef Nesvadba Page

Biography and Bibliography

Interview with Joseph Nesvadba (1996)

-- Stories --
The Half-wit of Xeenemuende (1960)
Horribly Beautiful, Beautifully Horrible (1993)
The Einstein Brain (1960)
The Storeroom of Lost Desire (1989)
Dr. Moreau's Other Island (1962)
Nesvadba, Josef / SFE

Josef Nesvadba - Summary Bibliography

Translated SF | Josef Nesvadba

Josef Nesvadba: stories: Questions for reading

2011-06-07

Karel Čapek & Esperanto (6)

Jen biografia enkonduko sone kaj tekste:

La ĉeĥa verkisto Karel Čapek de Anton Oberndorfer ĉe Esperanta Retradio

Li rememorigas pri la sonregistraĵoj de Poŝrakontoj de Ĉapek.

2011-05-29

Brava soldato Ŝvejk

Mi kredas ke mi posedas eldonon de ĉi tiu mondfama ĉeĥa satiro de Jaroslav Hašek en Esperanto; mi memoras verdan kovrilon, sed ĝi ne estas alirebla nun. Nu, Vikipedio mencias kelkajn tradukojn (mi ne scias pri la mia) en la menciita artikolo kaj ĉi tie:  La travivaĵoj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito.  La menciitaj tradukoj aperis en 1934 kaj 2004. (Ankaŭ aperis Ne nur soldato Ŝvejk en 1995.)

Anglalingve, The Good Soldier Schweik aperis en traduko de Paul Selver en 1930, de Cecil Parrott en 1973. Estas ankaŭ sonregistraĵo de Robert Kurka (Cedille Records, 2002).

Cetere, haveblas du fremdlingvaj filmoj pere de Netflix [en Usono] (en mia vico): Good Soldier Schweik (1956) kaj Good Soldier Schweik 2: Beg to Report, Sir (1957).

Tiu verko kaj tia tradicio de ĉeĥa humuro ludis rolon dum la tempo de subpremo de Ĉeĥoslovakio fare de Sovetunio en 1968 kaj poste. Ekzemple, la tiam-persekutata marksisma filozofo Karel Kosík verkis pri Švejk kaj la rolo de humuro je subprematoj kaj subpremantoj. Oni povas legi anglalingvajn tradukojn de tiutempaj eseoj:

Kosík, Karel. The Crisis of Modernity: Essays and Observations from the 1968 Era, edited by James H. Satterwhite. Lanham, MD: Rowman & Littlefield, 1995. See:

"Hašek and Kafka, or, the World of the Grotesque" (1969), pp. 77-86.
"Švejk and Bulguma, or, the World of Great Humor" (1969), pp. 87-99.
"On Laughter" (1969), pp. 183-198.

2011-03-18

Karel Čapek & Esperanto (5)

Jen pluaj verkoj de Karel Čapek:

Laŭdo de ĵurnaloj (1925)

"Ĉemizo", en Ĉeĥa kaj slovaka antologio 2 (e-Librejo: Inko; originale eldonita 1935)

Libro de Apokrifoj (ĉiunovele po retpaĝo)

La blanka malsano (e-Librejo: Inko)

Libro de apokrifoj (e-Librejo: Inko)

Milito kontraŭ salamandroj (e-Librejo: Inko)

Naŭ fabeloj (e-Librejo: Inko)

R.U.R. (e-Librejo: Inko)

La koncernah eksteraj retligoj ĉe Don Harlow estas eksmodaj. Mi listigas la verkojn de Čapek kiuj situas ĉe tiu retejo mem:

La arda koro de l' domo [Miloŝ LUKAŜ]
El la opinioj de l' kato [Miloŝ LUKAS]
[N] Jura kazo [Josef CHVOSTA]
[E] Kamentuboj [Miloŝ LUKAŜ]
Kien foriĝas la libroj [Miloŝ LUKAS]
[N] Kolekto de poŝtmarkoj [Miloŝ LUKAŜ]
[E] Legaĵo --- afero laŭcirkonstanca [Miloŝ LUKAŜ]
[E] Malgranda kaj granda [Miloŝ LUKAŜ]
Pri malnovaj leteroj [Miloŝ LUKAS]
[E] Pri specialaj vinoj [Miloŝ LUKAŜ]
[N] Ŝtelita kakto [Miloŝ LUKAS]

La plej kompleta kolekto de Esperantaj tradukoj el Čapek troviĝas ĉe:

Karel ČAPEK: Česká literatura v esperantu

Oni trovas kaj kompletajn verkojn kaj fragmentojn, ĉiujn en DOC-formato.

Mi atentigas, ke aldone al Milito kontraŭ Salamandroj (tr. J. Vondroušek), troveblas Milito kontraŭ Salamandroj - dua parto (tr. T. Pumpr). Ĉe mia retejo troveblas ĉerpaĵo el angla traduko kiu temas pri Esperanto kaj la lingvoproblemo: War with the Newts (Excerpt on the Language Problem).

Fine, jen kuriozaĵo:

'Mi rompis al mi la kapon pri la demando kiel esprimi dialektan parolon de la salamandroj en la fama verko de Karel ČAPEK: “Milito kontraŭ la salamandroj”'   [D-ro PUMPR]
Ĉi tiu citaĵo troviĝas komence de verko Popido, la Verda Dialekto de Manuel Halvelik (Versio 2 — 2009).