Agora: fikcia filmo pri Hipatia
Laŭ Vikipedio, Hipatia (greke Yπατία, alternative Hipatio) "naskiĝis ĉirkaŭ 370 en Aleksandrio - murdita la 12-an de marto 415 en Aleksandrio) estis filozofino helena." Fakte, ŝi estis murdita de fanatikaj kristanoj en pli vasta potencolukto inter "paganoj", kristanoj, kaj judoj.
Agora (2009) estas luksa fikcia hispana filmo pri Hipatia. (Por pluaj informoj rigardu la Interretan Filman Datumbazon, kaj la filmdisko [DVD] de la filmo estas akirebla.) Kvankam la aŭtoroj asertas ke ili ne intencas abomenigi kristanismo, la kristanoj estas potencavidaj sovaĝbestoj. Kiam oni inkvicizias Hipation pri ŝia religio, ŝi respondas: "Mi kredas je filozofio."
Kompreneble,ĉi tiu fikciaĵo ne estas historie plena aŭ ĝusta. Kompreneble, ankaŭ nia scio pri la tuta historio restas nekompleta. Hipatia estas heroino de la Klerismo. Ĉi-filme, oni enkondukas novan fikcian elementon: Hipatia cerbumas pri la mankoj de la Ptolemea astronomio. Ŝi konsideras la eblan verecon de la sunocentrisma teorio de Aristarko kaj eĉ elpensas la koncepton de elipsaj planetaj orbitoj kiun fakte Kepler eltrovis post multaj jarcentoj.