Showing posts with label bonvenon. Show all posts
Showing posts with label bonvenon. Show all posts

2012-02-24

Mia esperantista vivo resumita

Fojfoje mi aldonas esperantistan aŭtobiografieton al ia retejo. Jen la plej freŝa, verkita en aŭtuno 2011 por loka klubo:

Renkontu Lokajn Esperantistojn « La Esperanto-Societo de Vaŝingtono ЄЭ

Jam estas novaj eroj aldonendaj. Atentu venontajn blogerojn por novaĵoj.

2007-03-29

Amikumu, aŭ ne - pri mi

Jen mia esperantista aŭtobiografieto ĉe Amikumu, renkontejo por Esperantistoj:

Esperantisto ekde ĉ. 1968. Studis en hejmurbo [Buffalo, sole & kun Ed Lindberg], sed ankau ĉe Brattleboro, VT [School for International Training], & en Kanado [Barrie, Ontario] kun William Auld. Gajnis plej altnivelan rangon en ekzameno de Kanada E-o Asocio en 1976 [Toronto]. Partoprenis kelkajn ELNA-Kongresojn ekde 1975. Partoprenis prelege ĉe kunsido pri Esperanto & sociolingvistiko en 1977 [ELNA-Kongreso, Vaŝingtono]. Aktivis estrarane en E-Societo de Vaŝingtono de 1987-ĉ. 1992. Kunfondis ATEO-n en 1987, redaktis revuon Ateismon 1988-1992. Publikigis plejparte forgesindajn eseojn, poemojn, ktp. en diversaj revuoj inter 1987 & 1995. Tradukis iom inter Esperanto & la angla. Aktuale aktivas precipe interrete. Plej interesas min dokumentado de E-a historio & kulturo.

Jam temp' está

Bonvenon al mia nova Esperanto-blogo. La titolo de ĉi tiu ero estas fama versero el poemo de Pra-Esperanto de Zamenhof. Mi jam kreis proprajn Esperanto-paĝojn ĉe mia krokodila retejo The Autodidact Project: vidu mian Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo-n. Cetere, mi partoprenas en pluraj diskutgrupoj. Efektive jen resumiĝas mia aktuala Esperanto-aktivado. Finfine mi konstatas, ke la ceteraj komunikiloj ne plu sufiĉas por miaj bezonoj, do jen.

Antaŭ multaj jaroj, eble ĉirkaŭ la tempo kiam mi kunfondis ATEO-n (1987), mi cerbumis pri eventuala propra kultura-intelekta revuo nomota Ĝirafo. Jen mia favorata besto, ĉar mi ŝatas ties perspektivon. Nun, el la tombejo de neplenumitaj revoj, renaskiĝas la afero. La nuna ambicio ne estas samspeca: blogojn konsistigas fragmentoj, eseetoj, recenzoj, rakontetoj, opinioj, informoj, novaĵoj, retligoj, diversaĵoj, kaj cetera fatraso.

Ho, ni mensaj rampbestoj, homoj, ni finfine ĝirafiĝu!