Showing posts with label John I. Francis. Show all posts
Showing posts with label John I. Francis. Show all posts

2018-02-23

John Keats en Esperanto


Jen nova afiŝo:

John Keats de Antonio De Salvo, Esperanto-vivo, 23 Februaro 2018

Reference al Vikipedio: John Keats

Jen miareteje:


Ĉe Babelmatrix: La aŭtuno {Kalocsay, Kálmán} (with "To Autumn")

Jen ĝisdatigitaj ligoj al tradukoj listigitaj en la literatura reto de Don Harlow:
"Kosĉjuŝko" (John KEATS) [SHA Ya-lo] ne plu estas trovebla interrete.

2015-09-20

William Auld & hungara literaturo

Mi ŝategas ĉi tiun eseon, pro multaj kialoj, inkluzive de la amikeco inter la skotaj esperantistoj William Auld, Reto Rossetti, kaj John Francis. Mia iometa sperto pri hungara literaturo iom similas: ŝajne eĉ fakuloj en Usono pri beletro scias nenion pri ĝi, kaj mi lernis pri ĝi tute pere de Esperanto.

William Auld, “Kiel mi amikiĝis kun Imre, Sándor, Mihály, k. a.”, Hungara Vivo, 1974, n-ro 4, p. 11.

Auld rakontas, ke post la dua mondmilito, li enprofundiĝis en studado de Esperanto, kaj ekscivolis post hazarda informiĝo pri La tragedio de l’ homo de Imre Madách. En la brita medio hungara literaturo estis tute nekonata. Male ol longe poste eltrovata fuŝa angla traduko, Auld entuziasmis pri ĉi tiu verko en Esperanto, sed sciis nenion pri io rilata krome. Lia amiko Retro Rossetti, kiu forte influis la evoluon de Auld, informis lin pri hungara literaturo kaj ties havebleco en Esperanto, ekz. pere de Hungara Antologio.

Auld priskribas beletrajn tranoktadon kun amikoj Reto kaj John, en kiu deklamado ankaŭ de hungaraj verkoj, ofte en tradukoj fare de Kálmán Kalocsay, okazis.

Inter la tri amikoj, favorataj verkistoj estis Zsigmond Móricz, Frigyes Karinthy, kaj Mihály Babits. Verso de Ernő Szép  — "Per unu fingro klavojn trapromeni" — inspiris la titolon de poemaro de Auld  — Unufingraj melodioj. Auld eĉ tradukis en la skotan lingvon la poemon “La nokto de libertempa soldato” de Oszkár Gellért (neniam publikigitan)!

Lia persista amo al hungara literaturo etendiĝis al aktualaj aŭtoroj. Li eĉ iam provis lerni la hungaran lingvon. Jen interesa kaj inspira memuaro, ĉu ne? La ĝojo de homo ĝojigas pluajn homojn. Taŭgas ankaŭ, ke mi enretigis ĉi tiun eseon okaze de datreveno de la morto de la fruktodona Rossetti.

2013-09-24

Trevor Steele on original Esperanto novels

Trevor Steele summarizes the importance and achievements of Esperanto literature in this lecture in English, given in Sydney, 2 June 2013:

Romanoj en Esperanto, prelego de Trevor Steele
 SOME NOTES ON NOVELS IN ESPERANTO

Following a general orientation to the subject, Steele summarizes the content of historically key original novels of varying quality written in Esperanto, with English translations of snippets of each.  The novels summarized are:

Ivan Ŝirjaev: Sen titolo (Without a Title 1903/1919, 1995)
Henri Vallienne: Ĉu li? (Was it Him?, 1908)
Heinrich August Luyken: Pro Iŝtar (For Ishtar, 1924)
Hendrik Jan Bulthuis: La vila mano (The Shaggy Hand, 1928)
Julio (Gyula) Baghy: Hura! (1930)
Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio (Voyage to Kazohinia, 1935, 1941, 1958)
Raymond Schwartz: Kiel akvo de l‘ rivero (Like Water in the River, 1962)
Vladimir Varankin: Metropoliteno (The Underground Railway, 1933)
John Islay Francis: La granda kaldrono (The Great Cauldron, 1978)
Anna Löwenstein: La ŝtona urbo (The City of Stone, 1999)

Steele mentions but skips over Jean Forge (Jan Fethke), István Nemere, Stellan Engholm, and Cezaro Rossetti.

In this treatment of Szathmári's Vojaĝo al Kazohinio, Steele quotes from William Auld's commentary (in English translation).

Steele's characterizations of these novels are useful. Among the authors listed Baghy is iffy as a novelist. Löwenstein is fairly new on the scence and I have not read her work. Some of the early Esperantist writers are rather mediocre, thematically, as you can see. Schwartz, though known mainly as a humorist, did write a serious novel, and from what I call it take be taken as serious fiction, though I did not see it as adding up to much philosophically. But Steele does include three of the most important fictional works written in Esperanto, those of Varankin, Szathmári, and Francis. He does not mention that the novels of Szathmári and Varankin are available in English translation.

The bad novels had to be mentioned for historical reasons. There, however, many good and a few excellent fiction writers not mentioned in this talk. Among the most profound is (1931-1981), whom I will discuss in my next post.

2012-07-21

John Francis: Danco de Vivo


Nekredeble: jen nova verko de John Francis, postmorte:

Danco de Vivo. Motherwell: Scottish Esperanto Association, 2012. 77 p.

"Kolekto de poemoj, kelkaj antaŭe ne publikigitaj."

2012-05-18

John I. Francis: "La Tento de Kul"


Antaŭ pluraj jaroj mi tradukis mian favoratan novelon de John Francis anglalingven:
"The Temptation of Kul"
Finfine, helpe de alia esperantisto, mi enretigis la originalon, ne el la libro, sed el iama gazeto Belarto (n-ro 1, aprilo 1958) kun la originalaj ilustraĵoj de Jan Schaap:
"La Tento de Kul"
Antaŭ pluraj jaroj la literatura rondo de la Esperanto-Societo de Vaŝingtono diskutis ĉi tiun novelon je mia iniciato. La grupo tiuokaze konsistis el mi kaj tri esperantistinoj. Ili ne ŝatis ĝin. Eble venontfoje la rezulto estos alia.

2012-04-24

John I. Francis: Vitralo

Lastatempe mi blogas plu pri unu kunfondinto de la Skota Skolo, John I. Francis, kiu mortis pasintmonate. Nu, ĉar influis al mi plej forte lian novelkolekton Vitralo, finfine mi redonu la enhavtabelon. 

Francis, John I. Vitralo [Stained Glass Window]. La Laguna: J. Regulo [Stafeto], 1960. (Beletraj Kajeroj; 4) 135 p.

ENHAVO

Antaŭ la novelaro de John Francis de Ferenc Szilágyi   9

La klera despoto      15
La tuŝo de Morto     27
La bela reĝino              40
La vidvino Pirsen        54
Okazos je la deka        63
La batalo ĉe Go            66
La tento de Kul            76
La hidro de Hodrum   89
Ĝermoj en rikolto     102
Kiel kaj kial Jurgis turniris por damo Liza                  112

Glosoj                       133
Notoj                         134
Enhavo                     135


Notu denove mian tradukon de "La Tento de Kul":

"The Temptation of Kul" by John I. Francis, a tale of absolutisms in conflict

Ĉi-bloge vi trovos pluajn informojn kaj retligojn pri ĉi tiuj noveloj kaj la verkaro de Francis.  Oni kaj mi agnoskas "Ĝermoj en rikolto" klasikaĵo. Mia favorata novelo estas (de mi tradukita anglen) "La Tento de Kul." El la senpere satiraj noveloj, mia preferata estas "La Klera Despoto."

If it's not Scottish Esperanto poetry . . .

. . . . it's crrrrrrrrap! -- Borrowing a joke from Saturday Night Live.

Actually, the late William Auld (a Scot who was Esperanto's leading living poet until recently,) told me, in 1975, long before Mike Myers' Scottish comedy routines, a phrase he coined:

"Oni vivas aŭ skote, aŭ kote." It rhymes in the original. Translation: "One lives either like a Scot or like mud."  Auld was a great guy, though, and not a chauvinist.

The individual pages of The Capital Scot have disappeared from the live Internet. You can find them via the Wayback Machine of archive.org, but I have rescued the two articles concerning Scottish Esperanto writers:

The Scottish School (Skota Skolo) of Esperanto Writers by Geoffrey Sutton

The Scottish School (Skota Skolo) of Esperanto Writers - John Sharp Dinwoodie by Geoffrey Sutton

Individual articles for the other three poets were never published along with these two articles. Dinwoodie was a pastor and a religious poet and thus the least interesting to me, but you can learn about him in the second article, and get an overview of the Scottish School in the first.

The Scottish School debuted in 1952 with the volume Kvaropo (Quartet).  The four poets were William Auld (1924-2006), John Dinwoodie (1904-1980), John Francis (1924-2012) and Reto Rossetti (1909-1994). Francis died just last month.

From my web pages above you can link to other sources on my web site and elsewhere (including this blog) on the Scottish School and Auld and Francis in particular. See also Reto Rossetti's translation on this blog: La Iamo Longe For (Auld Lang Syne in Esperanto).




2012-04-14

John Francis mortis

Laŭ anonco de Esperanto-Socio de Skotlando, mortis la 20an de marto John Islay Francis, la lasta vivinta kvaropano de la Skota Skolo.:

Death Of John Francis/Morto de John Francis

Laŭ afiŝo ĉe Ipernity, Francis mortis kelkajn tagojn antaŭ ricevo de sia ĵus aperinta lasta romano Kronprincedzino.

Mi de ĉirkaŭ kvar jardekoj ŝatis liajn novelarton kaj interesan starpunkton. Mi jam blogis kelkfoje pri Francis; ĉi-foje mi mencios nur kelkajn punktojn. Mi angligis lian novelon "La Tento de Kul":

"The Temptation of Kul" by John I. Francis, a tale of absolutisms in conflict

Ĉi tiu estas mia favorata novelo. Krom la novelaro Vitralo, mi legis, kune kun la literatura rondo de la Esperanto-Societo de Vaŝingtono, la romanon Misio sen Alveno. Mi posedas sed bedaŭrinde ne legis lian grandegan romanon La Granda Kaldrono. Kaj mi konfesas honte ke mi ne familiaras pri lia poezio.

Mi instigos nian lokan literaturan rondon denove ekzameni Francis. Mi esperas nekrologi plu. Sed nun, jen intervjuo aperinta en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2003:

Intervjuo: John Francis



2011-04-01

William Auld revizitata (7)

la cerbo tro etas
diri la simplan simplamaniere:
Ĉi tiuj vortoj ĉe la fino de La Infana Raso surfacas en mia menso de tempo al tempo. Mi trovis ilin kun ĉi tiu recenzo:

La celon ni plenumas - La celo nin konsumas!  [William Auld, La Infana Raso] recenzas F. Szilágyi, Norda Prismo, 1957.

La recenzo ne elstaras, sed ĝi resumas ŝlosilajn temojn de Auld kun kelkaj ŝlosilaj citaĵoj. Auld kompreneble estis socikritika poeto, kiu tamen estis, tiutempe, singarde optimisma:
mi kredas pri la
bonvolo de l' homaro,
ke iam pasos
kruelo kaj amaro,
ke iam venos
la regno de l' racio,
sed multaj larmoj
necesos antaŭ tio.

2011-03-05

Ho Francis, Francis, Francis refoje

Ha, mi travestias poemon "Rimletero" de William Auld, la lasta poemo en poemaro Humoroj. John I. Francis estas unu el miaj favorataj Esperantistaj verkistoj. Jen unu apreco de Francis:

John Francis: pintulo bezonas reeldonon de Baldur Ragnarsson
Libera Folio, 2006-05-02 (Unue aperis en Juna Amiko, foto el La Brita Esperantisto)

Temas ĉefe pri la grandega romano La Granda Kaldrono (1978), kiu estas elĉerpita kaj meritas reeldonon.  Mi bonŝancas posedi ekzempleron, bedaŭrinde nelegitan. Mi memoras ke oni atendis dum multaj jaroj la eldonigon de ĉi tiu romano, do mi rapidis aĉeti ĝin.

Ragnarsson mencias la novelarojn de Francis kaj alian romanon, Misio sen Alveno (1982), kiun legas kaj diskutis kelkaj anoj de la literatura rondo de la Esperanto-Societo de Vaŝingtono antaŭ du jardekoj. Ne menciita estas alia romano, La Kastelo de Vitro (fantasta romano, 2004).

Ragnarsson diskutas la poemon La kosmo, kiu debutis en la pionira verko de la "skota skolo", Kvaropo (1952).

La novelaro Vitralo (1960) estas unu el miaj favorataj Esperantaj volumoj. Elstaras je Ragnarsson "Ĝermoj en rikolto" (kiu troviĝas en almenaŭ unu antologio) kaj "La tuŝo de morto".  Mi bone memoras la unuan. Mia favorata tamen estas la genia "La Tento de Kul". Mi ŝatas ĝin tiel ke mi tradukis ĝin anglalingven:

"The Temptation of Kul" by John I. Francis, a tale of absolutisms in conflict

Enestas en Vitralo kelkaj seriozaj kaj pluraj noveloj. Francis revivigis la karakteron Jurgen el James Branch Cabell, kaj kreis propran fikcian regnon Juglando. Sed el la satiraĵoj mian favoratan mi enretigis: "La Klera Despoto". Temas pri beletrema mania reĝo sed rememorigas min pri Stalin.

Fontoj de verkoj de kaj pri John Islay Francis:

OLE pri John Francis
Literaturo en Esperanto (Don Harlow)

2010-10-02

Jurgen, James Branch Cabell, & John I. Francis

Jen malnova novaĵo:

Nova traduko de William Auld

En aprilo 2001 Sezonoj (Ruslando) eldonis en Esperanto la romanon Jurgen de J.B.Cabell.
Kaj el la traduko de Jurgen fare de William Auld, jen la unua ĉapitro:

James Branch Cabell. Jurgen (Auld)

Jen recenzo de Paul Gubbins:

Studindas ĉiu paĝo, ĉiu frazo

Konsultu ankaŭ Vikipedion:

James Branch Cabell

En originala Esperanta beletro, John I. Francis adoptis la karakteron Jurgen, en novelaro Vitralo, specife la novelo “Kiel kaj kial Jurgen turniris por Damo Lisa” (paĝoj 112–132). Pluaj verkoj de Francis troviĝas pere de la literatura retejo de Don Harlow. Ĉe Libera Folio oni laŭdas la romanon La Granda Kaldrono de Francis:

John Francis: pintulo bezonas reeldonon

Ĉe mia retejo oni trovos:

"The Temptation of Kul" by John I. Francis, a tale of absolutisms in conflict tradukis R. Dumain

La Klera Despoto de John I. Francis

Oni trovos ankaŭ du citaĵojn el Jurgen mem:

Why Koshchei the Deathless Knows Neither Pride nor Love
[Kial Koŝĉej la Senmorta konas nek fieron nek amon]

Mi ne scias pri la influo de la satira fabela modelo de Cabell en la anglalingva aŭ alilingva literaturo. Cabell verkis ĉ. 25 volumojn surbaze de ĉi tiu fantazia kvazaŭ-feŭda mondo. Li estis esence elreviĝinta konservativulo. Tiaj verkistoj ofte estas la plej akraj satiristoj. Cabell furoris post la unua mondmilito sed en la desperaj 1930aj jaroj li elmodiĝis. Tamen li verkis kelkajn majstroverkojn, el kiuj Jurgen restas la plej eminenta.

2007-04-22

John I. Francis: "La Klera Despoto"

Unu el miaj favorataj originalaj Esperanto-verkistoj estas John Francis, dankon precipe al la novelaro Vitralo, kiun mi unue legis antau 35-37 jaroj. La novelaro konsistas el satiraj verkoj, ankaŭ kelkaj senpere seriozaj, ĉiuj iel sociokrikitaj, do agrabla al mia filozofia spirito. Ofta scenejo en la satiraj noveloj estas la fikcia lando Juglando.

Inter la ne-humuraj noveloj, la majstroverkoj en Vitralo estas "La Tento de Kul" (kiu aperis antaŭe en beletra gazeto, ĉu Belarto?), kaj "Ĝermoj en Rikolto," kiu reaperis en pluraj antologioj. "La Tento de Kul" estas unika verko, unu el miaj favorataj en Esperanto, kaj antaŭ kelkaj jaroj mi tradukis ĝin en la anglan:

"The Temptation of Kul" by John I. Francis, a tale of absolutisms in conflict

Inter la komikaj satiraj noveloj, la unua dekomence kaptis mian atenton kaj ekcerbumigis min. Temas pri "La Klera Despoto", kiun mi ĵus enretigis:

La Klera Despoto (En Kiu Oni Interalie Atingas la Apogeon de la Beletro)

Kiam mi kiel dekumujarulo unue legis ĝin, mi tuj pensis pri Stalin. La analogio tamen estas iom misa, interalie, ĉar la ĉi-koncerna despoto ŝajnas iaspeca literatura avangardulo (kvankam finfine li estas nur idioto). Ĉiuokaze, mi legis ĉi tiun novelaron kelkajn fojojn dum jardekoj, kaj ĵus kaptis min la impeto enretigi ĉi tiun novelon.

Interese, ĉar skanado, redaktado, kaj enformatigo de ĉi tiu afero postulas malrapidan metodecon kaj zorgemon, ĉi-foje mi kaptis plurajn nuancojn de la rakonto kiujn mi ial mistrafis antaŭe.

Ekzemple, antaŭe, mi tute preteratentis la kreskantan filon de la despoto kaj ties signifon. Tiu reliefigas la signifon de la ŝanĝiĝoj en la kultura vivo kune kune reĝimŝanĝoj kiel respegulo de la speciala ŝatokupo de ĉiu despoto. Kiam mi unue legis la novelon, mi pripensis la paradokson de despotismo kaj literatura vivo. Nun ŝajnas, ke mi preteratentis la ĝustan logikon de la novelo. La rilato inter politika potenco kaj kreiva malkapablo ne estas hazarda paradoksa kunigo de du apartaj aferoj sed estas esenca rilato inter la despotisma menso kaj la perversigo de elektita fako. La logikon de diktatoreco Francis sisteme montras.



En la retejo de Don Harlow troviĝas poemoj de Francis sed ne fickcio.

Mi ĵus eltrovis la novelon "La Tuŝo de Morto" de Francis.

Cetere, mi neniam antaŭe rimarkis ĉi tiun aferon:

25 noveloj : Dudek kvin klasikaj Esperantaj noveloj

La retejo Originala literaturo Esperanta (OLE) enhavas recenzojn de multaj aŭtoroj kaj specifaj verkoj. Estas recenzoj pri pluraj verkoj de Francis, inkluzive de du recenzoj de Vitralo.

Mi opinias ke Sten Johanssen subtaksas la majstran novelon "La Tento de Kul". Li elstarigas "Ĝermoj en Rikolto" kaj "La Tuŝo de Morto".

Henri Vatré rapsodias pri la novelaro. Li reliefigas "La Vidvino Pirsen" kaj "Ĝermoj en Rikolto".

Li ankaŭ atentigas pri la stilo de Francis, kio ankaŭ frapas al mi. Antaŭ multaj jaroj la beletra grupo de la Esperanto-Societo de Vaŝingtono legis laŭ mia instigo "La Tento de Kul". Laŭmemore, unu partoprenanto malŝatis la stilon de Francis, sed mi pensas alie.

Jen la ĉefpaĝo pri Francis ĉe OLE.

Mi ne plu memoras la enhavon, mi nur memoras ŝati la romanon Misio sen Alveno, kiun recenzas Johansson.

Mi posedas la gigantan romanon La Granda Kaldrono sed neniam legis. Mi ne legis aŭ vidis la du lastajn verkojn de Francis, Tri Rakontoj pri la Miljara Paco (novelaro 1998) kaj La Kastelo de Vitro (fantasta romano 2004).