Showing posts with label Stanislav Kamarýt. Show all posts
Showing posts with label Stanislav Kamarýt. Show all posts

2017-05-21

Karel Čapek en Literatura Mondo, 1924-1948


Kun helpo de Enhavolisto de Literatura Mondo mi trovis la jenajn erojn de kaj pri la ĉeĥa verkisto Karel Čapek, al kiuj mi aldonas retligojn al numeroj de Literatura Mondo kaj al aliaj retpaĝoj:

Kamarýt, Stanislav. "Du romanoj de K. Čapek" (Observo), 1a serio, 3a jaro, 9a n-ro, septembro 1924, p. 154-5.

Jobo, "R.U.R. de Karel Čapek" (Recenzo), aprilo 1926, p. 000k2.

Čapek, Karel. "La kudrilo" (Novelo), trad. Miloš Lukáš, decembro 1932, p. 200VIII.

Novak, Arne. “Karel Čapek” (Observo), decembro 1932, p. 206-7.

Čapek, Karel. “Ordinara murdo” (Novelo), trad. Miloš Lukáš, n-ro 10, decembro 1934, 182-3.

Čapek, Karel. “Instruo, kiel malsani” (Novelo), trad. Miloš Lukáš, junio 1948, p. 180-3.

La tekstoj de Čapek mem estas en DOC-formato kaj troveblas ĉe Karel ČAPEK: Česká literatura v esperantu. La numeroj de Literatura Mondo havas PDF-formaton.


Jobo laŭdas la enhavon kaj stilon de la dramo R.U.R. (Rossum's Universal Robots).

Novak skizas la gravecon kaj evoluon de la verkaro de Čapek. Li mencias ankaŭ la engaĝon de Čapek pri pragmatismo, specife la verkon Pragmatismo aŭ filozofio de praktika vivo (1917).

Kamarýt fakas pri filozofio. Lia vortaro tiufaka ricevis recenzon en suplemento de Literatura Mondo:

Recenzo: Dr. Stan Kamaryt: Filozofia Vortaro (1934) de F. Erdey

Pri Čapek, Kamarýt reliefigas la pragmatisman influon kaj la valorigon de la individua homo kontraŭ socipolitikaj skemigoj, kiel ekzempligas Fabrikejo de Absoluto (1922) kaj Krakatit (1922). Kamarýt detale resumas ambaŭ romanojn, do lia pritrakto estas la plej ampleksa el la tri recenzoj.

2014-09-17

Evaldo Pauli (1925-2014)

Gazetara Komuniko de UEA N-ro 554 anoncis la morton de Evaldo Pauli (24 Februaro 1925 - 17 Aŭgusto 2014), plej konata en Esperantujo kiel fondinto de Filozofia Asocio Tutmonda (FAT) kaj filozofia revuo Simpozio.

Pauli poste starigis retejon kaj projekton Enciklopedio Simpozio. La koncerna projekto estas laŭ mia scio la plej ambicia en Esperantujo de post Filozofia vortaro de Stanislav Kamarýt (Olomouc: Moraviaj Esperanto Pioniroj, 1934).

Mi abonis la revuon Simpozion kaj akiris kaj recenzis librojn verkitajn de Pauli mem.

Recenzo: Evaldo Pauli, Rekta Pensado

Recenzo Nefinverkita: Evaldo Pauli, Pri Dubo kaj Certeco  

Mi akiris ankaŭ liajn librojn Enkonduko en la kategoriojn de Aristotelo (1983) kaj Mil jaroj de kristana filozofio (1985).

Tiutempe mi taksis Pauli la plej seriozan (t.e. taksebla plej serioze) verkinton de originalaj filozofiaj verkoj en Esperanto. (Mi ja povas rakonti pri aliaj, fuŝuloj.) Tamen ŝajnis liaj priokupoj al mi mezepokaj kompare al aktuala filozofia laboro. Eble eksplikas tion lia iama okupo kiel katolika pastro. Mi sentis ankaŭ troan emon al pracelismo. Tamen, ni povas danki pro lia sindediĉa kaj valora faka laboro.