Showing posts with label Edeno. Show all posts
Showing posts with label Edeno. Show all posts

2015-11-26

Imre Madách: La Tragedio de l’ Homo / The Tragedy of Man (12)

Mi daŭre serĉas komentarojn pri Imre Madách en Esperanto kaj literaturkritikajn verkojn en la angla. Mi aldonis al mia retejo eseon el Hungara Vivo:

Kompara analizo de tri tradukoj el La Tragedio de l’ Homo de Márton Fejes

La kompleta titolo estas: "Efektiviĝo de evolutendencoj de la beletra lingvo - laŭ analiza komparo de tri tradukoj el 'La Tragedio de l' Homo'." Temas pri komparo inter la traduko (1913-1914) de Géza Bárczi & la du tradukoj (1924, 1965) de Kálmán Kalocsay.

Plejparte mi esploras la interpretojn de la Tragedio kiuj aperis anglalingve. Kurioze, ŝajne la unua anglalingva tute libro pri Madách aperis en 1981. Mi lastatempe legis ĝin kaj enretigis la enhavtabelon kaj miajn paĝnotojn:

Imre Madách by Dieter P. Lotze: contents & notes

Lotze resumas la interpretajn vidpunktojn kaj disputojn pri La tragedio de l' homo ekde ĝia apero--optimismo k. pesimismo, idealismo k. materiismo, kristanismo k. ateismo, ktp. Troveblas truoj en ĉiuj argumentoj. Lotze mem tezas tri tavolojn de la dramo: tragedion de la individuo, tragedion de la historio, kaj la metafizikan skemon. Laŭ Lotze, integrigo de la tri tavoloj finfine pravigas kristanismon. Madách en fama rebatletero al János Erdélyi emfazas progreson, sed la evoluo de la historio rezultigas nihilismon. Tiun senelirejon savas nur la kristana perspektivo. (La kulmino de la argumento troveblas ĉe paĝo 103.) Nu, ĉu la verko mem kontraŭdiras la aserton de Madách? Ĉu la konkludo de Lotze kontraŭdiras lian antaŭan analizon de la ambigueco de la verko? Min ne konvinkas lia konkludo. Ŝajnas al mi, same je aliaj kritikintoj, ke la kontraŭpezoj egalas.

Sekvas tiun argumenton ĉapitroj pri la Faŭsta kaj la Romantika tradicioj. Diskutinte konatajn kaj eblajn influojn, Lotze analizas, tiel kiel Madách sekvas la Faŭstan heredaĵon kaj kiel li diverĝas kaj originalas, emfazante komparon al Goethe. Lotze nomas la verkon de Madách la kulminpunkton de la Romantikismo (paĝo 136). Ĉi tiu aserto rememorigas min pri aserto de Kalocsay.

Cetere, mi aldonis multon kaj reorganizis mian bibliografion, kiu entenas referencojn en la lingvoj angla, hungara, kaj Esperanto:

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers: Select Bibliography

2015-10-31

Archibald MacLeish & Ijob

Archibald MacLeish (1892 - 1982) estis usona poeto, verkisto, kaj la Ĉefbibliotekisto de la usona Parlamenta Biblioteko (Library of Congress).

Pri Esperantaj tradukoj mi trovis nur la jenan poemon:

Archibald MacLeish: De Nek Marmor', Nek Ormonumentar' (Not Marble Nor the Gilded Monuments)

Antaŭ jardekoj en liceo mi legis memorindan lian dramon J.B. (play). MacLeish reverkis la miton de Ijob el la Malnova Testamento. Kiel pluraj reverkoj de Bibliaj rakontoj, ĉi tiu estas esence hereza. Jen miaj bibliografioj ĉi-teme:
Ekzempligas herezajn rekonceptigojn la jenaj originalaj Esperantaj noveloj:
Ijob komprenebla ne estas en Genezo, sed la ortodoksa/hereza skemigo estas la sama.

Kial la titolo/ĉefrolulo J.B.? Evidente, kiam MacLeish verkis, ekzistis publika ŝablono de la usona konformisma korporacia homo, speciale en la reklamfako (tipe nomita "Madison Avenue"), en kiu oni supozeble alparolus kolegojn ne per plenaj nomoj sed per la unuaj literoj de la plena nomo; ekz. "John Barleycorn" nomiĝus "J.B." Ĉi tio korespondus al la modernigo de la temo.

Post jardekoj mi memoris nur la jenajn versojn, kiujn parolas rolulo Nickles, kiu mem ludas rolon de Satano:

On Job's Dilemma: God's Injustice (from the play J.B. by Archibald Macleish)

... kaj jen mia anglalingva komento:

From Job to J.B.

Mi rememoriĝas pri la afero nun legante la unuan anglalingvan libron (1981!) pri Imre Madách, aŭtoro de La Tragedio de l’ Homo. Jam dekomence batalas kontraŭaj interpretoj de la verko. Mi diskutis kelkajn vidpunktojn en mia eseo "La tragedio de l' homo en tri medioj" (Beletra Almanako n-ro 23, junio 2015). Ĉu la verko konfirmas aŭ negas la kristanan mondbildon?

J.B. sendube estas hereza: J.B. finfine negas kaj Dion kaj Satanon (nihilismon), trovante dignon je propra memstareco, nek je Dio nek je sorto.

La anglalingva vers-oko referencita ne nepre estas plene komprenebla, almenaŭ ne je mi, sed jen mia hasta traduko:

De hom' sendorma sur merdo-lit'
mi aŭdis krion el kora spit':
Se Dio estas dio, ne bona estas Li;
se Dio estas bona, Li ne estas di'.
Ĉu para ĉu malpara vet',
ĉi tie mi ne dormus krom
arbara verda burĝonet'
kaj vent' transblove akvon.

La tria kaj kvara versoj tamen estas kompreneblaj kaj ŝlosilaj. La rilato inter ĉiapova dio kaj (mal)bono prezentas ĉiam esencan problemon.



2015-10-12

Marjorie Boulton: "Okuloj" revizitata (1)

Boulton, Marjorie. Okuloj (Novelaro). La Laguna: J. Regulo, 1967. 177 p. Stafeto; 57: Beletraj Kajeroj; 28.

Enhavo:

     [Dediĉo] 7
     Dankesprimoj   8
  I. Okuloj   9
 II. Ebrivirgeco 33
III. Mezepoka historio 43
IV. La sekreto de la lernejestrino   59
 V. Fenikso    73
VI. Vespera vizitanto  81
VII. La venĝo-komitato  102
VIII. Tiel, kiel ĝi ne okazis  130
 IX. Lernantino   136
  X. Kaj kredu, se vi volas  142
XI. Preter la limo  148
XII. Nekvalifikitaj sorĉistinoj  155
XIII. Interne kaj ekstere   170
      Enhavo   177

Mi legis ĉi tiun novelaron antaŭ 40 aŭ pli da jaroj. Mi memoras nur la herezan version de Genezo, Tiel, kiel ĝi ne okazis.

Post lastatempa lego de la recenzo “Nigraj Okuloj” de Sándor Szathmári, mi decidis, ke nun taŭgas relegi ĉi tiu novelaron. Do mi komencis hodiaŭ.

Mi ĉi-momente konsentas kun Szathmári, ke "Vespera vizitanto" estas la kerno de la libro. Ĉu la nedifinita neologismo kazomedieca[n] (p. 88) devenas de la koncepto kazoo el Kazohinio? (Alia mistera neologismo estas ŝaŝakeca[n].) Alia kerna, similtema novelo estas "Fenikso," en kiu ankaŭ rolas alimonda 'vizitanto' kaj temas pri detruita alia (kompare al la alinovela detruota nia) mondo (kie vivis la rjuiaoj). La tria esenca filozofia novelo kompreneble estas la reverko de la Eden-mito, Tiel, kiel ĝi ne okazis.

Kio pri ŝia fikcio ekster ĉi tiu novelaro? Estas alia novelaro, Dek du piedetoj, kaj disaj noveloj, ekz. ĉi tiu interrete:

Sonĝo de poetino, La nica literatura revuo 7/2 (n-ro 38) p. 66-70.

Novelo "La kaptilo de Dio" troveblas en antologioj 33 rakontoj kaj Trezoro.

Trovu pluajn recenzojn de ŝiaj verkoj ĉe Marjorie Boulton: Originala Literaturo Esperanta (OLE).

2015-10-11

Imre Madách: La Tragedio de l’ Homo / The Tragedy of Man (11)

Mi jam blogis plurfoje pri La Tragedio de l’ Homo kaj eĉ detale pri la enkonduko de István Sőtér. Finfine mi enretigis tiun enkondukon:

Sőtér, István. “Imre Madách kaj La Tragedio de l’ Homo” en La Tragedio de l’ Homo: Drama Poemo de Imre Madách, tradukis Kálmán Kalocsay (Budapest: Corvina, 1965), p. 5-14, 253.

Ĉi tiu eseo provizas bonegan analizon de la verko.

Mi enretigis ankaŭ resumon de la verko fare de esperantisto:

SHI Chengtai. ‘Al horizonto de la historio de la homaro — pri “La Tragedio de L’ Homo”,’ Riveroj, 22, novembro 1998, p. 18-23.

2015-09-26

Sándor Szathmári pri Marjorie Boulton

“Nigraj Okuloj”: Sándor Szathmári recenzas Marjorie Boulton, Okuloj, en Hungara Vivo, 1968, n-ro 2, p. 21.

Szathmári laŭdas la novelaron Okulojn de Boulton, kiu markas "novan ŝtupon" en ŝia fikcio. Szathmári notas kun amuzo:

"Foje ŝi nomis min “vendisto de nigra veneno”, ĉar “viaj verkoj estas psikologie venenaj”, pro kio ŝi ne povas min ŝati kaj estimi.

"Tiu “nigra veneno” estas mia pesimismo, la frosta kaj dezerta vivo de la “hin”-oj en Kazohinio."
Jen Szathmári "venĝas":
Kaj tiu mia estimo, — se eble, — eĉ pli altiĝis leginte la Okuloj-n, ĉar el tio evidentiĝis, ke — ŝi estas same pesimisto. El la plej nobla, instruema, humana speco.
Recenzante la novelojn, Szathmári celas pruvi la pesimismajn instruojn de Boulton.

Mi legis Okulojn antaŭ 40-45 jaroj kaj nun memoras preskaŭ nenion, des malpli la sciencfikciaĵojn. Mi memoras la rakonton "La venĝo-komitato" kontraŭ viro kiu ekspluatas virinojn. Mi memoras ankaŭ la novelon Tiel, kiel ĝi ne okazis, pri kiu mi jam blogis: Marjorie Boulton: Edeno . . . humanisme. Nun mi volas relegi la libron.

Sed prioritate mi volas informiĝi: kie Boulton nomis Szathmári “vendisto de nigra veneno”? En eseo? En persona kontakto? Do kial Szathmári nomis Boulton unu el la nur kelkaj kiuj komprenis Maŝinmondon (en postnoto al “La Cirko” de Frederiko Karinthy)?

2015-08-05

Kaino revizitata de Julio Baghy

Reskriboj de la geneza mitaro troveblas en Esperanto kiel en aliaj lingvoj. Mi jam raportis miajn bibliografiojn:

Ankaŭ Baghy traktis ĉi tiun temaron. Mi plurafiŝe recenzis la poem-dramon de Baghy Sonĝe sub Pomarbo (1958). Mi afiŝis ankaŭ pri la neinteresa (laŭ mi) poemo:

Filoj de Kaino de Julio Baghy, en Migranta Plumo (1929); ankaŭ #70: Filoj de Kaino kun la stigmo en La vagabondo kantas (1933, 1937).

Mi ĵus legis interesan novelon de Baghy:

“Kain kaj Abel,” en Dancu Marionetoj!: Novelaro, 3a eld. (Budapest: Literatura Mondo, 1933 [1927]).

Malgraŭ kelkaj krudaĵoj, la perspektivo de Baghy ĉi tie estas notinda. Ĝi rememorigas min pri la sceno komence de la sciencfikcia filmo 2001 en kiu simio konstatas kiel mortigi alian simion per granda osto. Ni trovas en ĉi tiu rakonto homsimiojn kiuj reagas sen sinkonscio imite laŭ observataj bestoj, en ĉasado kaj konkurencado pri inoj, baraktado, kaj fine eltrovo de la kapablo murdi, sen antaŭvidi la sekvojn de la rezulto. Do, kiel en 2001, la nasko de homa intelekta kapablo kongruas kun la kapablo murdi. Do jen la unua Kaino mortigas la unuan Habelon (kaj gajnas la virinon).

Do, kvankam la ideo ne estas genia (kaj evidente reinventiĝis dum la pasinta jarcento), ĝi estas moderna: tradicia mito konvertita al evolucia skemo. Jen malhela vizio de la homaro, ĉi-okaze de afabla "Paĉjo" Baghy.

2015-07-22

Pri Imre Madách & György Lukács hungarlingve / in Hungarian

Jen nova sekcio en mia plejparte anglalingva bibliografio:

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers: Select Bibliography
[Futurologio, sciencfikcio, utopio, kaj fremdiĝo en la verkaro de Imre Madách, György Lukács, kaj aliaj hungaraj verkistoj: elektita bibliografio]

Tie troveblas retligoj al eseoj pri la vidpunkto kaj rilatoj de filozofo György (Georg) Lukács al la verko La tragedio de l' homo de Imre Madách, ankaŭ pri Madách ĝenerale. Troveblas informoj pri la starpunkto de stalinismo pri la verko. Alireblas ankaŭ la originalaj komentaroj en la hungara de Lukács pri Madách (1911, 1918, 1955).

Estus utile se oni tradukus la eseon de Lukács de 1955 el la hungara.



2015-07-19

La tragedio de l' homo & mi

Ĵus aperis la revuo Beletra Almanako n-ro 23, junio 2015.

Ene aperas mia eseo "La tragedio de l' homo en tri medioj," p. 95-102. La tri medioj estas Esperantistoj, anglalingvanoj, kaj la hungara medio de György Lukács kaj aliaj. Al tiuj mi aldonas miajn konsiderojn.

Inter la esperantistoj, mi reliefigas la malsamajn vidpunktojn de Kálmán Kalocsay kaj Sándor Szathmári.

Mi pritraktas la hungarojn István Sőtér, George Szirtes, kaj Mihály Szegedy-Maszák, kies vidpunktoj troveblas en Esperanto aŭ en la angla. En la angla troveblas komentoj ankaŭ de George F. Cushing kaj Thomas R. Mark. Mi mencias mian impreson, ke la hungara literaturo estas malmulte konata inter usonanoj, eĉ inter profesoroj.

Pri la demando de pesimismo, mi citas ankaŭ el letero de Imre Madách al János Erdélyi en 1862.

Pri la hungara medio mi traktas precipe la perspektivon de György (Georg) Lukács esprimita en 1911 kaj en 1955. Pro manko de traduko el la hungara de la eseo de 1955 “Madách tragédiája,” mi devis aliri tiun eseon nerekte.

Fine, mi metas du filozofiajn-kritikajn demandojn:

(1) Ĉu la koncepto "interna struktura difekto" supozata de Szathmári atribuebla al la perspektivo de Madách agordigeblas kun naturalisma historiisma mondbildo?

(2) Ĉu eĉ modernisma utiligo de mitaj simboloj iel limigas adekvatan intelektan komprenadon kvankam ĝi ebligas strukturigon kaj eĉ restrukturigon de esencaj konceptoj?

2013-11-14

De Edeno al Kaino, bibliografie

Antaŭ monato mi kompilis du samcelajn sed ne-identajn bibliografiojn:

Notu ankaŭ mian anglalingvan afiŝon:

From Adam & Eve to Cain & Abel

Ne ĉiu nacilingva verko ricevas tradukon en la anglan aŭ en Esperanton, ekz.la finna dramo Ikuinen taistelu (1903, ‘La eterna lukto’) de Johannes Linnankoski. Sed mi lernis pri ĝi dankon al Esperanto:

“La tragedio de l’ homo—la eterna lukto” de Vilho Setälä

Atentu ankaŭ mian bibliografion:

Johannes Linnankoski (Pseudonym of Johannes Vihtori Peltonen, 1869-1913): Literature in English & Esperanto

Ĝis nun mia anglalingva bibliografio inkluzivas beletrajn verkojn de Baudelaire, Blake, Byron, Madách, Milton, Twain. Mia esperanta bibliografio listigas beletrajn verkojn de Baudelaire, Byron, Gellért, Hesse, Madách, Milton, kaj originalojn de Baghy, Boulton, Szathmári. La eseaj verkoj en la du bibliografioj estas tute malsamaj.

Estas interese, ke la incita verko de Byron Kain estis tradukita de Abram (Antoni) Kofman kaj aperis jam en 1896. (Notu ankaŭ la aperon de Ĉielo kaj Tero: Mistero de Byron, tradukita de Eugène Noël, en 1906.) Eble iam mi tradukos The Ghost of Abel [La fantomo de Habelo] de William Blake, kiu reagis al Byron.

Kompreneble, ĉi tiuj bibliografioj estas nur ĝermoj. Mi bonvenigas atentigon pri aldonendaĵoj.

2013-08-08

Johannes Linnankoski's 'Eternal Struggle': Cain vs Abel

For reference:



I read a synopsis in Esperanto of Johannes Linnankoski's Ikuinen taistelu (Eternal Struggle), which has never been translated from Finnish to English or to Esperanto:

Setälä, Vilho. “La tragedio de l’ homo—la eterna lukto,” Norda Prismo, 1969, n-ro 1, p. 9-13.

He was inspired by Imre Madách's The Tragedy of Man. Here Cain is the most sympathetic figure; he represents human enterprise as opposed to the lazy regression to the infantile state represented by Abel. Adam is a broken, defeated man. Cain is the one who sees the potential of human industriousness, supported by his wife Ada. I'm not so sure about Lucifer, who encourages Cain's rebellion.

I see the influence of Madách in Cain's wife Ada; she, like Madách's Eve, seems to represent the material will to live, not to accept hopelessness. Cain, in despair after killing Abel, seeing his future as nothing but misery, contemplates suicide, but Ada, representing the life force, talks him out of it, telling him she is pregnant and that the future can be filled with joy as well as heartbreak.

There remains an inherent weakness, or at least something unresolved, even in the inversion of the orthodox interpretation of the Biblical myth: neither Lucifer nor Cain are completely autonomous figures; they are dynamic, but still reactive, which implies, I suppose, that no one is really self-determining in an oppressive universe. 


Mythological symbolism has its limitations, but it is one of the ways in which humans are able to conceptualize their experience, and it can be highly protean even as orthodox interpretations are imposed by authoritarian institutionalization. 

It has been thought by some people who see something liberatory in Biblical mythology--I think Ernst Bloch was one of them--that there is a dynamic here opposed to the static view of the cosmos in Eastern religion in which the order of things is fixed for all time and the individual's task is to be harmoniously absorbed into it.  Mythical structures can be reinterpreted multiple ways and if one sufficiently abstracts out of dogmatic religious doctrines and institutions, one can prove just about anything. Yet while rejecting liberation theology I do see a dynamism here that is much more interesting to play with than the New Age crapola that serves the smug and the comfortable.

2013-08-04

Marjorie Boulton: Edeno . . . humanisme

Mi komencis legi verkojn de Marjorie Boulton baldaŭ post lernado de Esperanto. (Rigardu Boulton ankaŭ ĉe retejo Originala Literaturo Esperanta.) Post pli ol 40 jaroj mi nebule memoras du-tri novelojn el ŝia novelaro Okuloj (1967). Jen unu:

Tiel, kiel ĝi ne okazis

Laŭ ĉi tiu versio, Dio feliĉas pro la malobeo, sendependeco, kaj braveco de la unua homparo en Edeno. Adamo kaj Eva ĝojas pri sia nudeco, ili senkae asertas respondecon pri propraj agoj, Adamo konfesas, ke Eva helpis lin decidi malobei la dian malpermeson, kaj ke Eva cerbumis, ke Dio fakte deziris tiun malobeon. La hipotezo de Eva pruviĝis ĝusta. Dio kapablas imagi la plej hororajn konceptojn, kiajn honton, timon, malamon . . . kaj kontentas, ke la homoj ne konas ilin. La intrigo finiĝas feliĉe.

Dankon, Marjorie!


2013-08-03

Kaino banaligita de Baghy

Nova projekto, kiu formiĝas el malnovaj engaĝoj, estas dokumentado ne neortodoksaj, eĉ herezaj, interpretoj, precipe beletraj, de la mitoj de Edeno, Adamo kaj Eva, kaj Kaino kaj Habelo, en la angla kaj en Esperanto.

Mi komencas pri la malo: tute banala poemo de Julio Baghy:

Filoj de Kaino de Julio BAGHY, en Migranta Plumo, paĝoj 117-118

Baghy estas humaneca, amata 'Paĉjo', kaj pioniro de la Esperanto-poezio, sed mi trovas multajn liajn poemojn neelteneblaj. Jen unu specimeno.  Liaj esprimitaj sentimentoj estas plej ofte konvenciaj, romantikaj, simplamensaj, kliŝaj, kaj el aktuala perspektivo eksmodaj.

Mi jam recenzis bloge en kvin afiŝoj lian versdramon Sonĝe sub Pomarbo. Lia reverko de la Adamo-Eva mito estas, kiel mi diris, anemia en komparo kun La Tragedio de l’ Homo de Imre Madách.

Estas pli interesaj traktoj de ĉi tiu mita materialo en aliaj originalaj kaj tradukaj verkoj en Esperanto, eĉ de la tro-adoranto de Baghy Marjorie Boulton.

2013-04-15

Julio Baghy: Sonĝe sub Pomarbo (5)

Julio Baghy, Sonĝe sub Pomarbo: Triakta Lirika Komedio en Ses Fantaziaj Bildoj. La Laguna: J. Régulo [Stafeto], 1958. 221 p.

Jen anglalingva resumo de recenzoj en Esperanto.

Esperanto reviews of Julio Baghy's 1958 Esperanto verse drama Dreaming under an Apple Tree: Three-Act Comedy in Six Fantasy Scenes are summarized by Geoffrey Sutton in his entry on Baghy:

Geoffrey Sutton, Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto (New York: Mondial, 2008), pp. 98-99.

The previous installments of my review on this blog are written in Esperanto. I am interested in the linkage to Imre Madách's classic The Tragedy of Man and the contrast between Baghy and fellow Hungarian Esperantist writer Sándor Szathmári. Baghy uses the Adam & Eve theme as did Madách, but instead of carrying through the narrative through key historical periods, Baghy gives us only Adam and Eve (not the "originals" but a more contemporary pair) falling in love, encountering fabled creatures (nymph, fairy, etc.), eating the forbidden fruit, becoming trapped outside of time in lifeless Being, able only to observe without intervening, witnessing future scenes of Eve's grandparents being taken in by an opportunistic suitor, then technocrats of the distant future who have lost their humanity to their technology, finally a desolated Earth abandoned by humanity, after which the pair awaken underneath the apple tree in their present, vowing to struggle onward come what may, with their love to sustain them.

Baghy wrote this work as a refuge from the Stalinist repression of 1956-1957 following the crushing of the Hungarian Revolution. Madách's masterpiece followed upon the defeat of the 1848 revolution. Baghy's treatment of young love confronting a possible dehumanized future is anemic compared to Madách's work of a century earlier, and as Hungarian Esperantist critic Vilmos Benczik suggests, antiquated.

2013-04-07

Julio Baghy: Sonĝe sub Pomarbo (4)

Julio Baghy, Sonĝe sub Pomarbo: Triakta Lirika Komedio en Ses Fantaziaj Bildoj. La Laguna: J. Régulo [Stafeto], 1958. 221 p.

Komence de la Unua Bildo de la Tria Akto ni vidas dezertan Teron senigitan de vivo. La teknokratoj evidente detruis la teran vivon kaj formigris al aliaj planedoj. Adamo kaj Eva spektas la malesperigan scenon, sed hazarde trovas du verdajn foliojn sur morta arbo. Ĉu simbolo? Ili pripensas la Faŭnon kies tento kondukis al la nuna stato. Pro la penso la Faŭno el fantazio vee ek-ekzistas. La Faŭno eksplikas: "Nin ne la Dio, nur la homoj kreis. / Kun la homaro, ankaŭ ni pereis." La Faŭno bonŝancos baldaŭ re-malaperi, sed la homoj estas kondamnitaj al senfina senviva Esto. Sed la Faŭno montras elirvojon: fonton de Morto, el kiu la homa geparo povus trinki nur du glutojn. Adamo kaj Eva englutas ilin, kaj la Morto aperas kaj dancas.

 En la Dua Bildo, Adamo kaj Eva vekiĝas sub la pomarbo. Ili eltrovas, ke ili ambaŭ sonĝis la saman inkubon. Eva emas tiri pesimisan sintenon el tiu inkubo, sed Adamo insistas je optimisma perspektivo. Eva maltrankvilas pri la konstanteco de la amo de Adamo, sed Adamo firmigas ŝian fidon pri ilia amo. Ŝi finfine konvinkiĝas:
Ho, sunteksita pomp' ne ĉesu lumi
ke homan devon povu ni plenumi
kreante harmonion per la AMO
por ĉiuj postaj Evoj kaj Adamoj!
Restas nur du versoj elparolataj de Adamo. Post falo de la kurteno, Baghy skribas (221):
Tiel finiĝas la LASTA BILDO de tiu lirika komedio, kiun mi surpaperigis por rifuĝi el la anim- kaj nervmuela angoro dum la morna historia tempo en vintro de 1956-1957
Warszawa-Budapest
Nu, la strukturo de la dramo iom rememorigas pri La Tragedio de l’ Homo de Imre Madách. Notu la jenan verson elparolatan de Adamo: ". . . kun firma fido ni ekiru kante!" Komparu al la fina verso de La Tragedio de l’ Homo: "Mi diris, luktu, hom’, kaj firme fidu!" (217)

Sed miaopinie, la verko de Baghy estas anemia kompare al tio de Madách, kvankam ambaŭ verkis je historia momento de senespero. Post mia unua lego de ĉi tiu dramo antaŭ 40 jaroj, mi memoras nur la kliŝan romantikon de la enamiĝo de Adamo kaj Evo kaj la kaptiteco en sentempa Esto. Ne mirigas, ke mi memoris nenion ceteran, ĉar la rakonto ne stimulis min tiam kaj ne interesas min nun. Mi kompatas la karan Baghy, sed mi taksas ĉi tiun verkon nur historie interesa, kaj interesa nur kompare al kunaj hungaraj esperantistaj verkistoj, ekz. Szathmári.

2013-04-06

Julio Baghy: Sonĝe sub Pomarbo (3)

Julio Baghy, Sonĝe sub Pomarbo: Triakta Lirika Komedio en Ses Fantaziaj Bildoj. La Laguna: J. Régulo [Stafeto], 1958. 221 p.

En la Unua Bildo de la Dua Akto, Adamo kaj Eva, kaptita en la Esto, nur povas spekti. Ili spektas maljunajn Avon kaj Avinon kvelerantajn. Envenas la iam bela nun groteska Kazimiro. Kazimiro estas ĉarma blufulo kaj sukcesas gajni la subtenon de la geavoj por sia edziĝpropono.

La sceno de la Dua Bildo estas la fora futuro, kun avangarda (sciencfikcia) teknologio kaj mondo da senemociaj teknokratoj kies vivodaŭro eestas centoj da jaroj. Adamo kaj Evo ne aprobas. Adamo diras (p. 156):

En teknokrato Homo mem pereas.
Inventis li maŝinon por diiĝi,
orgojle blufi kaj feliĉi
kaj jen maŝino lin mem maŝinigis,
murdinte sentojn lin al koto ligis.
Nu, komparu ĉi tiun perspektivon al tio de Sándor Szathmári. Oni legu Szathmári-on mem por komparo:
“Julio Baghy” de Sándor Szathmári
Per aparatoj la teknokratoj kapablas aliigi la orbiton de la tero, aŭskulti la “muzikon“ de la kosmo; per teroskopo rigardi la tutan Teron, per astroskopo spekti forajn planedojn kaj vidi ties vivaĵojn, kaj eĉ krei subhomajn estaĵojn–homonkulojn–por esplorado. Per tempotelegrafo oni povas spekti la pasintecon de homaro. Unue, oni spektas manifestacio de laboristoj en la 19a jarcento. La laboristoj estas masakrataj. La teknokratoj ne komprenemas la perforton, ĉar ili solvis la problemon alimaniere, per dissolvon kaj malaperigon de la korpoj per ia ilo (167). Adamo kaj Eva tenas alian perspektivon. Eva admiras la celon de la laboristoj. Jen Adamo (166):
Mesioj venis kaj mesioj iris,
mesaĝis pri Promeso kaj – martiris.
La postlasita vero pri Fiktivo
dekmilojn martirigis en la vivo,
centmilojn pelis al batal’ socia,
milmilojn ĉenis al revad’ pasia
ĝis fine realiĝis la Promeso
por nutri – parazitojn de l’Progreso
kaj . . . jen dekmiloj iluzion perdis,
centmiloj vanon por la lukto spertis,
milmiloj pentis pri la rev’ pasia,
espero velkis sub kalkan’ socia,
la Vivo saman melodion gurdis,
sub novaj signoj oni morits, murdis
kaj dum popolo ĝemis kaj sopiris,
Mesioj venis, iris kaj martiris.
Ĉu eble Baghy pripensis ankaŭ aktualan Hungarion?

Nu, la teknokrata solvo senigis la Teron de bezonataj laboristoj, do klopodi venkadon de foraj astroj necesis.

Por amuzo la teknokratoj montras antikvan filmon de dramo Romeo kaj Julia de Shakespeare (laŭ traduko de Reto Rossetti). Skandale al Adamo kaj Eva, la teknokratoj mokas la dramon, ne komprenas. Adamo kaj Eva identigas sin kun la geamantoj, defendas Shakespeare-on, sed ne povas interveni.

2013-04-03

Julio Baghy: Sonĝe sub Pomarbo (2)

Julio Baghy, Sonĝe sub Pomarbo: Triakta Lirika Komedio en Ses Fantaziaj Bildoj. La Laguna: J. Régulo [Stafeto], 1958. 221 p.

En la Duan Bildon de la Unua Akto envenas la sagaca Strigo kaj la cinika Vesperto. Adamo kaj Eva serĉas respondojn al fundamentaj postedenaj demandoj. Nimfo oferas herezajn pensojn (98):
                          Sed mi ne komprenas
se Li despote tiel suverenas,
envias vivon mem, de Li donitan,
postulas blindon sklavan, himnon ritan,
vi kial lasas Lin sur tron' ĉiela?
Strigo ne povas respondi kernan demandon pri la Vivarbo, do tiu vokas Spiriton, kiu parolas sensencaĵon (113), kiun devas traduki Strigo. La afero restas neklara. Sed Eva kaj Adamo ekmanĝas la tabuan frukton. Ili atendas senmortecon, sed Strigo avertas, ke ili ĵus perdis vivon kaj tempon, kaj estas kaptitaj ekstere en la senviva, sendaŭra Esto. Tiel finiĝas la Unua Akto.

Tra jarcentoj oni reuzas la Eden-miton en literaturo diverscele. Plej interesas kiam oni renversas la ortodoksan religian ideologion kaj utiligas la miton hereze. Sed tiu strukturo havas limojn, plej notinde de la simbola rolo de la viro kaj virino laŭ tradicie konceptitaj trajtoj. Jen ĝeno ankaŭ de ĉi tiu dramo. (Jen, el pluraj, unu ekzemplo ĉe p. 102.) Cetere, ĝis nun ne aperas vere kontraŭortodoksa dio-koncepto. Nu, mi konstatos, kiel disvolviĝas la Dua Akto.

Julio Baghy: Sonĝe sub Pomarbo (1)

Mi relegas libron kiun mi unuafoje finlegis la 14an de decembro 1973: Sonĝe sub Pomarbo: Triakta Lirika Komedio en Ses Fantaziaj Bildoj (La Laguna: J. Régulo [Stafeto], 1958; 221 p.) de Julio Baghy.

Nu, la Unua Bildo de la Unua Akto, en kiu Adamo kaj Eva (gejunuloj, ne la unua mita homparo) flirtas kaj enamiĝas, tedas min, krom la ĝena interludo de absurda ĵaluzo pri la rev-idealaj viro kaj virino de la geparanoj. La rimaj vers-paroj emas enuigi min, sed Baghy estas sufiĉe lerta tiurilate kaj en disvolvigo de la rakonto por teni la atenton. Li ja estis aktoro do komprenis draman strukturon. La kerna problemo estas, ke la afero estas ege eksmoda kaj kliŝe romantika; mi ne scias kiel nuna leganto povus trovi ĝin agrabla. La erotika dimensio estas finfine subigita al konservativa ĉasta moraleco.

La Dua Bildo estas pli agrabla kvankam troa: petolas nimfo, faŭno, elfoj, feinoj. Laŭ draminstrukcioj, la etoso estas erotika. La sceno imponas pli vigla ol la unua bildo, ankaŭ lingve. Oni anticipas la disvolvon de zorgo pri la suferoj de la vivo kiuj atendas. Ties alveno igos la dramon interesa post tro-siropa lirikeco.

Marjorie Boulton antaŭparole ekstazis, kvazaŭ temas pri majstroverko. Evidente, temas pri enamiĝo al la verko kiel al la homo. Kion diri pri tio?

Oni agnoskas, ke la kunteksto de verkado estis fakte eskapo el la malespero de la subpremo de la Hungara Revolucio de 1956. Maljunulo Baghy rebatas la deprimigan epokon per aserto de freŝa juneco.

Ni vidos, kiel mi reagos plu dum plua relego de la verko post kvar jardekoj. Mi anticipas ankaŭ kompari ĝin al La Tragedio de l’ Homo de Imre Madách.

Jen du recenzoj:

AMO AL LA VIVO KAJ BELO, recenzo de Baldur Ragnarsson, Norda Prismo 1958.

Recenzo: Sonĝe sub pomarbo, de Julio BAGHY de Ferenc Szilágyi, La Nica Literatura Revuo, 4/3, paĝoj 108-113.

2013-02-26

Imre Madách: La Tragedio de l’Homo / The Tragedy of Man (6)

Madách, Imre. La Tragedio de l’ Homo: Drama Poemo, tradukis Kálmán Kalocsay. Budapest: Corvina, 1965. 259 p. Kun enkonduko "Imre Madách kaj La Tragedio de L’Homo" de István Sőtér (p. 5-14).

Ĉe la retejo referencita oni trovas la tekston de la dramo mem; mankas la enkonduko kaj mankas la Rimarkoj de la Tradukinto, la Komentaro (notoj pri la teksto), kaj la Glosaro.

La enkonduko de István Sőtér estas traduko de la hungara, de konata hungara verkisto. Sőtér donas la politikajn kaj intelektajn cirkonstancojn de tiu tempo kaj medio en kiu Madách verkis. Tio estis la malvenko de la revoluciaro de 1848, sed ankaŭ la transiro de romantikismo al mekanika materiismo. Aldone al tiuj streĉoj estis la streĉoj en la persona vivo de Madách. La kontraŭdiroj inter idealoj kaj la efektiva detruo de esperoj de tiu tempo (kaj de ĉiu epoko) respeguliĝas en la verko. Do la verko invitas pesimisman konkludon. Sőtér priskribas la dialekton de la tiutempa intelektularo kaj de la verko:
Tamen, ĝian veran sencon ni devas vidi en tio, ke la poeto ne povas rezignacii je tiu pesimismo, kaj ju pli kruelaj estas la faktoj de la historio, des pli malesperajn refutojn li servas kontraŭ ili. La refuto estas preskaŭ arbitra, eĉ transintelekta — sed sekve de tio la aspiro je refuto estas eĉ pli turmenta kaj urĝa.
Sőtér skizas la simbolajn rolojn de Adamo, Lucifero, kaj Eva. Fine de la dramo, La Sinjoro (Dio) aperas kaj diras ke ambaŭ perspektivoj — tiuj de Adamo (kredo) kaj Lucifero (neado) — estas bezonataj. Sed laŭ Sőtér, la savanto de la situacio estas Eva.
Eva intervenas en la senfrukta diskuto inter kredo kaj neado kaj faras tiun produktiva. Pro la falemo de Eva perdiĝis la Edeno, —sed sole Eva kapablas rekrei ion el la perdo. Jen estas la senkompara supereco de Eva kontraŭ Adamo kaj Lucifero, —kaj jen estas la finfina fortostreĉo de Madach, refuti la historion per io eksterhistoria.
La konkluda admono "Luktu, hom', kaj firme fidu!" ŝajne absurdas alfronte la pesimismigan disvolvon de la historio. Sed Sőtér trovas tiun konkludon tute konsekvenca el la logiko de la rakonto. . .
. . . eĉ, la serio de la fiaskoj kvazau servas por gin prepari. Madách ne povas akcepti la naturan kaj kaj historian determinismon.
Sőtér plu skizas la integriĝon de la principoj de la tri ĉefroluloj: kreado, neado, malperfekteco.

Fine, Sőtér kuntekstigas la evoluon de la hungara literaturo kune kun la alprenoj el la pli evoluintaj naciaj literaturoj.  Madách sintezas ĉion en la evoluo de la hungara literaturo kaj turnas sin ankaŭ al la tuta homaro.

Ĉi-okaze, post lego de la enkonduko, mi legis kelkajn bildojn (scenojn), laŭmemore la finan kaj tiun en kiu aperas Kepler. Legante la versojn, mi rimarkis la belecon de la traduko.

Mi konsentas taksojn de Sőtér kaj de Kalocsay, kaj ne povas konsenti la vidpunkton de Szathmári ke la verko estas nur pesimisma. Oni taksu la finajn vortojn de Dio nek ortodoksa nek pleonasma. Ĉar la historia sorto de la homaro okazas en sonĝo, la reala futura sorto de la homaro restas ambigua: mankas firma garantio de dia savo fine de la homa aventuro. Oni fidu finfine por lukti por la bono, eĉ kontraŭ malvenko. En la aprezo de Madách same kiel en la perspektivo de la mal/utopioj de Szathmári mankas dialektiko.

2012-09-23

Imre Madách: La Tragedio de L’Homo / The Tragedy of Man (5): Sándor Szathmári interpretas

Mi jam blogis pri la prelego de Kalocsay pri Madách, en kiu li kontraŭdiras la nedialektikan pesimisman interpreton de Szathmári:

“La Tragedio de L’Homo kaj Imre Madách” de Kálmán Kalocsay

Mi resumis anglalingve la du vidpunktojn. Jen la eseo de Szathmári pri Madách:

La Tragedio de L’Homo (Kritiko), Sennacieca Revuo, n-ro 100, 1972, p. 35-40.

2012-06-22

Imre Madách: La Tragedio de L’Homo / The Tragedy of Man (4): Kálmán Kalocsay as intellectual / kiel intelektulo

La jena afiŝo estas plejparte anglalingva, pri mia freŝa favora takso de la intelekto de Kálmán Kalocsay, sendepende de lia poezia, stilistika, kaj gramatikista rolo.

Lastatempe mi enretigis la prelegon:

“La Tragedio de L’Homo kaj Imre Madách” de Kálmán Kalocsay

Ĉi tio estas prelego okaze de Madách-memorfesto en la Budapeŝta Grupo Konkordo, la 23-an de novembro 1964.

En estonta afiŝo mi raportos plu pri mia reago al aliaj Kalocsay-aferoj.

Mi citas el mia lasta (anglalingva) mesaĝo al miaj kundiskutintoj ĉe la evento ĉe la Hungara Konsilejo:

Szathmári claims (La Tragedio de L’Homo [kritiko], Sennacieca Revuo, n-ro 100, 1972, p. 35-40.) that The Tragedy of Man is undoubtedly pessimistic, and that God, who tells Adam in the end to keep the faith, is a negative figure, and that this admonition definitely does not reflect Madách's own view, which he could not declare openly without reprisal. 

But I am also [reading] the text of a speech Kálmán Kalocsay, colleague of Szathmári and eminent Esperanto poet, delivered on Madách in 1964. While Kalocsay doesn't name Szathmári, he expresses disagreement with those who hold Szathmári's view, providing an analysis of the work showing the optimistic counterweights to the pessimism-inducing events of the work. In the end Kalocsay quotes Karinthy on Madách: Karinthy says that the Tragedy is neither optimistic nor pessimistic, neither tragic nor comedic, but a synthesis of both tendencies. Finally Kalocsay refers to the Tragedy as dialectical. This is interesting, as several Esperantist critics of Szathmári characterized the schema of Szathmári's perspective embodied in Kazohinia as undialectical.

[. . .] I may have mentioned [at the Szathmári symposium at the Hungarian Consulate in New York] that Kalocsay in his foreword to the 1958 Esperanto edition [of Kazohinia] himself anticipated various reactions to Kazohinia. I never thought much about Kalocsay in this role, before. (Also, I didn't take the foreword seriously when I read it 42 years ago.) Kalocsay was the architect of what is now known as "parnasismo" (Parnassus-ism [in Esperanto poetry]), i.e. a poetics of varied traditional fixed-form poetry, something that disappeared long ago in American poetry. That historical period was previously labeled "polished Romanticism". Not everyone approved of it, and various dissenting poems and essays can be found on my web site. But nobody denied that Kalocsay was a genius of form. But now I see that Kalocsay had a keen intellect beyond his linguistic gifts, and beyond his own special competence as a surgeon.
-