Showing posts with label ĉina filozofio. Show all posts
Showing posts with label ĉina filozofio. Show all posts

2021-10-26

Zhuangzi (Chuang Tzu) & aliaj en Esperanto (2)

Jen traduko de la tuta verko, ĉiuj 33 ĉapitroj, kun piednotoj kaj postparolo:

Zhuangzi: Ideologio de antikva ĉina dialektiko, Esperantigita de Sasaki Teruhiro (Zaozhuang, 2018).



Samreteje troveblas aliaj...

Verkoj de SASAKI Teruhiro

.... inkluzive de tradukoj de klasikaĵoj en Esperanto: Xunzi, Mozi, Konfuceo. Troveblas ankaŭ...

"Streta vojo al fora interno" de Matsuo Bashō, 

.... kaj Intensiva kurso de Esperanto, kaj diversaj artikoloj.

2019-12-19

Zhuangzi: Zhuang Zhou / Ĝuangzio / Ĝuang Dsi / Ĝuang Dzi (Chuang Tzu) en Esperanto

Ĝuangzio estas unu el la du majstroj de antikva ĉina filozofio Daoismo.

Jen pluaj koncernaj retpaĝoj, tekstoj, radioprogramoj, ktp.:

Fama daŭriganto de taoismo--Zhuang Zhou (China Radio International, 2014-07-11)

La Sonĝo de Ĝuangzio

Ĝuang Dsi: Papiliosonĝo, trad. Hans-Georg Kaiser

Ĝuang Dsi : Saĝuloj kaj rabistoj (anekdoto-traduko)

Pri la fama papilia sonĝo de Ĝuangzio la hungara poeto Lőrinc Szabó verkis:

Sonĝo de Ĝuang Dzi (trad. Kálmán Kalocsay)

Jen traduko el la ĉina verkisto Lu Xun (Lu Hsün / Lusin):

Lusin: Reciproka Malestimo de Literatoroj

Plue:

Ĉina antikva famulo—Zhuang Zhou

Zhuangzi: Antaŭparolo esperantigita de Wang Chongfang

Sonĝaj Siluetoj de Zhang Chao, esperantigita de Wang Chongfang

Maŝa Kaléko: La sonĝo de Ĝuang Dsi, trad. Hans-Georg Kaiser

2019-12-17

Filozofio en Neciklopedio

Neciklopedio estas humuropedio; ĉi-kaze jen:
Filozofio
Jen citaĵo de fifamulo:
"Esperanto kaj filozofio malofte renkontiĝas en respektinda maniero"

     -- Ralph Dumain
La koncerna artikolo estas diversrubrika miksaĵo de amuzaĵoj kaj ne-amuzaĵoj. Ekz., oni klasifas filozofojn senutilaj, malutilaj, utilaj.

Aliloke oni citas min sen mencii mian nomon. Sub rubriko Filozofio kaj Esperanto jen:
Ofte kunmeto de Esperantismo kaj filozofio rezultigas regreseman mistikismon aŭ ekletikismon. Esperanto kaj filozofio malofte renkontiĝas en respektinda maniero. Esperantistaj fanatikuloj enportas absurdajn mistifikajn fuŝideojn en Esperantistan medion, kiu ja bonvenigemas ĉiajn stultajn filozofiojn.
Verŝajne oni utiligas informojn trovitajn miabloge aŭ miareteje:
Filozofio kaj naturismo

Filozofio kaj araneo

2014-06-16

Brecht & Daoismo

Jen:

Legendo pri la kreiĝo de la libro Taŭtekingo dum la elmigrado de Laŭzio de Bertolt BRECHT, elgermanigis Rikardo ŜULCO, en El Popola Ĉinio 1991/3, p. 37

Oni povus kompari ĝin al anglalingva traduko:

Legend of the Origin of the Book Tao-Te-Ching on Lao-Tsu's Road into Exile (1938)

Walter Benjamin interpretis ĉi tiun poemon. Esperanta traduko ne ekzistas, sed jen anglalingva:

Walter Benjamin on Bertolt Brecht's Lao Tzu

Tie troveblas ligoj al aliaj anglalingvaj eseoj pri la utiligo de daoismo fare de marksisto Brecht.

Ŝulco citas libron Antikvaj Filozofoj de Ĉinio, de Hoŭ Ĝjŭeljang, tradukita el la ĉina (Pekino: Ĉina Esperanto-Eldonejo, 1988), p.19. Mi enretigis du ĉapitrojn:

Ateisto Fan Ĝen

Drinkema kaj Frenezuma Filozofo Ĵŭan Ĝji 
 

2011-01-30

Fan Ĝen, ĉina filozofo & liberpensulo / Fan Zhen (450 - 515 AD), Chinese philosopher & freethinker

It is very difficult to locate information on Fan Zhen in English. I learned about him thanks to Esperanto, which has in many instances served as a bridge language between cultures, filling in gaps where translations cannot be found in national languages. For more details, see this post on my Reason & Society blog:

Fan Zhen (450 - 515 AD), Chinese philosopher

In Ateisto Fan Ĝen [Atheist Fan Zhen], a chapter in Antikvaj Filozofoj de Ĉinio [Ancient Philosophers of China] by Hoŭ Ĝjŭeljang, translated from the Chinese, Fan Zhen is labeled an atheist. He also opposed the putative law of karma and its justification for the existence of rich and poor. There is some detail in this short chapter of the Fan Zhen's ideas of the material basis of the "soul".

*   *   *

Informoj pri ĉina filozofo Fan Ĝen malfacile troveblas en la angla lingvo; mi lernis pri li dankon al Esperanto. Ateisto Fan Ĝen estas ĉapitro en Antikvaj Filozofoj de Ĉinio de Hoŭ Ĝjŭeljang, tradukita el la ĉina. Fan Ĝen estas konata pro sia opono kontraŭ Budhismo kaj negado de la senmorteco de la animo, t.e. efektiva materiismo neanta la apartan ekzistokapablon de la animo. Ĉi tial li suferis ĝenojn en sia socio. Li malakceptis la supozatan principon de karmo kaj ties pravigon de la ekzisto de riĉuloj kaj malriĉuloj. Eble iam mi tradukos ĉi tiun ĉapitron anglalingven.

2010-08-28

Ĵŭan Ĝji, Saĝulo de la Bambu-Bosko

Mi unuafoje lernis pri ĉina filozofo kaj poeto Ĵŭan Ĝji (210-263) danke al libro en Esperanto:

Antikvaj Filozofoj de Ĉinio, de Hoŭ Ĝjŭeljang, tradukita el la ĉina (Pekino: Ĉina Esperanto-Eldonejo, 1988), p. 118-125. La koncerna ĉapitro troviĝas ĉe mia retejo:

Drinkema kaj Frenezuma Filozofo Ĵŭan Ĝji

Pluraj kulturoj konas la socian tipon la "sanktan folon" kies ekstrema nekonvencia konduto kritikas la socion. Simile al pra-greka Diogeno, estas pluraj tiaj homoj en la ĉina historio. Mi ridis kiam mi legis la jenan:

Li oponis kontraŭ la feŭda etiketo, agis strange kaj senceremonie, prenis la spacon inter la ĉielo kaj tero kiel ĉambron, la domon kiel pantalonon kaj restis nuda. Kiam oni eniris lian kabineton, li demandis: "Kial vi eniris en mian pantalonon?"
Mi ankoraŭ ne trovis la laste menciitan anekdoton en anglalingvaj biografietoj.

Reteje en Esperanto mi trovis cetere nur la jenajn:

Ĉina kultura eminentulo—Ruan Ji (China Radio International)

Ruan Ji. Wikipedia's Ruan Ji as translated by GramTrans (parta, kruda traduko)

Anglalingve, komencu per la jenaj aferoj miareteje:

"Speaking My Mind" by Juan Chi / Ruan Ji

Ruan Ji / Juan Chi: Selected Bibliography

2007-03-29

Ekonomiko laŭ Konfuceo

Ekonomiko laŭ Konfuceo de d-ro LEE Chong-Yeong La kresko de konfucea ideologio en aziaj landoj, kie gi bedaŭrinde neniam malaperis, estas minaca indiko de politika reakcio kiu maskas sin per metafiziko kaj bonsonaj moralismaj komfortvortoj. Des pli bedaŭrindas kiam okcidentaj kleruloj partoprenas en ideologia mistifikado per oportunisma promociado de la eksmodaj filozofioj de Azio por propraj celoj. Internacia kunlaboro de misfaruloj estas ja Internacio de Stultigo. Historie, necesas por la koncerna entrepreno mistikifaj metafizikaj konceptoj pri la esencoj de okcidentaj kaj orientaj civilizacioj. Ĉi tiu eseo eliras el la precedneco de la klasika esploro de pionira sociologo Max Weber pri Protestantismo kaj la evoluo de kapitalismo. Nu, ĉu ekzistas alternativa modelo de kapitalisma vojo? Temas pri "afekcia modelo de ekonomia evoluo en Oriento". Jen la tri elementoj de ideologia mistifiko: (1) humaneco estas la baza elemento de la modelo; (2) kolektivismo estas grava elemento de la afekcia modelo; (3) konservativismo estas plia grava elemento en la afekcia modelo de ekonomia disvolviĝo en Oriento. Ĉu ĉi tiuj estas trajtoj de aziaj landoj estas aparta demando; la problemo estas la metafizika dedukto de empiriaj faktoj pri socioj el esencaj filozofiaj principoj, cetere, baze de konataj ŝablonoj pri okcidentaj kaj orientaj civilizacioj, kaj plej aĉe, per la tromplingvaĵo de "familio" kaj "harmonio" kaj plej naŭze "humaneco". Estas ja reakcia organikismo bone konata je konservativuloj kaj faŝistoj. La aŭtoro donas ekonomikajn statistikojn kaj ellaboras la pozitivajn kaj negativajn efikojn de la konfucea kulturo. (Rigardu tabelon.) Sintezo estas "la ĝusta mezo": Racia modelo + Afekcia modelo = Racie afekcia modelo. Jen priskribo:

1. Humaneca efikeco: Efika kaj objektiva analizo estas necesa, sed por la fina decido por administrado de firmao kaj politiko pri ekonomia evoluo oni konsideru ankaŭ la humanecan aspekton.

2. Kolektiva individuismo: Homo estas socia estaĵo kaj ne povas ekzisti sola. Ni devas kuraĝigi streĉon de individua talento, sed tio devas esti en harmonio kun la komuna bono de la grupo, ĉar la evoluo de la grupo, laŭ longdaŭra vidpunkto, kontribuas al la bono de la individuoj en la grupo.

3. Konservativa dinamismo: Dinamismo alstrebanta pli bonan mondon estas ne nur bezonata sed ankaŭ dezirinda. Sed revolucia ŝanĝo ofte ne postdaŭras. Do la ŝanĝo devas esti en harmonio kun tradicio kaj devas okazi evolue.

Jen maskigo de la realo de kapitalisma ekspluatado kaj eksmoda moraro per arbitra metafikiza skemo. Resume, jen grandega amaso da fetora fekaĵo. Se nur la mondo povus definitive elfeki konfuceanismon ekster ĉi tiun sunsistemon.