Showing posts with label milito. Show all posts
Showing posts with label milito. Show all posts

2018-07-14

Letero al William Auld de Kálmán Kalocsay

Jen ĉe mia retejo:

Letero al William Auld” de Kálmán Kalocsay

Kalocsay poeme reagas al la verko La Infana Raso de Auld. (Mi ne scias la originalan daton de verkado aŭ publikigo. Ĝi aperis en la antologio Ora Duopo.)

Kalocsay komence citas Horacon, kaj demandas, kian futuron la homaro ĝuste anticipus. Ĉu ĝi ekstermiĝos per la atombombo? Eble, sed:
Sed tamen vivas en ni naiva fid’,
Voltaire-on citas kun la Madach-a vok’:
“Ĝardenon vian kultivante,
homo, penadu, fidante firme.”
Mencio de ĝardeno aludas al Kandid [Candide] de Voltaire, post aludo al La tragedio de l' Homo de Imre Madách. Sekvas aro da motivoj al pesimismo, kun aserto:
Ne, Auld, ne celon ni plenumas.
Sed tion tuj sekvas:
Tamen, ni rifuzu spite mokon de la voĉo malica
pri la rana perspektivo—ĝi mensogas per sia ver’!
Kalocsay daŭras, citante el versoj de Auld, resumi la historian panoramon, plenplenan da aĉaĵoj, bildigitan de Auld. Kalocsay, ĉerpante el Auld, kontrastas la longdaŭran perspektivon de homsocia evoluado kompare al tiu de la individua homo kiu vivas esence nur dum momento kaj povas nur (sen)pacience sopiri bonfartan futuron.

Ĉiuokaze, Kalocsay omaĝas al la verko de Auld.

Tiu anksio tute aktualas nuntempe, kaj ni pli rajtas je pesimismo, ĉar nia ekstermiĝo ŝajnas kaj efektive probablas pli proksima kaj neevitebla, kvankam ni volus konservi pozitivan perspektivon pri la homa potencialo.

2017-07-29

Teatro ĉe UK 2017 en Seulo: 'El la vivo de insektoj' de Karel Čapek


Teatro: El la vivo de insektoj de Karel Čapek

2017 Universala Kongreso de Esperanto en Seulo
(Aperis 25 julio 2017)



Fragmenton de El la vivo de insektoj (en DOC-formato) esperantigis Josef Vondroušek.

Mia jena afiŝo donas pluajn detalojn pri la verko kaj ĝia antaŭa teatrigo en Esperanto:

Karel Čapek en 'Balkana Verda Stelo'

2016-09-01

Karel Čapek en 'Balkana Verda Stelo'

Aboneblas la trimonata revuo Balkana Verda Stelo, kaj elŝuteblas senpage la numero de septembro 2016. Ĉi tie mi aperigas la jenan artikolon:

Teatro: DOMA – El la vivo de insektoj

Divadlo DOMA (“Tute malgranda teatro”), konsistas el tridek membroj inter 12- kaj 25-jaraĝaj, kiun administras la Centro de kulturaj servoj en Svitavy, Ĉeĥijo. Ĝi performas sub gvido de d-rino Radka Oblouková. Hodiaŭ ĉiuj estas studentoj de la loka gimnazio. En 2013 ili preparis esperantlingvan version de la teatraĵo R.U.R. aŭ terura sonĝo 7 de Karel Čapek, kiun ili prezentis en simpligita formo dum la 98-a UK en Rejkja-viko kaj pluraj aliaj kunvenoj. Por la UK en Nitro ili preparis alian tea-traĵon de Čapek kaj lia frato Josef, El la vivo de insektoj (Ze života hmyzu). Ĝi estas la plej fama verko de la du fratoj kaj unue sursceniĝis en 1922.

En la ludo vaganto ekdormas en arbaro kaj sonĝas observi aron da insektoj kiuj reprezentas variajn homajn ecojn kiuj koncernas vivmanieron kaj moralecon: la kaprica, vana, sed poezia papilio, la idolservema, dung-avida skarabo, la griloj servantaj al konsumo, kaj la formikoj, kies kreskante meĥaniĝanta konduto muldas militarisman socion. En la fino la vaganto mortas kaj novnaskito estas baptata.

La antropomorfaj insektoj ebligas la verkiston komenti alegorie al la vivo en Ĉeĥoslovakijo post la Unua Mondmilito. 8

Jarka M. Burien 9 skribas pri ĝi Čapek donis viglecon kaj koloron al la teatraĵo kiuj faris ĝin pli malenua teatra sperto ol R.U.R. 10 Kontraŭe la produktaĵo de BBC-a Televido en 1960 estis recenzita neniige, de kritikanto John Wyver 11 kiu nomis la tekston pretendema kaj nekohera. 12

En Nitro la reago de la spektantoj estis io de ne-kompreno kaj ne-kohero. La voĉoj de la junaj aktoroj ofte estis malfacile aŭdeblaj kaj oni demandas sin, ĉu tia abstrakta ludo pri la senco de la vivo en 1922 povis entute esti trasentebla de la trupanoj. Almenaŭ, se la reĝisorino volas, ke la publiko kaptu iom la sencon de la dramo, ŝi enkonduku la performadon per historia ekspliko pri Ĉeĥijo kaj la aŭtoro.

----

7 Enhavo: Artefaritaj laboristoj, “robotoj”, ekribelas kontraŭ homoj, elmurdas ilin, sed poste konstatas, ke ili ne kapablas produkti novajn robotojn. Ili petas la lastan, ankoraŭ vivantan homon pri helpo, sed tiu estas senespera ĝis la momento, kiam aperas du laste fabrikitaj gerobotoj, kiuj sin amas reciproke, ee kapablas riski la vivon unu pro la alia kaj tiel pruvas sian homiĝon. La dramo avertas, ke la tekniko povas likvidi nian civilizon. La verko estis tradukita en trideko da lingvoj. Kompleta teksto ee http://i-espero.info/files/elibroj/eo - capek, karel - r.u.r..pdf

8 En tiu tempo la montrado de la ludo kondukis al diversaj politikaj diskutoj, ekzemple en Britijo (The Insect Play) pri la konflikto inter la faŝismaj kaj komunismaj partioj aŭ ĝi estis konsiderata kiel reflekto de la vivo en Stalina Rusijo.

9 profesoro en la fakultato de podiaj artoj en Ŝtata Universitato de Novjorko

10 The Columbia Encyclopedia of Modern Drama, Volume 1. Columbia Univ. Press, 2007

11 mem verkisto, filmisto, produktanto por TV kaj historiisto de TV, ĉe Universitato de Vestminstro (Westminster)

12 John Wyver, Twentieth Century Theatre: The Insect Play (BBC, 1960), 14 June 2011

FONTO: Balkana Verda Stelo, 1a de septembro 2016,

2016-07-31

Marjorie Boulton: "Okuloj" (5): "Vespera Vizitanto"

Mi enretigis la jenan rakonton el la novelaro Okuloj (La Laguna: J. Regulo / Stafeto, 1967):

Vespera Vizitanto” de Marjorie Boulton (p. 81-101)

Mi jam blogumis pri ĝi:

Marjorie Boulton: "Okuloj" revizitata (1)

Kompleta recenzo fare de Szathmári troveblas miareteje:

Nigraj Okuloj” [recenzo de Marjorie Boulton, Okuloj], Hungara Vivo, 1968, n-ro 2, p. 21.

Laŭ la supraj ligoj vi konstatos, kial mi havebligis ĉi tiun novelon.

2015-11-01

Julio Baghy: poemoj de socia protesto

Antaŭ eble 40 jaroj mi havigis de Julius Balbin lian eseon The Secret Malady of Esperanto Poetry [La sekreta malsano de la esperanta poezio, 1973], en kiu li akuzas nia poezian tradicion pri eskapismo el seriozaj epokaj problemoj al senpolitika romantikismo. Nu, tiutempe mi pensis ke ĝi estas limigata laŭ formo kaj enhavo, super ĉio per supraĵeco se ne senpolitikeco. Kvankam Balbin prave kritikis malavangardajn tendencojn, li tamen tro simpligis la historion.

(Rimarku, ke Russ Williams tradukis la eseon de Balbin Esperanten, kaj mi tradukis mian propran postnoton, kaj la tuto kaj rilataj eseoj aperis en Beletra Almanako, N-ro 13, Februaro 2012 (6-a jaro).)

Mi lastatempe ekzamenis mian ekzempleron de la 2-a volumo de Arĝenta Duopo: Jubilea Libro pri Julio Baghy — Kolomano Kalocsay (Budapest: Literatura Mondo, 1937). Preparante retpaĝon de la enhavtabelo, mi aldonis retligojn al poemoj troveblaj interrete. Mi enretigis al propra retejo poemojn ne interrete trovitajn. Do jen tiuj poemoj miareteje:

Ho, Prospero” de Julio Baghy
‘Ribela Demando’, ‘Ĉiutaga Ĝemo’, ‘Krozado’ de Julio Baghy

Ĉi tiuj ne estas eskapecaj poemoj; ilin konsistigas akraj kritikoj de hipokrita patriotismo, naciismo, militismo, ekspluatado, mizero, kaj malespero pro sociaj kondiĉoj. La plej akre efika el ĉi tiuj estas la jena, kiun Baghy povus verki hieraŭ rilate al Usono nuna:

RIBELA DEMANDO

Mi batalis, sangis en la unua vico
kaj vivforgese sturmis por la glora venk’;
nun, kriplul’ senhejma, tremas mi pro l’ polico
kaj maĉas sekan panon sur la strata benk’.
»Cion por patruj’!« — postulis la reĝordono
kaj tuj mi donis ĉion sen demanda vort’ ...
Kion donis vi, fiera sinjor’ de l’ domo
ĵus forpelinta min de via hejma pord’?

2015-10-12

Marjorie Boulton: "Okuloj" revizitata (1)

Boulton, Marjorie. Okuloj (Novelaro). La Laguna: J. Regulo, 1967. 177 p. Stafeto; 57: Beletraj Kajeroj; 28.

Enhavo:

     [Dediĉo] 7
     Dankesprimoj   8
  I. Okuloj   9
 II. Ebrivirgeco 33
III. Mezepoka historio 43
IV. La sekreto de la lernejestrino   59
 V. Fenikso    73
VI. Vespera vizitanto  81
VII. La venĝo-komitato  102
VIII. Tiel, kiel ĝi ne okazis  130
 IX. Lernantino   136
  X. Kaj kredu, se vi volas  142
XI. Preter la limo  148
XII. Nekvalifikitaj sorĉistinoj  155
XIII. Interne kaj ekstere   170
      Enhavo   177

Mi legis ĉi tiun novelaron antaŭ 40 aŭ pli da jaroj. Mi memoras nur la herezan version de Genezo, Tiel, kiel ĝi ne okazis.

Post lastatempa lego de la recenzo “Nigraj Okuloj” de Sándor Szathmári, mi decidis, ke nun taŭgas relegi ĉi tiu novelaron. Do mi komencis hodiaŭ.

Mi ĉi-momente konsentas kun Szathmári, ke "Vespera vizitanto" estas la kerno de la libro. Ĉu la nedifinita neologismo kazomedieca[n] (p. 88) devenas de la koncepto kazoo el Kazohinio? (Alia mistera neologismo estas ŝaŝakeca[n].) Alia kerna, similtema novelo estas "Fenikso," en kiu ankaŭ rolas alimonda 'vizitanto' kaj temas pri detruita alia (kompare al la alinovela detruota nia) mondo (kie vivis la rjuiaoj). La tria esenca filozofia novelo kompreneble estas la reverko de la Eden-mito, Tiel, kiel ĝi ne okazis.

Kio pri ŝia fikcio ekster ĉi tiu novelaro? Estas alia novelaro, Dek du piedetoj, kaj disaj noveloj, ekz. ĉi tiu interrete:

Sonĝo de poetino, La nica literatura revuo 7/2 (n-ro 38) p. 66-70.

Novelo "La kaptilo de Dio" troveblas en antologioj 33 rakontoj kaj Trezoro.

Trovu pluajn recenzojn de ŝiaj verkoj ĉe Marjorie Boulton: Originala Literaturo Esperanta (OLE).

2015-08-04

Julio Baghy: La vagabondo kantas (1)

Mi plurfoje blogumis pri Julio (Gyula) Baghy. Mi lastfoje resumis mian reagon al la poezio de Baghy en mia afiŝo Ora Duopo, Memore.

Hazarde mi decidis tralegi la poemaron La vagabondo kantas (1933, 1937). (Ankaŭ ĉe retejo de Don Harlow. Ankaŭ: La vagabondo kantas faksimilo.) Jen enhavo de la volumo: Antaŭparolo (poemo) + 101 nombritaj poemoj + Sub kristnaska abio (poemo-teatraĵo) + Se arlekenon en aren' (epilogo).

La flua verstekniko kaj esprimivo de Baghy imponas, sed kiam oni legas kaj legas kaj legas plu senintermite, oni laŭgrade deziras enhavon kaj eble stilon pli kompleksajn. En konekso kun la konstanta romantikismo de la poemoj, oni emas taksi Baghy lerta simplulo.

#38: (Al unu el la poetofratoj) evidente estas rebato al Kálmán Kalocsay, neologismoj, kaj parnasismo. Baghy senintence montras sin filistro.

Tamen, el la romantikismaj ŝablonoj saltas kelkaj relative nekutimaj esprimoj. Ekzemple:

#24: Sanktulinon mi ne vidas

Jen la komenca strofo:

Sanktulinon mi ne vidas
en virina homo,
vane tion predikadas
papa Moŝt' en Romo.
Se nur sanktulinoj regus,
estus morta frapo,
ĉar ekzistus nek vi, nek mi,
nek en Rom' la papo.

#35: Patrino, vi blankhara naskintin'

Temas pri hipokriteco de festo de 'Tago de l' Patrinoj', kiam militmaŝino rabas patrino de ŝiaj filoj.

#41: Foje pri knabin' portreto

Jen la lasta strofo:

"Tiun ridon, tiun ĉarmon,
sorĉan ravon, koran varmon,
ĉi belecon de anĝelo
por mi kreis la ĉielo!"
Sed, ho ve! post tiu krio
lin el land' de l' fantazio
puŝis el ĉiel sur teron
kis', donita sur ― paperon.

#44: Collonga estas tera viv'

Ĉiuj mortos, do:

Ne grave! Ĉar al sama fin'
la sorto nin pelvipas;
la vivdonacojn el la sin'
senzorge mi disipas. 

#45: Nur migri, ĉiam migri, migri for

Laŭmemore, ĉi tiu estas bone konata poemo, resume de vivperspektivo.

#48: Por kio vivas la poeto?

Baghy konkludas:

Poetofratoj, kantobirdoj
en denso de la vivarbar',
ni himnu nur pri koraj virtoj,
pri pac' mirakla por homar'.
De venĝinspira sanga reto
rifuĝu ni kaj restu for!
Por kio vivas la poeto?
Por semi amon en la kor'.

Jen simplisma kaj eskapisma, sed konsidere la subpreman socian medion, kiu kulpigus lin?

#57: Noktomeze en nigra denso

Jen amara poemo pri mortigo de egaleco, frateco, libereco.

#59: Verda Stelo sur la brusto: La fifama "Estas mi esperantisto."

#65: Ludas la cigano

Jen komenco:

Ludas la cigano:
violono ploras.

#70: Filoj de Kaino kun la stigmo estas la sama poemo kiel Filoj de Kaino en Migranta Plumo, kun kelkaj tipografiaj ŝanĝoj.


Ĉe retejo Originala literaturo Esperanta (OLE) estas 2 recenzoj de la poemaro kaj citaĵo el recenzo de J. Major, Oomoto Internacia, junio 1933:
"Baghy estas denaska lirikisto; en liaj poemoj manifestiĝas lia varma koro, senartifika, spontanea, melankolia, pasia poezio en formo perfekta."
Jen favora recenzo de Georges Stroele el Esperanto, 1933.

La recenzo de W.B. Johnson en The British Esperantist, 1933, estas kritikema pri la poezia simpleco, eĉ ĝis "nura versfarado," kaj pri "troa reago kontraŭ Parnasa-Gvidlibrismo." Johnson tamen trovas la poemojn altkvalitaj siaspece kaj kelkajn pli ambiciaj. Mi konsentas la takson de Johnson.

Retligoj pri Baghy: 
    Miareteje:

Danuba Voĉo” de Julio Baghy
Hungara Antologio
Ora Duopo
Julio Baghy” de Sándor Szathmári
Sándor Szathmári pri / on Julio Baghy
K. R. C. Sturmer pri Julio Baghy

    Alireteje:

Julio Baghy / Baghy Gyula 1891-1967 (verkoj)
Julio Baghy: Originala Literaturo (Don Harlow)
Julio Baghy: Originala literaturo Esperanta (OLE)
Julio Baghy - Vikipedio
Albumo Julio Baghy de Sonbanko Esperanta
      (sonregistraĵoj: aliru per Firefox, dekstra-musklaku)
Al Kavaliroj de la Paco” de Julio Baghy (sonregistraĵo)
Julio Baghy - Wikipedia
Gyula Baghy (in English)

2013-07-18

Albert Einstein en 1933 pri la futuro de civilizacio

Kial la civilizacio ne bankrotos,” tradukis el la angla C. Rosen, Literatura Mondo, februaro 1934, n-ro 2, p. 26-27; el la originalo "Why Civilization Will Not Crash," Liberty Magazine, August 12, 1933.

Einstein deklaras sian optimismon malgraŭ opremaj kondiĉoj. Li emfazas kaj la interdependecon de homoj kaj la bezonon de individua libereco. Maljusteco kaj platigo de individuoj instigas degeneradon de la belartoj kiel de la politiko. La civilizacio disvolviĝis malsimetrie, teknologie progresis sen reĝustigo de sociaj rilatoj. Tamen Einstein fidas, ke la homaro superos la aktualan krizon kaj efektivigos pli altan celon.

Estas multaj interesaj anglalingvaj retpaĝoj pri Einstein miareteje; la jena estas la unua en Esperanto. Eble ekzistas pluaj verkoj en Esperanto pri aŭ de Einstein, preter la retligoj troveblaj en mia blogo kaj  retpaĝoj. Konsultu mian retpaĝon pri la kreinto de la apuda desegnaĵo de Einstein:

Ludovic Rodo Pissarro

Notu ankaŭ, ke Einstein estis la honora prezidanto de la 3a SAT-Kongreso en 1923:

Albert Einstein, Esperanto kaj SAT

Ha, kia bona kombinaĵo: Esperanto kaj mia heroo ekde infanaĝo Albert Einstein.


2013-06-16

Esperanto, the Aggressor Language

I have a copy of the U.S. Army manual Esperanto, the Aggressor Language, but back in the day I had no idea there was a film. But lo:



2011-12-31

Leibniz, race, nation . . . & universal language!

I am amazed when two entirely separate interests unexpectedly intersect. In this case, I had just acquired a book on the issue of racism in early modern philosophy. (I am footnoted in the essay on Spinoza.) I turned to this essay on Leibniz:

Fenves, Peter. “Imagining an Inundation of Australians; or, Leibniz on the Principles of Grace and Race,” in Race and Racism in Modern Philosophy, edited by Andrew Valls (Ithaca: Cornell University Press, 2005), pp. 73-89.

The editor Andrew Valls summarizes Fenves' argument on p. 10. To add to it: Leibniz is mistakenly identified as a pioneer in the advocacy of 'race' as a concept, where in actuality he never endorsed François Bernier's work. The closest he came to advocacy of noxious distinctions was in his youthful proposal to unite the powers of Europe in a campaign of conquest of the 'semi-beasts' of the non-Christian world and even to indoctrinate them as servile conscripts in this campaign. Liebniz's views of language are relevant here, and may be damning in a way that we would not otherwise realize. The concept of race, though, is not at issue. Leibniz's mature philosophy makes the concept of race practically unworkable, as, according to the monadology the classification of individuals and their conceptual subsumption into larger groups becomes metaphysically problematic. Furthermore, he revises his notions of non-Christian non-Europeans, taking the example of 'Australians', and argues that as rational beings they could be converted to Christianity.

This is certainly interesting, and as far as the military campaign is concerned, even more damning than what most people know about Leibniz's proposal for the invasion of Egypt as a deflection from the prospect of war in Europe. But the unexpected twist here is that there is a connection to Leibniz's interest in a universal language (and his advocacy of national languages and national particularity, e.g. with respect to German) and even to the taxonomy of the most successful inventor of an a priori artificial language, John Wilkins!

Who knew? But you can read the relevant extract for yourself:

Leibniz on Language, Race, and Nation