Showing posts with label Nicola Ruggiero. Show all posts
Showing posts with label Nicola Ruggiero. Show all posts

2014-10-14

Nicola Ruggiero pri "Poemo de Utnoa"

"Nicola Ruggiero enkondukas nin en la kolosan verkon "Poemo de Utnoa" de Abel Montagut. La prelego okazis en la sidejo de Hispana Esperanto-Federacio (Madrido 2014-10)." (1:04:05)



Notu, ke li mencias Sándor Szathmári komence de la 29a minuto.

Vi povas trovi tekston de la sur-ekranaĵoj ĉi tie.

Retpaĝo pri la prelego kaj video troveblas ĉe edukado.net.

Mi ne povas komenti pri la epopeo krom diri, ke ĝi estas kurioza versforma kombinaĵo de mitologio kaj sciencfikcio.

Konsultu ankaŭ la recenzojn pri Abel Montagut: Poemo de Utnoa pere de retejo Originala Literaturo Esperanta (OLE).

2013-04-28

Walt Whitman en Esperanto (2)

Al nekonato

de Walt Whitman (1819-1892)
tradukis Nicola Ruggiero

Preterpasanta nekonato! vi ne scias kiel sopire mi rigardas al vi,
Vi devas esti li kiun mi serĉadis, aŭ ŝi kiun mi serĉadis, (ĝi venas al mi kvazaŭ sonĝo,)
Mi ie certe travivis vivon de ĝojo kun vi,
Ĉion revekas kiel ni flirtadis unu apud la alia, flue, tenere, ĉaste, plenmature,
Vi plenkreskis kun mi, vi estis knabo kun mi aŭ knabino kun mi,
Mi manĝis kun vi kaj dormis kun vi, via korpo fariĝis ne nur via nek igis mian korpon mia nur,
Vi donas al mi la plezuron de viaj okuloj, vizaĝo, karno, dum ni pasas, vi prenas el mia barbo, brusto, manoj, interŝanĝe,
Mi ne parolu al vi, mi pensu pri vi, kiam mi sidas sola aŭ sendormas sola, nokte
Mi atendu, mi ne dubas ke mi renkontos vin denove,
Tion mi atentu: ne perdi vin.

Ĉi tiu traduko aperas kun permeso de Nicola Ruggiero kaj aperos en Beletra Almanako.

2013-04-27

Walt Whitman en Esperanto (1)

Mi kredas...

de Walt Whitman, "Kanto pri Mi Mem" ("Song of Myself"),
tradukis Matt McLauchlin

Mi kredas, ke folio de herbo ne estas malpli ol la dungverko de la steloj,
Kaj la formiko estas egale perfekta, kaj sablero, kaj la ovo de la reĝbirdo,
Kaj la etendiĝanta rubuso ornamus la salonojn de la ĉielo,
Kaj la plej malgranda ĉarniro de mia mano trovas ĉiun maĉinaron malinda,
Kaj la bovino remaĉanta kun kap' malalta superas ĉiun statuon,
Kaj muso estas sufiĉa miraklo por mirigi sesilionojn da nekredantojn.

*     *    *

Mi trovis ĉi tiun tradukon ĉe ne plu ekzistanta retejo, sed ĝi estas konservita ĉi tie: Tradukoj de Multaj Verkistoj de Matt McLauchlin.

Jen alia traduko, miareteje:

La Universo - kelkaj faktoj por helpi vin loĝi tie de Douglas Adams, tradukis Matt McLauchlin

Do, ĉu ekzistas aliaj tradukoj de Whitman en Esperanto? Estas "Transirante Bruklin-prame" (Crossing Brooklyn Ferry), tradukis Maurice Wittenberg), Beletra Almanako, n-ro 2. Estas nova traduko fare de Nicola Ruggiero: "Al nekonato" (To a Stranger). Ĉu aliaj?