Showing posts with label Fernando de Diego. Show all posts
Showing posts with label Fernando de Diego. Show all posts

2017-04-14

Baldur Ragnarsson: La celo sen difino


              La celo sen difino

           de Baldur Ragnarsson

La demando estas ne kiel vojon fari,
vojo estas longa, aŭ ĝi estas mallonga,
sed evidente ĝi kondukas ĉiam ien
kio indas nur moderan laŭdon.
Nek estas la demando kiel starigi domon,
kvankam oni ja devas agnoski ĝian utilon
kun la dikaj muroj kaj la tegmento
(modela signo pri la konservemo)
sed ankaŭ ĝi proponas nenian solvon.

Kio validas por nia kazo prefere
estas du fortaj piedoj
koro kuraĝa
kaj drasta senfina strebo al la horizontoj
super ŝtonoj kaj lafrokoj
terbuloj kaj ĉiuspecaj malebenaĵoj
trans lagoj kaj riveroj
marĉoj kaj ĉiuspecaj malsekaĵoj
inter montoj kaj urboj
homoj kaj ĉiuspecaj elstaraĵoj
por ĉiam daŭrigi sen iu celo difinita
ĉar ĝuste tiu estas la plej bela
plej liberiga, sen iu ajn ĉirkaŭstringo.

Kaj en la vespero, kiam benas ripoz’
muskolojn lacigitajn post la taga paŝado,
estas ĝue tiam mediti
pri la lumo kiu tiel evidentas
ke ĝi estas konstatebla de absolute ĉiuj
kiam ajn kaj ĉiuloke, se nur
la emo troviĝas iomete klini
oblikve la kapon, negrave kiuflanken,
por aliformigi la mondon je tridek gradoj,
ni diru, ĉar tio sufiĉas, kaj subite jen
brilas per vasta konstanta lumoŝvelo
la celo sen difino
sed tamen tiu kiu la sola faros
liberaj nin –– iuj jam pruvis tion.

FONTO: Ragnarsson, Baldur. “La celo sen difino,” en Esploroj (La Laguna: J. Régulo, 1973), p. 22-24. (Stafeto: Beletraj Kajeroj; 44)

Jen pluaj recenzoj pri Ragnarsson:

"Laŭ dezerto retorika: Baldur Ragnarsson kaj la etiko de silento" de Mauro Nervi. Libera Folio, 2007-10-28

Recenzo: ESPLOROJ, de F. de Diego, Boletín n203 (maj 1974) [Hispana Esperanto-Federacio], p. 21-22

2015-10-20

Sándor Szathmári plu (4)

Hungara Esperanto-Kongreso, Szentes, 1941
kun Sándor Szathmári, Julio Baghy, k.a.
En la Esperanto-katalogo de la Aŭstria Nacia Bibliotekto (tiun fakon oni iam nomis Internacia Esperanto-Muzeo en Vienno) troveblas tri fotoj de Szathmári, inkluzive de la supre montrita. Plenskalajn fotojn tiujn vi trovos nun ankaŭ miareteje (kun la nomoj de la esperantistoj en la kongresa foto).

Szathmári eseis kelkfoje en Esperanto pri hungara urbo Szentendre. Szathmári prezentas, kun bildoj, skizon pri ano de la artista kolonio de Szentendre Tibor Boromisza. (Rigardu ankaŭ Listo[n] de artistoj de Artistkolonio Baia Mare.)

Pri aliaj naciaj lingvoj mi ne scias, sed interrete mi sukcesis trovi nur du menciojn anglalingvajn de technozoism. Ŝajnas ke la termino samtempis kun la furoro de kibernetiko en la 1950aj jaroj. Fernando de Diego verkis artikolon “Teknozoismo”n (1964), recenzon de Maŝinmondo de Szathmári. Ene Diego mencias (konfirmeble en malnova anglalingva libro) kurson pri Psikologio de la maŝinoj ĉe Teknologia Instituto de Massachusetts (MIT, Usono) en 1957, kune kun Norbert Wiener kaj kibernetiko. Diego difinas teknozoismon jene: "Filozofia sinteno, laŭ kiu, ekzistas pensantaj maŝinoj", kiu supozeble kongruas kun la angla termino. Mi opinias, ke ĉi tiu termino utilas aktuale. Krom novelego Maŝinmondo, Diego resumas la ceterajn tri novelojn en la libro.