Showing posts with label Poul Thorsen. Show all posts
Showing posts with label Poul Thorsen. Show all posts

2015-01-07

100 jaroj de Poul Thorsen

Dankon al Paulo Silas, el lia blogo Originalaj Poemoj en Esperanto, okaze de la centjara datreveno de Poul Thorsen:




Legu ankaŭ miajn antaŭajn afiŝojn pri Thorsen. Mi unue rimarkis je Thorsen liajn kontraŭrasismajn poemojn.

2014-01-05

Interna ideo, cinike

Mi plurfoje blogis pri satirado de esperantistoj kaj la Esperanto-movado fare de esperantistoj. Jen gvidilo:

Nova Esperanta Krestomatio . . . & satiroj

Mi forgesis mencii mian propran poezian kontribuegon:

La Interna Ideo

Mi ĵus trovis pluan specimenon, ja aplikeblan:

LA INTERNA IDEO
de Poul Thorsen

La interna ideo
estas viva muzeo
por mistiko kaj ambiciemo
kaj por malsamidea subpremo.

Poul Thorsen kontraŭ rasismo (2)

Mi jam blogis pri poemoj kaj eseoj de Poul Thorsen pri rasismo. La poemo pri Josephine Baker mi memoras de kvar jardekoj; la aliajn mi trovis pli lastatempe.

Lastatempe mi trovis pluajn poemetojn (inkluzive de la poemetoj "pluk"-aj) pri rasismo. Ili troveblas inter enretigitaj poemoj de Thorsen miareteje. Mi republikigas ilin jene:

Afriko

La trakto en novaj landoj
al blankaj, pli fruaj regantoj
laŭ plene egalaj reguloj
estas pli ol meritas blankuloj.

Blankalogio

Usona blankulo delklaris sen honto:
Malŝatas mi du malĝustaĵojn de l' mondo:
Diskriminacion pro rasa integro
kaj devon dividi bufedon kun negro.

2013-12-30

Poul Thorsen revizitata

Retejo poulthorsen.dk ne plu funkcias. Dankon al "Wayback Machine" ĉe archive.org pluraj ties retpaĝoj troveblas komence ĉe:

http://web.archive.org/web/20130617005931/http://poulthorsen.dk/

Pluraj retpaĝoj ne troveblas en la arkivo do tute malaperis.

Mi rekreis miareteje kelkajn ĉefajn alirpaĝojn, de kiuj vi povos rekte aliri specifajn verkojn:

Plue, mi enretigis kelkajn verkojn el tiu eksretejo:
Ĉe miaj retpaĝoj troveblas ligoj al aliaj retpaĝoj pri Thorsen kaj ties verkoj, precipe:
"Pluk" estas miniatura poemspeco, verŝajne neologisme de Poul Thorsen. Thorsen tradukis volumon da Gruk-oj, speco de poemetoj kreitaj de matematikisto Piet Hein. Rimarku recenzon:

Recenzo: Gruk de Kumbel (Piet Hein), eldanigita de Poul Thorsen de Gaston WARINGHIEN

La Pluk-poemoj devenas de poemkolekto Pluk de Thorsen. Mi ĵus akiris ĉi tiun poemaron kaj plukis plurajn por enretigo:

Pluaj Plukoj: Miniaturoj de Poul Thorsen

Temoj de ĉi tiuj amuzaj aŭ pikaj plukoj inkluzivas politikon, rasismon, religion, sekson, trajtojn, difektojn kaj la sorton de l’homaro.

Antaŭ jardekoj mi legis kaj admiris la jenan poemon de Thorsen:

"Al Josephine Baker" de Poul Thorsen

2007-05-06

Poul Thorsen kontraŭ rasismo

Jam en lastaj blogeroj mi menciis kontraŭrasismajn verkojn de Poul Thorsen. Nu, mi eltrovis pluan tiritan de poemkolekto Pluk (Århus: Dana Laborista Esperanto-Asocio, 1960):

RASISMO

Minacas al blankaj sinjoroj insido
kaj gluto en flamoj el faŭko,
ĝis ili komprenas, ke homa kvalito
ne havas rilaton al haŭto.


Mi ne scias ĉu Pluk estas speciala poezia formo, sed notu ke Thorsen tradukis Gruk de Piet Hein (ps. Kumbel) (Köbenhavn: Libro-Servo, Centra Dana Esperantista Ligo, 1956), t.e. unika konciza poeziformo inventita de Hein.

Ju pli mi eltrovas, des pli mi ŝatas S-ron Thorsen.

Referencoj:
PLUK de Poul Thorsen
"Al Josephine Baker" de Poul Thorsen
"Antaŭjuĝoj: Filozofia problemaro" de Poul Thorsen
Poul Thorsen Hejmpaghoj - Hjemmesider
Literaturo en Esperanto (Originala): Poul Thorsen

Karl Marx (1818.05.05.-1883.03.14)

La 5-a de majo estas la 189-a naskiĝtago de Karlo Markso. Samtage mi eltrovis ke poeto Poul Thorsen verkis mediton pri vizito al la tombo de Markso:

"Pensoj ĉe tombo" de Poul Thorsen, Sennacieca Revuo, 1938

Pri frue en la tago mi verkis blogeron pri poemo de Thorsen "Al Josephine Baker". Poste mi trovis la jenan eseon pri regresemaj ŝablonoj kaj rasismo:

"Antaŭjuĝoj: Filozofia problemaro" de Poul Thorsen, Norda Prismo, 58/1, p. 15

Do ĉi-okupe jen taŭga festado de Markso.

Referencoj:
Karl Marx - Vikipedio
Marxists Internet Archive: Esperanto
Poul Thorsen Hejmpaghoj - Hjemmesider
Esperanto & Laborista Movado

2007-05-05

Al Josephine Baker

Jen, miareteje: "Al Josephine Baker" de Poul Thorsen

Je unua lego antaŭ jardekoj imponis kaj kortuŝis ĉi tiu omaĝpoemo. Thorsen komunikis la mondhistorian signifon de Josephine Baker pli ol artisman kaj amuzigan, t.e. pri la rajtoj, digno, kaj universaleco de la homo. Pasintjare okazis la centjara datreveno de la naskiĝo de Josephine Baker, ankaŭ la morto de Poul Thorsen. Ĉu okazis memoraĵoj internacie? Okazis almenaŭ kelkaj aferoj en Usono. Mi imagas, ke estis multa bruo en Francio, kie Baker estas nacia heroino. Dankon, memore al vi, Poul Thorsen, pro via kontribuo.

Referencoj:
Josephine Baker - Vikipedio
Poul Thorsen - Vikipedio
Poul Thorsen (OLE)
Poul Thorsen Hejmpaghoj - Hjemmesider
Literaturo en Esperanto (Originala): Poul Thorsen
"La plej ĉarma flago" de Piet HEIN, trad. Poul THORSEN
"De foraj landoj venis reĝin' Dagmar" de Piet HEIN, trad. Poul THORSEN