2011-01-08

Michel la frenezulo, René Girard, & mi

Kiel mi mistrafis la konekson?! Mi jam konas la pantalonpisulon Michel de Ipernity. Jen lia propra blogo kaj lia omaĝo al mi:



Tute taŭgas ke tia homo tiel amus Girard. Laŭmemore, kiam mi unuafoje renkontis liajn polemikojn ĉe Ipernity, li paranoje verkaĉis pri totalisma ambicio de Zamenhof venki la mondon per mallegitima unuigo de homaro. Nu, en aliaj kuntesktoj suspektindaj ja estas organikismaj konceptoj, sed evidente Michel ne bone komprenis la motoron de la eĉajn iluziojn de Zamenhof. Nun, li argumentas ke la bulonjismo kondukas al malbeninda relativismo kontraŭe al la etika intenco de Zamenhof. Tamen, kiel kristano li malbenas la neŭtralismon kiu supozeble silentigus lin kiel kristanon. Se nur tio eblus! Esperantujo ĉiam plenplenis da kultismaj putraj cepokapoj. Kial ne seniluziiĝintoj estu same fanatike frenezaj kiel samtipaj fanatikaj esperantistoj? Ŝajnas ke ĉi tiu grumblulo malgraŭ si trovas sufiĉe komfortan niĉon en Esperantujo.

1 comment:

Ralph Dumain said...

Mi provis aliri la retejon de Michel la frenzulo, por precizigi la retligon al lia kartuno pri mi, kaj kontroli ĉu troviĝas freŝaj insultoj pri mi aŭ freŝaj frenenzaĵoj ĝenerale, sed la retejo nun estas privata kaj mi ne povas aliri ĝin. Ĉu eble por ŝirmi sin kontraŭ mi?