Showing posts with label Baldur Ragnarsson. Show all posts
Showing posts with label Baldur Ragnarsson. Show all posts

2018-12-26

Baldur Ragnarsson mortis

Baldur Ragnarsson (n. la 25-an de aŭgusto 1930), eble la plej eminenta vivanta Esperanto-poeto, mortis hieraŭ, la 25an de decembro 2018. Aperas multaj funebraj omaĝoj ĉe Facebook. Aliloke jam aperis la jenaj nekrologoj:

Forpasis Baldur Ragnarsson (1930–2018)

Forpasis Baldur Ragnarsson

Jen iu loko por registri adiaŭajn mesaĝojn: Panteono.

Mi plurfoje pri li afiŝis ĉi-bloge, kaj jen miareteje:
Adiaŭ, nia kara poeto.

2018-01-01

Hungarian & other Esperantist authors at Nobel Books

"The Nobel Books (NB) is a literary portal which is intended to collect, archive and disseminate information and books which Nobel Laureates and world authors have published for literary contributions to humanity."

European Authors – Welcome to the Nobel Books.

This site doesn't play when it comes to listing Hungarian authors. Included are Julio Baghy, Kálmán Kalocsay, István Nemere, Tivadar Soros, Sándor Szathmári, and Robert Zend. All but Zend wrote in Esperanto. Zend was an Esperantist though wrote in Hungarian and English. Frigyes Karinthy was an Esperantist, wrote almost entirely in Hungarian. George Soros (son of Tivadar) is a native speaker of Esperanto.

Esperantists Marjorie Boulton and Baldur Ragnarsson are also in this list.

2017-04-14

Baldur Ragnarsson: La celo sen difino


              La celo sen difino

           de Baldur Ragnarsson

La demando estas ne kiel vojon fari,
vojo estas longa, aŭ ĝi estas mallonga,
sed evidente ĝi kondukas ĉiam ien
kio indas nur moderan laŭdon.
Nek estas la demando kiel starigi domon,
kvankam oni ja devas agnoski ĝian utilon
kun la dikaj muroj kaj la tegmento
(modela signo pri la konservemo)
sed ankaŭ ĝi proponas nenian solvon.

Kio validas por nia kazo prefere
estas du fortaj piedoj
koro kuraĝa
kaj drasta senfina strebo al la horizontoj
super ŝtonoj kaj lafrokoj
terbuloj kaj ĉiuspecaj malebenaĵoj
trans lagoj kaj riveroj
marĉoj kaj ĉiuspecaj malsekaĵoj
inter montoj kaj urboj
homoj kaj ĉiuspecaj elstaraĵoj
por ĉiam daŭrigi sen iu celo difinita
ĉar ĝuste tiu estas la plej bela
plej liberiga, sen iu ajn ĉirkaŭstringo.

Kaj en la vespero, kiam benas ripoz’
muskolojn lacigitajn post la taga paŝado,
estas ĝue tiam mediti
pri la lumo kiu tiel evidentas
ke ĝi estas konstatebla de absolute ĉiuj
kiam ajn kaj ĉiuloke, se nur
la emo troviĝas iomete klini
oblikve la kapon, negrave kiuflanken,
por aliformigi la mondon je tridek gradoj,
ni diru, ĉar tio sufiĉas, kaj subite jen
brilas per vasta konstanta lumoŝvelo
la celo sen difino
sed tamen tiu kiu la sola faros
liberaj nin –– iuj jam pruvis tion.

FONTO: Ragnarsson, Baldur. “La celo sen difino,” en Esploroj (La Laguna: J. Régulo, 1973), p. 22-24. (Stafeto: Beletraj Kajeroj; 44)

Jen pluaj recenzoj pri Ragnarsson:

"Laŭ dezerto retorika: Baldur Ragnarsson kaj la etiko de silento" de Mauro Nervi. Libera Folio, 2007-10-28

Recenzo: ESPLOROJ, de F. de Diego, Boletín n203 (maj 1974) [Hispana Esperanto-Federacio], p. 21-22

2013-08-26

Baldur Ragnarsson: poema donaco por lia naskiĝtago



Baldur Ragnarsson naskiĝis la 25-an de aŭgusto; hieraŭ kompletiĝis 83 jaroj de lia vivo. Do jen iom ĉifona donaco.






           Por Baldur

         de Ralph Dumain

Jen abstraktaj punktoj
. . . malĝangale . . . interspacoj . . .
jen tristetaj jen meditaj
rememoroj vivmomentaj.

Nepre ekzistis ekstazoj
senvorte, alilokaj okazoj.
La momentoj, kiujn tempo pistis,
fiksiĝas en ŝparemaj penssilaboj.

Komunumas ni en solo
transglacie, kiel arboj de Heine,
unu la alian ni tuŝas trans l’aero.
(legante poemaron La Neceso Akceptebla de Baldur Ragnarsson)
2013.05.09, rev. 2013.08.26

2013-08-09

Charles Baudelaire: Habelo & Kaino & aliaj

Jen:

Habelo kaj Kaino (el La Floroj de l’Malbono) de Charles Baudelaire, tradukis Kálmán Kalocsay.

 Baudelaire simpatias la rason de Kaino, anticipas renverson de la kosma ordo. Jen ero en mia dokumentado de la Edena kaj Kaino-Habela mitoj.

Jen aliaj tradukoj de Baudelaire en Esperanto:

La Albatro [KALOCSAY Kálmán] & ĉe Babelmatrix
La celo de la poezio [André ALBAULT]
La fremdulo [A. NURAK] Unikoda versio
[P] Invito por vojaĝo [K. de KALOCSAY]
[P] La kato [Mireja COROBU]
[P] La kato ["Filip_fr"]
[P] La kato [Gaston WARINGHIEN kaj Kálmán KALOCSAY]
Kaj jen: Recenzo: La floroj de l' malbono de Baldur RAGNARSSON

Humphrey Tonkin en anglalingva intervjuo mencias komparon fare de William Auld de angla and esperanta tradukoj de "L'albatros":

An Interview with Humphrey Tonkin

2013-07-06

Baldur Ragnarsson: Esploroj

Mi plurfoje blogis pri Baldur Ragnarsson, ankaŭ pri lia dua poemaro Esploroj (1974). Eble mi iam legis prunteprenitan ekzempleron, mi ne fidinde memoras, sed mi ĵus akiris propran ekzempleron. Mi ripetos nur retligojn kiuj specife koncernas ĉi tiun poemaron.

"Nerimarkitaj Herboj" de Baldur Ragnarsson (el Esploroj) /
"Unsung Leaves" translated by E. James Lieberman

Ne ĉiujn plaĉas la perspektivo de Ragnarsson:

Recenzo de Baldur Ragnarsson, Esploroj; Roberto Passos Nogueira, Vojo kaj Vorto (Paco, 1974) de Karl Schulze

Mi tralegu antaŭ ol juĝi ĉi tiun periodon de lia verka kariero. Mi nun aldonos unu poemeton (p. 52) el la libro, sub rubriko "Momentaj esploroj":

    Esperantismo

Neŭtralo
regulojn plucertigas
por nia trivialo

kvietajn virtojn
redaktas la normalo

2013-04-03

Julio Baghy: Sonĝe sub Pomarbo (1)

Mi relegas libron kiun mi unuafoje finlegis la 14an de decembro 1973: Sonĝe sub Pomarbo: Triakta Lirika Komedio en Ses Fantaziaj Bildoj (La Laguna: J. Régulo [Stafeto], 1958; 221 p.) de Julio Baghy.

Nu, la Unua Bildo de la Unua Akto, en kiu Adamo kaj Eva (gejunuloj, ne la unua mita homparo) flirtas kaj enamiĝas, tedas min, krom la ĝena interludo de absurda ĵaluzo pri la rev-idealaj viro kaj virino de la geparanoj. La rimaj vers-paroj emas enuigi min, sed Baghy estas sufiĉe lerta tiurilate kaj en disvolvigo de la rakonto por teni la atenton. Li ja estis aktoro do komprenis draman strukturon. La kerna problemo estas, ke la afero estas ege eksmoda kaj kliŝe romantika; mi ne scias kiel nuna leganto povus trovi ĝin agrabla. La erotika dimensio estas finfine subigita al konservativa ĉasta moraleco.

La Dua Bildo estas pli agrabla kvankam troa: petolas nimfo, faŭno, elfoj, feinoj. Laŭ draminstrukcioj, la etoso estas erotika. La sceno imponas pli vigla ol la unua bildo, ankaŭ lingve. Oni anticipas la disvolvon de zorgo pri la suferoj de la vivo kiuj atendas. Ties alveno igos la dramon interesa post tro-siropa lirikeco.

Marjorie Boulton antaŭparole ekstazis, kvazaŭ temas pri majstroverko. Evidente, temas pri enamiĝo al la verko kiel al la homo. Kion diri pri tio?

Oni agnoskas, ke la kunteksto de verkado estis fakte eskapo el la malespero de la subpremo de la Hungara Revolucio de 1956. Maljunulo Baghy rebatas la deprimigan epokon per aserto de freŝa juneco.

Ni vidos, kiel mi reagos plu dum plua relego de la verko post kvar jardekoj. Mi anticipas ankaŭ kompari ĝin al La Tragedio de l’ Homo de Imre Madách.

Jen du recenzoj:

AMO AL LA VIVO KAJ BELO, recenzo de Baldur Ragnarsson, Norda Prismo 1958.

Recenzo: Sonĝe sub pomarbo, de Julio BAGHY de Ferenc Szilágyi, La Nica Literatura Revuo, 4/3, paĝoj 108-113.

2012-06-24

Kálmán Kalocsay revizitata

Mi nuntempe relegas esperantaĵojn legitajn antaŭ jardekoj. Ŝajne mi estas nun pli atentema al detaloj aŭ pli favorema ol antaŭe.

Mi jam en antaŭa afiŝo diskutis (plejparte anglalingve) mian freŝan respekton al la intelekto de Kalocsay, preter liaj konataj poeziaj kaj prilingvaj kontribuoj. Mi specife referencis la Antaŭparolon al Vojaĝo al Kazohinio kaj “La Tragedio de L’Homo kaj Imre Madách” en Dek Prelegoj.

Estas ankaŭ interese rekonatiĝi pli detale pri ja jam konataj kontribuoj al literaturo kaj esperantologio, ekz. pere de:

Haupenthal, Reinhard. La Kontribuo de Kálmán Kalocsay al Esperanta kulturo. Lelystad, Nederlando: Vulpo-Libroj, 1978.  16p.
Ĉi tie oni trovos tre detalan superrigardon de la agado kaj atingoj de Kalocsay en la evoluo de Esperantaj literaturo, lingvo, kaj ĝenerala kulturo.

Mi estis tute forgesintaj ĉi tiujn ŝlosilajn intervjuojn kun Kalocsay kaj Auld, kies vidpunktoj ofte surprizas. Ankaŭ interese estas kontrasti ilin:
Haupenthal, Reinhard [intervjuinto]; Kalocsay, Kálmán [intervjuito]; Auld, William [intervjuito]. Du intervjuoj: interparoloj kun Kálmán Kalocsay kaj William Auld. Saarbrücken: Arthur E. Iltis, 1979. 28 p.
Mi raportos pri Auld estonte.

Iinstigite de Haupenthal, Kalocsay revizitas la demandon, ĉu li estas "poeto sen popolo". Li malaprobas reeldonadon de frua poemaro Mondo kaj Koro, kontentas pri Streĉita Kordo kaj Izolo, ne plu volas verki originalajn poemojn kaj taksas tradukadon pli grava afero. Tradukado estas deviga por hungaraj poetoj. Kalocsay taksas stultega la aserton de E.L.M. Wensing, ke afiŝo de Fiat en Esperanto pli valoras ol la tuta Esperanta beletro.

Kalocsay iom skeptikas pri tradukado de originalaj Esperantaj verkoj nacilingven. La provoj atentigi la nacilingvan publikon pri la valoro de Esperanto fare de Verloren van Themaat, kiu publikigis nederlandlingvajn tradukojn, fiaskis. Parto de la problemo estas elekto de eksmodaj romantikaj kaj sentimentalaj poemoj, kiajn la esperantistoj iam sed neniu ie ajn ŝatas nuntempe. (La sama juĝo aplikendas al propraj por-okazaj poemoj.) Pri La Infana Raso de William Auld, Kalocsay opinias, ke partoj, sed ne la tuto de tiu poemego kontentigas. Li ŝatas la unuan ĉapitron, sed ne ŝatas rektajn deklarojn, predikojn, admonojn, ktp., kiaj ne taŭgas en poezio.

Kalocsay iam nomis "Esperantan kulturon" la "amata ĉevaleto" de Auld. Kalocsay ne volas rifuzi sian hungarecon kaj cerbumas el kio konsistiĝus esperantisma patriotismo: nur la literaturo povus esti la komuna perilo. Sed eĉ literaturo ne sufiĉas por komuna Esperanto-kulturo, ĉar ĝi magras kvante kaj kvalite. La interna ideo eble plenumis unuigan rolon, sed ne plu, kaj la sennacieca idealo de Lanti estas frenezaĵo.

Kalocsay respondas pri propra rolo en Esperanta literaturo. Li ne scias, ĉu sia poezia verkado originala aŭ traduka estas plej influhava. Li bedaŭras, ke siaj bagatelaj Rimportetoj tiom furoras. Li ne certas, ĉu fakte okazis rekta influo de propra stilo al aliaj poetoj. Li opinias, ke sia simpleco kaj rekta esprimado, kiun li preferas, ĝenerale influis, montrante la eblecon verki poeziece.

Kalocsay, kiu, oni konas, malrekomendis la eldonigon de Ŝtupoj sen Nomo, denove esprimas sian malŝaton de la verkaro de Baldur Ragnarsson. Kalocsay specife analizis la laŭ si sensencan poemon "La Amo kaj l'Amebo". Kalocsay: "La sola homo, kiun mi ne povas kompreni nek toleri estas Ragnarsson." Edwin De Kock estas simple mallerta, sed li ne estas pozulo, kia estas Ragnarsson. Victor Sadler estas ĝuebla.

Kalocsay diskutas la misekvilibron inter originala poezio kaj aliaj ĝenroj. Verki lirikon, kian aktuale neniu volas legi, estas relative simpla afero, sed verki romanon aŭ dramon postulas multe da nekompensata ŝvitado. Raymond Schwartz parte sed ne tute kontentigas. (La verko diskutita supozeble estas Kiel Akvo de l'Rivero.) Pri la romano de John Francis (supozeble La Granda Kaldrono) ni vidos.

"Baghy estis sovaĝa talento". Viktimoj estas la plej legebla primilita lia romano. Baghy ne estis nur aŭtobiografiema, li rekte interagis kun multaj esperanistoj kaj lia personeco estis bone konata. Liaj konatoj ne povis rezisti lian universalan brakumon. "Marjorie Boulton estis tute enanimiĝinta al li, ekzemple. Ŝi estis enaminiĝinta al ĉiu . . ."

Haupenthal ŝatus legi eventualan memuaron de Kalocsay por senmitigi la iamana Literaturan Mondon, sed Kalocsay preferas konservi la privatecon de sia privata vivo, kaj li ne havis la oportunon rekte ĉeeste aktivi en esperantistaj rondoj.

Kalocsay rifuzas konfesi publike ke li mem estas la pseŭdonima Peter Peneter. Li ruze dancas ĉirkaŭ la demando. Parto de tiu segmento de la intervjuo estas ellasita laŭ peto de Kalocsay, sed Haupenthal poste aldonas ĝin, ĉar Kalocsay jam mortis.

Okazas ankaŭ ampleksa diskuto pri la kunlaborado kun Gaston Waringhien. La unua kontakto temis pri metriko kaj la rilato inter nacilingvaj stiloj kaj Esperanto. Kalocsay ankaŭ diskutas tradukajn aferojn.

La fina demando estas, kial Kalocsay aktivis per Esperanto dum pli ol duonjarcento? Kalocsay ne havis abundajn oportunojn persone renkonti kaj ekkoni esperantistojn. Lia ĉefa plezuro estis la tradukado, kiu cetere postulas tutan engaĝigon kaj komprenemon ĉe la originaloj. La hungara lingvo ne bezonis lin, sed Esperanto jes. "Esperanto estis mia nobla hobio."

Tre interesa intervjuo, ĉu ne?

2012-06-14

Roberto Passos Nogueira: “Pri Moderna Poezio kaj Esperanto”

Mi jam raportis ĉi-bloge pri la eseo "Arta Partikulareco kaj Esperanto" (1972) kaj la poemo "A World in a Grain of Sand" de Nogueira, kaj "The Secret Malady of Esperanto Poetry" (1973) de Julius Balbin, kiu lastatempe aperis en Esperanta traduko en Beletra Almanako, N-ro 13, Februaro 2012 (6-a jaro).

Nun vi povas trovi miabloge eseon el poemaro de Nogueira Vojo kaj Vorto (1972):

Pri Moderna Poezio kaj Esperanto” de Roberto Passos Nogueira

Nogueira (en 1972) defias la hegemonion de parnasismo kaj "romantikaj siropaĵoj" kaj pledas por modernigo kaj malprovincecigo de la poeziarto de Esperanto, simile kiel okazis en avangardaj movadoj de la 20a jarcento.

Kio pri la originalaj kaj tradukitaj poemoj de Nogueira? Ne ĉiu opinias, ke Nogueira sukcesis:

Recenzo de Baldur Ragnarsson, Esploroj; Roberto Passos Nogueira, Vojo kaj Vorto (Paco, 1974) de Karl Schulze

Do, post 40 jaroj, ĉu jes aŭ ne la Esperanta poezio ĝisdatiĝis al la stato de mondpoezio, ni trovas nin en malsama kultura epoko, do niaj pensoj devas plu evolui.  Tamen, laŭ historia perspektivo, la menciitaj eseoj estas notindaj. Jen pluaj rilataj verkoj troveblaj miareteje:

Kiom Longe Atendi” de Brian Price-Heywood

Esperanto Kiel Anti-Lingvo” de Baldur Ragnarsson

2011-10-26

Surrealismo/Superrealismo en Esperantujo

En antaŭa afiŝo pri surrealismo, mi registris kelkajn retligojn pri la temo. Nu, Superrealismo (surrealismo; en Vikipedio v. ankaŭ Kategorio:Superrealismo) lasis spurojn en Esperanta literaturo, sed estas malfacile elsarki tian materialon interrete. Rimarku denove la artikolojn pri Manifesto de la Superrealismo (1924), André Breton, kaj  René Magritte. Krom la vikipediaj artikoloj, estas la amuza Salvador Dali - Neciklopedio.

Estas kelkaj mencioj de "surrealism" en la anglalingva Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto by Geoffrey H. Sutton, en konekso kun Baldur Ragnarsson, Þórbergur Þórðarson, Sara Larbar, kaj Mao Zifu.

2011-05-01

Huellas (Spuroj) de Baldur Ragnarsson

Jen hispana traduko fare de Jorge Camacho de originala Esperanto poemo "Spuroj" de Baldur Ragnarsson:

Huellas, de Baldur Ragnarsson

2011-04-13

Thorbergur Thordarson (Þórbergur Þórðarson) & Esperanto

En Esperanto:

Þórbergur Þórðarson - Vikipedio

Þórbergur Þórðarson, verkisto kaj esperantisto 1889 - 1974 de Baldur Ragnarsson (15 p.)

En la angla:

Þórbergur Þórðarson - Wikipedia, the free encyclopedia

In Search of My Beloved, Icelandic Fever: A Southern Saga (blog), Aug 17, 2008

Þórbergur Þórðarson (Icelandic literature)

Jen mencio de Esperanto en anglalingva artikolo:

New Yorker: Bréf frá Reykjavík
New Yorker: A Letter from Reykjavík, 9. mars 2009
.
by Ian Parker. Pressan.is, 16. mar. 2009

One evening, I met a man in his thirties who had once had a powerful job in the arts in Reykjavik. A few years ago, he began to charge personal expenses on his company credit card. The habit grew—"I wanted to be able to do things, have dinners, buy champagne"—until he had slipped into "a kind of madness" of embezzlement. He was eventually exposed and convicted. His sentence included a month in prison in Reykjavik, which he described as "a pretty positive experience, kind of like some people take a vacation in a monastery to clear the mind." He exercised, lost fifteen pounds, and read the works of Thorbergur Thordarson, a twentieth-century experimental writer and a champion of Esperanto.
Retejo en la islanda kun kelkaj artikoloj (plejparte en la islanda) pri Esperanto: thorbergur.is - Forsíða.

2011-03-29

Baldur Ragnarsson: prelego de Mauro Nervi

Dankon al UEA, jen prelego de Mauro Nervi en la Malferma Tago, 27 novembro 2010: "Baldur Ragnarsson: Poezio kiel sinesprimo kaj sindeteno".

Mauro Nervi: Poezio de Baldur Ragnarsson 1/4

Mauro Nervi: Poezio de Baldur Ragnarsson 2/4

Mauro Nervi: Poezio de Baldur Ragnarsson 3/4

Mauro Nervi: Poezio de Baldur Ragnarsson 4/4

Mi raportos denove post aŭskulto.

2011-03-05

Baldur Ragnarsson: por diskuto

Baldur Ragnarsson, unu el la plej eminentaj esperantistaj poetoj aperintaj post la dua mondmilito, estis proponita de la Esperantlingva Verkista Asocio por la Nobelpremio pri Literaturo. Pluajn retligojn ĉi-temajn troveblas ĉi-bloge.

Ĉe la literatura rondo de la Esperanto-Societo de Vaŝingtono, dimanĉon, la 13an de marto, je la 2a ptm, ĉe Cosi's proksime de la Parlamenta Biblioteko, ni diskutos laŭeble la jenajn poemojn:

La filozofio = Ŝtupoj, Unua, XX

La simbolo  = Ŝtupoj, Tria, III

... Sed ankaŭ tiu tempo ...

La insulo de l' poeto = Ŝtupoj, Unua, XIX

"Nerimarkitaj Herboj"  (el Esploroj) /
"Unsung Leaves" translated by E. James Lieberman

Restas 3 pluaj poemoj troveblaj ĉe la retejo de Don Harlow, sed verŝajne mankos sufiĉa tempo. Ĉiu havas propran guston: mi intence elektis la plej malfacilajn poemojn, ĉar mi preferas fosi sub la surfacon. La laste nomita ne estos tiom kaprompa, kaj ĝin akompanas anglalingva traduko de Jim Lieberman, kaj eble tio instigos komencantojn.

Ho Francis, Francis, Francis refoje

Ha, mi travestias poemon "Rimletero" de William Auld, la lasta poemo en poemaro Humoroj. John I. Francis estas unu el miaj favorataj Esperantistaj verkistoj. Jen unu apreco de Francis:

John Francis: pintulo bezonas reeldonon de Baldur Ragnarsson
Libera Folio, 2006-05-02 (Unue aperis en Juna Amiko, foto el La Brita Esperantisto)

Temas ĉefe pri la grandega romano La Granda Kaldrono (1978), kiu estas elĉerpita kaj meritas reeldonon.  Mi bonŝancas posedi ekzempleron, bedaŭrinde nelegitan. Mi memoras ke oni atendis dum multaj jaroj la eldonigon de ĉi tiu romano, do mi rapidis aĉeti ĝin.

Ragnarsson mencias la novelarojn de Francis kaj alian romanon, Misio sen Alveno (1982), kiun legas kaj diskutis kelkaj anoj de la literatura rondo de la Esperanto-Societo de Vaŝingtono antaŭ du jardekoj. Ne menciita estas alia romano, La Kastelo de Vitro (fantasta romano, 2004).

Ragnarsson diskutas la poemon La kosmo, kiu debutis en la pionira verko de la "skota skolo", Kvaropo (1952).

La novelaro Vitralo (1960) estas unu el miaj favorataj Esperantaj volumoj. Elstaras je Ragnarsson "Ĝermoj en rikolto" (kiu troviĝas en almenaŭ unu antologio) kaj "La tuŝo de morto".  Mi bone memoras la unuan. Mia favorata tamen estas la genia "La Tento de Kul". Mi ŝatas ĝin tiel ke mi tradukis ĝin anglalingven:

"The Temptation of Kul" by John I. Francis, a tale of absolutisms in conflict

Enestas en Vitralo kelkaj seriozaj kaj pluraj noveloj. Francis revivigis la karakteron Jurgen el James Branch Cabell, kaj kreis propran fikcian regnon Juglando. Sed el la satiraĵoj mian favoratan mi enretigis: "La Klera Despoto". Temas pri beletrema mania reĝo sed rememorigas min pri Stalin.

Fontoj de verkoj de kaj pri John Islay Francis:

OLE pri John Francis
Literaturo en Esperanto (Don Harlow)

2011-03-02

Baldur Ragnarsson: Ŝtupoj kaj poste

Mauro Nervi, Prezidanto de la Esperantlingva Verkista Asocio kaj mem eminenta poeto, verkis anglalingvan leteron en 2007 al la Sveda Akademio por rekomendi Baldur Ragnarsson por la Nobelpremio pri Literaturo. En tiu letero li priskribas la ŝlosilan rolon kiun okupas Ragnarsson en la evoluo de la Esperanta poeziarto. Elstaras ĉi-rilate du poemaroj, Ŝtupoj Sen Nomo (1959) and Esploroj (1974). Se vi povas legi anglalingve, vi trovos ĉi tion interesa.

Mi ne kompetentas taksi la takson en ĉi tiu letero, kaj mi posedas nur la poemaron  Ŝtupoj Sen Nomo, do mi donos nur neformalajn personajn reagojn. Mi jam blogis pri Ragnarsson donante retligojn al kelkaj liaj poemoj kaj aliaj aferoj. Ĉar temas ĉi-okaze pri poemoj, mi indikos la esencajn retligojn:

Baldur RAGNARSSON (Originala Literaturo, en la reto, en Esperanto / Don HARLOW)

"Nerimarkitaj Herboj" de Baldur Ragnarsson (el Esploroj) /
"Unsung Leaves" translated by E. James Lieberman

Tradukoj fare de Baldur Ragnarsson el Giacomo Leopardi & Salvatore Quasimodo

Pri la poemoj en la retejo de Don Harlow, notu:

La filozofio = Ŝtupoj, Unua, XX
Finosortas = Ŝtupoj, Unua, XV
La insulo de l' poeto = Ŝtupoj, Unua, XIX
Raŭka rido = Ŝtupoj, Dua, II
La simbolo  = Ŝtupoj, Tria, III

Do, preter Ŝtupoj, troviĝas:

Renaskiĝo
... Sed ankaŭ tiu tempo ...

Nu, jen kelkaj impresoj tre subjektivaj. Al aktuala usonangla estetiko—almenaŭ la mia—fiksformoj rimaj poemoj ofte tedas aŭ ĝenas. Aldonu al tio tro da didaktismo, predikado, deklarado, kaj oni—almenaŭ mi—sentas iom da pompeco. (Eĉ la vorto "pompo" sonas pompe!) De tempo al tempo poemo de Ragnarsson ĉi tiel min frapas, sed multokaze, dankinde, Ragnarsson montriĝas majstro de ritmo, vortmuziko, kaj humorkonstruado. Samrange, se ne pli, gravas en pluraj poemoj simbolaj enigmoj, kiuj pensigas preter la ofte trovata surfacniveleco de Esperantaj poemoj.

Kiam Kalocsay malrekomendis eldonadon de Ŝtupoj, li citis interalie la etoson de pesimismo, malespero kaj morto en la poemaro. Jes, oni trovas tion, kvankam kelkfoje interesajn specimenojn, ekz.

Ŝtupoj, Unua, IX: Kiam al morto transiĝos la Tero

La poeto pensas pri naskiĝo de homspeco sur fora planedo.

Ŝtupoj, Dua, X: La mano jam dormas

Sojle de estingo, la poeto defias la mondsistemon aŭ sociordon.

Ŝtupoj, Tria, XX: Mi aŭdis ilin proksimiĝi

La poeto rakontas pri nenomitaj invadantoj kiuj paŝ-post-paŝe kaptas erojn de lia korpo ĝis atingo de la koro.

La finaj du poemoj ja estas deprimigaj:

Ŝtupoj, Tria, XXI: malrapide
Ŝtupoj, Tria, XXII: eĥas flustre

En ŝtupo Tria, XXI, elpaŝas la skeleto de la korpo. Nur unu poemo en la poemaro estas pli longa. Post pluraj turnoj, ĝi finiĝas per versoj pri pereo.

Ŝtupo Tria, XXII havas frapan ritmon, kun ripeto fine de ĉiu stanco:

moko moko mok
sen fino

Ho ve! Mornaj ja, sed ĉi tiuj tamen estas interesaj poemoj.

Jen alispecaj, diversaj poemoj en Ŝtupoj:

Unua, X:  Sunoŝaume maro ŝvelas
Unua, XI: Al ni Genez' proklamas
Unua, XIII: Akceptu mian manon, infaneto
Unua, XIV: Mi ĵetas ŝtonon alten en l'aeron
Unua, XX: Komprenon pri la Amo alportas esploroj
Dua, IV: Kiam Mondo la Muĝa disstreĉos la faŭkon
Dua, VI: Mi kiu strabe strebas . . .
Dua, XIII: Vidante neĝon cigni krudosubon
Dua, XIV: Dum mil mil jaroj
Dua, XX: Treme, sur mensofundo
Tria, II: Vi estas la ploro de l'nokto
Tria, V: Ĉio aktivas krom l'ideo kaj mi
Tria, VI: Mi estas la suno
Tria, VIII: Pli silente ol luno
Tria, XVII: Ke frapu la penso
Tria, XIX: Ni forgesis

2011-02-26

Baldur Ragnarsson: "Nerimarkitaj Herboj" / "Unsung Leaves"

Jen poemo kun anglalingva traduko. / Here is an original Esperanto poem with an English translation:

"Nerimarkitaj Herboj" de Baldur Ragnarsson /
"Unsung Leaves" translated by E. James Lieberman


Mankas al mi bibliografia fonto de la originala poemo. Eble iu povus provizi ĝin.

2011-01-31

Baldur Ragnarsson, nobelpremioto?

Eble vi memoras, ke oni iam promociis William Auld kiel kandidaton por la Nobel-Premio de literaturo. Akademio Literatura de Esperanto nun rekomendas veteranan poeton Baldur Ragnarsson kiel Nobel-kandidaton. Notu ankaŭ:

Baldur Ragnarsson - Bibliografio de la verkoj en Esperanto

Atentu ankaŭ retligojn, precipe al la jenaj retejoj:

Baldur Ragnarsson (OLE)

Baldur RAGNARSSON (Originala Literaturo, en la reto, en Esperanto / Don HARLOW)

La (ne plu vivanta) Don Harlow provizas sonregistraĵon de Finosortas.

Pro mia intereso pri la temo, mi mencias la poemon La filozofio.

Kompreneble, oni trovas Baldur Ragnarsson ĉe Vikipedio. . .

. . . kaj eĉ en la anglalingva Wikipedia (in English).

Ragnarsson estas ankaŭ tradukisto kaj eseisto kaj poeto en la islanda lingvo. Miareteje troviĝas iu unika eseo:

Esperanto Kiel Anti-Lingvo de Baldur Ragnarsson

Notu ankaŭ:

The Secret Malady of Esperanto Poetry (1973) by Dr. Julius Balbin