2020-05-11
2018-11-30
Voltaire: filozofiaj rakontoj
- Zadig (1747/8)
- Micromégas (1752)
- L'Ingénu (La senartifikulo) (1767)
- Le Taureau blanc (La blanka virbovo) (1773/4)
Voltaire’s philosophical tales: commentary
En la artikolo pri Voltaire en Vikipedio konstateblas ke ekzistas tradukoj de pluraj verkoj en Esperanto. Rimarku ekzemple recenzon pri la jena:
Recenzo: Tri verkoj de Volter [Kandid, Zadig, Senartifikulo] (trad. E. Lanti) de Tomaŝ PUMPR (La nica literatura revuo, 3/3, p. 115-120)
Libroforme aperis ankaŭ:
- Mikromego kaj aliaj rakontoj [15 rakontoj], trad. André Cherpillod (Chapecó: Fonto, 2014)
- Katekismo de la honesta homo, trad. André Cherpillod (Chapecó: Fonto, 2012). Recenzas Renato Corsetti
- La franca jezuito kaj la ĉina imperiestro (Raporto pri la ekzilo de la jezuitoj el Ĉinio), trad. André Cherpillod (Courgenard: La Blanchetière, 2014)
- "Blanko kaj Nigro", trad. Roland Platteau
- "La unuokula ŝarĝoportisto", trad. Edgard Verheyden, en Flandra Esperantisto, okt. 1936, p. 53-57.
- "La unuokula ŝarĝisto", trad. Daniel Luez
- "La du konsolitaj", trad. René Bricard
- "Memnono, aŭ la homa saĝeco", trad. F. Lallemant
- Voltaire, 30 Majo 2017 (kun la recenzo de Tri verkoj fare de Pumpr)
- Voltaire, 21 Novembro 2018 (kun anekdoto "La ŝuoj de Voltaire")
Verkis
Ralph Dumain
je
3:28 PM
0
komentoj
Rubrikoj: ateismo, fabeloj, fikcio, filozofio, franca literaturo, Klerismo, kristanismo, liberpensado, mitologio, racio, religio, satiro, sciencfikcio, Voltaire
2018-03-13
Omaĝe al Imre Baranyai (Emba), 14 marto 1902 - 1961 (2)
Ekzilo kaj azilo (poemaro) de Emba
En aktuala retejo de Don Harlow:
- Hororo de Imre BARANYAI (Emba) Unikoda versio
- Novjara penso de Imre BARANYAI (Emba)
Denove, jen miareteje:
- Al la Forironto de Emba (Imre Baranyai)
- Emba de Sándor Szathmári
- (Recenzo): Emba, “Maria kaj la Grupo” de R. Dumain
Review: Imre Baranyai (Emba), “Maria and the Group” (“Maria kaj la Grupo”) by R. Dumain
Verkis
Ralph Dumain
je
4:26 PM
0
komentoj
Rubrikoj: beletro, datrevenoj, filozofio, Imre Baranyai (Emba), laborista movado, liberpensado, naziismo, poezio, recenzoj, satiro, stalinismo
2015-10-12
Marjorie Boulton: "La kaptilo de Dio"
Kiel en ŝia novelo "Tiel, kiel ĝi ne okazis," Boulton montras sin malobeemulo kaj ribelulo. Brave! Ŝi plej interesas kiam ŝi utiligas fantaziajn elementojn en siaj rakontoj. Ĉi-rakonte ŝi uzas metempsikozon, kiu unuavide frapis min similcele al la teatraĵo The Adding Machine (La Komputmaŝinulo, 1923) de la usona verkisto Elmer Rice.
Viro kiu senplende akceptis ĉiajn sendignigaĵojn aperas por postmorta juĝo kaj responde al demandoj persistas akcepti ĉion kaj plendas pri nenio, inkluzive de la verdikto, ke li reenkarniĝu kiel muso. Kiel muso la eks-homo ĝuas tre agrablan vivon, ĝis li kaptiĝas en muskaptilo. Tiam li ne akceptas sian sorton. Li luktas indigne kaj furioze sed eventuale estas mortigata. Ĉi-foje postmorte li protestas la maljustecon de la musa sorto. Lia ribelemo estas plaĉe ricevata kaj la eks-muso ricevas pli favoran reenkarniĝon.
Kiam mi legis Boulton antaŭ jardekoj mi taksis ŝin tro leĝera, sed al mi plaĉas ĉi tiu flanko de ŝia personeco!
Verkis
Ralph Dumain
je
11:44 PM
0
komentoj
Rubrikoj: fikcio, herezuloj, humanismo, liberpensado, Marjorie Boulton, religio
2014-10-22
100a datreveno de Martin Gardner
Li estas heroo inter matematikistoj, kvankam mankis al li formala matematika edukado; fakte li estas la plej influa inspirinto kaj popolklerigisto pri matematiko en la tuta historio. Kiel mi jam blogis, li inspiris ankaŭ min. (Li agnoskis min kiel solvinton inter pluraj aliaj en artikolo.)
La 21a de oktobro estas lia naskiĝtago; hieraŭ estis la 100a datreveno. Okazis hieraŭ kaj dum la tuta jaro festoj tra la mondo honore al Martin Gardner. Estas retejo pri Martin Gardner entute kaj pri memorfestoj. Estas ankaŭ retpaĝo da omaĝoj al Gardner, inkluzive de la mia (#55).
Mi blogis ankaŭ anglalingve pri Gardner ĉe iu mia anglalingva blogo, Reason & Society.
Mia propra "kontribuo" hieraŭ konsistis el afiŝoj ĉe Twitter kaj Facebook.
Verkis
Ralph Dumain
je
1:13 PM
0
komentoj
Rubrikoj: datrevenoj, edukado, intelektuloj, liberpensado, ludoj, Martin Gardner, matematiko, skeptikismo
2012-12-16
Atheist Alliance International meets & greets Esperanto-speaking atheists
I co-founded Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo (ATEO) in 1987, Esperanto's centennial year. Others are now carrying on the work and forging links with non-Esperantist organizations.
Tanya Smith of Atheist Alliance International met the vice-president of ATEO, Anna Löwenstein, and wrote a greeting in English which Anna subsequently translated into Esperanto and published in our journal Ateismo. The translation is in the graphic to the left. Here is Tanya's original message:
"Hello atheist esperantists! As is common with native English speakers I am quite bad with other languages (it's embarrassing really), so I appreciate ATEO's translation of this greeting from me. I understand that the key goal of Esperanto is to facilitate communication and cooperation between people of different backgrounds, with the intention that this will foster goodwill and harmony on our small planet. It's a noble goal, and esperantists who are also atheists may appreciate that Atheist Alliance International has similar objectives. By challenging religion and its privileged place in society we seek a secular world that is fair to all people, and ultimately more peaceful. For all our sakes, I hope the efforts of both communities are successful in fostering a better world."
Verkis
Ralph Dumain
je
9:04 AM
0
komentoj
Rubrikoj: Anna Löwenstein, ateismo, liberpensado
2012-09-25
Michel Onfray pri Albert Camus recenzita
Michel Onfray @ Reason & Society
. . . eĉ pri Onfray en Esperanto:
Michel Onfray in Esperanto
. . . kaj blogis en Esperanto ĉi-bloge antaŭe jam kvar fojojn. Oni trovas artikolojn en Le Monde Diplomatique en Esperanto fojfoje.
Jen plua:
La lasta nova filozofo de Jean-Pierre GARNIER
Le Monde Diplomatique en Esperanto, 1a marto 2012
Temas pri negativa recenzo de L’Ordre libertaire: La vie philosophique d’Albert Camus de Onfray (Flammarion, Parizo, 2012).
En la manpleno de jam aperintaj anglalingvaj recenzoj kiujn mi legis, troveblas adoraj aŭ negativaj komentoj. Sed ĉi tiu recenzo detale kritikas la filozofion kaj asertojn de Onfray, kritikojn nevideblaj en la anglalingvaj recenzoj. Mi jam skeptikis pri Onfray, do mi pretas kredi la recenzon de Garnier. Mi supozas, ke finfine en anglalingvujo ni vidos.
En la franca:
Verkis
Ralph Dumain
je
8:57 PM
0
komentoj
Rubrikoj: Albert Camus, anarkiismo, ateismo, filozofio, Friedrich Nietzsche, hedonismo, historia materiismo, individuismo, Jean-Paul Sartre, kulturkritiko, liberpensado, marksismo, Michel Onfray, politiko, recenzoj, videoj
2012-07-21
Ĉu Libera Merkato Por Kredoj?
Jen mia eseo verkita por 5-minuta prezento al la kunsido de Ateista Tutmonda Esperanto-Asocio (ATEO) okazonta ĉe la Universala Kongreso en Vjetnamio. Mi mem ne ĉeestos.
Ralph Dumain
20 julio 2012
Saluton, Esperantistoj! Vekiĝas en mi stranga sento pri kunveno en Vjetnamio: la vorto mem incitas dolorajn memorojn pri tiu horora milito kiu ruinigis ne nur Vjetnamion sed ankaŭ la politikan kaj ekonomian ordon de Usono.
Nu, kiam mi kunfondis ATEOn en 1987, motivis min la aktuala politika situacio en Usono en kombino kun impeto fari ion praktikan per Esperanto en la jubilea jaro. Kaj kiam mi pripensas la hodiaŭan temon de ĉi tiu kunveno, mi pensas pri la ideologio kaj realo de la tiel nomita “libera merkato” en mia lando. La ideologio kaj realo de individuismo estas duflanka afero, kaj oni ne povas inteligente alfronti ambaŭ sen konscio de ties kontraŭdiroj. Kaj nia propra situacio montras, kiel la iluzio de libereco, eĉ se ĝi valoras kiel idealo, fakte povas servi kiel ilo de diktatoreco kaj servuteco.
La liberala idealo de individuaj rajtoj, kiu iam estis ilo de progresemuloj, estas ŝtelita de reakciaj teokrataj banditoj kiuj subfosas racian medicinon kaj publikan edukadon en Usono, utiligante la ŝtaton por kontraŭi la racian funkciadon de la ŝtato kaj per ŝtato rajtigi la arbitrajn decidojn kaj instruojn de frenezaj religiaj dekstruloj defie al komuna sekulara sociorda normigo.
Do kia estas la libereco en praktiko, kaj preter tio, en kio kuŝas la vojo al homa emancipiĝo en diversaj sociaj kuntekstoj? Kaj ĉu iu ŝtato rajtas ekskludi religiajn organizojn, speciale kaze de importo aŭ invado de alia lando?
Jen ĝeneralaj konsideroj retenindaj en via diskuto.
(1) Kia estas la karaktero de la koncerna ŝtato? Kia ĝia ĝenerala orientiĝo pri homaj rajtoj?
(2) Kia la karaktero de la eniranta religio? Pli bona demando, eble rilata, sed pli prioritata: kia la organiza kaj homrilata karaktero kaj politiko de la “invadanta” religio, t.e. religia organizo? Ĉu temas pri centrisma, hierarkia strukturo, kiel la Katolika Eklezio, aŭ pluraj privataj entreprenemaj aŭ diversideologiaj instancoj de sama religio, kiel diversaj Protestantaj kristanaj ordoj, aŭ despotismaj kultoj? Ĉu la organiza strukturo de la religio praktike distingeblas de la doktrina sistemo de la religio? Ĉu la praktikoj legitimitaj de religia doktrino estas tolereblaj aŭ nepermesinde kontraŭdiras la aktualajn konceptojn, praktikojn, kaj leĝajn kriteriojn de homaj rajtoj?
(3) Se kaj la invadanta religia instanco kaj la koncerna ŝtato estas reakciaj eksludemaj aferoj, ĉu oni povas dece subteni unu partion aŭ la kontraŭan? Ĉu oni malfavoru nur, aŭ almenaŭ unuaprioritate, la malstabiligan partion?
(4) Ĉu la individua homo, sendepende de ordonema organizo, libere rajtas esprimi kaj praktiki sian kredon laŭ principo de libereco de konscienco, aŭ ĉu estas limoj, ekz. pri pritrakto de inoj aŭ infanoj?
En Usono, historie, la libermerkata ideologio estis uzata por rajtigo de libereco de esprimado, eldonado, ktp., kontraŭ cenzurado kaj enkarcerigo, t.e. laŭ la principo de la neŭtraleco kaj senbrido de la kapitalisma merkato. Sed estas aliaj konceptoj de liberrajto; cetere, en praktiko, pura libera merkato ne ekzistas; la reala situacio estas manipulata, tendenca, monopolema merkato, kaj eĉ pluralisma ideologio povas kaŝi la realon.
Do diskutu.
Verkis
Ralph Dumain
je
12:28 AM
1 komentoj
Rubrikoj: ateismo, faŝismo, ideologio, individuismo, kulturkritiko, liberpensado, novliberalismo, religio, Universala Kongreso, usona historio, Vjetnamio
2011-06-10
Bertrand Russell pri pensado
Bertrand Russell laŭdas la revolucian karakteron de pensado, en angla kaj Esperanto:
Laŭde de penso, Beĉjo (blogo), 2011-06-08
Verkis
Ralph Dumain
je
2:47 PM
0
komentoj
Rubrikoj: Bertrand Russell, filozofio, kulturkritiko, liberpensado
2011-05-10
Tago de Monthy Python
Hodiaŭ estas "oficiala" tutamonda tago por festi Monty Python. Anglalingve:
International Monty Python Status Day '11
La angla filmo "Life of Brian" (Vivo de Brajan) de fama komedigrupo Monty Python estas ridegiga satiro pri religio, mesiismo, martireco, kaj naciliberiga revolucio. Brian kontraŭvole fariĝas mesio en la tempo de Jesuo. Li ankaŭ partoprenas la subteran kontraŭromian gerilan movadon. La jena sceno estas ĉerpaĵo kun tekstotradukoj (subtitles) en Esperanto.
Verkis
Ralph Dumain
je
10:50 AM
0
komentoj
Rubrikoj: ateismo, humuro, kristanismo, liberpensado, Monty Python, religio, satiro, videoj
2011-05-08
Michel Onfray en Esperanto
Jen antaŭparolo de Onfray:
Ĉe du lingvaj ekstremoj
Kaj jen la franca versio de la sama afero, aperinta en Le Monde:
Le Monde - 11/12 juillet 2010 - Tribune de Michel Onfray : Les deux bouts de la langue
Jen bonega, ege bezonata kritiko de Onfray:
Ateismo subjektiva, limigita kaj katolika, recenzo de Nikolao Gudskov, en Sennaciulo, n-ro 1263-1264, sep-okt 2010, p. 28-30
Taŭgan kritikon kian tian fare de Gudskov mi ne trovis en la angla lingvo. Mi legis la anglan tradukon, en Usono Atheist Manifesto, kaj verkis propran kritikon. Anglalingvanoj rigardu mian blogon:
Reason & Society: Michel Onfray
La afero de Onfray ekzempligas diferencojn inter naciaj ideologiaj/filozofiaj kulturoj, kvankam individuoj ne ĉiukaze enkorpigas la dominantan mensokadron de propra nacia kulturo. Ĝenerale, personoj en la angla-usona ideologia sfero rekonus nek la francan subtekston de Onfray nek la perspektivon de historia materiismo.
Verkis
Ralph Dumain
je
10:00 AM
2
komentoj
Rubrikoj: anarkiismo, ateismo, filozofio, Friedrich Nietzsche, historia materiismo, individuismo, kristanismo, kulturkritiko, laborista movado, liberpensado, marksismo, Michel Onfray, politiko
2011-01-30
Agora: fikcia filmo pri Hipatia
Laŭ Vikipedio, Hipatia (greke Yπατία, alternative Hipatio) "naskiĝis ĉirkaŭ 370 en Aleksandrio - murdita la 12-an de marto 415 en Aleksandrio) estis filozofino helena." Fakte, ŝi estis murdita de fanatikaj kristanoj en pli vasta potencolukto inter "paganoj", kristanoj, kaj judoj.
Agora (2009) estas luksa fikcia hispana filmo pri Hipatia. (Por pluaj informoj rigardu la Interretan Filman Datumbazon, kaj la filmdisko [DVD] de la filmo estas akirebla.) Kvankam la aŭtoroj asertas ke ili ne intencas abomenigi kristanismo, la kristanoj estas potencavidaj sovaĝbestoj. Kiam oni inkvicizias Hipation pri ŝia religio, ŝi respondas: "Mi kredas je filozofio."
Kompreneble,ĉi tiu fikciaĵo ne estas historie plena aŭ ĝusta. Kompreneble, ankaŭ nia scio pri la tuta historio restas nekompleta. Hipatia estas heroino de la Klerismo. Ĉi-filme, oni enkondukas novan fikcian elementon: Hipatia cerbumas pri la mankoj de la Ptolemea astronomio. Ŝi konsideras la eblan verecon de la sunocentrisma teorio de Aristarko kaj eĉ elpensas la koncepton de elipsaj planetaj orbitoj kiun fakte Kepler eltrovis post multaj jarcentoj.
Verkis
Ralph Dumain
je
12:34 PM
1 komentoj
Rubrikoj: astronomio, filmoj, filozofio, Hipatia, kristanismo, liberpensado, religio, Roma Imperio, scienco
Fan Ĝen, ĉina filozofo & liberpensulo / Fan Zhen (450 - 515 AD), Chinese philosopher & freethinker
It is very difficult to locate information on Fan Zhen in English. I learned about him thanks to Esperanto, which has in many instances served as a bridge language between cultures, filling in gaps where translations cannot be found in national languages. For more details, see this post on my Reason & Society blog:
Fan Zhen (450 - 515 AD), Chinese philosopher
In Ateisto Fan Ĝen [Atheist Fan Zhen], a chapter in Antikvaj Filozofoj de Ĉinio [Ancient Philosophers of China] by Hoŭ Ĝjŭeljang, translated from the Chinese, Fan Zhen is labeled an atheist. He also opposed the putative law of karma and its justification for the existence of rich and poor. There is some detail in this short chapter of the Fan Zhen's ideas of the material basis of the "soul".
Informoj pri ĉina filozofo Fan Ĝen malfacile troveblas en la angla lingvo; mi lernis pri li dankon al Esperanto. Ateisto Fan Ĝen estas ĉapitro en Antikvaj Filozofoj de Ĉinio de Hoŭ Ĝjŭeljang, tradukita el la ĉina. Fan Ĝen estas konata pro sia opono kontraŭ Budhismo kaj negado de la senmorteco de la animo, t.e. efektiva materiismo neanta la apartan ekzistokapablon de la animo. Ĉi tial li suferis ĝenojn en sia socio. Li malakceptis la supozatan principon de karmo kaj ties pravigon de la ekzisto de riĉuloj kaj malriĉuloj. Eble iam mi tradukos ĉi tiun ĉapitron anglalingven.
Verkis
Ralph Dumain
je
9:43 AM
0
komentoj
Rubrikoj: Budhismo, ĉina filozofio, Fan Ĝen, karmo, liberpensado, librokulturo, materiismo, senmorteco, tradukado
2011-01-28
Framasonismo, Respublikismo, Hispanio & Esperanto
Toño del Barrio blogas interese pri framasonismo, referencas sian artikolon:
El Respublikismo ĝis Esperanto tra Framasonismo: Framasonaro en Hispanio, kun speciala mencio al Esperanto, Sennaciulo, julio-aŭgusto 2010.
Enestas tiuteme en Sennaciulo, julio-aŭgusto 2010:
Bildstrio: Framasonismo en Esperantio
4: El Respublikismo ĝis Esperanto, tra Framasonismo
7: Framasonismo en Japanio
8: Framasonismo: kvar jarcentoj da tradicio
9: Framasonismo laŭ Vikipedio
10: Ĉu SAT estas framasona asocio
La ĵus donita ligita dosiero inkluzivas nur ĝis la 4-a paĝo, sed nepre rigardu la bildstrion.
Verkis
Ralph Dumain
je
7:05 PM
0
komentoj
Rubrikoj: Esperanto-movado, faŝismo, framasonismo, Hispanio, liberpensado, religio, respublikismo, sennaciismo
2010-11-11
Unua Piramida Fraŭdo
Mi ŝtelis ĉi tiun kartunon el blogo Meksikurbo:
Verkis
Ralph Dumain
je
11:26 AM
0
komentoj
Rubrikoj: ideologio, komiksoj, liberpensado, piramidoj, regado
George Eliot kontraŭ Universala Lingvo (2)
Kompareblas la historiaj kondiĉoj de la socio kaj de la lingvo. Oni devas cedi, ke la lingvaĵo de evoluintaj nacioj troviĝas en ia ajn stato krom racia; la grandaj sekcioj de la civilizita mondo nur iom reciproke kompreneblas, kaj tiel nur je kosto de longdaŭra studado; unu vorto portas multajn signifojn, kaj pluraj vortoj signifas unu aferon; la subtilaj nuancoj de signifoj, kaj eĉ pli subtilaj eĥoj de asociado, konsistigas el la lingvo instrumenton kiun apenaŭ io krom genio kapablas utiligi kun difiniteco kaj certeco. Do supozu ke la penado kiu multfoje direktiĝis al konstruo de universala lingvo racia finfine sukcesus, kaj ke oni havus lingvon sen necerteco, kapricaj idiotismoj, maloportunaj formoj, sporadaj trembriloj de buntaj signifoj, antikvaj arkaikaĵoj "familiaraj kun forgesitaj jaroj"—evidenta senodorigita ne-resonanta lingvo, kiu plenumas la celon de komunikado tiel perfekte kaj rapide kiel algebraj signoj. Via tia lingvo estus perfekta medio de esprimado je la scienco, sed neniam esprimos la vivon, kio ege superas la sciencon. Kune kun la anomalioj kaj ĝenoj de historia lingvaĵo, vi estos forlasinta ĝiajn muzikon kaj pasion, ĝiajn vivigajn kvalitojn kiuj esprimas individuan karakteron, ĝiajn subtilajn povojn de sprito, ĉion, kio potencigas ĝin je imagopovo; kaj la venonta paŝo de simpligo estos invento de parolanta poshorloĝo, kiu atingos la plejajn facilecon kaj rapidecon je komunikado de ideoj per laŭgradaj alĝustigoj de tiktakoj, reprezentotaj skribe per korespondaj aranĝoj de punktoj. Jen melankolia "lingvo de la futuro!" Tiuj sensaj kaj motoraj nervoj kiuj kune eninge pulsas, apenaŭ ligiĝas per pli necesa kaj delikata unuiĝo ol tio kio kunligas homajn afekciojn, imagopovon, spriton, kaj humoron, kun la subtilaj disbranĉiĝoj de historia lingvaĵo. Oni devas lasi la lingvon mem kreski je precizo, kompleteco, kaj unuiĝo, kiel mensoj kreskas je klareco, amplekso, kaj simpatio. Kaj estas analoga rilato inter la moralaj emoj de homoj kaj sociaj kondiĉoj hereditaj. La karaktero de eŭropaj homoj havas radikojn interplektitajn kun la pasinteco, kaj povas evolui nur per laso de tiuj radikoj nealtruditaj dum evoluado procedas, ĝis tiu perfekta maturiĝo de la semo kiu kunportas vivon sendependan de la radiko. Ĉi tiu viva konekso kun la pasinteco pli vive senteblas ĉe la Kontinento ol en Anglujo, kie ni devas rememori ĝin per strebo de memoro kaj medito; ĉar, kvankam nia angla vivo estas kerne intense tradicia, Protestantismo kaj komerco modernigis la aspektojn de la lando kaj socio multe pli multe ol en iu ajn surkontinenta lando:—
FONTO: George Eliot, "The Natural History of German Life" [La naturhistorio de germana vivo], The Westminster Review (July 1856), Vol. 66 (old series), 10 (new series), pp. 51-79. Tradukis Ralph Dumain.
Vi trovos la originalan anglalingvan elĉerpaĵon ĉi-bloge. Vikipedio enhavas skizon pri George Eliot.
Verkis
Ralph Dumain
je
9:29 AM
0
komentoj
Rubrikoj: abstrakteco, angla literaturo, Britio, George Eliot, Germanio, interlingvistiko, kamparanoj, liberpensado, politiko, sociologio
2010-10-10
Omaĝe al Emba
Mi ĉiam havis molkoran senton pri Imre Baranyai (1902-1961), kies pseŭdonimo estas Emba. Li estas poeto da sufero kaj mizero, eble enkorpigo de tipa orienteŭropa turmento.
Miareteje, vi trovos:
Recenzo: Emba, Maria kaj la Grupo de R. Dumain
"Al la Forironto" de Emba (Imre Baranyai)
Tie vi trovos retligojn pri Emba. Ĉi tiu poemo estis dediĉita al E. Lanti kaj aperis en la poemkolekto Ekzilo kaj Azilo de Emba: la tuto haveblas interrete.
Emba spertis malfacilan vivon. Kiel menciite en iu poemo, li eĉ ne povis aĉeti tajpilon por verkado. Ankaŭ, li travivis sekvajn epokojn de politika subpremado. Oni rimarkas tion en la sinsekvo de poemoj en Ekzilo kaj Azilo. Oni trovos lian ardon al Esperanto kaj esperoj de la laborista movado. Sed alvenas naziismo, kune kun la subpremado de Esperanto. Post alvenas la jubilado de liberigo kaj novaj esperoj, kiujn surtretas la botoj de stalinismo. Aperas post-stalina seniluziiĝo, kaj pesimismo alfronte la atombombon.
Antaŭ relego de la poemaro mi nebule memoris dum jardekoj du fragmentojn el poemoj. Inter liaj funebrecaj poemoj estas tristaĵo pri lia patrino: Mia patrino, portreto despera. Mi memoras la finajn versojn:
Ho, mi povus tutan mondonMi memoras ankaŭ verson kiu, fakte, varie aperas en tri poemoj. Jen Enigmo, kiu temas pri subpremado sub stalinista jugo. Sendube mi pensas pri la finaj versoj:
per titana sku' detrui,
por ankoraŭ unufoje
ŝian sunan ridon ĝui.
Ribele mi parolasJen Rebrilos la stelo, anticipe la venkon kontraŭ Hitler. La pretendoj de la "mastro-raso" proviĝos vanaj. Kaj pri Esperanto:
poetaŭgur-misteron:
Pereos, kiu volas
estingi nian stelon.
Kaj nia lingvo vivos, kaj sur la Vojo plueFine, ĉi-teme, jen Idolfalo, kiu evidente temas pri la senidoligo de Stalin. Kaj denove:
ni povos marŝi rekte, kuraĝe en la celon.
Kaj staros la ekzemplo ateste kaj instrue:
Pereos, kiu volas estingi nian stelon.
Juĝisto mi ne estas, nur esperanta homo,Eble la plej fama poemo de Emba estas En sonĝo. Jen komenco:
sed — Mene Tekel — legu flamskribe la misteron:
La famo estingiĝos kaj forgesiĝos nomo
al tiu, kiu volas estingi nian stelon!
En sonĝo princinon mi vidisEble bone konata esperantisma poemo estas La bona oĉjo Bion. Ĉiu strofo finiĝas per la verso:
kun vangoj malsekaj de ploro.
Popolo bienojn dividis,
jen kial ŝin kaptis hororo.
«Ho, se la kara Majstro vidus tion».Alia mia favorata poemo estas La penso. Ĝi estas simpla poemo, sed ĝi taŭge esprimas la pasion al libero. Ekz, jen la finaj strofoj:
Ne, ne, ne eblas la afero:Fine, mi mencios poemciklon Splitoj. #7 mi ne sukcesas kompreni:
la penson fermi per barad'.
Ĝi pli facile ol etero
forflugas tra l' karcera krad'.
Kaj se despoto ĝin enfosus
en meza mezo de l' terglob',
ĝi streĉus sin, la streĉ' kolosus,
la globon rompus per eksplod'!
Filozofi'! Respektu ĉi sciencon,Nu, mi delonge deziris omaĝi al Emba. Mi legis ĉi tiun poemaron antaŭ 35-40 jaroj kaj daŭre rememoris lin. Emba, via frustro kaj deziro daŭre eĥas.
kiu elspuras ĉies kvintesencon.
De ĉio ĝi klarigas la sekreton
per tio, ke surgluas ĝi vinjeton.
Aliaj referencoj:
Hororo de Emba (Imre BARANYAI)
Baranyai Imre (OLE)
Verkis
Ralph Dumain
je
11:31 AM
0
komentoj
Rubrikoj: beletro, filozofio, Imre Baranyai (Emba), laborista movado, liberpensado, naziismo, poezio, stalinismo
2010-08-16
George Eliot vs. universal language
The historical conditions of society may be compared with those of language. It must be admitted that the language of cultivated nations is in anything but a rational state; the great sections of the civilized world are only approximatively intelligible to each other, and even that, only at the cost of long study; one word stands for many things, and many words for one thing; the subtle shades of meaning, and still subtler echoes of association, make language an instrument which scarcely anything short of genius can wield with definiteness and certainty. Suppose, then, that the effort which has been again and again made to construct a universal language on a rational basis has at length succeeded, and that you have a language which has no uncertainty, no whims of idiom, no cumbrous forms, no fitful shimmer of many-hued significance, no hoary archaisms "familiar with forgotten years"–a patent de-odorized and non-resonant language, which effects the purpose of communication as perfectly and rapidly as algebraic signs. Your language may be a perfect medium of expression to science, but will never express life, which is a great deal more than science. With the anomalies and inconveniences of historical language, you will have parted with its music and its passion, with its vital qualities as an expression of individual character, with its subtle capabilities of wit, with everything that gives it power over the imagination; and the next step in simplification will be the invention of a talking watch, which will achieve the utmost facility and dispatch in the communication of ideas by a graduated adjustment of ticks, to be represented in writing by a corresponding arrangement of dots. A melancholy "language of the future!" The sensory and motor nerves that run in the same sheath, are scarcely bound together by a more necessary and delicate union than that which binds men's affections, imagination, wit, and humour, with the subtle ramifications of historical language. Language must be left to grow in precision, completeness, and unity, as minds grow in clearness, comprehensiveness, and sympathy. And there is an analogous relation between the moral tendencies of men and the social conditions they have inherited. The nature of European men has its roots intertwined with the past, and can only be developed by allowing those roots to remain undisturbed while the process of development is going on, until that perfect ripeness of the seed which carries with it a life independent of the root. This vital connexion with the past is much more vividly felt on the Continent than in England, where we have to recall it by an effort of memory and reflection; for though our English life is in its core intensely traditional, Protestantism and commerce have modernized the face of the land and the aspects of society in a far greater degree than in any continental country:--
George Eliot, "The Natural History of German Life," The Westminster Review (July 1856), Vol 66 (old series), 10 (new series), pp. 51-79.
For more information, see Suzy Anger, "George Eliot and Philosophy," in The Cambridge Companion to George Eliot (Cambridge; New York: Cambridge University Press, 2001), pp. 76-97.
En Vikipedio: George Eliot.
Verkis
Ralph Dumain
je
9:26 AM
0
komentoj
Rubrikoj: abstrakteco, angla literaturo, Britio, George Eliot, Germanio, interlingvistiko, kamparanoj, liberpensado, politiko, sociologio
2009-12-13
L.L. Zamenhof's 150th birthday
Ludwig Lazarus Zamenhof (1859-1917), is best known as creator of the Esperanto language. December 15 marks the 150th anniversary of his birth. Tonight I will get to meet his great-granddaughter, whose very existence is a near miracle.
I will broach the subject by enumerating three recent bibliographies/web guides I've compiled. Incidentally, I've learned, not much to my surprise though indeed to my disgust, that I can't bring up the subject of Jews in any context without being immediately assaulted by bigots. These additional bibliographies reveal more of the extent of my interests.
My first bibliography:
Marxism & the Jewish Question: Selected Bibliography
http://www.autodidactproject.org/bib/jews-marxism.html
This material is testing ground for a number of projects. Not only in terms of overt politics, but conceptually, how was historical materialism sufficiently evolved or not at any given stage or within any given tendency to explain exactly what bound the Jewish people--specifically of Europe (and more specifically of Eastern Europe, where conditions were worst)--as a people? Could historical materialism adequately encompass culture, and conversely, what did the culturalists leave out in their conceptualization of their situation?
On the plane of overt politics, one will find an emphasis here on the conceptions and policies of the Bolsheviks as compared to the Jewish Bundists (on which there is a thought-provoking new book out).
This is, however, only a portion of the elements needed for a full analysis. The late 19th century and early 20th century were filled with schemes of religious, cultural, linguistic, and political reform and radicalism. There were currents not only of socialism and Marxism, but of assimilationism, Zionism, cultural autonomism, liberalism, Haskalah (the Jewish Enlightenment)--formulated and argued by Jewish intellectuals, all involving different conceptions of the nature of the past and contemporaneous communities of European Jews and prospects and programs for their future. I attempted to cover as many of these currents as I could in my second bibliography:
L. L. Zamenhof & the Cultural, Religious, Professional & Political Context of 19th-20th Century Eastern European Jewish Intellectuals:
Selected Bibliography
http://autodidactproject.org/bib/jews-19thcent.html
Juxtaposing these two bibliographies suggests the extensiveness and complexity of the ideological ferment of the time, a topic which stands on its own, though the intellectually vacuous, ideologically degenerate, and juvenile politics of the present would gain some perspective from a study of this past.
Finally, all of this is related to a specific project. December 15 will mark the 150th birthday of the creator of the Esperanto language, L. L. Zamenhof, a product of this ferment. Tonight I will have the opportunity to meet Zamenhof's great-granddaughter, itself a remarkable occasion, all the more amazing because all of Zamenhof's children were murdered by the Nazis, and his grandson, a child at the time, escaped their clutches twice by a hairsbreadth (once under the protection of a Catholic priest), to eventually produce two daughters. Though Zamenhof is known mostly for the creation of Esperanto, underlying that project was a more general program of cultural and religious reform, all stemming from Zamenhof's preoccupation with the Jewish question.
Traumatized by the pogroms of 1881, Zamenhof, still a medical student, joined the early Zionist movement and embroiled himself in its debates. At the time various options--all utopian--were considered. Zamenhof opposed establishing settlements in the territory that is now Israel, and favored settlement in America. Ultimately he rejected Zionism altogether, and argued vigorously for years afterward that the project of settling in the Middle East would be either impracticable or disastrous. Another project involved the reform and standardization of Yiddish. (Zamenhof was born in the same year as Sholem Aleichem.) He gave up on that as well. In 1887 he published his first book outlining the basics of Esperanto. As the Esperanto movement took off internationally, he published two treatises in Russian under a pseudonym, in 1901, outlining a program for religious reform and a doctrine called "Hilelismo", inspired by Rabbi Hillel's famous aphorism concerning the golden rule as the essence of religion. Here the influence of Enlightenment thought (Haskalah) is evident, as Zamenhof rejects ancient superstitions and outmoded practices. However, Zamenhof's arguments were even more trenchant. Not only does he demolish the case for Zionism in every way possible, but he engages in a merciless demystification of the Jewish people, questioning the continuity that allegedly connects the Jewish people of today with their ancient homeland, and even questions the basis of their commonality across different nations and regions in the present.
Zamenhof enquires as to what binds peoples together in general, and in the case of Jews in particular. He settles on language and religion as the two shaping principles of peoplehood. This is the very obverse of historical materialism, as Zamenhof completely ignores material factors and concentrates all of his attention on cultural issues (I suppose what is now called by some "imagined communities"). Zamenhof rejects nationalism and in particular nationalistic religion. But curiously, he also pooh-poohs the culturalist Yiddishist option, which would be the logical choice for secularists who reject assimilation (as did Zamenhof). Yiddish is now just a "jargon" in his eyes; Hebrew is not (in 1901) a living language, and the Jews are a "pseudo-people", martyring themselves for a faith they can no longer believe in, and immersed in a nostalgia for a lost civilization with which they no longer have a substantial connection. Hence, a radical cultural reform is necessary, with a radically reformed religion for modern times, sustaining a connection between the intellectuals and the masses, aiming to create a modern, "neutrally-human" people for a cosmopolitan world. By this time Zamenhof sees Esperanto as the binding language, not a reformed Yiddish.
These ideas got Zamenhof into hot water with all parties concerned, both in Jewish circles and in the Esperanto movement, now internationally established, with its center of gravity having shifted from Eastern Europe to France. Within a few years his project underwent another transformation, and "Hilelismo" for the Jews was generalized to "Homaranismo" for everyone. ("Homaranismo" is not literally translatable but means being a member of the human family). Homaranismo bears similarities to Ethical Culture or Unitarianism, but has its own spin, intended as a mediator between inherited traditions and modern secularized consciousness, and between members of different religious traditions. While Esperanto thrived, Homaranismo sank like a stone. Zamenhof's prospective for either the Jews or of all of humanity based on linguistic and religious reform belongs to an alternative history, a timeline in a parallel universe for a strategy that had no chance in this one.
Zamenhof attempted a few other types of public interventions, a contribution to the Universal Races Congress of 1911, and a call to diplomats in 1915, proposing what nations should look like after the war. Zamenhof died in 1917.
There is a postscript to this story. Following the war, a separate workers' Esperanto movement sprang up and remained vigorous, until it was largely killed off by Hitler and Stalin. There arose within it two major factions--the anarchists/anationalists and the Soviets and their supporters. Zamenhof's idealist notions of society were criticized by Soviet Esperantists using the analytical tools provided by Soviet Marxism. They did not, however, wrestle with the Jewish question or delve into Zamenhof's specific arguments with respect to it. In any case, Zamenhof's Jewish origin was such a sensitive topic up to that time that scholars only delved into it substantively decades later.
Thus my third bibliography:
Zamenhof & Zamenhof Studies Web Guide (Zamenhof kaj Zamenhofologio)
http://autodidactproject.org/bib/zamenhofologio.html
Only a smattering of documents listed are in English, but some do tell this story, particularly in the sections on Hilelismo/Homaranismo & Jewish affairs.
Pursuing any portion of the intellectual terrain mapped out by these three bibliographies/web guides can be related to a number of conceptual issues.
___________________________________
“Scholars of Wisdom have no rest in this world or in the world to come.” -- Talmud
Verkis
Ralph Dumain
je
1:32 PM
1 komentoj
Rubrikoj: bibliografio, cionismo, Hillel, homaranismo, humanismo, jida, Judismo, judoj, Klerismo, kulturkritiko, kulturpolitiko, liberpensado, marksismo, socialismo, Zamenhof
2009-07-13
Gotthold Ephraim Lessing
Gotthold Ephraim Lessing (1729–1781) estis giganto de la Germana Klerismo kaj germana literaturo. Mi havas tradukon de la fama poezia dramo Natan la Saĝulo. Cetere, en Esperanto ekzistas tradukoj Minna de Barnhelm (1910) & tri apartaj tradukoj de Fabloj (1912, 1930, 1985).
Troviĝas rete El la fablaro de Gotthold E. LESSING, elgermanigis G. L., Norda Prismo, 58/2, p. 88. Enestas 4 fabletoj.
Esperantisto Jakvo ĉe Ipernity provizas anekdoton el Lessing:
[Lessing] iam sonĝis havi renkontiĝon kun Dio. Dio montris al li du manojn kaj diris : "En unua mano troviĝas ĉiuj respondoj al ĉiuj viaj demandoj. En alia mano troviĝas multege pliaj demandoj." Kaj Lessing respondis, "Donu al mi la demandojn, mi ne volas havi la respondojn."Pri anglalingvaj tradukoj interrete, jen:
The Education of The Human Race, [La edukado de la homaro] 1778
Verkis
Ralph Dumain
je
8:42 PM
0
komentoj
Rubrikoj: beletro, filozofio, Germanio, Gotthold Ephraim Lessing, Klerismo, liberpensado





