Showing posts with label William Blake. Show all posts
Showing posts with label William Blake. Show all posts

2008-05-14

William Blake 250-jara: eseo eldonita

Mia eseo pri Blake estas publikigita en lastatempe ricevita numero de Kontakto:

Dumain, Ralph. "William Blake 250-jara: Memor-festa Omaĝo," Kontakto, n-ro 222 (2007: 6), p. 9-10.

La temo de ĉi tiu numero estas literaturo, kaj la enhavo estas bunte diversa.

La malneta originala manuskripto de mia artikolo troviĝas en mia retejo:

"William Blake 250-jara: Kulturpolitiko kaj la Monda Disvastigo de Beletro"

Krom diversaj redaktoraj ŝanĝoj, la versio eldonita en Kontakto ellasas plurajn detalojn kaj tutan paragrafon pri kulturpolitiko.

2007-11-28

William Blake 250-jara!

Hodiaŭ—la 28-an de novembro—estas la 250-a datreveno de la naskiĝo de angla artisto kaj poeto William Blake (1757.11.28 - 1827.08.12).

Jen poemstanco kiun mi hazarde trovis, el la plej fama kaj tradukita poemo de la angla lingvo.

La Tigro [fragmento]

Tigro, tigr', ho brula hel'
En l'arbaroj de l'obskuro,
Kiaj fataj man', okulo
Faris vin terura bel'?
FONTO: Waringhien, Gaston. "Kiel Enigma Sfinkso . . .", en Ni kaj Ĝi: Eseoj III: Pri Religio kaj Arto (La Laguna: J. Regulo [Stafeto], 1972), p. 259.

Por mia bibliografio / retgvidilo, v.:

William Blake en Esperanto

Por ĉi tiu okazo mi verkis eseon eble baldaŭ aperonta en la gazetaro:

"William Blake 250-jara: Kulturpolitiko kaj la Monda Disvastigo de Beletro"

2007-10-29

William Auld, William Blake, & Mi

Mi estis studento de William Auld en Barrie Ontario en somero 1975. Mi rekonatiĝis kun Auld per letero al li je 1987.01.04, baldaŭ post mia re-aktiviĝo en Esperantujo, en Vaŝingtono. Inter la temoj pritraktitaj estas William Blake en Esperanto. Interalie, mi aŭdacis diri la jenan:


Mi scivolas, kial oni ne tradukas Blake Esperanten. Mi supozus, ke Blake konkordus kun la utopiisma menso. La nivelo de la profundeco de Blake estas tiel rara, ke oni devus havebligi lin al internacia komunumo per Esperanto. Laŭ mi, la mesaĝo de la artisto estas la plej grava afero, kaj mi ne fetiĉas pri reputacio au klasikaĵoj aŭ art-por-arto. Mi sentas, ke beletrisma literatura filozofio regas en Esperantujo, kaj oni ne sufiĉe pripensas, kio plej meritas tradukon. Oni ne hontas traduki tedajn ŝovinismajn naciajn epopeojn sed eĉ ne pripensas aŭtorojn, kies mesaĝo povus pensigi kaj inspiri alilingvulojn. Estas eĉ pli mirindige, ĉar la vortostoko/lingvaĵo estas tre simpla je Blake; la komplekseco estas en la pensaro. Mi ne estas kvalifikita tradukisto, sed ofte min tentas la provo. Iu devas traduki Blake, ĉu vi?

Auld afable respondis per letero de 1987.01.26. Al ĉi tiu punkto, li diris:


Mi ne scias, kial “oni” ne tradukas Blake Esperanten. Verŝajne ĉiu elektas laŭ sia gusto: mi faris miajn Blake-tradukojn dum mia “Blake-periodo”, nome kiam mi la unuan fojon renkontis lian verkaron en serioza studkunteksto. Mi havas tiun kutimon. Kiam mi aliras novan por mi poeton kaj tiu ekplaĉas al mi, mi ne povas ne traduki kelkajn poemojn: per tradukado oni plej profunde ekkonas la originalojn. Alie, oni komisias al mi iun traduktaskon—ekzemple la Ŝekspirajn sonetojn. Sed io devas stimuli, kaj la tasko devas allogi. Kial vi ne provu pri Blake?

Nu, mi devus klarigi pli detale koncerne la jamajn tradukojn de Blake en Esperanto, la bazon de miaj iom krudaj asertoj, kaj mian filozofion pri prioritatigo pri tradukoj en Esperanton. Nun mi devas aldoni, ke nur la lingvaĵo de lirikformaj poemoj de Blake estas simpla; liaj profetaj verkoj plenplenas da lia obskura persona mitologio.

Je la 28-a de novembro ĉi-jare okazos la 250-a datreveno de la naskiĝo de Blake. Mi pripensas verki artikolon en Esperanto ĉi-okaze. Tiam mi pli detale traktus la temon skizita ĉi tie.

Referencoj:

Alireteje:
William Auld - Vikipedio
William Blake - Vikipedio
Blake and the Xenoglots: Strange-Speaking Critics and Scholars of Blake by G. E. Bentley, Jr.

Miareteje:
William Auld: Letero al R. Dumain, 1987.01.26
William Auld: Letero al R. Dumain, 1987.01.26 (bildo de la originala)
William Blake en Esperanto
William Auld Memorial Page / En Memoro
Esperanto Kiel Anti-Lingvo de Baldur Ragnarsson
William Blake’s 250th Birthday
William Blake’s Manuscript Lyrics: Discussion in Commemoration of Blake’s 250th Birthday (28 November 1757 - 12 August 1827), November 2007
William Blake Study Guide

2007-05-06

Roberto Passos Nogueira, William Blake, & mi

La sola poemaro de Roberto Passos Nogueria estas Vojo kaj Vorto (La Laguna: J. Régulo [Stafeto], 1972), verkita kiel junulo kaj legita de mi kiel junulo. Roberto malaprobis la hegemonion de parnasismo kaj tradiciaj fiksformaj poemoj kiuj regis en Esperantujo kaj apologiis por moderna kaj avangarda poezio. Lia tezo troviĝas en la fina sekcio de la libro, en eseo "Pri Moderna Poezio kaj Esperanto" (p. 97-103). Cetere, la libro konsistas el originalaj kaj tradukitaj poemoj, kun simpatia antaŭparolo de William Auld.

Kvankam mi simpatiis je la ĝenerala perspektivo, la originalaj poemoj ne multe imponis je mi. La jena poemo inspirita de William Blake vekis mian intereson, kvankam mi tute ne komprenis ĝin:

A World in a Grain of Sand

La famaj unuaj kvar versoj, el la angla originala poemo Aŭguroj pri Senkulpeco [“Auguries of Innocence”] de Blake, troviĝas komence de la poemo de Roberto.

Koincide, Roberto loĝis en Vaŝingtono—eĉ en mia kvartalo!—dum la plej vigla periodo de la Esperanto-Societo de Vaŝingtono. Li trovis nin, ne inverse. Ni amikiĝis, kvazaŭ animaj fratoj.

Roberto surskribis mian ekzempleron de Vojo kaj Vorto, iom blage, je la 25a de januaro 1989, jene:

Al Ralph, mia preferata E-a amiko en Vaŝingtono, kun Raŭmismaj salutoj, kaj memorigante ke ni devas preĝi la meson meze de l'amaso, malstreĉiĝi, kaj ĝui, ĉar la fina venko estos nia, ni kiuj vivas la nunon sen revoj.
Kvankam mia memoro nebulas, mi supozas ke estis la sama jaro komence de kiu Roberto invitis la grupon, inkluzive de mia neesperantistaj familianoj, al sia Jarsojla Festo. Mi memoras ke mia Evelina (nun morta) dancis kun Roberto, kaj estis bongustaj manĝaĵoj.

Okazis ankaŭ konversacio pri poezio inter mi kaj Roberto kiun vidbendigis la tiama prezidantino de nia societo, Martha Flores. Interalie mi celis klarigon de la enigmo de la poemo de Roberto, "A World in a Grain of Sand." Mi ne povas rememori kion ni diris, sed mi kredas ke li emfazis la verson "manĝi la merdon de amiko". Do li sugestis pli ol eksplikis. Mi supozas ke finfine gravas la kontrasto inter la tre homa poeto-profeto Blake kaj la serena mistikulo-sanktulo de diversaj religiaj tradicioj.

Mi ne memoras la tempodaŭron de loĝado en Vaŝingtono, sed Roberto finfine revenis al sia hejmlando Brazilo, kaj ekloĝis ĉirkaŭ Rio. Mi skribis al li kelkfoje, sed post tempo li malaperis.

Referencoj:
Arta partikulareco kaj Esperanto [pri teorio de Georg Lukàcs] de R. P. Nogueira
El "Aŭguroj pri Senkulpeco" [from “Auguries of Innocence”] tradukoj de William Auld & Tom Fraser
William Blake en Esperanto
William Blake Study Guide
William Blake - Vikipedio
Roberto Passos Nogueira - Vikipedio

2007-04-24

William Blake — "La Birdoj" — memortraduko

Memore pri mia kara Evelina, kiu eniris hospitalon antaŭ du jaroj je la 19-a de aprilo, mi samtage ĉi-jare tradukis Esperanten mian favoratan ampoemon. Ŝia lasta konscia tago sur tero estis la 24-a de aprilo, kaj ŝi mortis je la 13-a de majo. Do jen mia traduko:

La Birdoj” [The Birds] de William Blake, tradukis R. Dumain

______________________________

“Mi laboras supren al futuro.”
— Epigrafo atribuita al William Blake, 1796

“I labour upwards into futurity.”
— William Blake (attributed to), 1796

2007-04-08

William Blake & ateismo?

Post mia kunfondo de la Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo en 1987, mi redakciis du bultenojn antaŭ ol iniciati la revuon Ateismon. Mi ĵus hazarde trafoliumis la duan, t.e. Bulteno de ATEO, n-ro 2, julio 1988, kaj rimarkis rubrikon "Finaj Pensoj" (p. 9), kie mi metis aforismon:

"La milito estas energio sklavigita." — William Blake

Kial Blake en ateisma literaturo? Nu, de la aĝo 17, antaŭ pluraj jardekoj, Blake estas mia favorata poeto kaj finfine la sola "mistikulo" kiu interesas min.

Post tiu "fina penso" mi aldonis mian propran aformismon:
"La plej valora juvelo en la mondo estas la homa cerbo."
Post eldono mi ricevis leteron, en kiu iu plendis pri mia aserto!

Blake esprimis kontraŭdirajn pensojn pri diversaj ŝlosilvortoj, kaj en diversaj periodoj de sia vivo. Ekzemple, sur la gravuraĵo Laocoon estas surskribo (inter multaj): "Scienco estas la arbo de morto." Sed, en la manuskripto de la nepublikigita poemo "The Four Zoas" [La Kvar Zooj], la last verso estas (en mia traduko):
"La obskuraj religioj estas foririntaj kaj dolĉa scienco regas".

T.e.:

The dark Religions are departed & sweet Science reigns

Kia dolĉa verso!

Nu, Blake defendis Thomas Paine sed kondamnis deismon (diismo: la raciigita Dio de la Enlumiĝo.) Sed ĉi tio mi ekspliku alian fojon.

2007-03-29

Paul Robeson

Paul Robeson - Vikipedio

Omaĝe al Paul Robeson, blogero de Allan Fineberg ĉe ELNA. Mia komento ankoraŭ ne aperis.

Jen traduko de kanzono "Jerusalem" (el poemo Milton de William Blake) fare de William Auld:

Jerusalem de William BLAKE elangligis William AULD, J. S. DINWOODIE

Pratempe en Anglujo ĉu, traduko de "Jerusalem" [fakte el Antaŭparolo al Milton], kun muziko de Hubert Parry

Antaŭ plauraj jaroj, je mia instigo, amikino miafamilia kaj profesia kantistino Elizabeth Duckett preparis surprizan prezenton de ĉi tiu kanzono ĉe Zamenhof-bankedo de la Esperanto Societo de Vaŝingtono. Ŝi kaj mi estas admirantoj de Paul Robeson dum multaj jaroj.

Mi skribis al William Auld pri ĉi tiu evento, al li plaĉiga, kaj mi kredas ke ankaŭ li estis adepto de Robeson.