Showing posts with label Humphrey Tonkin. Show all posts
Showing posts with label Humphrey Tonkin. Show all posts

2014-05-16

Humphrey Tonkin: Du prelegoj pri Esperanta beletro

Jen bonega prelego, instruo pri influoj al esperanta literaturo, surprizaj influoj el la brita literaturo:



Humphrey Tonkin: Traduko kaj originalo en la Esperanto-literaturo from Universala Esperanto-Asocio on Vimeo

Laŭ Vimeo:
Prelego de Humphrey Tonkin en la 37-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA, en kiu li parolas pri la nocio ke la Esperanto-literaturo estas en si mem tradukita literaturo, ĉar ĉiu literatura verko en Esperanto estas iasence manifestiĝo de la kultura kaj lingva fono de la verkinto. Tonkin legas dum la prelego jenajn poemojn: 
Kálmán Kalocsay: La celoj dronis
Kálmán Kalocsay: En amara horo
Edmond Privat: Lasta kiso
Clarence Bicknell: Aŭtuno
Jen prelego "Poeto kore fajra - H. Tonkin pri Marjorie Boulton":

Prelego dum la 40-a Malferma Tago de UEA, Roterdamo, 10a de majo 2014. Filmo: Katalin Kováts, www.edukado.net

2013-08-09

Charles Baudelaire: Habelo & Kaino & aliaj

Jen:

Habelo kaj Kaino (el La Floroj de l’Malbono) de Charles Baudelaire, tradukis Kálmán Kalocsay.

 Baudelaire simpatias la rason de Kaino, anticipas renverson de la kosma ordo. Jen ero en mia dokumentado de la Edena kaj Kaino-Habela mitoj.

Jen aliaj tradukoj de Baudelaire en Esperanto:

La Albatro [KALOCSAY Kálmán] & ĉe Babelmatrix
La celo de la poezio [André ALBAULT]
La fremdulo [A. NURAK] Unikoda versio
[P] Invito por vojaĝo [K. de KALOCSAY]
[P] La kato [Mireja COROBU]
[P] La kato ["Filip_fr"]
[P] La kato [Gaston WARINGHIEN kaj Kálmán KALOCSAY]
Kaj jen: Recenzo: La floroj de l' malbono de Baldur RAGNARSSON

Humphrey Tonkin en anglalingva intervjuo mencias komparon fare de William Auld de angla and esperanta tradukoj de "L'albatros":

An Interview with Humphrey Tonkin

2012-12-20

Zamenhof-Simpozio 2010 ĉe UNo ĉemize


Kio estas ĉi tio? Jen T-ĉemizo, farita de esperantisto-entuziasmulo Neil Blonstein. La bildo estas fotografo farita ĉe Zamenhof-Simpozio kiu okazis en Novjorko la 15an de decembro 2010. En la grupfoto aperas Sam Green, Ralph Dumain, Humphrey Tonkin, George Soros, oficialulino de UNo, Neil Blonstein, kaj filo de Soros.

Kiaokaze Neil surportas ĉi tiun T-ĉemizon, mi ne povas imagi.

2012-06-18

Humphrey Tonkin on Esperanto & literary translation / pri literatura tradukado

Kvankam Humphrey Tonkin estas bone konata ĉe mi, kiel en la tuta Esperantujo, la amplekso de lia verkaro evidente ne estas universale konata. Ekzemple, ĉi tiun rimarkindan eseon mi ĵus eltrovis:

The Semantics of Invention: Translation into Esperanto
Humphrey Tonkin
University Professors Program of Boston University
Literary Translation Seminar
February 22, 2008

Eĉ la pli flankaj informoj de ĉi tiu eseo estas notindaj. Ekz. mi lernis ion novan pri la iama maldekstra esperantisto kaj sindikatmovadano Mark Starr, kiu transdonis al Humphrey tradukon de Winnie-the-Pooh (Winnie-la-Pu) fare de Ivy Kellerman Reed.

Pro la nekontentiga kvalito, Humphrey retradukis ĝin cele al sukcesa eldonigo de eminenta eldonisto. Li priskribas la procezon kaj problemaron de tradukado kaj studadon de diversaj tradukoj (inkluzive la latinan, kiun mi memoras, ĉar latinista amiko mia konis ĝin).

Humphrey citas Umberto Eco, sed eĉ pli interese, li referencas la lingvajn konceptojn de Walter Benjamin (amiko de Theodor W. Adono kaj iama kunlaboranto kun la Frankfurta Skolo de kritika teorio).

Humphrey resumas la tradukan programon de Zamenhof kaj pritraktas la specialajn problemojn de Shakespeare, kaj ankaŭ la statuson de Shakespeare en diversaj lingvokomunumoj, kiel universalan aŭtoron. Zamenhof tradukis Hamleton ne el la originala sed el traduko, en la plej frua periodo kiam Esperanto estis novbakita. Humphrey konsideras la problemojn de semantiko en tiu stato, kaj ĝenerale en multlingva kunteksto. Zamenhof bazis sian traduklaboron sur komuna eŭroplingva semantiko, tiel sur artefarita pasinteco, kaj stile modelis germane, ne latinide. (Humphrey atentigas, ke aliaj prozodiaj modeloj estis enkondukitaj laŭ pola, itala, ĉina, japana modeloj, ekz.)

Plu diskutataj estas leksikaj kaj sintaksaj rimedoj en Esperanto. Ĉiuj povas vidi en Esperanto laŭplaĉe diversajn lingvajn tipojn. Sekvaj eksperimentoj kaj evoluaĵoj fare de sekvaj esperantistaj verkistoj estas menciitaj.

Esperanto estas unika; la malgranda kvanto de denaskaj parolantoj malmulte influas la ĝeneralan lingvouzon. Unulingva kaj purisma lingvistika perspektivo de lingvoj ne taŭgas ĉi-rilate.

Humphrey konsideras celojn de tradukoj. Shakespeare denove servas kiel ekzemplo. Humphrey komparas la tradukojn de Zamenhof kaj de L. N. M. Newell. Humphrey taksas la tradukon de Newell, kiu celis tekstan fidelecon, malpli sukcesa ol Zamenhof laŭ drameca vidpunkto. Li rakontas propran problemaron en sia tradukado de Henry V de Shakespeare. (Li tradukis ankaŭ A Winter's Tale.) Humphrey montras la problemaron per traduko de ĉerpaĵo el Moll Flanders de Daniel Defoe.

Tradukado el Esperanto ankaŭ alportas malfacilaĵojn, en poezio eĉ eble nesolveblajn. Humphrey tradukis anglalingven la du memuarojn de Tivadar Soros (Teodoro Ŝvarc).

Fine, Humphrey detaligas siajn rimedojn por traduko de Winnie-la-Pu.

2011-11-23

George Soros pri sia patro refoje

Jen versio de la neatendita prelegeto de George Soros ĉe la Zamenhof-Simpozio ĉe UNo la 15an de decembro 2010, ĉi-foje kun subtekstoj en Esperanto:


Ankaŭ mi, ankau aliaj prelegis ĉe ĉi tiu simpozio, kiel vi konstatos en aliaj afiŝoj ĉi-bloge.

2011-07-11

Zamenhof-Simpozio at UNo, George Soros, & mi (11)

Jen ĉe YouTube video de la Zamenhof-Simpozio ĉe UNo, la 15an de decembro 2010. Komence vi vidos plej proksime al vi ankaŭ la dorson de mia kapo. George Soros rakontas pri sia patro Tivadar (Teodoro Ŝvarc).

2011-01-09

Zamenhof-Simpozio at UNo, George Soros, & mi (10)

Jen artikolo en la franca / Here is an article in French:

George Soros, participant d’un symposium de UEA
(ĉe retejo de SAT-Amikaro)
Traduit de l’espéranto par Serge Sire, d’après l’article de Libera Folio
= traduko de Serge Sire, bazita de article en Libera Folio
= translation by Serge Sire based on an article in Libera Folio

La tradukinto aldonis postnoton kiu ne flatas Soros. / The translator added a note which is less than flattering concerning Soros.

2010-12-26

Zamenhof-Simpozio at UNo, George Soros, & mi (9)

Jen pluaj raportoj pri la Zamenhof-simpozio en Novjorko la 15an de decembro.

De Zamenhof al Soros en Novjorko, Gazetaraj Komunikoj N-ro 405 (2010-12-17), Universala Esperanto-Asocio.

La saman raporton republikigis pluraj instancoj, ekz.

De Zamenhof al Soros en Novjorko - Novaĵoj 新闻 - 中国世界语网 www.Esperanto.cn 中国世界语门户网站 (2020-12-20)

Mondaj Skoltoj, kun angla traduko: George Soros visits  Esperanto symposium in New York (12/18/10)


Esperanto Movado: George Soros vizitas Esperanto-simpozion en Novjorko (2010-12-19, blogo, kun propraj fotoj)

Esperantic Studies Foundation: George Soros vizitas Esperanto-simpozion en Novjorko (2010-12-17)

La raporto el Libera Folio ripetiĝas ĉe El Popola Ĉinio (2010-12-20)

Estas malmulte ĉe sociretejo Ipernity: nur mallongaj anoncoj de Ralph Dumain kaj Neil Nachum.

Estas raporto en la portugala el Brazilo: DIA DE ZAMENHOF – COMEMORAÇÕES EM 2010 (20 Decembro 2010)

Mi raportis pri anglalingvaj novaĵoj en mia antaŭa blogero.

Zamenhof Symposium at UN, George Soros, & me (8)



Here is another news article in English:

Can you say 'Billionaire' in Esperanto?
China Daily, 2010-12-26




In the World Scouts newsgroup is an English translation accompanying a news article on the symposium:

George Soros visits  Esperanto symposium in New York (12/18/10)

This latter report, unlike the former, also reports on the four main speakers of the symposium including Esther Schor, who has been neglected in some of these reports.

2010-12-23

Zamenhof Symposium at UN, George Soros, & me (7)

Video by Verlette Simon

00:00-00:32: Ralph Dumain salutas Gary Shapiro-n
                          = Ralph Dumain greets Gary Shapiro
00:33-00:47: Humphrey Tonkin laŭtlegas el memuaro
                             de Tivadar Soros
                          = Humphrey Tonkin reads aloud from memoir by
                             Tivadar Soros
00:47-02:52: George Soros rakontas pri sia infaneco kun
                             patro Tivadar
                          = George Soros reminisces about his childhood &
                             his father Tivadar
02:53-03:29: fotado de la prelegintoj & organizintoj
                          = photo op with Soros, the speakers, & organizers

2010-12-21

Zamenhof Symposium at UN, George Soros, & me (3)

Here is a video from the Dec. 15 Zamenhof symposium at the UN:

George Soros on his father Teodoro/Tivadar & the Esperanto publishing house "Literatura Mondo" /
George Soros pri patro Teodoro-Literatura Mondo





See photos in Albums / Jen fotoj en albumoj:

Zamenhof to Soros Symposium 2010: 116 photos / fotoj
Soros Z-Simpozio: 13 photos / fotoj

Here is one photo / Jen ekzemplo:





Today on the web! / Ĵus aperis:

Esperanto, the 'Worldwide Yiddish'
By Gary Shapiro
The Jewish Daily Forward
December 21, 2010
http://blogs.forward.com/the-arty-semite/134095/

I am featured prominently in this article.

2010-12-19

Zamenhof-Simpozio at UNo, George Soros, & mi (2)

Jen pluaj raportoj, en Esperanto.

George Soros ĉeestis simpozion de UEA, Libera Folio, 2010-12-18.

Oni trovas ĉi tie detalojn pri Soros kaj klarigojn de Humphrey Tonkin, sed ankaŭ menciojn pri Ralph Dumain kaj Sam Green.

Ĉi tio sekvas la raporton de Esperantic Studies Foundation:

George Soros vizitas Esperanto-simpozion en Novjorko (2010-12-17)

Jen ankaŭ:

Kiel diri "miliardulo" en Esperanto?, traduko de artikolo de ALISON LEIGH COWAN, New York Times, ĉe Libera Folio, 2010-12-18.

Estas ankaŭ raporteto ĉe Ipernity:

Zamenhof Simpozio en Novjorko de neil_nachum (17 Dec 2010)

2010-12-18

Zamenhof Symposium at UN, George Soros, & me (1)

15 December 2010

(From the left / de maldekstre): Sam Green, Ralph Dumain, Humphrey Tonkin, George Soros, Françoise Cestac (former Assistant General Secretary of the UN / eksa Asista Ĝenerala Sekretario de UN), Esther Schor, Neil Blonstein, Jonathan Soros.

I was the second speaker at From Zamenhof to Soros: A Symposium held at the United Nations on 15 December, Zamenhof's birthdate.

Esther Schor spoke about Zamenhof's perspectives on the future short-term and long-term.

My topic was "Esperanto, Washington, and the World in 1910", a thematic presentation of the various interests represented at the first Esperanto Congress outside of Europe and Zamenhof's only visit to the United States, with the novel addition of the missing perspective, that of African Americans in Jim Crow America. I introduced the public to major civil rights leader, classics scholar, and the first known African-American Esperantist, William Pickens.

Sam Green presented the rough cut of a new half-hour documentary on Esperanto, continuing the utopian theme presented in his previous documentary Utopia in Four Movements, with more interview material of contemporary Esperantists and film footage of Esperanto conferences in the 20th century.

Humphrey Tonkin spoke about Tivadar Soros, who changed his name from Theodore Schwartz (in Esperanto Teodoro Ŝvarc), key Esperanto publisher of the interwar period and survivor of both a World War I POW camp and Nazi-occupied Hungary, each the subject of a memoir published in Esperanto. ("Soros" in Esperanto means "to soar".) The latter memoir, Maskerado Ĉirkaŭ la Morto, which I read in the original Esperanto 40 years ago, was translated into English as Masquerade some years ago. Soros' 1923 memoir Modernaj Robinzonoj is newly published in English translation as Crusoes in Siberia along with another piece "The Fairest Judgment". Dr. Tonkin spoke at length about Soros' trek from Siberia to Moscow, his character, achievements as a writer and publisher and the circumstances of publication of these memoirs. (For political reasons, he could not have published the Siberian memoir in Hungarian).

Following the formal program, the son of Tivadar, the famous billionaire George Soros, arrived to accept the presentation of his father's memoir in English translation. He spoke warmly about his father and shared some childhood memories. George's son Jonathan was also present. Immediately thereafter the photos you see were taken.

Also introduced at this symposium was another book just off the press from Mondial Books, Zamenhof: The Life, Works and Ideas of the Author of Esperanto by Aleksander Korzhenkov, an abridgment of the original biography published in Esperanto.

So far in the American press we have this news item from the New York Times: How Do You Say 'Billionaire' (Soros) in Esperanto? by Alison Leigh Cowan (Dec 16, 2010).

Other reports have surfaced in English and Esperanto, mostly on Facebook. This report is bilingual: George Soros vizitas Esperanto-simpozion en Novjorko (December 18, 2010).

Also in Esperanto we have this report published by Esperanta Civito: Soros ĉe Zamenhof-Tago en Nov-Jorko (18 Dec 2010).

2010-06-14

Esperanto USA 2010 Kongreso (2B): Pluaj komentoj pri prelego de Humphrey Tonkin

Rimarku, ke mia raporto pri la prelego de Humphrey Tonkin pri "Esperanto en la Nuna Mondo" estas sufiĉe diplomateca. Fakte, mi estas multe pli cinika. Komente ĉe la prelego, mi menciis iom el mia skeptikemo, ekz. citante mian sperton de usonaj esperantistoj en la antaŭa usona kongreso en Vaŝingtono en 1987, kiam pluraj usonaj esperantistoj esprimis la saman dekstran tendencon pri hispanlingvanoj en Usono kiel aliaj usonanoj. Mi asertis, ke estas absurdaĵo supozi ke usonaj esperantistoj havas ajnan intereson pri "lingva diskriminacio."

Post miaj komentoj, D-ro Tonkin asertis ke temas pri etika demando de diverseco, identeco, diskriminacio, ktp.

Ĉi tiuj abstraktaj asertoj tute ne konvinkas min. Mi ne perceptas praktikan rilaton inter la abstraktaj supozataj koncernoj de esperantistoj kaj realaj lingvaj, etnaj, naciaj, landaj, kaj internaciaj problemoj. Cetere, mi skeptikas pri la koncepto postmoderisma, kvankam mi komprenas la enhavon sub tiu misetikedo. Mi ankaŭ cinikas pri konceptoj "diverseco" kaj "identeco" favorata de la etburĝa liberalularo.

Cetere, oni ne sufiĉe esploris la situacion de reteca socia agado en sociaj movadoj. Percepteblas, ege evidentas, la kapablo por sinorganizado de movadanoj (la eksplodo de movado de negraj ateistoj/humanistoj en Usono el nenio, nur dum la pasinta jaro, estas elstara ekzemplo!), sed restas la demando de la efikeco de sociaj movadoj al la ĝenerala socio. Oni ja povas brile sin organizi kaj resti socipolitike impotenta.

Esperanto USA 2010 Kongreso (2): Humphrey Tonkin pri “Esperanto en la Nuna Mondo”

Humphrey Tonkin: “Esperanto en la Nuna Mondo”
58-a Landa Kongreso de Esperanto USA

La 30an de majo Humphrey Tonkin prelegis, komence en la angla, poste en Esperanto, pri perskeptivoj de la Esperanto-movado. La mondo je la fino de la 19a jarcento, kiam Esperanto aperis, estas kvalite malsama ol tio aktuala. La tradicia Esperanto-movado daŭris laŭ akceptitaj antaŭsupozoj eĉ post la Dua Mondmilito. Evidentas aktuale, tamen, ke ni ne bezonas komunan interlingvon; ni havas la anglan, kvankam ĝi respegulas neneŭtralecon kaj neegalecon. Kontraŭe, Esperanto ĝuas la plej malaltan estimon inter la lingvoj de la mondo. La socia demando nun ne konsistiĝas el komuna interkomprenado, sed estas afero de diskriminacio. La principoj de neŭtraleco kaj egaleco respondas al la bezonoj de socia identeco.

La Esperanto-movado en praktiko orientiĝas laŭ provizado de servoj al Esperantistoj mem. D-ro Tonkin mem komence inspiriĝis de la Esperanto-komunumo, nur poste konstatis la mondskalajn sociajn implicaĵojn de la movado. Li asertas, ke la konservado de la Esperanto-komunumo malaltiĝu prioritate, favore al engaĝiĝo kun la vasta mondo.

D-ro Tonkin konceptigas la epokan diferencon laŭ la konceptoj modernismo / postmodernismo. La moderna epoko, el kiu fontis Esperanto, reliefigis la trajtojn de formalaj, hierarkiaj rilatoj, sed la postmoderna epoko estas esence reteca, neformala. Oni ankoraŭ organizas la Esperanto-movadon modernisme en postmoderna mondo. La strukturo de tradiciaj asocioj kaj la provizado de varoj al efektivaj aŭ potencialaj Esperantistoj konstrastendas al la aktuala modo de sinorganizado (ekz. Facebook). Sed la Esperanto-movado iam estis avangarda: ekz., kiam UEA fondiĝis, okazis senpera aliĝo sen landaj asocioj. Esperanto mem estis reteca. Sed finfine Esperanto lamis post la evoluo de la cetera mondo. Ni nun troviĝas en epoko en kiu oni povas agi interrete, senpage, interagi individue, eĉ neniam persone renkonti unu la alian. En ĉi tiu epoko ni ne pensu plejparte pri memkonservo de organizoj kaj varbado de novaj membroj. D-ro Tonkin laŭ propraj vortoj pensas “puritanisme”: ni ne nur ĝuu Esperanton; ni okupiĝu por pli justa mondo.

Sekvis demandoj kaj komentoj de aŭskultintoj. Estas rimarkinda generacia diferenco pri alkultimiĝo la la reta mondo. Alia problemo estas ke Usonanoj nek konas nek prikompatas lingvan diskriminacion, ankaŭ en ĝenerala etoso de “laceco pri egaleco.” Mi esprimis skeptikegemon pri la intereso de usonaj Esperantistoj pri lingva diskriminacio enlanda, kaj historie la limoj de la naci-ŝtato estas problemo el kiu rezultis diversaj lingvopolitikoj en la Esperanto-movado: la Zamenhofa, la “neŭtral”-movada (internaciisma), kaj la sennaciisma kaj la etnisma kiel kontraŭaj ekstremoj. (Flanke: neniu menciis Raŭmismon kiel alternativan perspektivon, kiu ja kontraŭdiras tion de la tradicia movado kaj kiu rezignas la movadan finvenkismon.) Responde, D-ro Tonkin asertis, ke temas pri afero de konscienco senkoncerne pri landlimoj. Estas afero de diverseco de identeco kontraŭ tutmondiga homogenigo. Min tute ne kontentigis lia respondo pri la rilato inter Esperanto kaj ĉiaspeca lingva diskriminacio, kaj restas bezonata konkretigo de rekonceptigota rilato inter aktuala reteco kaj tradiciaj organizoj. Jen elirpunktoj por plua diskutado.