2011-01-07

Aretha Franklin en Esperanto

Nu, jen surprizo!

Aretha Franklin - Respekt' (Respect), tradukis felicx

Bona provo! Evidente, lia plej granda problemo estis kiel traduki tiutempan usonan idiotismon "sock it to me". Ja estas defio, ĉi-okaze ne efektive sukcesa. Mi devus multe pripensi la ne tute klaran esprimaĵon por elcerbumi ekvivalenton.

3 comments:

Ralph Dumain said...

Kion signifas "Sock it to me"?

La plej bona kaj konciza klarigo trovita estas:

What does "sock it to me" mean?

Mi klarigos anglalingve kaj pripensos solvojn.

Ralph Dumain said...

Kiel Russ ĉe Ipernity sugestis, la plej preciza traduko estus "Donu ĝin al mi". Tamen je "dono" mankas la forto de "frapu" aŭ "batu" aŭ eĉ "faru". La esprimo temas pri senbrida, vigla aldiro, alternative pri seksa intenco, aŭ eble pri nespecifa ago. En la kanzono oni povus diri, ekz. "Faru frape nun".

zooplah said...

Mi surpriziĝas, ke "sock it to me" efektive havas signifon.