Showing posts with label filozofio. Show all posts
Showing posts with label filozofio. Show all posts

2008-07-01

Postaŭrore / aŭfhebi

Postaŭrore

de Balázs Wacha

Frumatena penso
Mi volus kompromisojn.
Sed tio misodoras....
Konservi kaj riĉigi.
aŭfhebi mi eĉ volas,
sed devas dupoluse
la grupoj sin aranĝi.
Nur akre sindistinge
ni povas iom ŝanĝi.

Glosoj:

aŭfhebi: neniigante konservi, ŝanĝi, levi je nova ŝtupo

konservi: ne ŝanĝi, restigi, sen ŝanĝo

Ĉi tiu poemo aperis je 18 Jan 2008 ĉe yahoo-grupo per-esperanto-literaturo. Mi respondis:

Interesa poemo via. Pli filozofia ol kutime? Ankaŭ notinda: vorto "aŭfhebi". Pri tiu termino, eble interesos vin la jena:

"Terminologiaj Observoj" [ĉerpoj pri Hegel, Filozofiaj & Terminologiaj Principoj] de Yamasaki Seikô.

Ateismo, humanismo, skeptikismo: ideologio en diversaj landoj

[verkite la 10-an de januaro 2008]

En la anglalingva sfero, estas fenomeno nomita la "novaj ateistoj": temas pri lastatempaj furoraj verkoj de Richard Dawkins, Samuel Harris, Daniel Dennett, Christopher Hitchens, kaj aliaj. Estas multega publika debatado inter religiaj propagandistoj—aparte desktruloj sed ne ĉiuj—kaj niaj plej publikaj ateistoj en Usono. Kaj ankaŭ evidentas dominanta ideologio de la usona movado kiu promocias sciencfetiĉismon sed silentas pri sociologio kaj historio kaj ekskludas maldesktran perspektivon. Estas ankaŭ minaco de promociado de usonaj militoj kontraŭ islamaj landoj. Fakte, lastatempe mi komencis studon de ĉi tiu afero, ĉar mi multe kverelas kun la movado kaj la troa fido al ĝiaj publikaj intelektuloj.

La ideologio de la usona movado estas tre skrikta kaj pridubinda. Mi supozas ke Britio, Australio, ktp. similas, sed eble ateistoj en aliaj landoj ne estas tiom striktvidaj kiel en Usono.

Ideologie kaj socitavole, mi provizore klasifikas jene.

En Usono, estas tri distingeblaj sed ne apartigeblaj fadenoj:

(1) ateismo/liberpensismo

(2) humanismo

(3) skeptikismo (pri supernaturaj kaj pseŭdosciencaj scio-asertoj).

Estas diversaj organizoj pri ĉiuj temoj.

(1) Eble pro ĝia historio, la plej kruda kaj militema estas American Atheists. Pli nova, polurita kaj malpli stranga estas Freedom From Religion Foundation. Oni povus diskuti ideologion ĉi-rilate, sed notu ke la konceptoj "ateismo" kaj "liberpensismo", kvankam ne ĉiam sen ambiguaĵoj, estas sufiĉe klaraj kaj honestaj.

(2) Humanismo eldonas pli moralecan kaj poluritan memportreton. Estas iom politike liberala organizo American Humanist Association kaj pli strikte humanisma organizo Center for Inquiry (organizo de Paul Kurtz), ekz. Tamen, temas plejparte pri monhavaj edukitaj homoj kiel adeptoj kaj teknokrata elito kiel intelektuloj. La ideologio de "humanismo", kiu inkluzivas diverstendencajn homojn, estas kritike studinda, des pli ĉar mi trovas ĝin ne tute fidinda.

(3) La "skeptika movado" estas, miaopinie, tre suspektinda kaj reakcia. Ties gvidantoj varbas sciencfetiĉismon kaj oponas nur la pseŭdosciencon de aliaj, ne propran. Temas pri teknokrata elito pli intense ol en la "humanisma" kategorio, kvankam ke la 3 kategorioj ne estas apartaj kaj la koncernaj homoj aktivas en 1-3 el ĉi tiuj submedioj. La "skeptikuloj" estas la plej ideologie suspektindaj.

La fakto estas, ke mi tre skeptikas pri la humanista kaj skeptikula movadoj, eĉ la "liberala" flanko de la humanistoj, kaj mi volas fari ideologian kaj laŭeble historian analizon.

Sed ĉio ĉi temas pri la anglalingva mondo. Kiel statas la afero en aliaj landoj kaj lingvokomunumoj?

2007-11-24

Nizan: Misio de la Filozofo

Jen ĉe mia retejo:

Misio de la Filozofo de Paul Nizan

Ĉi tiu ĉerpaĵo el libro Les Chiens de garde [La Gardhundoj] (1932) konformas al anglalingva traduko:

The Philosopher's Mission

El parnasisma, supertendenca perspektivo, Lucien Benda plendis fame pri 'perfido de la intelektuloj'. Filozofo, verkisto, kaj iama komunisto Nizan (1905.02.07 - 1940.05.23) plendis el tute alia perspektivo.

Kvankam ĉi tiu eltiraĵo ne specifigas la kulpulojn, la ĝenerala kadro utilas por esploro de la implikaĵoj de la socia divido de laboro, la rilato inter teorio kaj praktiko, kaj la respondeco de kleruloj.

2007-11-21

Michel Onfray pri intelektuloj

En artikolo La novaj reakciuloj de Maurice T. MASCHINO, Le Monde Diplomatique en Esperanto, mardo 29a oktobro 2002, estas citaĵoj interalie el filozofo Michel Onfray pri la novliberalisma koruptado de francaj intelektuloj:

"La liberala reĝimo alte pagas la intelektulojn kiuj aliĝas [...] ĝi scias igi la vasaliĝon dezirinda. Prelegoj por dek mil eŭroj, integrado de la filozofo en la konsilantoskipon de entrepreno, partopreno en direktora komitato, animado de riĉe dotitaj debat-vesperoj, unuaj lokoj en la kunlaborantaj amaskomunikiloj, kie iliaj libroj estas pozitive anoncataj: malmultaj rezistas al tiuj sirenoj."

"La rolo de intelektulo estas hodiaŭ la sama kiel antaŭe [...] pri la principo de Diogeno (aŭ de Bourdieu), esti la malbona konscienco de sia tempo, de sia epoko. La tabano, la muŝo, la ribelulo kun kiu oni ne reproduktas la socian sistemon. La intelektulo povas pensi kaj liveri ideojn al la politikistoj, malmulte talentaj por pensado kaj reflektado. Li devas denunci la maljustecojn, la difektojn de la sistemo, la fremdigajn mekanismojn. . ."

Nu, lastatempe Onfray aperas en anglalingvaj rondoj, precipe per traduko de lia Ateista Manifesto. Anglalingvanoj povas legi mian blogerojn pri Onfray ĉe mia ateisma blogo Reason & Society (Racio & Socio).

Nizan: Kontraŭ la gardhundoj

Jen unu el citaĵoj kolektitaj en artikoleto MILITO DE LA IDEOJ de Paul NIZAN , Michel FOUCAULT , Pierre BOURDIEU , Jean-Paul SARTRE; tradukita de Vilhelmo Lutermano, Le Monde diplomatique (en Esperanto), 1a majo 2006:

Kion faras la profesiaj pensistoj de tiuj skuoj?

Ili daŭre silentas. Ili ne avertas. Ili ne denuncas. Ili ne estas transformitaj. Ili ne estas returnintaj. La diferenco inter ilia pensado kaj la universo viktima de la katastrofoj grandiĝas ĉiusemajne, ĉiutage, kaj ili ne alarmiĝas. Kaj ili ne avertas. La diferenco inter iliaj promesoj kaj la situacio de la homoj estas pli skandaleca ol iam ajn. Ili aranĝas la samajn asembleojn, publikigas la samajn librojn. Ĉiuj kiuj havis la simplecon atendi iliajn vortojn ekribelas, aŭ ekridas.

Paul NIZAN, Les Chiens de garde [La gardhundoj] (1932), reeldonita ĉe Aragon, Marsejlo, 1998.

Mi jam ĝuis ĉi tiun libron en anglalingva traduko. Jen ŝlosila ĉerpaĵo:
"The Philosopher's Mission"
Eble taŭgas plu traduki ĉi tiun tekston Esperanten. Le Monde diplomatique en Esperanto estas bonega fonto de verketoj intelektaj, politikaj, kaj informaj.

2007-05-06

Roberto Passos Nogueira, William Blake, & mi

La sola poemaro de Roberto Passos Nogueria estas Vojo kaj Vorto (La Laguna: J. Régulo [Stafeto], 1972), verkita kiel junulo kaj legita de mi kiel junulo. Roberto malaprobis la hegemonion de parnasismo kaj tradiciaj fiksformaj poemoj kiuj regis en Esperantujo kaj apologiis por moderna kaj avangarda poezio. Lia tezo troviĝas en la fina sekcio de la libro, en eseo "Pri Moderna Poezio kaj Esperanto" (p. 97-103). Cetere, la libro konsistas el originalaj kaj tradukitaj poemoj, kun simpatia antaŭparolo de William Auld.

Kvankam mi simpatiis je la ĝenerala perspektivo, la originalaj poemoj ne multe imponis je mi. La jena poemo inspirita de William Blake vekis mian intereson, kvankam mi tute ne komprenis ĝin:

A World in a Grain of Sand

La famaj unuaj kvar versoj, el la angla originala poemo Aŭguroj pri Senkulpeco [“Auguries of Innocence”] de Blake, troviĝas komence de la poemo de Roberto.

Koincide, Roberto loĝis en Vaŝingtono—eĉ en mia kvartalo!—dum la plej vigla periodo de la Esperanto-Societo de Vaŝingtono. Li trovis nin, ne inverse. Ni amikiĝis, kvazaŭ animaj fratoj.

Roberto surskribis mian ekzempleron de Vojo kaj Vorto, iom blage, je la 25a de januaro 1989, jene:

Al Ralph, mia preferata E-a amiko en Vaŝingtono, kun Raŭmismaj salutoj, kaj memorigante ke ni devas preĝi la meson meze de l'amaso, malstreĉiĝi, kaj ĝui, ĉar la fina venko estos nia, ni kiuj vivas la nunon sen revoj.
Kvankam mia memoro nebulas, mi supozas ke estis la sama jaro komence de kiu Roberto invitis la grupon, inkluzive de mia neesperantistaj familianoj, al sia Jarsojla Festo. Mi memoras ke mia Evelina (nun morta) dancis kun Roberto, kaj estis bongustaj manĝaĵoj.

Okazis ankaŭ konversacio pri poezio inter mi kaj Roberto kiun vidbendigis la tiama prezidantino de nia societo, Martha Flores. Interalie mi celis klarigon de la enigmo de la poemo de Roberto, "A World in a Grain of Sand." Mi ne povas rememori kion ni diris, sed mi kredas ke li emfazis la verson "manĝi la merdon de amiko". Do li sugestis pli ol eksplikis. Mi supozas ke finfine gravas la kontrasto inter la tre homa poeto-profeto Blake kaj la serena mistikulo-sanktulo de diversaj religiaj tradicioj.

Mi ne memoras la tempodaŭron de loĝado en Vaŝingtono, sed Roberto finfine revenis al sia hejmlando Brazilo, kaj ekloĝis ĉirkaŭ Rio. Mi skribis al li kelkfoje, sed post tempo li malaperis.

Referencoj:
Arta partikulareco kaj Esperanto [pri teorio de Georg Lukàcs] de R. P. Nogueira
El "Aŭguroj pri Senkulpeco" [from “Auguries of Innocence”] tradukoj de William Auld & Tom Fraser
William Blake en Esperanto
William Blake Study Guide
William Blake - Vikipedio
Roberto Passos Nogueira - Vikipedio

2007-04-09

Vitalismo

Vitalismo a. vitalism, ĉ. vitalizimus, f. vitalisme, g. Vitalismus.

Biologia hipotezo kaj naturfilozofia doktrino, ke fenomenoj de la vivo havas sian kaŭzon en speciala forto de vivo analogia al energio de la neviva mondo, sed esence de ĝi distinga. La origina uzo franca ĉe Barihez (Novaj principoj de scienco pri homo, 1775) kal ĉe tiama lia skolo akcentas ankaŭ esencan distingon de la forto psika. Moderna samtempa vitalismo konceptas la vivforton (vitalan forton) kiel konceptaĵon similan al energio neredukteblan al iu alia forto sed diferencantan de ĝi pro tio, ke ne validas pri ĝi la principo pri ĝia konservo. “Mi konsentus kun la vitalistoj, se ili simple volus akcepti, ke vivaj estaĵoj prezentas fenomenojn, kiuj ne estas trovataj en la senviva naturo kaj kiuj pro tio estas siaspecaj. Mi konsentas, ke manifestaĵoj de la vivo ne povas esti klarigitaj ekluzive per fenomenoj fizike-kemiaj konataj en naturo senviva" (Cl. Bernard en Enkonduko al studado de eksperimenta kuracado). Henri Bergson nomigis la vitalan forton vitala elano. La plej sistema moderna vitalisto estas Hans Driesch (Vitalismo kiel historio kaj doktrino, 1905). Li uzis la aristotelan terminon enteleĥio por nomigi la vitalan forton. “Enteleĥio ne estas energio, ne estas forto, ne intenso, ne konstanto sed—enteleĥio." Plej facile komprenebla diferenco inter energio kal enteleĥio estas en aserto, ke inter fenomenoj energiaj validas principo de kaŭzo, inter la enteleĥiaj principo de celo.

FONTO: Kamaryt, Stan, kompil. Filozofia Vortaro (Olomouc: Moraviaj Esperanto Pioniroj, 1934), p. 169-170.



Mi havas fotokopion de ĉi tiu longe nehavebla libro. Se oni serĉas rete ĉe Enciklopedio Simpozio oni trovos plurajn resumojn de la koncepto vitalismo sub rilataj rubrikoj. Kontrolu ekz. Vitala-Vitalismo.

2007-04-02

Filozofio en Esperantujo - ĉu blogo blagas?

Komuniga Maŝino (Amelano) estas blogo maldekstra kun multa enhavo filozofia, ankaŭ iom pri literaturkritiko, Esperanto-movado, kaj aliaj aferoj. Mia unua impreso estis, jen interesa politika-filozofia blogo. Sed mi eraris.

Ofte kunmeto de Esperantismo kaj filozofio rezultigas regreseman mistikismon aŭ ekletikismon. Historie, la malbona flanko de marksismo estas stalinismo, sed estas alternativoj. La infaneco de anarkiismo bone kunvivas kun Esperantismo: nek unu nek la alia devas respondeci pri la reala mondo. Sed jen ni trovas ĉiujn ĝenajn elementojn aparte kaj en kombinado, t.e. stulta filozofio, maldekstrismo, kaj esperantismo. La intelektaj motoroj estas laŭmoda franca filozofio, precipe Gilles Deleuze, laŭmoda filozofia maldekstrismo de Antonio Negri (pri tutmondiga empirio, multitudo), kaj arbitra utiligo de la konceptoj de homaranismo kaj sennaciismo.

Iam la kutima problemo estis la malavangardeco de Esperantujo, sed nun ĉi-kaze regas la modeco, evidente, per alproprigo de intelektuloj kiaj Foucault, Deleuze, Negri, Žižek, Agamben, Badiou.

Ŝajnas ke la blogisto manĝegis tro multe da franca fekaĵo kaj tiel veneniĝis. La precipa influo ŝajne estas Deleuze, kaj pere de Deleuze, la reakcia malraciisma filozofo Bergson. Negri estas italo kun historio en ekstrem-maldesktra tendenco, specife aŭtonomiisma marksismo. Tamen ties filozofio multrilate similas la francojn kiuj influis la t.n. postmodernismon. Estas historia filozofia liga fadeno, kies pra-inspiro estas Nietzsche. La reakcia vitalismo de Nietzsche kaj aliaj nature hejmas en la politika kvartalo de desktruloj, sed dankon al francaj filozofoj de la pasintaj 45 jaroj ĝin surprenas pseŭdo-radikalaj elitaj intelektuloj.

Anstataŭ kontrolebla teoria analizado de la empiria mondo, oni starigas la politikigon de metafizikaj konceptoj kaj la metafizikigon de politikaj konceptoj. Se ideoj estas nur la elfluoj de deziro kaj potenco, kritika analizado de tiuj ideoj el tiu starpunkto reliefigas ties realan vivon kaj celaron. Tian abstraktecan metodon oni ne trovos ĉe Marx, sed laŭ la vitalisma eliro iniciita de Nietzsche, tute opozicie al historia materiismo, jen oni konstruas pseŭdo-teoriumadon kaj pseŭdo-politikon. La intuicia vitalismo de Bergson simile instigas falsan sinprezenton ke oni tuŝas la realan, materian mondon kaj vivon, sed fakte temas pri arbitra metafizikado same kiel la freneza rasteorio de Hitleranoj ŝajnigis sin biologio.

Deleuze verkis pri Hume, Spinoza, Bergson, k.a. kaj difinis filozofion kiel la kreadon ke konceptoj. Sed kiuj konceptoj helpas objektive ekspliki la realan mondon kaj kiuj mistifikas? La vitalisma generado kaj kritikado de konceptoj ne provizas adekvatan legitimilon de filozofio. Kiel la prioritatigo de diferenco super identeco fare de Deleuze eksplikas ion pri la mondo krom nura remiksado de metafizikaj kategorioj?

Nia Amelano multe cerbumas pri Deleuze, Leibniz, Bergson, k.a., kaj pri konceptoj kiaj "singulara", "multitudo", "virtualeco". Cetere, li faras arbitrajn ĝeneralajn komentojn pri socialismo, komunismo, naciismo. Li alproprigas konceptojn el Esperantujo--homaranismo kaj sennaciismo--kaj aldonas ilin al la mikspoto de siaj filozofiaj fantazioj. Ne estas respondeco al la reala mondo, ĉar laŭ Amelano ekzistas ne nur la aktuala mondo, sed ankaŭ la virtuala mondo. Li kapablas nur ĵongli metafizikaĵojn. Tute mankas ia metoda pritrakto de afero konkreta kaj specifa. Kiel utilas ĉi tiu kaĉo da metafizikaj deduktoj?

Ŝajnas ke nia blogisto fantazias ankaŭ pri fina venko de Esperanto; ne sufiĉas ekspluati ĝian pontlingvan potencialon el realisma perspektivo. Oni ja devus klarigi sian celaron en la reala mondo, sed tio ne necesas se oni vivas en sektisma fantazia virtuala mondo, des pli en Esperanto-mondo.

Resume, ĉi tiu okupado pri frivolaj metafizikaj ekzercoj simptomigas supraĵan, memindulgan menson infektika de la plej obskurantismaj, fetiĉismaj ideoj. Ni povas unue danki la vitalisman obskurantismon kiu elfurzas ĉi tian filozofiadon.

Referencoj en Vikipedio:
Aŭtonomeco
Modernismo
Postmodernismo
Antonio Negri
Henri Bergson

Referencoj en la angla:

Callinicos, Alex. "Toni Negri in Perspective," International Socialism, no. 92, Autumn 2001.

Negri, Toni. Towards an Ontological Definition of Multitude, trans. Arianna Bove (04/04/2004), orig. pub. in Multitudes, numero 9 as "Pour une definition ontologique de la multitude" (p. 36-48).

Roffe, Jon. Gilles Deleuze, Internet Encyclopedia of Philosophy.

Wikipedia:
Antonio Negri
Gilles Deleuze
Multitude

Filozofio en Esperantujo - ĉu blago?

Antaŭ ol la starigo de la publika Interreto, aliro al seriozaj intelektaj interŝanĝoj en Esperantujo pri temoj krom beletro kaj Esperantologio/ interlingvistiko estis malfacila. Kompreneble, ekzistis privata korespondado kaj konversaciado kaj malmultaj eldonaĵoj libroformaj aŭ artikolformaj. Originalaj libroj pri filozofio ne pri religio, mistikismo, esoterismo aŭ spiritismo estis nur kelkaj.

Cetere, la eskapisma ideologio kaj kultismemo de Esperantismo ŝajne instigas similspecajn stultaĵojn en filozofiaj klopodoj, ekz. la libroj de Bruno Vogelmann kaj Albert Goodheir (Fondita sur Roko, pri Spinoza). (Mi ne havas la verkojn de Eugène de Zilah do ne povas pritaksi ties ekzistencialismaĵojn.) Elstaraj esceptoj estas pluraj eseoj en Sennacieca Revuo.

La tutan konatan faktaron mi ne resumas ĉi tie. Notu, ke la sekcio pri "Filozofio de la Esperanto-movado" en artikolo Filozofio - Vikipedio estas fuŝa.

Starigo de la Filozofia Asocio Tutmonda kaj la revuo Simpozio fare de Evaldo Pauli enkondukis novan oportunon por filozofia laboro. Pauli mem verkis kaj publikigis kelkajn bonajn librojn. Mi dubemis la pracelisman perspektivon de Pauli kaj eĉ pli dubemas kunligon de Esperanto kaj la enhavo de filozofio. Mi ne plu memoras la varian enhavon de Simpozio do ne povas nun senpere pritaksi la revuon. Mi supozas, ke ĝi ne kontentigis min.

Vi trovos plurajn eseojn el Simpozio kaj Sennacieca Revuo en mia Esperanto-Gvidilo.

Mi havigis Interret-konton en 1992, kiam la Interreto estis jam populara sed antaŭ ol la burĝono de la TTT. Meze de la 1990-aj jaroj mi plejparte kabeis. Dum tiu tempo multo ŝanĝiĝis.

En lastaj jaroj aperis kelkaj filozofiaj verkoj. Pri originalaĵoj, la plej notinda estas Dialogiko je la Fino de Dialektiko de Eugen Macko. Ĝi estas doktoriĝa disertacio pri Hegel, Heidegger kaj Rosenzweig, dulingva, en la germana kaj Esperanto. Bedaŭrinde Macko estas unu tia Esperanto-kultisto kiu miksas strangan filozofion kun sektisma Esperantismo.

La retepoko malfermis novan mondon. Oni povas tuj komuniki tutmonde kun individuoj kaj grupoj, kaj oni povas publigiki dokumentojn, eseojn, kaj tutajn librojn sen preskostoj. Projektoj kiaj tekst-arkivoj kaj enciklopedioj estas praktikeblaj. Notu ekz. Filozofio - Vikipedio kaj Enciklopedio Simpozio. Je tiuj je kiuj alireblas la Interreto, homoj kiuj dividas komunajn inteserojn el sufiĉe akordigeblaj perspektivoj estas pli facile kaj eble pli multnombre troveblaj. Estas ekzemple yahoo-grupo filozofio (kiun mi helpis instigi) inter pluraj diskutgrupoj diversteme.

Finfine alvenis nova interreta komunikilo - la blogo. Mi estas relative novica pri ĉi tiu ĝenro kaj aparte novico pri Esperanto-blogoj. Troviĝas filozofiaj blogeroj diversloke kiaj do novaj oportunoj komuniki serioze pri filozofiaj temoj. Kelkaj maldesktraj blogoj kaj gazetoj blogformataj inkluzivas interesan filozofian enhavon. Le monde diplomatique en Esperanto publikigas tradukojn de altnivelaj filozofiaj artikoloj.

Venontfoje mi recenzos la blogon Komuniga Maŝino (Amelano), kiu kombinas ĉiujn ĝenajn trajtojn de esperantisma kulteco kaj eskapismo, politika sektismo kaj utopiismo, kaj filozofia modeco kaj stulteco.

Rigardu mian ligaron pri filozofio, aldone al verkoj de aliaj miareteje.

Referencoj:
"Kontrau ĉiuj ideologioj — ankoraŭ unu" [recenzo: Bruno Vogelmann, La Nova Realismo] de Nikolao Gudskov
Eugène de Zilah: Kaj kiu pravas — recenzoj
Recenzo: Evaldo Pauli, Rekta Pensado
Recenzo Nefinverkita: Evaldo Pauli, Pri Dubo kaj Certeco
Dialogiko je la Fino de Dialektiko de Eugen Macko
Spinoza en Esperantujo
Enciklopedio Simpozio
Filozofio - Vikipedio

2007-04-01

Ĝenerala Semantiko en Esperanto

Ĝenerala Semantiko kaptis mian atenton kiam mi estis dekumujarulo. Mi pensas nun ke ĝi estas skolo nur por adoleskoj.

Tamen, ekzistas blogo pri tiu fako: Ĝeneralsemantiko en Esperanto.

2007-03-30

Simon Aarse & Sennacieca Revuo

[Verkite 2006.06.20, rev./red. 2007.03.31]

Mi pasintjare elfosis miajn numerojn de Sennacieca Revuo serĉe de kelkaj filozofiaj eseoj. Mi ne trarigardis ilin minumume dum 15 jaroj, verŝajne pli. (La sama fakto plejparte veras pri miaj ceteraj Esperanto-revuoj.) Mi havas nur magran gamon da numeroj: la plejmulto el numeroj de #88 (1960) ĝis #110 (1982).

Nu, jam aperadis pluraj altkvalitaj literaturaj kaj kulturaj revuoj en Esperanto. Sed alifacete la intelekta vivo en Esperantujo emas aŭ emis esti . . . nu, ne konstante ĉe la plej alta nivelo. Cetere, ŝajnas ke la Esperanto-kulteco asociiĝas kun frenezaj filozofiaj ideoj. Sed, rerigardante mian etan SR-kolekton, mi konstatas ke temas pri surprize altnivela intelekta enhavo, specife en la fakoj kiuj min interesas--filozofio, intelekta historio, kaj socikultura teorio kaj historio. Mi ne certas, sed mi dubas, ĉu alia Esperanto-revuo superas aŭ egalas tiun nivelon.

Mi ne abonas SR, do mi ne scias ĉu ĝi daŭrigas sian historion de altkvalitaj eseoj. La enhavo de ties numeroj listiĝas rete nur je kelkaj jaroj (1999-2004).

Flankenlasante plejparte artikolojn kiuj analizas politikajn, ekonomikajn, kaj sociologiajn aferojn, jen elektitaj specimenoj kiuj min interesas:

Valo, "Senmetoda Babilado pri la Autoro de la Diskurso pri Metodo," #88 (1960).

Ludoviko Konsidera, "Sennaciismo kaj Kristanismo", #89 (1961).

G. Lagrange, "Letero al Kristana Kamarado," #89 (1961).

G. Lagrange, "Evoluismo kaj Kristanismo," #90 (1962).

Grace Barlow, "Romantiko kaj Realeco," #90 (1962).

Rol [Roland Levreaud], "La Socia Enhavo de l'Ĵazmuziko," #90 (1962).

Skeldido, "La Jezuito Tejar de Ŝarden," #91 (1963).

Lucien Laurat, "Aŭstro-Marksismo," #91 (1963).

G. Lagrange, "Moralo kaj Progreso," #91 (1963).

Richard Wright; K. St., trad.; "Negreto” (ĉerpita de Black Boy, restarigita titolo American Hunger [Usona Malsato]), #93 (1965)

G. Lagrange, "Pri Moralo sen Metafiziko," #94 (1966).

Mark Starr, "La Filozofio de Jozefo Ditsgen," #94 (1966).

C. Bruins, "Marks kaj Montessori," #99 (1971).

Mark Starr, "La Dua Humanista Manifesto", enkonduko & traduko de subskribinto, #102 (1974).

B. Golden, "La Humanisma Kadro de Julian Huxley, Evolua Etikisto," #110 (1982).

Mi atentigas pri kelkaj rimarkindaĵoj el la supre-menciitaj eseoj.

Barlow analizas historie kaj socie la iluzian ideologion de romantika amo en perceptema artikolo.

Sed plej rimarkinda estas la artikolo de 'Rol' [pseŭdonimo de Roland Levreaud] pri la ĵazmuziko. Ties analizo estas mirinda. Klera sciado kaj pritrakto kaj soci-analiza perspektivo pri ĵazo tiutempe estas raraĵo, ĉu pli en Europo aŭ Usono, mi ne scias, sed tamen sufiĉe rara fenomeno. Ekz., la epoka verko Blues People (Bluspopolo) de LeRoi Jones (nun Amiri Baraka) aperis en 1963. Jam en 1962 aperis ĉi tiu eseo, de Eŭropano, en Esperanto. Ĝi estas sufiĉe ĝisdata (en 1962), menciante aktualajn gravajn muzikistojn, inkluzive de John Coltrane. Mirindaĵo, des pli en Esperantujo.

Sed nun mi atentigas pri la rimarkindaj kontribuoj de iu S. Aarse. Mi citas la al mi plej elstarajn, eĉ ne ĉiujn:

"Johano-Maria Guyau," #97 (1969).

"Spinoza, la Filozofo de la Homa Feliĉo", #98 (1970).

"La Socia Spegulo de William Shakespeare," #99 (1971).

"La Romantiko," #102 (1974).

"Lingvo kaj Realo," #105 (1977).

"Religio kaj Kapitalismo," #108 (1980).

"Frederiko Nietzsche (Niĉe)," #109 (1981).

Mi ne konas ĉi tiun Aarse, sed evidente li estis nekredeble klera homo. Temas pri tre alta intelekta nivelo. Ekz. la artikolo pri Spinoza estas majstra.

Ĉi tiu homo estas Simon Aarse el Nederlando. Mi ŝatus eltrovi pluajn detalojn. Jen informoj pri Simon Aarse laŭ Vikipedio:

Simon AARSE (23-a de decembro 1900 – 1995?) ekde 1930 estis nederlanda esperantisto, aktiva en la SAT-movado, kiu aranĝis multajn kursojn kaj paroladojn ne nur en Nederlando, sed ankaŭ en Svedujo. Liaj artikoloj kaj tradukoj aperadis en la gazetaro, interalie en Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo.

Le monde diplomatique en Esperanto

Le monde diplomatique en Esperanto, en multlingva eldonado el Francio, estas altnivela gazeto da tradukitaj politikaj, socitemaj, kaj filozofiaj artikoloj el maldekstra vidpunkto. Ja legindas! Min plej interesas filozofiaj kaj soci-teoriaj perspektivoj. Jen kelkaj interesaj artikoloj.

Karl Kraus, kontraŭ la stultec-imperio de Alain ACCARDO, tradukita de Jacob Hasbun [mencias Heidegger]

Jen kie ni alvenis... de Jacques BOUVERESSE, tradukita de Vilhelmo Lutermano [mencias Perry Anderson & francajn filozofojn]

Humanismo, lasta defendmuro kontraŭ barbareco de Edward W. SAID, tradukita de François Hoeltzli el la angla originalo kaj la franca traduko

Pri kolizio de difinoj, de Edward W. SAID, tradukita de François Hoeltzli [mencias negrajn verkistojn]

Batalo ĉe Unesko pri la kultura diverseco de Armand MATTELART, tradukita de Jeanne-Marie Cash

MILITO DE LA IDEOJ de Paul NIZAN, Michel FOUCAULT, Pierre BOURDIEU, Jean-Paul SARTRE; tradukita de Vilhelmo Lutermano

Pacigi la religian demandon por meti la socian demandon de Alain GRESH, tradukita de Jeanne-Marie Cash

La furzoj de Pierre Casanova de Camille CAMOURO, tradukita de Philippe Beaudonnet

Ĉu scienco estas universala? de Jean-Marc LÉVY-LEBLOND, tradukita de Jeanne-Marie Cash

Milito de la ideoj de Ignacio RAMONET, tradukita de Vilhelmo Lutermano

Krei la fundamenton por etika informado de Armand MATTELART, tradukita de Vilhelmo Lutermano

Reen al la fontoj: Markso la neevitebla de Alain BIHR, tradukita de Vilhelmo Lutermano

Faŝista kaj diboĉa sanktulo de Juan GOYTISOLO, tradukita de Vilhelmo Lutermano

Dek depesoj pri la senco de la loko de John BERGER, tradukita de Vilhelmo Lutermano

Manifesto por renovigo de la historio de Eric HOBSBAWM, tradukita de Vilhelmo Lutermano

Servuto de la liberigita homo de Dany-Robert DUFOUR, tradukita de Vilhelmo Lutermano [pri marksismo, filozofoj diversaj]

DE KAP-REDUKTO AL KORPO-SANGO de Dany-Robert DUFOUR, tradukita de Jacob Hasbun [iu mencio de Kant & Rousseau]

Realeco serĉanta fikciojn de Jean-Christophe RUFIN, tradukita de Vilhelmo Lutermano

Tre diskutita artikolo de Alain GRESH, tradukita de Jeanne-Marie Cash [pri laikeco en Francio]

Rezistado laŭ Ivan ILLICH de Thierry PAQUOT, tradukita de Jeanne-Marie Cash [mencias kelkajn filozofojn]

«Io putras en...» de Alain GRESH, tradukita de Vilhelmo Lutermano [pri kartunoj pri Mahometo]

Derrida kaj Habermas pri terorismo de Giovanna BORRADORI, trad. Vilhelmo Lutermano

La Deziro Asfiksiata, aŭ Pri Kiamaniere La Kultur-Industrio Detruas La Individuon de Bernard STIEGLER, Majo 2004

La humanismo - ĉu ankoraŭ utila? de Alain ACCARDO, tradukita de Vilhelmo Lutermano, decembro 2006

Voĉdonu bone, ili faros la reston de André BELLON, tradukita de Vilhelmo Lutermano, decembro 2006
[Foucault, ktp.]

LA USONA AKSO KAJ LA NAZIA KONEKTO: Rasismo, antisemitismo kaj eŭgenismo en Usono de Michael LÖWY, Eleni VARIKAS

DIO, VERO, FIDO: Ĉu Eblas Nekredi? de Jacques BOUVERESSE, aprilo 2007

Platono en Esperanto: novaj tradukoj

Alen Kris. Heroo de lontanaj horizontoj (Recenzo: Platono. Fedono, La apologio de Sokrato, Kritono), en La Ondo de Esperanto, 2007. n-ro 3 (149).

Temas pri:

Platono. Fedono / Trad. el la helena, antaŭpar, koment. Spiros Sarafian. — Ateno: S.Sarafian, 2006. — 120 pĝ.

Platono. La apologio de Sokrato / Trad. el la helena, antaŭpar, koment. Spiros Sarafian. — Ateno: S.Sarafian, 2006. — 85 pĝ.

Platono. Kritono / Trad. el la helena, antaŭpar, koment. Spiros Sarafian. — Ateno: S.Sarafian, 2006. — 51 pĝ.

Leibniz & logikaj lingvoj

La filozofo Leibniz estas bone konata ankaŭ pro ties kontribuo al la historio de universala lingvo, t.e. al la filozofiaj lingvoprojektoj de la frumoderna filozofia kaj scienca epoko.

Pri la temo konsultu mian plejparte anglalingvan bibliografion:

Philosophical & Universal Languages, 1600-1800: Bibliography

Notu ankaŭ pluan artikoleton en Vikipedio: Alfabeto de homa pensado.

Jen pluaj fontoj, anglalingvaj:

Jaap Maat's homepage
Leibniz's rational grammar

Leibniz's Philosophy of Mind (Stanford Encyclopedia of Philosophy)
3. Language and Mind

Leibnitiana
Leibniz Society of North America Newsletter
Leibniz - EarlyModernTexts.com
Leibniz (George MacDonald R0ss)
Leibniz-Edition (germana)

2007-03-29

Ekonomiko laŭ Konfuceo

Ekonomiko laŭ Konfuceo de d-ro LEE Chong-Yeong

La kresko de konfucea ideologio en aziaj landoj, kie gi bedaŭrinde neniam malaperis, estas minaca indiko de politika reakcio kiu maskas sin per metafiziko kaj bonsonaj moralismaj komfortvortoj. Des pli bedaŭrindas kiam okcidentaj kleruloj partoprenas en ideologia mistifikado per oportunisma promociado de la eksmodaj filozofioj de Azio por propraj celoj. Internacia kunlaboro de misfaruloj estas ja Internacio de Stultigo. Historie, necesas por la koncerna entrepreno mistikifaj metafizikaj konceptoj pri la esencoj de okcidentaj kaj orientaj civilizacioj.

Ĉi tiu eseo eliras el la precedneco de la klasika esploro de pionira sociologo Max Weber pri Protestantismo kaj la evoluo de kapitalismo. Nu, ĉu ekzistas alternativa modelo de kapitalisma vojo? Temas pri "afekcia modelo de ekonomia evoluo en Oriento".

Jen la tri elementoj de ideologia mistifiko:

(1) humaneco estas la baza elemento de la modelo;
(2) kolektivismo estas grava elemento de la afekcia modelo;
(3) konservativismo estas plia grava elemento en la afekcia modelo de ekonomia disvolviĝo en Oriento.

Ĉu ĉi tiuj estas trajtoj de aziaj landoj estas aparta demando; la problemo estas la metafizika dedukto de empiriaj faktoj pri socioj el esencaj filozofiaj principoj, cetere, baze de konataj ŝablonoj pri okcidentaj kaj orientaj civilizacioj, kaj plej aĉe, per la tromplingvaĵo de "familio" kaj "harmonio" kaj plej naŭze "humaneco". Estas ja reakcia organikismo bone konata je konservativuloj kaj faŝistoj.

La aŭtoro donas ekonomikajn statistikojn kaj ellaboras la pozitivajn kaj negativajn efikojn de la konfucea kulturo. (Rigardu tabelon.)

Sintezo estas "la ĝusta mezo": Racia modelo + Afekcia modelo = Racie afekcia modelo. Jen priskribo:

1. Humaneca efikeco: Efika kaj objektiva analizo estas necesa, sed por la fina decido por administrado de firmao kaj politiko pri ekonomia evoluo oni konsideru ankaŭ la humanecan aspekton.

2. Kolektiva individuismo: Homo estas socia estaĵo kaj ne povas ekzisti sola. Ni devas kuraĝigi streĉon de individua talento, sed tio devas esti en harmonio kun la komuna bono de la grupo, ĉar la evoluo de la grupo, laŭ longdaŭra vidpunkto, kontribuas al la bono de la individuoj en la grupo.

3. Konservativa dinamismo: Dinamismo alstrebanta pli bonan mondon estas ne nur bezonata sed ankaŭ dezirinda. Sed revolucia ŝanĝo ofte ne postdaŭras. Do la ŝanĝo devas esti en harmonio kun tradicio kaj devas okazi evolue.

Jen maskigo de la realo de kapitalisma ekspluatado kaj eksmoda moraro per arbitra metafikiza skemo. Resume, jen grandega amaso da fetora fekaĵo. Se nur la mondo povus definitive elfeki konfuceanismon ekster ĉi tiun sunsistemon.

Kritiko de la Kultur-Industrio

La Deziro Asfiksiata, aŭ Pri Kiamaniere La Kultur-Industrio Detruas La Individuon de Bernard STIEGLER, Le Monde Diplomatique, Majo 2004

Kultur-industrio estas termino de Theodor Adorno, kaj la pra-eseo tiutema estas ĉapitro de Dialektiko de Enlumiĝo de Adorno & Max Horkheimer. Stiegler pritraktas ankaŭ Husserl kaj aliajn filozofojn.

Miaopinie, ekster la kampo de filozofio de scienco/logiko/matematiko kie ĝi ne kompetentis, la Frankfurta Skolo estas la plej grava filozofia skolo de la 20-a jarcento.

La plej elstara ano de la 2a generacio de la Frankfurta Skolo estas Jürgen Habermas, kies ĉefokupo estas la diskurs-etiko.

Referencoj:
Komunika Etiko kaj Esperantismo” de Helmut Welger
Derrida kaj Habermas pri terorismo de Giovanna BORRADORI, trad. Vilhelmo Lutermano
The Language of Democracy: Vernacular Or Esperanto?A Comparison between the Multiculturalist and Cosmopolitan Perspectives by Daniele Archibugi

Wittgenstein kontraŭ Popper

Fajrostango de Sinjoro Wittgenstein, blogero de Beĉjo.

Temas pri anglalingva libro Wittgenstein’s Poker de David Edmonds kaj John Eidinow.

Mi recenzis la libron anglalingve; rigardu miajn recenzojn ĉe amazon.com.

Wittgenstein kontraŭ Carnap & Esperanto

Organikisma filozofio historie ligiĝas kun politika reakcio kaj Kontraŭ-Enlumiĝa tendenco. Estas esceptoj, kiam senpolitikuloj aŭ maldekstruloj brakumas organikisman tendencon, sed oni tamen elflaru suspektindan psikologian aŭ ideologian motivon. Oni povas esti filozofia aŭ psikologia reakciulo sen esti politika reakciulo.

Mi hipotezas, ke malamo kontraŭ Esperanto (ne opozicio al ties praktikeblo sed al la lingvo mem) estas simptomo de ĝenerala organikisma tendenco, do de fundamenta difekto de filozofio sub recenzo.

Aliokaze mi dokumentos la kazon de itala komunisto Antonio Gramsci. La plej trafa kazo estas la psikologia kaj filozofia antipato de filozofo Ludwig Wittgenstein kontraŭ kaj filozofo Rudolf Carnap kaj kontraŭ Esperanto. Despli taŭgas la ekzemplo, ĉar Carnap estis fervora Esperantisto!

Esperanto similas naturlingvon kaj ne artefaritan logikan lingvon kia ankaŭ interesis Carnap-on. Sed estas rilato inter la filozofia emo al racio aŭ malraciismo kaj sinteno pri Esperanto. Tiel la mistikisma tendenco de Wittgenstein rilatus al emocia elventra instinkto malami Esperanton.

Kompreneble, Carnap uzis Esperanton nur interkone, distre, ne fake. Profesia faka uzado de Esperanto estas kimero, same kiel multaj ambiciaj revoj en socia vakuo pri faka agado. Esperantistoj kiuj ja ambicias tiel ofte ligiĝas kun miaopinie strangaj idealismaj filozofioj. Estas aliaj konataj esperantistoj kiuj ne uzas Esperanton fake. Ekz., iam mi surpriziĝis harzarde trovi anglalinvgan recenzon de Verloren van Themaat pri filozofia afero. Mi ne komprenas la celon de Evaldo Pauli, kvankam mi supozas ke enciklopedio de filozofio (Enciklopedio Simpozio) utilas rete.

Wittgenstein kondamnis Esperanton en Culture and Value (Kulturo & Valoro):

Esperanto. The feeling of disgust we get if we utter an invented word with invented derivative syllables. The word is cold, lacking in associations, and yet it plays at being 'language'. A system of purely written signs would not disgust us so much.
Mia traduko:

Esperanto. Tiun naŭzon ni sentas se ni parolus inventitan vorton el inventitaj derivitaj silaboj. La vorto estas malvarma, mankas [signif-]asocioj, tamen ludas esti 'lingvo'. Sistemo nur da skribitaj signoj ne tiom naŭzus nin.
Tiel ĉi kaj alimaniere naŭzas min la filozofio de Wittgenstein.

Wittgenstein estas unu el la plej influhavaj kaj popularaj filozofoj de la pasinta jarcento, sed kritikintoj ja ekzistas. Ernest Gellner verkis opozicie al la lingvo-filozofia skolo en du libroj, Word and Things [Vortoj & Aĵoj] (1959), kaj Language and Solitude: Wittgenstein, Malinowski, and the Habsburg Dilemma [Lingvo & Soleco: Wittgenstein, Malinowski & la Hapsburga Dilemo] (Cambridge; New York: Cambridge University Press, 1998) kiun mi nun pritraktas.

Gellner opinias ke estas du polusoj de la moderna penso: "atomisma-universalisma-vizio" kaj la "komunumeca-kultura vizio". Ĉi-lasta estas la kampo de romantika organikismo dekstra, t.e. kontraŭ-enlumiĝa. Laŭ Gellner, streĉiteco inter la du polusoj estis speciale akra en la Hapsburga empirio. Wittgenstein vagis de unu ekstremo al la mala. La frua filozofio de Wittgenstein, en la Tractatus, situas ĉe la poluso de tuta izoleco. La pli malfrua pozicio de Wittgenstein--temas pri "vivoformoj" ktp.--respegulas la popol-organikisman sintenon. Do Gellner konfirmas mian tezon pri la reakcia organikisma sinteno de Wittgenstein lige kun ties intesta-profunda malamo al Esperanto.

Estas fama aforismo de Wittgenstein, en Esperanto: "la limoj de mia lingvo estas la limoj de mia mondo." Oni devas kompreni la implikaĵojn de tiu aserto. Tute miskomprenis ĝian celon iu 17-jara studentino Sarah Beatty en eseo Why Esperanto is the International Language for the New Millennium [Kial Esperanto Estas la Internacia Lingvo por la Nova Jarmilo], misligante Wittgenstein al la celo de Esperanto elimini la lingvobaron. Sed tio estas senkulpa eraro. Pli malbona estas la senlerta propagando de Esperantistoj kiuj utiligas reakciajn etnopurismajn ideologiajn argumentojn por la defendo de naciaj kulturoj. Rigardu la retejon Sennaciismo, kosmopolitismo, kontraŭnaciismo de Gary Mickle.

Referencoj:
Carnap pri Wittgenstein kaj Esperanto
"Lingvoplanado" (Language Planning) de Rudolf Carnap
Rudolf Carnap on IALs
Sennaciismo, kosmopolitismo, kontraŭnaciismo
"Letero el ekster la (E-) kulturo" de Radosław Nowakowski
Wittgenstein, Marxism, Sociology: An Annotated Bibliography
Ernest Gellner (blogero anglalingva)
Review of Bruno Latour, Steve Woolgar, Laboratory Life recenzo de Verloren van Themaat