Showing posts with label antropologio. Show all posts
Showing posts with label antropologio. Show all posts

2024-11-15

Italo Calvino en Esperanto (4)

“Fantasto, realo kaj medito”: recenzo de La kosmokomikoj kaj Palomar de Italo Calvino kun biografiaj informoj, de Carlo Minnaja, en La Ondo de Esperanto, 2024, №1 (319).




2024-01-29

Italo Calvino en Esperanto (3)

Palomar (1983), romano de Italo Calvino esperantigita de Nicolino Rossi, eldoniĝis de Itala Esperanto-Federacio (Milano, 2023, 96 paĝoj). La unuaj dek paĝoj estas libere elŝuteblaj.

Troveblas la "Enkonduko de la aŭtoro" kaj komenco de: 1. La ferioj de Palomar: 1.1. Palomar sur la plaĝo: 1.1.1. Legadi ondon.

La kosmokomikoj (1965) konsistas el 12 "pra-universaj sciencfikciaj rakontoj" de Italo Calvino, estas esperantigita de Nicolino Rossi kaj eldonita de Itala Esperanto-Federacio (Milano, 2023, 108 paĝoj). La unuaj dek paĝoj estas libere elŝuteblaj. 

Troveblas la "Antaŭparola prezentado" kaj la komenco de la rakonto "La distanco de la Luno".

2018-04-10

Novelaro de Bernard Golden

Mi ĵus tralegis la jenan novelaron:

Hieraŭ - hodiaŭ - morgaŭ: noveloj de Bernard Golden. La Laguna: TK Stafeto, 1982. 96 p.

ENHAVTABELO

1. Inicado en la Groto ... 5
2. La Profanado ........ 15
3. Malegala Disdivido .... 21
4. La Vosto de la Vero . 29
5. Incidento en Krotal-Kanjono .. 35
6. La Lasta Misio . . . . . 43
7. Tropika Festeno ..... 49
8. La Venĝo .... 57
9. Ruĝa Vino kaj Blanka Marmoro.. 63
10. Mallonga Vojaĝo al Brazilo . . 75
12. Kosma Rubaĵo .......... 89

Mi enretigis la lastajn du rakontojn ĉar ili estas sciencfikciaj. Kiel la titolo de la novelaro sugestas, la rakontoj situas en la pasinteco, la aktualo, kaj ia nespecifa futuro.

Jen recenzoj  ĉe OLE de ĉi tiu novelaro:

Bernard Golden: Hieraŭ, hodiaŭ, morgaŭ

Mi taksas ĉi tiun rakontaron pli-malpli amuza leĝera legaĵo. Pri la sciencfikciaĵoj ...

La surprizo en Kosma Rubaĵo povus prezentiĝi iom pli lerta. La mistera substanco eltirita de metero estas taksata minaco al la Tero, ĝis alvenas la surprizo. Tiu transiro ne estas sufiĉe motivata en la rakonto.

Posttagmezo en El Prado estas pli interesa kaj iom pli lerta. Rolas fama pentraĵo de Velázquez, "Las Meninas" — “La Ĉambelaninoj.” Koincide, kiam mi legis ĉi tiun rakonton, mi samtempe spektadis la hispanan sciencfikcian televidprogramon El Ministerio del Tiempo [La ministerio de la Tempo], en kiu konstante rolas Velázquez. Pri la rakonto de Golden, legu mem.

2012-07-18

William Auld: kulturo & Esperanto

Mi lastatempe relegas plurajn verkojn kiujn mi legis antaŭ kvaronjarcento, precipe pri literaturaj aferoj. Ekzemple: William Auld, Kulturo kaj Internacia Lingvo (Chapecó , SC, Brazilo: Fonto, 1986).

Tiam la libro kaj entute la perspektivo de Auld ne kontentigis min. Mi devus serĉi miajn notojn por specifaj kritikoj; ĉe-mane mi havas nur unu frazon: "Esearo, kiu inkluzivas perspektivajn artikolojn pri la Esperanta kulturo, kion li laŭdas senkritike."

La problemo estas en la unuaj kvar ĉapitroj, t.e. 40 paĝoj, kiujn mi ĵus relegis. Auld luktas pri la koncepto de kulturo, kiun li plurrilate nuancigas, plejparte evitante organikismajn metafizikaĵojn. Tamen ĉe-fine restas problemoj, ĝenerale kaj reference al Esperanto. Jen:

(1) La ideo, ke lingvo esprimas kulturon restas tro nebula, kvankam li pravas, ke la lingvo nepre estas neapartigebla de kulturaj, t.e. sociaj, rilatoj.  Auld rekonas la variaĵojn kiuj kuŝas sub la monoliteca koncepto de iu "kulturo". Li aldonas, ke lingva variado iaspeca ĉiam akompanas socian variadon. Tamen, lia aserto, ke "la plej grava distinga faktoro inter kulturaj grupoj estas diverseco lingva" (p. 36), ne konvinkas min kaj eĉ kontraŭdiras aliajn liajn asertojn.

(2) Malgraŭ la detala nuancigo, Auld emas je krucaj momentoj trakti "kulturon" kiel "substantivon" anstataŭ "verbon", precipe kiam leviĝas la demando de Esperanta kulturo.

(3) Auld distingas inter diversaj signifoj de la koncepto "kulturo", sed emas gliti de unu signifo al alia dum argumentado. Kulturo povas signifi la enhavon de komuna vivo kiel tuton, aŭ esprimadon spiritan aŭ mensan, aŭ artformojn precipe literaturon. Ĉi tia glitado emas konfuzi la demandon pri Esperanta kulturo.

(4) Kiam mi afiŝis pri la intervjuo de Kalocsay fare de Haupenthal, mi raportis la komenton, ke Esperanta kulturo estas la "amata ĉevaleto" de Auld, kaj ke por Kalocsay la ideo de Esperanta kulturo havas sencon nur en la kampo de literaturo. Ĉi tie Auld alfrontas tiun tezaron (31-32) (kaj la naciismon de Kalocsay).  La ideo de lingvo sen kulturo estas absurdaĵo (30), konsentite (tamen kun averto pri la substantivigo de "kulturo"), sed la pruvo fare de Auld de la kultureco de Esperanto venas de specifaj esperantistaj esprimoj (verda, krokodili, Bervalo, ktp.) Nu, oni povus pruvi tiel kaj alie ke Esperantujo estas esence subkulturo, do specifa tipo de kultura formiĝo.

Sed ankaŭ, Auld asertas plurloke ke Esperanta kulturo, kontraste al lok-bazitaj kulturoj, estas inkluziva, ne ekskluziva. Sed tio estas propaganda, tre dubinda supozo. Cetere, tiu argumento devenas de ideologio esperantisma, ne de empiria observado de esperantistoj kaj la internaj variaĵoj kaj tipoj en Esperantujo.

(5) Tiel Auld tro identigas lingvon kun kulturo, aparte de dubinda unuformigo de Esperanto-kulturo kaj glitadon inter kulturo kiel komunaj esprimoj kaj kulturo kiel beletro (kion ne ĉiuj el ajna kulturo posedas). Se ni atentus Esperantujon socie, kulture en la tuta senco, ni ekzamenu tion verbe, t.e. kiel procezon, kiel rezulton de interagoj, ne kiel enton. Cetere, se ni atentas la lingvan dimension, ni konsideru ne nur specifajn subkulturaĵojn (kiuj ja ne estas inkluzivecaj) sed la tutan semantikon de la lingvo Esperanto kaj ties evoluo (unue artefarita de Zamenhof) el hindeŭropaj lingvoj kaj la firmigo de signifoj per interagoj de diversdevenaj lingvouzantoj. Lingvo sen kulturaj procezoj estas ja sensenca ideo, sed la supozo ke lingvo Esperanto simple esprimas kulturon Esperanton estas nesubtenebla, kaj kontraŭdiras pli sobrajn konsiderojn de Auld. La aŭstera, strikta starpunkto de Kalocsay ne estas perfekta, sed mirinde mankis al li la pli larĝa iluzio de Auld.

2011-01-08

René Girard & filozofiaj fuŝuloj

Esperanto kaj filozofio malofte renkontiĝas en respektinda maniero. Esperantistaj fanatikuloj enportas absurdajn mistifikajn fuŝideojn en Esperantistan medion, kiu ja bonvenigemas ĉiajn stultajn filozofiojn. Jen ekzemplo:

Homaranismo kaj Girard de Michel Légaré (23 okt 2010)

Nu, tion, kion mi pensas pri Girard mem, mi resumis anglalingve:

René Girard: Violence and the Sacred

Nu, jen la bildo de la deveno de kulturo kiun Légaré konstatis ĉe Girard:

La kulturo estas perforto kiu naskiĝis kiel solvo (la murdo de senkulpulo el kiu elvenis ŝajna paco, la sakrifico, la mitoj, la ritoj, la sociaj malpermesoj, la religioj, la politiko, ktp.) kontraŭ pli grava perforto kaŭzita per homamasa imitemdezira krizo dum kiu ĉiuj imitadas sin reciproke, rivale, blinde, surbaze de kredo ke tio kion deziras la aliulo certe feliĉigas lin, se ne, li ne dezirus ĝin. Kateno de blinduloj, ĉiu kredante ke li estas la aŭtoro de siaj propraj deziroj, imitas sin reciproke (de la jaroj 1990aj, tia homa imitemo estas interpretebla kiel la aktiveco de la spegulaj neŭronoj), malkonscie, ĝis morte se bezone.
Interesa fantazio, sen subteno.

Oni devas apartigi dezirojn kaj bezonojn, kaj elimini ĉiujn arbitrajn (dezir-rilatajn) trajtojn de kulturoj por efektivigi interpaciĝon, kaj jen la rilato al Zamenhof. Sekvas glosaro de rilataj terminoj. Kien plu?

"Pure homa" laŭ Zamenhof... (8 dec 2010)

Ni lernas ĉie tie, ke la kuracisto estas modelo de neŭtraligo de arbitraj trajtoj. Jen plua frenezaĵo:
Siaflanke, la imitemdezira teorio (de la 1990aj bazita sur la malkovro de la spegulaj neŭronoj) tre klare distingas “homajn bezonojn” kaj “kulturan arbitrecon” (sub diversaj avataroj) kiun Girard interpretas kiel sisteman—sed placeban—perforton kiu evitas pli gravan perforton de “ĉiuj kontraŭ ĉiuj” kaŭzitan de ĝeneraligita homamasa blinda interimitado (imitemdezira krizo). Oni ne povas eltiri la deziron ekster la homo, sed la homo povas ĝin redirekti al modeloj kiuj kulture… emas foriĝi. Laŭ Girard, paco—se eblas—akiriĝas je tiu prezo: kultura foriĝo.
Laŭ Girard-ista psikiatro Jean-Michel Oughourlian estas modeloj Gandhi, Martin Luther King kaj Mandela. Légaré aldonas Thoreau kaj Zamenhof.

Ja forestas multaj logikaj interpaŝoj, ĉu ne? Kompreneble, kiam la elirpunkto estas idealismaj fantaziaj konceptoj, oni povas ligi iujn ajn du abstraktaĵojn laŭplaĉe.

Ripetas la ĉi-supran aferon la ĉi-suba:

Michel Légaré. Pri la forgesita teksto de Zamenhof , La Ondo de Esperanto, 2011, №1 (195)

Nu, mi eltrovis ĉi tiujn stultaĵojn danke al la blogo de Ken Miner, 7 januaro, 2011: KONTRAŬ GIRARD. Sed nur la jena evidente maltrankviligas Miner: "Laŭ mi ne veras, ke ĉiuj deziroj estas imitoj." Sed tio ne estas la kerno de la tuta fuŝado de la argumento. La imitado (mimesis) ne povas priskribi aŭ ekspliki la tutan bazon de kulturon, kaj oni ne povas arbitre solvi la supozitan bazan problemaron per deklaro de kuracilo. Tia amatoreca frenezeco tro oftas en Esperantujo.

Cetere, la koncepto de oferado kiel rimedo por la reguligo kaj bridigo de violento estas fundamenta koncepto de Girard. Tio estas lia cinika perspektivo pri la homa naturo, kaj cetere, li eĉ asertas la unikecon de kristanismo ĉar ĝi supozeble anstataŭigas Jesuon por violentaj oferoj. Do Girard cinike konfesas kaj aprobas tiun humiligan tim-bazitan koncepton de la homaro. Tio estas la malo de la perspektivo de Zamenhof, precipe de la perspektivo de juda humanismo, kiu asertas la perfekteblecon de la homo per propraj rimedoj kaj racia mondkoncepto. Aŭ ĉu Zamenhof estas la nova Jesuo, la mesio kiu neŭtraligas la arbitrajn apartaĵojn de kulturoj? Kia idioto estas ĉi tiu Légaré!