Showing posts with label Kola Ajayi. Show all posts
Showing posts with label Kola Ajayi. Show all posts

2011-12-20

Georgo Verda (Izrael Lejzerowicz), Kola Ajayi, & la blanka homo

Mi jam blogis pri La Harlema Renesanco pritraktita en Literatura Mondo en 1934, kaj pri Izrael Lejzerowicz, kiu, cetere, publikigis plurajn artikolojn en Literatura Mondo sub la pseŭdonimo Georgo Verda.

Lejzerowicz estas bone konata kiel aŭtoro de la satiro El la "Verda Biblio". Li ankaŭ distingiĝis per traduko de La Sorĉistino el Kastilio de Sholem Asch. Kiel Georgo Verda Lejzerowicz esprimis multe da amareco pri la stato de la homa socio kaj pri la Esperanto-movado. Mi jam raportis pri lia eseo "Zamenhof eraris." Mi ĵus enretigis alian rimarkindan eseon:

Nigraĵoj,” en Literatura Mondo, aprilo 1933 (#4), p. 55.

Ĉi tie mi lernas unuafoje pri la joruba esperantisto Kola Ajayi. Jean Forge rekrutis S-ron Ajayi kaj verkis pri li en "Nia Nigra Filo," nuntempe kritikata kiel rasisma. Nu, Verda/Lejzerowicz mokas la tutan prezenton de Ajayi inter la blankulaj esperantistoj. La blankulo rajtas ĝui la afrikanon kiel ekzotikan primitivulon senpolitikigitan, tiel restante "senkulpe blanka." Verda  / Lejzerowicz skeptikas ankaŭ, pripensante la sintenon de usonanoj pri negroj, pri la bonvenigemo de usonaj esperantistoj. Li prezentas la demandon, ĉu la diablo estas nigra, aŭ blanka? Ludante kun la kolorsimbolismo, li montras diversekzemple la "nigron" de la diabla blanka mondregno.

Ĉu Lejzerowicz iomete anticipis propran eventualan sorton en blankula civilizo? En 1942 li mortis en nazia ekstermejo Treblinka.