Showing posts with label Ferenc Szilágyi. Show all posts
Showing posts with label Ferenc Szilágyi. Show all posts

2017-11-28

Mihály Babits (1883-1941), hungara verkisto

Antaŭ du tagoj la blogo Esperanto-vivo prezentis afiŝon pri la hungara verkisto Mihály Babits, eminentulo en la literatura movado/revuo Nyugat.

Jen interesa ero de la afiŝo:
Pri la forta influo de Babits sur Kalocsay (en la arto de tradukado, sed ankaŭ en la originala versfarado) parolas amplekse la “Historio de la Esperanta literaturo” de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, LF-Koop 2015, aparte ĉe p. 122-127.
Ankaŭ mia retpaĝo estas menciita:

Mitologio” de Mihály Babits, tradukis Ludwig Totsche (Lajos Tárkony)

Aliaj tradukoj de verkoj de Babits troveblas miareteje:

2017-04-23

Aleksandr Logvin (1903 - 1980): 3 poemoj

Antaŭ jardekoj mi akiris kaj legis la poemaron Sur la vivovojo: poemoj de Aleksandr Logvin, kun antaŭparolo de Ferenc Szilágyi (La Laguna: J. Régulo, 1964; Stafeto: Beletraj kajeroj; 24) kaj relegis ĝin kelkfoje poste.

Post jaroj, mi ne povas raporti multon el la enhavo. Mi trovis la jenajn tri poemojn en la fantom-interreto (archive,org) kaj re-enretigis ilin kune:
“Plej sinceraj la versetoj pri la verdaj revuetoj” / “Kie Lermontov duelis...” / “Rekviemo” de Aleksandr Logvin
Ĉiuj tri estas omaĝoj: la unua, leĝera laŭdo de la diverslanda Esperanto-gazetaro, la dua pri la rusa poeto Miĥail Lermontov, la tria pri Kálmán Kalocsay ĵus post ties morto.

Jen du pluaj retligoj:
Aleksandr Logvin - Vikipedio

Aleksandr Porfirjeviĉ Logvin (OLE)

2016-03-10

Omaĝe al Kálmán Kalocsay (7)

Aperis interrete:

Omaĝe al Kálmán Kalocsay: el Abaújszántó ĝis la Esperanta Parnaso: pri la vivo kaj plena verkaro de D-ro Kálmán Kalocsay; komp. Ada Csiszár. Budapest: A. Csiszár / KAL-ĈI-Dokumentaro. Volumo 4. La proza verkisto kaj tradukinto; 2000. 75 p.  

Ĉi tiu volumo, kiel la antaŭaj, enhavas valoregan materialon. Jen la precipaj enhavoj:

Ĉapitro 9: La proza verkisto

9.1 Enkonduko
9.2 La eseisto Kalocsay (G. Miĥalkov) (p. 4-10)
9.3 Eseoj kaj artikoloj pri literaturo
9.4 La severa recenzanto (14-23)
9.5 Portretoj verkitaj de Kalocsay (24-28)
9.6 Eseoj kaj artikoloj pri la Esperanta poezio (29-30)
9.7 La observanto (31-36)
9.8 Artikoloj pri diversaj temoj (37-38)
9.9 Diino Hertha

Ĉapitro 10: La proza tradukinto

10.1 Enkonduko
10.2 La paĝio de l’ reĝino
10.3 Du kokcineloj; La montro
10.4 Morgaŭ matene (47-48)
10.5 Arthistorio I
10.6 Vivo de Arnaldo [Mussolini] (51-52)
10.7 Rozinjo
10.8 Prozaj tradukoj de Kalocsay (54-56)
10.9 El la fruaj prozaj tradukoj de Kalocsay: Mór Jókai: "Kiun el la naŭ" (57-61)

Ĉi tiu volumo eble estos la plej utila por eltrovi, kion pensis Kalocsay pri verkistoj esperantistaj (ekz. Ferenc Szilágyi, Lajos Tárkony) kaj neesperantistaj (ekz. Endre Ady).

2015-11-22

Dezsõ Kosztolányi en Esperanto

Dezsõ Kosztolányi (1885-1936) estis grava hungara verkisto. (Rigardu ankaŭ la retpaĝon de RÁTKAI Árpád: ESPERANTALIOJ EN HUNGARIO kaj en kelkaj translimaj urboj.)

Oni jam tradukis lin en Esperanton en la Hungara Antologio de 1933:
Poezio (140-8):

El la »Lamentoj de kompatinda knabeto«
Kvieta pura poemo
Kio postrestis
Bato

Prozo:

Esti jam denove bonfaras (347)
... kaj en la Hungara Antologio de 1983 (198-212):
Kiel iu, falinta sur la rel' (Kálmán Kalocsay)
Nun mi revadas pri koloraj inkoj (Márton Fejes)
Karn' mi estas (Márton Fejes)
Mi ne povis kanti al vi... (Márton Fejes)
Rozkolora lampo (Kálmán Kalocsay)
Post via jar' kvardeka (Kálmán Kalocsay)
Aŭrora ebrio (Márton Fejes)
Aurelius (T. Kiss)
Bano (T. Vaskó)
Trovebla interrete estas:

Vojaĝbildo: Stokholmo de Dezsö KOSZTOLÁNYI, elhungarigis Ferenc SZILÁGYI, Norda Prismo, 57/5, p. 280.

Mi aparte ŝatas la subtilan punkton de la finaj versoj, kiuj cetere rememorigas min pri temo de aliaj hungaraj verkistoj (lingvo, socia fremdeco, izolo):
Silentas ĉiuj kaj ankaŭ mi silentas,
sed ĉi silentoj ne kuntuŝiĝos pare,
ĉar estas jene: silentas ili svede
kaj mi hungare.
Antaŭafiŝe troveblas poemo "Mi estas ĉiel" (trad. Ferenc Szilágyi).

Atentu ankaŭ la trakton de Kosztolányi en:

Rátkai, Árpád. "La beletra rondo de la revuo Nyugat kaj la Internacia Lingvo," Beletra Almanako, n-ro 8, junio 2010, p. 63-95.

Kosztolányi estis esperantisto kaj apoganto de la lingvo dum jardekoj. Rátkai kontraŭdiras la supozon de skeptikismo fare de Kosztolányi pri Esperanto kiel literatura lingvo cititan en la jena verko:

On the Death and Life of Languages de Claude Hagège

Oni trovas la saman deklaron kontraŭ artefaritaj lingvoj en:

Languages of Exile and Community in Dezső Kosztolányi's Esti Kornél Cycles by Adriana Varga

Ĉiuokaze, oni trovas en la verkaro de Kosztolányi oftan priokupadon flanke de hungaraj verkistoj pri la karaktero de la lingvo, komunikeblo kaj tradukeblo de signifoj.

Dezső Kosztolányi: "Mi estas ĉiel"


     Mi estas ĉiel

     Dezsö Kosztolányi

Mi estas ĉiel enregistradita,
min priregistris ĉiaspeca list’,
en ŝim-odora, griza oficejo
pri mi okupas sin la oficist’.

Ho dentknarigo, ho malhumiligo!
Mi vivas sen libero en karcer’,
ne estas mia eĉ la man’, eĉ kapo,
piedo; ĉio estas nur afer’.

Prefere vivus mi en la dezerto
aŭ putrus sub la ter’, sub morta pist’,
ĉar estas ĉiel mi registradita
kaj min prinotis ĉiaspeca list’.



El la hungara: Ferenc Szilágyi

2015-09-19

János Arany en Esperanto

Kompreneble, en tradicia presa formato ekzistas pli da Esperantaj tradukoj de la hungara poeto János Arany (1817-1882), sed mi trovis nur kelkajn interrete. Jen miareteje:

Poemoj: “En Senfrukta Horo” & “Civilizo” de János Arany, trad. Lajos Tárkony, Kálmán Kalocsay, Ferenc Szilágyi

Poemon “En Senfrukta Horo” tradukis Tárkony. “Civilizo” ricevis du tradukojn, de Kalocsay kaj de Szilágyi.

Cetere, alireblas la verko de János Arany: TOLDI.

2015-08-23

Árpád Tóth (4): De animo al animo


En mia retejo autodidactproject.org mi reliefigas la temon de izolo, soleco, kaj strebo komuniki trans abismon. Vi trovos la litografiaĵon "La Sunvoranto" de Joan Miró, la poemon "En nord' unu pino en solo" (Ein Fichtenbaum steht einsam) de Heinrich Heine, kaj citaĵon "Duke Ellington komunikas preter kategorio".

Aldone al la teksto jen mia deklamo de la poemo de la hungara poeto Árpád Tóth (1886-1928). Tradukis ĝin la eminenta hungardevena esperantisto Ferenc Szilágyi (1895-1967):

De animo al animo” de Árpád Tóth, tradukis Ferenc Szilágyi, kun sondosiero

2015-08-16

Ferenc Szilágyi prelegas (1944)


Laŭ Sten Johansson: "Ferenc Szilágyi prelegas en somera kurso en Granebo, Jursla, apud Norrköping, 16-23 julio 1944. Inter aliaj aŭskultantoj sidas miaj ontaj gepatroj."

2014-11-02

Mistero Minora revizitata

Mi jam afiŝis pri la romano Mistero Minora de Ferenc Szilágyi:

      Maks', la ŝejk'.

Jen nova video-recenzo fare de Paulo Viana de ĉi tiu malnova romano:


2013-11-18

Hungara Antologio (1933)

Estas du tiaj antologioj: Hungara Antologio (1933) kaj Hungara Antologio (1983). La duan redaktis Vilmos Benczik. Vikipedio klarigas la diferencojn inter la du antologioj. Mi diskutas la unuan:

Hungara Antologio, redaktis: Kálmán Kalocsay; kunlaboris Julio Baghy, Károly Bodó, László Halka, Ferenc Szilágyi, Ludwig Totsche. Budapest: Literatura Mondo, 1933. 462 + [8] + 4 p. fotografoj. Unua libro en serio de Asocio de Esperantistaj Libro-Amikoj.

Estas ekzemplero ĉe la Usona Parlamenta Biblioteko, el kiu mi kopiis multajn eroj. Mankas al mi tempo kopii kaj enretigi la tutan libregon, do jen la enhavo kiu troveblas miareteje:

                                 En PDF-dosiero:
Kovrilo, enkovrilo, titolpaĝo, posta paĝo
Antaŭparolo (K. Kalocsay) 5-6
Klarigoj kaj Notoj (453)
Vortklarigoj 455-6
Diversaj klarigoj 457-9
Bibliografio de la hungara literaturo en Esperanto 460-2
Enhavo (5 p.)
Preseraroj trovitaj post preso (1 p.)
(Anonco) (2 p.)
En-dorskovrilo

                                 Pluaj retpaĝoj:
 
Fotografoj (inter paĝoj ...) 224-5
240-1
304-5
368-9
Studo pri la hungara literaturo (Mihály Babits) 7-21
Antaŭparolo (Mihály Vörösmarty) 57-8
La Homoj (Mihály Vörösmarty) 58-9
13 poemoj (Mihály Babits) 125-39
Frigyes Karinthy (enkonduko) 160
La Poeto (Frigyes Karinthy) 160
Leciono (Frigyes Karinthy) 161
Mortinto (Frigyes Karinthy) 162-3
“Marto” & “Elegio al Genist-Arbeto”
 (Arpád Tóth)
164-6
Adamo kun Madách (Oszkár Gellért) 168
Metiistoj (Lajos Kassák) 172-5
Kiun el la Sep (Mór Jókai) 179-84
Mitologio (Mihály Babits) 290-315
La sama en viro (Frigyes Karinthy) 411-5
Fragmento el la Romano »Vivo de Homo«
 (Lajos Kassák)
441-6

2013-06-15

Ferenc Szilágyi tradukas (& originalas)


Ferenc Szilágyi (1895-1967) estis multfaceta esperantisto, ankaŭ kiel verkisto, originala kaj traduka. Liaj verkoj troveblas diversloke interrete. Jen unu kolekto da tradukoj.

Ferenc Szilágyi: Tra mia prismo: Tradukoj (INKO, 2000). Enhavo:
  • Edeno (E. A. Karlfeldt)
  • La birdo (J. L. Runeberg)
  • Sonoriloj sonas (Hjalmar Procopé)
  • Kie mi (Sándor Kisfaludy)
  • Civilizo (János Arany)
  • Kvazaŭ mi (Sándor Petöfi)
  • Letero venis (Pär Lagerkvist)
  • Sun’ subira – scen’ plej bela (Pär Lagerkvist)
  • Vi mem ne estas... (Pär Lagerkvist)
  • Mia fantazio (Sándor Petöfi)
  • Vojaĝbildo: Stokholmo (Dezsö Kosztolányi)
  • Antikva porcelano (Carl Snoilsky)
  • La tago (K. V. Böttiger)
  • Vesperkanto (Hjalmar Gullberg)
  • Noako (Hjalmar Gullberg)
  • Mi estas ĉiel (Dezsö Kosztolányi)
  • La aŭrora stelo (Jenö Heltai)
  • Leciono (Frigyes Karinthy)
  • Iam kaj nun (Anna Maria Lenngren)
  • Malfeliĉo en la amo (Anna Maria Lenngren)
  • Verkita ĉe tablo, kiam akcidento okazis (Anna Maria Lenngren)
  • Ĉe la dancejo (Birger Sjöberg)
  • Dezerta floro (Nils Ferlin)
  • Kien la sango de Kristo? (Pál Gulyás)
  • La infano volas ludi (László Mécs)
  • Foiro (Nils Ferlin)
  • Somerlumo (Verner von Heidenstam)
  • Mi protestas (Tamás Falu)
  • La stelo (Rudolf Nielsen)
  • Verdfolia, blanka (Sándor Petöfi)
  • En la arbaro de Vál (János Vajda)
  • Sorĉa lago (Tamás Emöd)
  • La du mortintoj (1915) (Tamás Emöd)
  • Silenta vespero (Jarl Hemmer)
  • La naiva kampulo (László Szentjóbi-Szabó)
  • La jaro de l’teruro (Ragnar Jändel)
  • La plej bela kanto (Ture Nerman)
  • Kiam oni min riproĉis (József Erdélyi)
  • Benzino (Henry Parland)
  • Venontnokte (Gunnar Björklund)
  • Spiralvojo (Jenö Heltai)
  • Oggi (Mihály Babits)
  • De animo al animo (Árpád Tóth)
  • For la bravo (Simon Kemény)
  • Domflanke... (Gyula Illyés)
  • Letero al mia edzino (Miklos Radnóti)
  • Vintra vespero (Lörine Szabó)
  • El “Opus incertum” (Gunnar Ekelöf)
  • La senmorteco de la animo (Mihály Csokonai Vitéz)
  • Nokt’ feliĉa (Sándor Petöfi)
  • Taglibro (Anna Maria Lenngren)
  • Mi estas amanto (Harald Fors)
Alternative: simpla manipulebla teksto.

Originala poemoj de Szilágyi troveblas interrete:
Trovu plu ĉe OLE.

Estas kelkaj liaj tradukoj miareteje:
  • Oggi” de Mihály Babits, tradukis Ferenc Szilágyi
  • De animo al animo” de Árpád Tóth, tradukis Ferenc Szilágyi
  • Leciono” de Frigyes Karinthy, tradukis Ferenc Szilágyi

2013-05-09

Árpád Tóth & aliaj (3)

Mi jam blogis pri la hungara verkisto Arpád Tóth. Cetere, aperis miareteje du tradukoj:

 “La Nova Dio” de Árpád Tóth, tradukis Kálmán Kalocsay

 “De animo al animo” de Árpád Tóth, tradukis Ferenc Szilágyi

Mi trovis du aldonajn tradukojn alireteje:

 “Aprilo” de Árpád Tóth, tradukis Kálmán Kalocsay

 “Flamo” de Árpád Tóth, tradukis Kálmán Kalocsay

Cetere, la koncerna retejo havas verkojn originalajn kaj tradukitajn de notindaj verkistoj:

  Literaturo en nia Esperanto-mondo

Enestas original verkoj ekz. de Auld, Baghy, Balbin, Belmont, Bicknell, Boulton, Francis, Grabowski, Jevsejeva, Kalocsay, Logvin, Ragnarsson, Reto Rossetti, Schwartz, Thorsen, Urbanova. Inter la tradukintoj estas Auld, Dresen, Kalocsay, Kořinek, Logvin, Setälä, Szilágyi, Thorsen. Inter la tradukitoj estas Ĉapek, Goethe, Heine, Hölderlin, Hood, Ibsen, Puŝkin, Rydberg, Shakespeare, Tagore, Turgenev.

2013-04-03

Julio Baghy: Sonĝe sub Pomarbo (1)

Mi relegas libron kiun mi unuafoje finlegis la 14an de decembro 1973: Sonĝe sub Pomarbo: Triakta Lirika Komedio en Ses Fantaziaj Bildoj (La Laguna: J. Régulo [Stafeto], 1958; 221 p.) de Julio Baghy.

Nu, la Unua Bildo de la Unua Akto, en kiu Adamo kaj Eva (gejunuloj, ne la unua mita homparo) flirtas kaj enamiĝas, tedas min, krom la ĝena interludo de absurda ĵaluzo pri la rev-idealaj viro kaj virino de la geparanoj. La rimaj vers-paroj emas enuigi min, sed Baghy estas sufiĉe lerta tiurilate kaj en disvolvigo de la rakonto por teni la atenton. Li ja estis aktoro do komprenis draman strukturon. La kerna problemo estas, ke la afero estas ege eksmoda kaj kliŝe romantika; mi ne scias kiel nuna leganto povus trovi ĝin agrabla. La erotika dimensio estas finfine subigita al konservativa ĉasta moraleco.

La Dua Bildo estas pli agrabla kvankam troa: petolas nimfo, faŭno, elfoj, feinoj. Laŭ draminstrukcioj, la etoso estas erotika. La sceno imponas pli vigla ol la unua bildo, ankaŭ lingve. Oni anticipas la disvolvon de zorgo pri la suferoj de la vivo kiuj atendas. Ties alveno igos la dramon interesa post tro-siropa lirikeco.

Marjorie Boulton antaŭparole ekstazis, kvazaŭ temas pri majstroverko. Evidente, temas pri enamiĝo al la verko kiel al la homo. Kion diri pri tio?

Oni agnoskas, ke la kunteksto de verkado estis fakte eskapo el la malespero de la subpremo de la Hungara Revolucio de 1956. Maljunulo Baghy rebatas la deprimigan epokon per aserto de freŝa juneco.

Ni vidos, kiel mi reagos plu dum plua relego de la verko post kvar jardekoj. Mi anticipas ankaŭ kompari ĝin al La Tragedio de l’ Homo de Imre Madách.

Jen du recenzoj:

AMO AL LA VIVO KAJ BELO, recenzo de Baldur Ragnarsson, Norda Prismo 1958.

Recenzo: Sonĝe sub pomarbo, de Julio BAGHY de Ferenc Szilágyi, La Nica Literatura Revuo, 4/3, paĝoj 108-113.

2012-08-09

Kalocsay (mok)recenzas la Esperantan novelarton

En afiŝo en junio, mi resumis la kontribuon de Kalocsay en Du intervjuoj: interparoloj kun Kálmán Kalocsay kaj William Auld. Oni tie gustumos la pensmanieron kaj juĝemon de Kalocsay. Nu, jen plua kaj pli forta gusto de Kalocsay:

La Esperanta novelo” de Kálmán Kalocsay (Hungara Vivo, 14-a jaro, n-ro 1, 1974, p. 5-6)

Mi ofte ridis dum legado, ĉar la resumado kaj recenzado de Kalocsay miksiĝas kun moka tono. Estas ja historio de akraj observoj de esperantistoj pri propra kulturo. Kalocsay ne avaras pri sarkasmo.

Li komencas per resumo de disputoj okaze de la antologio 33 Rakontoj. Jen kelkaj pikoj:

". . . la E‑aj novel‑aŭtoroj, almenaŭ ĝis 1964, ĉeestas en la volumo senmanke, eĉ tro senmanke."

". . . Claude Piron (en Monda Kulturo) tiom perdis sian animekvilibron, ke li disskizoidis en kvar apartajn individuojn."
Kalocsay taksas individuajn esperantistajn verkistojn. Baghy:
" Li havis por tio siajn rimedojn: la romantikan (tro romantikan) agadon, la larmosolvitan stilon kaj—sialoke—ankaŭ la transkapiĝojn de burlesko. Li volis kvazaŭ krei medion, kies gvidanta stelo estas la zamenhofa “nova sento”: danĝera tereno, kun multaj kaptiloj kaj faligiloj. Kaj Baghy ankaŭ stumbladis, sed ne falis, estis kaj restis arda civitano de Esperantio. Kaj la esperantianoj, kiujn li varbis, restas fidelaj. Kiu lin subtaksus, tiu ricevus eĉ pli da protestaj leteroj ol la televida eminentulo."
Boulton:
"En unu el ili [ŝiaj noveloj] montriĝas la konsekvencoj de tio, se oldeta fraŭlino de severmora, puritana edukiteco, trinkas ekster sia hejma medio iom tro da alkoholaĵo. Malĝentilaĉe, mi prenis tiun akcident‑novelon por iela memportreto, kun la diferenco, ke M. Boulton trinkas ne alkoholaĵon sed Esperanton, kaj tiam ŝi devas eltrovi rakontojn faritajn kun strange bubina ĉarmo (Okuloj), aŭ ludeme filozofiajn okazaĵojn pri sia kato."
 Ha! Kalocsay pikis Boulton simile en komento en la intervjuo kun Haupenthal.

Nu, Kalocsay ne nur mokas; li laŭdas la pozivitajn flankojn de Baghy kaj Boulton, ankaŭ favore komentas pri Newell, Szilágyi, Engholm, Francis, Schwartz, Rosbach, Sturmer, Reto Rossetti, Forge, Mahé. Kaj ni ne forgesu:
"Vastan pritrakton postulus Sándor Szathmári, sed, unue, tio kondukus al apenaŭ finebla filozofia esoteraĵo, due, li estis jam vaste taksata en nia antaŭa numero [de Hungara Vivo]."

2011-11-10

Maks', la ŝejk'

Subite, pro nenia konata kaŭzo, mi rememoris maldecan poemon en romano Mistero Minora de Ferenc Szilágyi, kiun mi legis antaŭ preskaŭ 40 jaroj. Jen:

Maks', la ŝejk', galope krimas.
Ĉiuj tremas. Mi ne timas.
Stulta Makso, kara Makso,
Kiam venos la klimakso?
Clelia Conterno GUGLIELMINETTI raportas en sia recenzo en La Nica Literatura Revuo, ke ŝi trovis ĉi tiun detektivromanon senvalora ĝis alveno ĉe ĉi tiu poemo, kaj poste la romano ravis ŝin.

Teodor Julin favore recenzis kaj resumis la romanon en Norda Prismo.

Aktuala verkisto Sten Johansson en recenzo Minora sed mirinda ne nur alte taksas la verkon sed pledas por restarigo de Szilágyi en la panteonon de esperantistaj verkistoj.

Rigardu ankaŭ Ferenc Szilágyi: Tiel okazis : aŭ mistero minora ĉe retejo Originala Literaturo Esperanta.

Troviĝas aludoj al ĉi tiu verko en satira poemo Balado pri la Movado de Carlo Minnaja.

2011-04-01

William Auld revizitata (7)

la cerbo tro etas
diri la simplan simplamaniere:
Ĉi tiuj vortoj ĉe la fino de La Infana Raso surfacas en mia menso de tempo al tempo. Mi trovis ilin kun ĉi tiu recenzo:

La celon ni plenumas - La celo nin konsumas!  [William Auld, La Infana Raso] recenzas F. Szilágyi, Norda Prismo, 1957.

La recenzo ne elstaras, sed ĝi resumas ŝlosilajn temojn de Auld kun kelkaj ŝlosilaj citaĵoj. Auld kompreneble estis socikritika poeto, kiu tamen estis, tiutempe, singarde optimisma:
mi kredas pri la
bonvolo de l' homaro,
ke iam pasos
kruelo kaj amaro,
ke iam venos
la regno de l' racio,
sed multaj larmoj
necesos antaŭ tio.