Showing posts with label Ken Miner. Show all posts
Showing posts with label Ken Miner. Show all posts

2012-03-29

Julius Balbin, mi, & aliaj en Beletra Almanako

Mi jam blogis pri Julius Balbin kaj referencis lian anglalingvan traktaĵon (kun mia postnoto):

The Secret Malady of Esperanto Poetry (1973)

Russ Williams tradukis ĉi tiun eseon Esperanten, kaj mi tradukis mian propran, kaj ĉi ĉio kaj plu aperas en la nova numero de . . .

Beletra Almanako, N-ro 13, Februaro 2012 (6-a jaro):

Julius Balbin: "La sekreta malsano de la esperanta poezio," trad. Russ Williams (91-104)
Ralph Dumain: "Postnoto" (104-106)
Ken Miner: "Amaraj vortoj pri la E-poezio" (106-107)
Zofia Banet-Fornalowa: "Julius Balbin (1917-2006) - In memoriam" (108-114)

La eseo de Ken Miner originale aperis liabloge:

"Amaraj vortoj pri la E-poezio," 8 aŭgusto 2010, Taglibro de Ken Miner, Aŭgusto 2010

Miner citas mian afiŝon Edward Skidelsky on George Steiner, Ludwig Wittgenstein & Esperanto poetry. Miner asertas, ke ni bezonas teorion pri E-poezio.

Nu, mankas al mia scio kaj memoro la tuta gamo de Esperanta literatura kritiko kaj teorio. Kiom da teoriaĵoj el literaturteoria aŭ lingvistika starpunkto fakte ekzistas, mi ne scias. Jen unu specimeno raportita ĉi-bloge:

Roberto Passos Nogueira, Georg Lukács, & Esperanta beletro

Banet-Fornalowa resumas la vivon kaj verkojn de Balbin. Kiam ŝi verkis sian eseon en 2011, ŝi urĝe sugestis ke oni en Usono organizu ian memoreventon. Nu, se tia afero ankoraŭ ne okazis, oni ankoraŭ povus surpreni tiun taskon.

2011-01-27

Ken Miner pri William Blake ktp.

IOMA MENSMIGRADO (13 januaro 2011): Jen blogero pri William Blake ĉe Taglibro de Ken Miner.

Kompreneble, min interesas ĉiuj referencoj al Blake en Esperantujo, eĉ trivialaj. Ken rilatigas la viziojn de Blake al aliaj aferoj.


Nu, pri Blake, rigardu la malneton de mia eseo publikigita en Kontakto:

William Blake 250-jara: Kulturpolitiko kaj la Monda Disvastigo de Beletro

. . . kaj mian retgvidilon/bibliografion:

William Blake en Esperanto

2011-01-08

René Girard & filozofiaj fuŝuloj

Esperanto kaj filozofio malofte renkontiĝas en respektinda maniero. Esperantistaj fanatikuloj enportas absurdajn mistifikajn fuŝideojn en Esperantistan medion, kiu ja bonvenigemas ĉiajn stultajn filozofiojn. Jen ekzemplo:

Homaranismo kaj Girard de Michel Légaré (23 okt 2010)

Nu, tion, kion mi pensas pri Girard mem, mi resumis anglalingve:

René Girard: Violence and the Sacred

Nu, jen la bildo de la deveno de kulturo kiun Légaré konstatis ĉe Girard:

La kulturo estas perforto kiu naskiĝis kiel solvo (la murdo de senkulpulo el kiu elvenis ŝajna paco, la sakrifico, la mitoj, la ritoj, la sociaj malpermesoj, la religioj, la politiko, ktp.) kontraŭ pli grava perforto kaŭzita per homamasa imitemdezira krizo dum kiu ĉiuj imitadas sin reciproke, rivale, blinde, surbaze de kredo ke tio kion deziras la aliulo certe feliĉigas lin, se ne, li ne dezirus ĝin. Kateno de blinduloj, ĉiu kredante ke li estas la aŭtoro de siaj propraj deziroj, imitas sin reciproke (de la jaroj 1990aj, tia homa imitemo estas interpretebla kiel la aktiveco de la spegulaj neŭronoj), malkonscie, ĝis morte se bezone.
Interesa fantazio, sen subteno.

Oni devas apartigi dezirojn kaj bezonojn, kaj elimini ĉiujn arbitrajn (dezir-rilatajn) trajtojn de kulturoj por efektivigi interpaciĝon, kaj jen la rilato al Zamenhof. Sekvas glosaro de rilataj terminoj. Kien plu?

"Pure homa" laŭ Zamenhof... (8 dec 2010)

Ni lernas ĉie tie, ke la kuracisto estas modelo de neŭtraligo de arbitraj trajtoj. Jen plua frenezaĵo:
Siaflanke, la imitemdezira teorio (de la 1990aj bazita sur la malkovro de la spegulaj neŭronoj) tre klare distingas “homajn bezonojn” kaj “kulturan arbitrecon” (sub diversaj avataroj) kiun Girard interpretas kiel sisteman—sed placeban—perforton kiu evitas pli gravan perforton de “ĉiuj kontraŭ ĉiuj” kaŭzitan de ĝeneraligita homamasa blinda interimitado (imitemdezira krizo). Oni ne povas eltiri la deziron ekster la homo, sed la homo povas ĝin redirekti al modeloj kiuj kulture… emas foriĝi. Laŭ Girard, paco—se eblas—akiriĝas je tiu prezo: kultura foriĝo.
Laŭ Girard-ista psikiatro Jean-Michel Oughourlian estas modeloj Gandhi, Martin Luther King kaj Mandela. Légaré aldonas Thoreau kaj Zamenhof.

Ja forestas multaj logikaj interpaŝoj, ĉu ne? Kompreneble, kiam la elirpunkto estas idealismaj fantaziaj konceptoj, oni povas ligi iujn ajn du abstraktaĵojn laŭplaĉe.

Ripetas la ĉi-supran aferon la ĉi-suba:

Michel Légaré. Pri la forgesita teksto de Zamenhof , La Ondo de Esperanto, 2011, №1 (195)

Nu, mi eltrovis ĉi tiujn stultaĵojn danke al la blogo de Ken Miner, 7 januaro, 2011: KONTRAŬ GIRARD. Sed nur la jena evidente maltrankviligas Miner: "Laŭ mi ne veras, ke ĉiuj deziroj estas imitoj." Sed tio ne estas la kerno de la tuta fuŝado de la argumento. La imitado (mimesis) ne povas priskribi aŭ ekspliki la tutan bazon de kulturon, kaj oni ne povas arbitre solvi la supozitan bazan problemaron per deklaro de kuracilo. Tia amatoreca frenezeco tro oftas en Esperantujo.

Cetere, la koncepto de oferado kiel rimedo por la reguligo kaj bridigo de violento estas fundamenta koncepto de Girard. Tio estas lia cinika perspektivo pri la homa naturo, kaj cetere, li eĉ asertas la unikecon de kristanismo ĉar ĝi supozeble anstataŭigas Jesuon por violentaj oferoj. Do Girard cinike konfesas kaj aprobas tiun humiligan tim-bazitan koncepton de la homaro. Tio estas la malo de la perspektivo de Zamenhof, precipe de la perspektivo de juda humanismo, kiu asertas la perfekteblecon de la homo per propraj rimedoj kaj racia mondkoncepto. Aŭ ĉu Zamenhof estas la nova Jesuo, la mesio kiu neŭtraligas la arbitrajn apartaĵojn de kulturoj? Kia idioto estas ĉi tiu Légaré!

2011-01-04

Ken Miner pri Ralph Dumain

Ken Miner estas unu el la plej interesaj Esperantistaj blogantoj, tamen mi malofte kaptas okazon legi ĝin; fakte, mi simile neglektas la blogojn de ĉiuj aliaj konatoj. Mi trovas, ke de tempo al tempo Ken Miner okupas sin pri mi. Mi mencios la blogerojn kiujn mi sukcesis trovi & mi komentos laŭokaze.

Decembro 2010
(1) 15 decembro: LOGIKO KAJ LA ESPERANTOLOGOJ. [Pri mia kritiko de "Gentoj kaj Internacia Lingvo" de Zamenhof]
(2) RALPH DUMAIN asertas: "... kompreneble kaj Esperanto kaj Bahaismo estas ĥimeroj en usona medio."

Pri mia manko de kompreno de taŭtologio, Ken banale evitas la bazan problemaron de la Zamenhofa perspektivo, ekz. la interplektiĝon de la forigo de popolaj diferencoj kun aliaj faktoroj.

Novembro 2010
25 novembro: Pri Israel Zangwill.

Aŭgusto 2010
(1) 18 aŭgusto: Pri Intervjuo kun Sabira Ståhlberg.
(2) 10 aŭgusto: Pri Wittgenstein kontraŭ artefaritaj lingvoj.
(3) 8 aŭgusto: Pri kritiko fare de Julius Balbin pri Esperanto-poezio; Edward Skidelsky pri George Steiner, Ludwig Wittgenstein & Esperanto-poezio.

Oktobro 2009
Sed ni modernuloj emas kredi ke raso, sekso, klaso ktp "devas" havi specifajn uniformajn opiniojn (ĉu ne Ralph Dumain iam skribis rilate John McWhorter . . .
"La plej grava rajto estas la rajto de la homo pensi por si mem." Ken tamen tenas tre supraĵan koncepton de la signifo de propra aserto.
Majo 2009
INTERESAN ENKETON PRI LA TERMINO "LA KLERISMO" faris Ralph Dumain (2008-10-08). Temas pri la Okcidenta kultura movado de la 18-a jarcento, kiam la racio ...

Aŭgusto 2008

(1) 1a Aŭgusto: pri respondo de R. Dumain pri blogaj komentoj, Dawkins, Klerismo
(2) 11a Aŭgusto: KOMENTO PRI BLOGERO de Ralph Dumain Kiu regas la konceptojn? (2008-08-06).

Januaro 2008
Ni esploru do objektive pri la signifo de 'reakcia' en nur unu E-lingva blogo, tiu de Ralph Dumain. Trovi la signifon ĉe unu uzanto estus almenaŭ bona ...
La problemo kompreni aŭ taksi la uzon de termino "reakcia" okazas en pluraj lingvoj, en Esperanto kiel en la angla, kaj la derivo de la aktuala signifo de tiaj terminoj el la semantikaj eroj de ĝiaj antaŭuloj estas atentindaj interalie pro miskomprenebloj. Mi ne konas alternativon pro enportado de nacilingvaj terminoj ol Esperanto, kaj mi dubas ĉu neologismoj sen evidente nacilingvaj ekvilalentoj estus akcepteblaj. Ekz. mi uzas vorton "abstraktece" kiel ekvivalenton de anglalingva esprimo "in the abstract", kiun mem ne ĉiam komprenus angloparolanto. Antaŭ multaj jaroj mi private sugestis filozofiajn terminojn, kiujn la adresato ne aprobis. Nu, pri "reakciaj" filozofioj, mi povas helpi nur per plua klarigo, kiuj estas iliaj tiaj kvalitoj.
Julio 2008
KONTRAŬ KONTRAŬ-ANONIMECAJ BLOGOJ.
Ken plendas pri manko de permeso de anonimaj komentoj miabloge, celas protesti ke Richard Dawkins estas brito, ne usonano.

Junio 2007
(Ralph Dumain). Kaj sensencaĵo povas esti mistere kreiva. La fakta bazo de la akupunkturo estas absurdaĵo — ĉakroj certe ne ekzistas — tamen stumble ĝi . . . 

Ken referencas iun mian komenton pri kultura strategio kaj ideologioj kiel adaptiloj.