William Auld,
En Barko Senpilota:
Plena Originala Poemaro, redaktis Aldo de’ Giorgi. Pizo: Edistudio, 1987. 874 p.
Pensoj de danka leganto de Rejna de Jong
La Infana Raso ravis Rejnan kaj instigis ŝian propran poezian verkadon. Poste ŝi legis la poemojn de Auld en
Kvaropo kaj
Unufingraj Melodioj kaj
Humoroj. Rejna citas el kelkaj poemoj kaj mencias favoratajn. Ŝi ĝuis ankaŭ la volumon
Rimleteroj.
Laŭdataj ankaŭ estas la tradukoj fare de Auld, precipe "La urbo de terura nokto" de James Thomson. Ankaŭ elstara estas la traduko de
Aniaro de
Harry Martinson. Admirinda estas la inventemo de Auld en tradukado de Shakespeare. Aliaj tradukoj laŭdataj estas
La Robajoj de Omar Kajam,
Don Juan, Kanto Unua de
Byron,
Fenikso tro ofta de Christopher Fry, kaj kontribuoj al la
Angla kaj
Skota Antologioj. Rejna ŝatas ankaŭ la esearojn de Auld.
Nacilingvaj literaturaj influoj sur la poemoj de William Auld de Marjorie Boulton
Boulton citas tiom multajn influojn, ke oni apenaŭ povas teni ĉiujn. En la anglalingva literaturo, la influaro estas precipe angla-skota-usona. Estas influoj de la latina kaj franca, sed kiel distingi la senperajn disde la nerektaj influoj? Pere de tradukoj, eblas aliaj lingvoj. Auld ŝatis Kafavis, Holub, Mayakovskij, japanajn versformojn.
Esperantistaj poetoj Reto Rossetti, Eŭgeno Miĥalski, kaj Kalocsay influis lian poezion; oni povas trovi eĥon de Baghy.
En la angla lingvo, Auld engaĝis Shakespeare, James Thomson (La urbo de terura nokto), Ezra Pound, Byron, Emily Dickinson, kaj multajn aliajn. Auld tradukis el skota kaj anglsakaj literaturoj, el Shakespeare, Thomas Gray, Pope, kaj Byron. . . . nu la listigo estas tro longa ripeti.
Boulton trovas rektajn influojn al specifaj originalaj poemoj de Auld. Ŝi trovas James Thomson en "Al Homo Sapiens", "Kondamnita", eble "Septembra Mateno". Ŝi perceptas Gray ĉe "Elegio en Malnova Tombejo" kaj "La Urbo de Mia Animo". En
El Unu Verda Vivo Boulton trovas Byron, Auden, kaj aliajn. Eblaj influoj diversloke estas Pope, Dryden, Roy Campbell, Louis Macneice, Milton, John Skelton, Wilfrid Owen, Swinburne, Browning, Hardy, Browning, Cecil Day Lewis, Philip Larkin, Vernon Skannell . . . . Boulton eĉ suspektas Heine. Sed mi jam malatentas la liston de nomojn kaj eblajn rilatojn.
Boulton tre ŝatas
Kvazaŭ Birdoj Konstruas, la sola verko de Auld kiun mi taksas senmerita, kaj trovas ĝin imitaĵo de
Fenikso Tro Ofta de Christopher Fry. Mi malŝparis tempon legante tutan paĝon pri komparo.
Boulton longe meditas pri la influoj (pozitivaj aŭ negativaj?) de Pound kaj Eliot. Resumi la plurpaĝan diskuton estus je mi tro laciga. Laŭ ideologia enhavo Auld plejparte plaĉas al Boulton, Pound kaj Eliot ne.
La Infana Raso taŭgas por komparoj.
Resume, Auld montras kaj majstras variecon de stilaj rimedoj, loze analoge al lia ensorbo de diversaj influoj.