2011-01-31

Rankopedia: Favourite Artificial Language / Favorata artefarita lingvo

Kiu estas via favorata artefarita lingvo? Vi povas ŝanĝi la statistikon:

Rankopedia: Favourite Artificial Language

Esperanta estas la plej favorata. Estas multaj surprizoj en la listo; ĝia ordo mem ŝajnas artefarita. Enestas malnovaj obskuraj sed konataj lingvoprojektoj kaj novaj, obskuraj aferoj tute novaj je mi.

Babm, obskura ekzotikaĵo, kiun mi eltrovis en publika biblioteko antaŭ pli ol 40 jaroj, rangas #9. Lojban estas #10. Kaj Klingon nur #15. Tiu ordo estas nekredebla.

Solresol troviĝas ĉe #13, Neo ĉe #23. Pluraj rangeroj havas sencon, pluraj estas absurdaj.

Vi povas ŝanĝi la rezultojn per viaj voĉdonoj.

No comments: