Showing posts with label usona literaturo. Show all posts
Showing posts with label usona literaturo. Show all posts

2025-06-19

Vonnegut en Esperanto (2 el 5)

Kvankam Kurt Vonnegut estas menciita en kelkaj antaŭaj afiŝoj, nur unu mencias tradukon de verko de Vonnegut mem:

Nu, jen pluaj tradukoj el Vonnegut — sciencfikciaĵoj — faritaj de Hayden Hendricks kaj rete haveblaj pere de Rufus F. Milford:

2023-02-11

Vonnegut en Esperanto

Mi menciis la usonan verkiston Kurt Vonnegut, Jr. kelkfoje en afiŝoj en ĉi tiu blogo, sed mi neniam trovis ian esperantan tradukon el lia verkaro.  Sen jen, finfine troveblas traduko:

La sen-talenta infano, tradukis Barry Friedman.

La originala rakonto estas "The No-Talent Kid" (1952), trovebla en la novelaro Bagombo Snuff Box (1999). Kvankam Vonnegut estas jam menciita en Esperanto, jen la unua traduko de verko de Vonnegut en Esperanto, laŭ mia scio.

2017-06-17

Jack Wilson: tradukoj el anglalingva beletro

Jack Wilson, 2006
Hazarde, esplorante la temon de James Joyce kaj Esperanto, mi trovis la jenan blogon:


Mi tuj aldonis liajn tradukojn de Joyce kaj Borges al miaj tiutemaj bibliografioj:
  • Eveline” [el Dublinanoj] de James Joyce
  • Araby” [el Dublinanoj] de James Joyce
  • La vidinto” [The Witness] de Jorge Luis Borges
Wilson tradukis verkojn de Saki, Wallace Stevens, Carl Sandburg, Robert Frost, kelkajn kanzonojn ... Mi ankoraŭ ne legis do ne taksas la tradukojn, sed mi ŝatas la gamon de elektitaj aŭtoroj. Aparte interesas min:
Ĉiuj ĉi aperis ĉi-bloge en 2009. Rimarku alian blogon de Wilson (ĝis 2013): Kriko About Words. Jen afiŝaro pri Esperanto:
Wilson kreis plurajn blogojn. El 2012:
Jen anglalingva artikolo de la 27a de junio 2006:
Jack Wilson estas, aŭ estis, artisto, verkisto, poeto, muzikisto, komponisto, kiu loĝas/loĝis en Tempe Arizona (Usono). Ĉi tiu estas nomo nova je mi. Ĉu li ankoraŭ vivas post 2013 mi ne scias.

2015-10-31

Archibald MacLeish & Ijob

Archibald MacLeish (1892 - 1982) estis usona poeto, verkisto, kaj la Ĉefbibliotekisto de la usona Parlamenta Biblioteko (Library of Congress).

Pri Esperantaj tradukoj mi trovis nur la jenan poemon:

Archibald MacLeish: De Nek Marmor', Nek Ormonumentar' (Not Marble Nor the Gilded Monuments)

Antaŭ jardekoj en liceo mi legis memorindan lian dramon J.B. (play). MacLeish reverkis la miton de Ijob el la Malnova Testamento. Kiel pluraj reverkoj de Bibliaj rakontoj, ĉi tiu estas esence hereza. Jen miaj bibliografioj ĉi-teme:
Ekzempligas herezajn rekonceptigojn la jenaj originalaj Esperantaj noveloj:
Ijob komprenebla ne estas en Genezo, sed la ortodoksa/hereza skemigo estas la sama.

Kial la titolo/ĉefrolulo J.B.? Evidente, kiam MacLeish verkis, ekzistis publika ŝablono de la usona konformisma korporacia homo, speciale en la reklamfako (tipe nomita "Madison Avenue"), en kiu oni supozeble alparolus kolegojn ne per plenaj nomoj sed per la unuaj literoj de la plena nomo; ekz. "John Barleycorn" nomiĝus "J.B." Ĉi tio korespondus al la modernigo de la temo.

Post jardekoj mi memoris nur la jenajn versojn, kiujn parolas rolulo Nickles, kiu mem ludas rolon de Satano:

On Job's Dilemma: God's Injustice (from the play J.B. by Archibald Macleish)

... kaj jen mia anglalingva komento:

From Job to J.B.

Mi rememoriĝas pri la afero nun legante la unuan anglalingvan libron (1981!) pri Imre Madách, aŭtoro de La Tragedio de l’ Homo. Jam dekomence batalas kontraŭaj interpretoj de la verko. Mi diskutis kelkajn vidpunktojn en mia eseo "La tragedio de l' homo en tri medioj" (Beletra Almanako n-ro 23, junio 2015). Ĉu la verko konfirmas aŭ negas la kristanan mondbildon?

J.B. sendube estas hereza: J.B. finfine negas kaj Dion kaj Satanon (nihilismon), trovante dignon je propra memstareco, nek je Dio nek je sorto.

La anglalingva vers-oko referencita ne nepre estas plene komprenebla, almenaŭ ne je mi, sed jen mia hasta traduko:

De hom' sendorma sur merdo-lit'
mi aŭdis krion el kora spit':
Se Dio estas dio, ne bona estas Li;
se Dio estas bona, Li ne estas di'.
Ĉu para ĉu malpara vet',
ĉi tie mi ne dormus krom
arbara verda burĝonet'
kaj vent' transblove akvon.

La tria kaj kvara versoj tamen estas kompreneblaj kaj ŝlosilaj. La rilato inter ĉiapova dio kaj (mal)bono prezentas ĉiam esencan problemon.



2014-06-17

Richard Wright: Haiku / Hajko #163

             Haiku #163
        de Richard Wright

       As the music stops,
Flooding strongly to the ear,
       The sound of spring rain.

          Hajko #163
Tradukis Ralph Dumain

       Muzikinundo
Al orelo haltas, ek
       Pluvprintempa son'.

FONTO: Wright, Richard. Haiku: This Other World, edited & with notes and afterword by Yoshinobu Hakutani & Robert L.Tener, introduction by Julia Wright (New York: Arcade Publishing, 1998), p. 41.

2014-06-16

Richard Wright: Haiku / Hajko #1

              Haiku #1
        by Richard Wright

        I am nobody:
A red sinking autumn sun
        Took my name away.


          *   *   *   *   *   *

               Hajko #1
          de Richard Wright
     tradukis Ralph Dumain

       Dronis mia nom'
Kun aŭtuna ruĝa sun':

       Mi--ne plu person'.



References / Referencoj:

Wright, Richard. Haiku: This Other World, edited & with notes and afterword by Yoshinobu Hakutani & Robert L.Tener, introduction by Julia Wright (New York: Arcade Publishing, 1998), p. 1.

Wright, Richard [Wright, Rikardo], trad. K. St. “Negreto” [Black Boy], Sennacieca Revuo, n-ro 93, 1965, p. 50-53. (Epizodo el ... / excerpt from Black Boy in Esperanto translation)

2013-10-09

Richard Brautigan en Esperanto

Mi legis plurajn romanojn de usona verkisto Richard Brautigan (1935-1984) antaŭ pli ol 40 jaroj. Iu kritikisto nomis novan ĝenron “Brautiganaĵo.“ Estas malfacile priskribi tion, sed temas pri originala speco de leĝera fikcio. Li kutimis miksi nekongruajn erojn en siaj fikciaj konstruaĵoj. Brautigan ŝajnis kombinaĵo de hipio kaj anakronismaĵo. Mia favorata el legitaj romanoj estis En Akvomelona Sukero, teme interesa. Mi ne memoras, ĉu mi legis lian poezion. Mi taksis lin lerta verkisto, sed artefarite naiva, ne tre serioze taksinda, krom je tiu unu romano.

Nu, post pluraj jaroj, li aperis en mia urbo Buffalo, en aŭditorio de la Artmuzeo Albright-Knox, por deklami el sia verkaro, kune kun la pionira negra verkistino Ntozake Shange. Stranga parigo, sed finfine amuza, ĉar mi rikanemis ambaŭ kaj juĝis ilin pozistoj. 

Pri Shange, fama pro dramverko Por Negrinoj Kiuj Konsideras Memmortigon Kiam Ĉielarko Troas, mi memoras nur unu poemon, en kiu ŝi multfoje ripetas la verson “Midzu min kaj portu kafon!“

Dum atendante prezenton, Brautigan kaŭris flanke de la scenejo. Jen stranga maldigna pozicio, mi pensis. Kiam Brautigan parolis, li ŝajnis tre milda, naiva viro, al kiu mankas memestimo.

Antaŭ iu deklamo, Brautigan avertis pri ebla ofendo al iuj ĉeestantoj pro malkaŝaj seksaj esprimaĵoj. Li kriis: “Mi ne volas ofendi iun ajn!“ Neniu foriris.

Post laŭtlego de alia poemo, Brautigan diris: “Eble tiuj, kiuj malŝatas mian poezion, pravas.“  Jes ja!

Se la afero ne estus tiom mokinda, mi ja kompatus lin pro tia maldigna memmontro. Ne estis surprizo je mi, kiam, post kelkaj jaroj, Brautigan sin mortigis.

Mi lastatempe ricevis numeron de revuo La Kancerkliniko el 1978, en kiu aperas kelkaj poemoj de Brautigan tradukitaj de Kris Long. Do jen:

Richard Brautigan [poemoj], tradukis kun noto Kris Long

2013-08-03

James Baldwin & Esperanto


La 2-a de aŭgusto estas la naskiĝtago de la grava usona verkisto James Baldwin (1924–1987). Laŭ mia scio ne ekzistas traduko de iu verko de Baldwin en Esperanto, sed Baldwin menciis Esperanton unufoje:

"The Precarious Vogue of Ingmar Bergman," by James Baldwin, Esquire, April 1960.

Temas pri intervjuo al filmverkisto Bergman. Do:

"The visitor's chair in which I sat was placed at an angle to the door, which proximity, each time that I was there, led to much bumping and scraping and smiling exchanges in Esperanto."

 Jen diskuto el julio 2011 pri la koncerna frazo:

bumping and scraping and smiling exchanges in Esperanto

Ne estas artikolo pri Baldwin en Vikipedio, sed estas citaĵoj de Baldwin kun Esperantaj tradukoj en Vikicitaro.

Mi blogis kaj recenzis pri Baldwin anglalingve.

2013-04-28

Walt Whitman en Esperanto (2)

Al nekonato

de Walt Whitman (1819-1892)
tradukis Nicola Ruggiero

Preterpasanta nekonato! vi ne scias kiel sopire mi rigardas al vi,
Vi devas esti li kiun mi serĉadis, aŭ ŝi kiun mi serĉadis, (ĝi venas al mi kvazaŭ sonĝo,)
Mi ie certe travivis vivon de ĝojo kun vi,
Ĉion revekas kiel ni flirtadis unu apud la alia, flue, tenere, ĉaste, plenmature,
Vi plenkreskis kun mi, vi estis knabo kun mi aŭ knabino kun mi,
Mi manĝis kun vi kaj dormis kun vi, via korpo fariĝis ne nur via nek igis mian korpon mia nur,
Vi donas al mi la plezuron de viaj okuloj, vizaĝo, karno, dum ni pasas, vi prenas el mia barbo, brusto, manoj, interŝanĝe,
Mi ne parolu al vi, mi pensu pri vi, kiam mi sidas sola aŭ sendormas sola, nokte
Mi atendu, mi ne dubas ke mi renkontos vin denove,
Tion mi atentu: ne perdi vin.

Ĉi tiu traduko aperas kun permeso de Nicola Ruggiero kaj aperos en Beletra Almanako.

2013-04-27

Usona Antologio laŭ Don Harlow

Jen la enhavo el eks-retpaĝo de Don Harlow. Mi ĝustigis la retligoj al la aktualaj retlokoj. La aktuala retejo de Harlow enhavas pli da tradukoj el usona literaturo. — RD

Eventualaj Enhavaĵoj de la Usona Antologio
Lasta ĝisdatigo: 1997.02.07


Walt Whitman en Esperanto (1)

Mi kredas...

de Walt Whitman, "Kanto pri Mi Mem" ("Song of Myself"),
tradukis Matt McLauchlin

Mi kredas, ke folio de herbo ne estas malpli ol la dungverko de la steloj,
Kaj la formiko estas egale perfekta, kaj sablero, kaj la ovo de la reĝbirdo,
Kaj la etendiĝanta rubuso ornamus la salonojn de la ĉielo,
Kaj la plej malgranda ĉarniro de mia mano trovas ĉiun maĉinaron malinda,
Kaj la bovino remaĉanta kun kap' malalta superas ĉiun statuon,
Kaj muso estas sufiĉa miraklo por mirigi sesilionojn da nekredantojn.

*     *    *

Mi trovis ĉi tiun tradukon ĉe ne plu ekzistanta retejo, sed ĝi estas konservita ĉi tie: Tradukoj de Multaj Verkistoj de Matt McLauchlin.

Jen alia traduko, miareteje:

La Universo - kelkaj faktoj por helpi vin loĝi tie de Douglas Adams, tradukis Matt McLauchlin

Do, ĉu ekzistas aliaj tradukoj de Whitman en Esperanto? Estas "Transirante Bruklin-prame" (Crossing Brooklyn Ferry), tradukis Maurice Wittenberg), Beletra Almanako, n-ro 2. Estas nova traduko fare de Nicola Ruggiero: "Al nekonato" (To a Stranger). Ĉu aliaj?

2011-12-15

Harlema Renesanco en Literatura Mondo (1)

Feliĉan Zamenhoftagon!

La lastatempa enretigo de la plej eminenta iama literatura revuo en Esperanto, Literatura Mondo, estas nekalkuleble valora afero:

Literatura Mondo 1922-1949

Troveblas en la arkivo eble neatentitaj trezoroj. Plej interesa por mi nun estas la eltrovo de manpleno da recenzoj, artikoloj, kaj artbildoj reference al la Harlema Renesanco de la 1920aj jaroj en la fama negra kvartalo de Novjorkurbo. Mi komencas mian ekspluatadon de tiu materialo, kiu aperis inter 1931 kaj 1934, per aparta enretigo de la jena artikolo:

“L.” “ Observo: Negraj Poetoj en Ameriko” [recenzo], en Literatura Mondo, majo 1934 (#4), p. 79.

Mi bezonas eltrovi, kiu estas "L."

Rimarku, ke "Observo" estas la ĝenerala rubriko por recenzoj.

Miareteje troveblas mia transskribo kun notoj kaj retligo al la koncerna numero, plus aliaj rilataj retligoj.

Jen mia dua enretigo, kun notoj, de recenzo el 1934:

“Observo: Van Vechten: Negra Ĉielo” [Recenzo], en Literatura Mondo, novembro 1934 (#9), p. 175-6.

La recenzinto ne tradukis la nuntempe abomenatan vorton kiu signifas "negraĉo"-n. Van Vechten fakte apartenis al la tiutempa speco de blankuloj negroamantaj; mi supozas ke li intencis uzi la vorton idiotisme, ne senhonorige.

Mi intencas enretigi la ceterajn rilatajn aferojn kaj traduki ĉi tiujn kaj ceterajn anglalingven.

2011-10-28

Herman Melville in Esperanto

First, the Wikipedia article in Esperanto:

Herman Melville - Vikipedio

Here is a translation from Billy Budd, in verse form:

"Billy — katenita" de Herman MELVILLE, elangligis Bruno GAHLER, Norda Prismo, 1957/3, p. 138.

Since then, the main Esperanto translator has been Liland Brajant Ros’ / Ros’ Haruo, whose translations are available on the web (note though that the link on Don Harlow’s Esperanto literature web site doesn’t work):

La Lilandejo: Literaturo

. . specifically:


WORD files of "La ’Gioj" can also be found at:

http://www.oocities.org/melvilleeneo/noveloj/gioj.html

http://www.geocities.ws/melvilleeneo/noveloj/gioj.html

Also from Ros’ Haruo:

Ros Haruo: Moby Dick: The Mudcat Cafe: Speaking of Whaling Ballads

2011-09-14

Giuseppe Lipparini, tempomaŝino, sciencfikcio

Mi trovis nenion pri itala verkisto Giuseppe Lipparini (1877–1951) interrete anglalingve. Mi eltrovis lian nomon pere de artikolo en la franca:

Archive N° 7 “Le Maitre du Temps” ou comment filmer l’histoire!

Interesas min lia rakonto "La Mastro de la Tempo", rilate al esploro de la historio de fikcio de tempvojaĝado.

Mi trovis unu referencon al Lipparini en Esperanto:

"KIEL ONI IĜAS INTELEKTULO:
Manlibro por uzo de la hodiaŭaj gejunuloj, precipe de tiuj, kiujn panjo Naturo ne dotis per talento"
de Luciano Bianciardi, el la itala tradukis Carlo Minnaja

"En la dua elementlerneja klaso normala knabo kapablas jam skribi kiel bitniko, kaj volonte daŭrigus laŭ tiu vojo, sed la instruistino, kun granda pacienco kaj granda peno, kapablis poste lin korekti, la profesoroj faris la ceteron kaj nun, dudekjara, nia ulo verkas precize kiel Giuseppe Lipparini."
Mi ne konas la reputacion de Lipparini en itala literaturo.

Mi ĵus kreis 3 anglalingvajn retpaĝojn pri pioniroj de sciencfikcio, kun konekso al tempovojaĝado:

Edward Page Mitchell (1852-1927), Science Fiction Pioneer: Time Travel, Hegel, and More

Eugène Mouton: 19th Century Science Fiction Pioneer

Enrique Gaspar y Rimbau: El anacronópete — The First Time Machine

En ĉi-lasta estas kelkaj retligoj ĉi-teme en Esperanto:

En Esperanto: Rilate al la Unua Tempomaŝino