Showing posts with label Enrique Gaspar y Rimbau. Show all posts
Showing posts with label Enrique Gaspar y Rimbau. Show all posts

2011-09-14

Giuseppe Lipparini, tempomaŝino, sciencfikcio

Mi trovis nenion pri itala verkisto Giuseppe Lipparini (1877–1951) interrete anglalingve. Mi eltrovis lian nomon pere de artikolo en la franca:

Archive N° 7 “Le Maitre du Temps” ou comment filmer l’histoire!

Interesas min lia rakonto "La Mastro de la Tempo", rilate al esploro de la historio de fikcio de tempvojaĝado.

Mi trovis unu referencon al Lipparini en Esperanto:

"KIEL ONI IĜAS INTELEKTULO:
Manlibro por uzo de la hodiaŭaj gejunuloj, precipe de tiuj, kiujn panjo Naturo ne dotis per talento"
de Luciano Bianciardi, el la itala tradukis Carlo Minnaja

"En la dua elementlerneja klaso normala knabo kapablas jam skribi kiel bitniko, kaj volonte daŭrigus laŭ tiu vojo, sed la instruistino, kun granda pacienco kaj granda peno, kapablis poste lin korekti, la profesoroj faris la ceteron kaj nun, dudekjara, nia ulo verkas precize kiel Giuseppe Lipparini."
Mi ne konas la reputacion de Lipparini en itala literaturo.

Mi ĵus kreis 3 anglalingvajn retpaĝojn pri pioniroj de sciencfikcio, kun konekso al tempovojaĝado:

Edward Page Mitchell (1852-1927), Science Fiction Pioneer: Time Travel, Hegel, and More

Eugène Mouton: 19th Century Science Fiction Pioneer

Enrique Gaspar y Rimbau: El anacronópete — The First Time Machine

En ĉi-lasta estas kelkaj retligoj ĉi-teme en Esperanto:

En Esperanto: Rilate al la Unua Tempomaŝino


2011-09-08

Enrique Gaspar y Rimbau: "El anacronópete" — The First Time Machine / La Unua Tempomaŝino

Do you think there is some tacit affinity connecting landmark events of 1887? 1887 saw many firsts, including the first appearance of Esperanto, Sherlock Holmes, and the time machine (not the novel or story by H.G. Wells). Read all about it:

Enrique Gaspar y Rimbau: El anacronópete — The First Time Machine

Anacronópete estas hispana neologismo kiu signifas "tiu kiu flugas kontraŭ tempon". Finfine anglalingva traduko aperos en 2012.

En 1887 aperis ne nur Esperanto sed ankaŭ Sherlock Holmes kaj la unua fikciaĵo pri tempomaŝino. La plejparto el miaj referencoj estas en la angla, sed rigardu ankaŭ la Esperantajn retligojn:

Enrique Gaspar y Rimbau: El anacronópete — La Unua Tempomaŝino

Poste aperis la koncernaj verkoj de H. G. Wells: novelo La Tempovojaĝantoj (1888) kaj romano La Tempo-maŝino (1895). Patafizika eseo "Kiel Konstrui Tempomaŝinon" de Alfred Jarry aperis en 1899.

Troveblas multaj studoj pri la intelekta kaj socia kunteksto de la verko de Wells. La furoro de la kvara (spaca) dimensio en la 19a jarcento—ne nur en matematiko sed ankaŭ en amaskulturo, ekz. fikcio kaj spiritismo—estas bone konata. Historiistoj pri sciencfikcio kaj pri scienco pritraktis la tempvojaĝan koncepton. Eble en tiu literaturo troveblas studo pri tio, kiel kaj kial la konceptoj de tempomaŝino kaj de la tempo kiel kvara dimensio aperis tiutempe.

Estas nuntempa emo nomi nian epokon postmodernisma. Kombinismo elstaras ne nur en la amaskulturo de la nuno, sed ankaŭ en intensa retrorigardado al la kultura pasinteco kaj ties antaŭsupozoj. Eble tial Esperanto aperas kiel temo en pluraj lastatempaj histori-romanoj—kaj en la angla lingvo! Do angla traduko de la unua fikciaĵo pri tempomaŝino des pli bonvenigendas.