Showing posts with label Charles Baudelaire. Show all posts
Showing posts with label Charles Baudelaire. Show all posts

2015-11-18

Legante Baudelaire (de Ain Kaalep, trad. Hilda Dresen)


    Legante Baudelaire
       de Ain KAALEP
 elestonigis Hilda DRESEN

Ĉu limojn havas poezia sfer'?
Prefere vi forĵetu ĉi esploron,
ĉar certe vanan farus vi laboron,
kelksfere plene regas la liber'.

Ni kion scias pri malver' kaj ver'?
Okazas, ke por kaŝi la doloron
poet' forĵeti devas sian koron:
malica, trista ŝajnas Baudelaire.

La brilajn versojn vi teruraj trovas,
instinkte for la libron de vi ŝovas,
ĝi ne konformas al la simpla sent' —

sed tamen ĝuas vi la majstran servon ...
Perceptas vi la disŝiritajn nervojn
kaj koron larman, plenan je turment'.

(Unue aperis en La nica literatura revuo 7/3 (n-ro 39) p. 106.)

Tre interesa, bone farita poemo, ĉu ne?

Notu ankaŭ:

Hando Runnel - Translations | Estonian Literature

... kiu listigas tradukon Estona soveta poezio tradukita de Hilda Dresen (Eesti Raamat, 1977) kun listo de poetoj.

Hilda Dresen - Vikipedio

Hilda Dresen (Originala Literaturo Esperanta - OLE)

2014-10-02

William Auld: Pri lingvo kaj aliaj artoj (5): tradukado

Kiel mi jam menciis, mi trovas Auld plej stimula kiam li pritraktas specifaĵojn de originala aŭ traduka beletro en Esperanto. Mi jam afiŝis dufoje pri trakto de tradukado en esearo de Auld Facetoj de Esperanto (1976). Nu, nun denove pri . . .

William Auld, Pri lingvo kaj aliaj artoj. Antverpeno; La Laguna: TK / Stafeto, 1978. 213 p.

Enestas du eseoj pri tradukado:

  Pri la tradukado de poezio   (21-32)

  La internacia lingvo kiel belarta tradukilo   (95-157)

En la unua eseo, Auld rebatas la tezon asertante la netradukeblon de poezio. Tradukado estas esenca parto de beletra produktado en pluraj lingvoj; ĝi eĉ ludis gravan rolon en angla literaturo. Auld ankaŭ rebatas la aserton, ke ĉio grava tradukiĝas anglen aŭ francen. Du problemoj estas ignoro de malpli disvastigitaj literaturoj, kaj manko de altkvalitaj tradukoj. Pri supozataj baroj al tradukado Auld diskutas semantikajn asociecojn, kaj vortludojn, kaj donas ekzemplon de solvo de vortluda problemo tradukante anglan tekston al Esperanto.

La dua eseo estas multe pli detala kaj ampleksa. Literaturo valoras por interkompreniĝo de popoloj, per kio ili konstatos la komunaĵojn de supraĵe malsamaj homoj. Auld ilustras problemon de tradukmanko per statistikoj el Index Translationum. La mito ke nur la "ĉefaj" lingvoj gravas preterpasas beletrajn juvelojn el "minoraj" lingvoj. Do eĉ fakuloj neglektas ekz. hungaran literaturon. Ambicio traduki ĉion en ĉefajn lingvojn, ekz. la anglan, estas ĥimero, se ne paroli pri kvalito. Sed Esperanto ja solvas la problemon.

En la dua parto de la eseo, Auld alfrontas denove la missupozatan netradukeblon de poezio. Auld neas limojn de lingvoj kiuj bremsas tradukadon; la sola decida faktoro estas la talento de la tradukanto.

Mi dubas ĉi tiun absolutan aserton, sed Auld argumentas sian pozicion. Signifigpotenco ekzistas nur en la homa menso, ne en la lingvo. Auld celas pruvi, ke Esperanto (pli precize, Esperanta verkisto!), aparte pro sia gramatiko, kapablas redoni nacilingvajn nuancojn traduke. Auld listigas la lingvajn qvalitojn de la fleksebleco de Esperanto.Aldone al gramatikaj trajtoj, Esperanto estas riĉa je rimoj.

En la tria parto de la eseo, Auld provizas poeziajn specimenojn por komparo, laŭ menciitaj kriterioj, uzante nacilingvajn originalojn kaj tradukojn kaj Esperantajn tradukojn. La lingvoj de la originaloj aŭ tradukoj estas angla, franca, rusa, kaj Esperanto. Bone por ni, la retejo de Don Harlow donas la specimenojn kaj komentarojn de Auld:

Specimeno A: L'abatros de Charles Baudelaire, kun tradukoj en Esperanto (de Kalocsay) kaj la angla;

Specimeno B: La tigro de William BLAKE, elangligis William AULD kun anglalingva originalo kaj franca traduko de Félix ROSE (kun komentaro pri la tradukoj);

Specimeno C: Anĉaro de Aleksandr PUŜKIN, elrusigis KALOCSAY Kálmán, enangligis Walter MORISON.


    


2013-08-10

Charles Baudelaire: L'Horloge / La Horloĝo


                  LA HORLOĜO

Horloĝ'! Fatala dio, terura, senkompata!
Per fingro ĝi minacas: "Jen tempo por memor'!
Vibrante la Doloroj en via tima kor'
Sin plantos baldaŭ kiel en disko arkpafata;

Jam la Plezur' vapora al horizonta fon'
Rifuĝas kiel silfo al postkulisa vando;
Ĉiu momento ŝtelas peceton el la frando
Al homoj konsentita por tuta viv-sezon'.

La trimil-sescent-foje dum horo, la Sekundo
Flustretas: Rememoru! Per insektvoĉa tint'
La Nuno jam parolas: Mi estas la Pasint'
Kaj vian vivon suĉas mia rostret' ĝis fundo.

Remember! Rememoru, fuŝul'! Esto memor'!
(Parolas ĉiujn lingvojn mia metala lango.)
Ĉiu minut', mortema stultulo, estas gango:
Ne pigru ĝin elmini por ĝia kaŝa or'!

Memoru, ke la Tempo, ludant' avida, prenos
Sen tromp', en ĉiu meto, la gajnon! Jen fatal'!
Memoru! Tago svenas; densiĝas nokt-vual';
L' abism' soifas ĉiam; klepsidro tuj malplenos.

Baldaŭ la hor' sonoros, kiam la di' Hazard',
La Virt' majestas, via edzin' ĝis nun virgino,
La Pento mem (ho lasta gastejo ĉe l' vojfino!)
Alkrios: Mortu, olda poltrono, troas tard'!"

El: Baudelaire, Charles: La floroj de l' malbono, elfrancigis K. Kalocsay
kaj G. Waringhien (La Laguna: Stafeto, 1957), paĝoj 188-189.

2013-08-09

Charles Baudelaire: Habelo & Kaino & aliaj

Jen:

Habelo kaj Kaino (el La Floroj de l’Malbono) de Charles Baudelaire, tradukis Kálmán Kalocsay.

 Baudelaire simpatias la rason de Kaino, anticipas renverson de la kosma ordo. Jen ero en mia dokumentado de la Edena kaj Kaino-Habela mitoj.

Jen aliaj tradukoj de Baudelaire en Esperanto:

La Albatro [KALOCSAY Kálmán] & ĉe Babelmatrix
La celo de la poezio [André ALBAULT]
La fremdulo [A. NURAK] Unikoda versio
[P] Invito por vojaĝo [K. de KALOCSAY]
[P] La kato [Mireja COROBU]
[P] La kato ["Filip_fr"]
[P] La kato [Gaston WARINGHIEN kaj Kálmán KALOCSAY]
Kaj jen: Recenzo: La floroj de l' malbono de Baldur RAGNARSSON

Humphrey Tonkin en anglalingva intervjuo mencias komparon fare de William Auld de angla and esperanta tradukoj de "L'albatros":

An Interview with Humphrey Tonkin