Showing posts with label vitalismo. Show all posts
Showing posts with label vitalismo. Show all posts

2007-04-09

Vitalismo

Vitalismo a. vitalism, ĉ. vitalizimus, f. vitalisme, g. Vitalismus.

Biologia hipotezo kaj naturfilozofia doktrino, ke fenomenoj de la vivo havas sian kaŭzon en speciala forto de vivo analogia al energio de la neviva mondo, sed esence de ĝi distinga. La origina uzo franca ĉe Barihez (Novaj principoj de scienco pri homo, 1775) kal ĉe tiama lia skolo akcentas ankaŭ esencan distingon de la forto psika. Moderna samtempa vitalismo konceptas la vivforton (vitalan forton) kiel konceptaĵon similan al energio neredukteblan al iu alia forto sed diferencantan de ĝi pro tio, ke ne validas pri ĝi la principo pri ĝia konservo. “Mi konsentus kun la vitalistoj, se ili simple volus akcepti, ke vivaj estaĵoj prezentas fenomenojn, kiuj ne estas trovataj en la senviva naturo kaj kiuj pro tio estas siaspecaj. Mi konsentas, ke manifestaĵoj de la vivo ne povas esti klarigitaj ekluzive per fenomenoj fizike-kemiaj konataj en naturo senviva" (Cl. Bernard en Enkonduko al studado de eksperimenta kuracado). Henri Bergson nomigis la vitalan forton vitala elano. La plej sistema moderna vitalisto estas Hans Driesch (Vitalismo kiel historio kaj doktrino, 1905). Li uzis la aristotelan terminon enteleĥio por nomigi la vitalan forton. “Enteleĥio ne estas energio, ne estas forto, ne intenso, ne konstanto sed—enteleĥio." Plej facile komprenebla diferenco inter energio kal enteleĥio estas en aserto, ke inter fenomenoj energiaj validas principo de kaŭzo, inter la enteleĥiaj principo de celo.

FONTO: Kamaryt, Stan, kompil. Filozofia Vortaro (Olomouc: Moraviaj Esperanto Pioniroj, 1934), p. 169-170.



Mi havas fotokopion de ĉi tiu longe nehavebla libro. Se oni serĉas rete ĉe Enciklopedio Simpozio oni trovos plurajn resumojn de la koncepto vitalismo sub rilataj rubrikoj. Kontrolu ekz. Vitala-Vitalismo.

2007-04-02

Filozofio en Esperantujo - ĉu blogo blagas?

Komuniga Maŝino (Amelano) estas blogo maldekstra kun multa enhavo filozofia, ankaŭ iom pri literaturkritiko, Esperanto-movado, kaj aliaj aferoj. Mia unua impreso estis, jen interesa politika-filozofia blogo. Sed mi eraris.

Ofte kunmeto de Esperantismo kaj filozofio rezultigas regreseman mistikismon aŭ ekletikismon. Historie, la malbona flanko de marksismo estas stalinismo, sed estas alternativoj. La infaneco de anarkiismo bone kunvivas kun Esperantismo: nek unu nek la alia devas respondeci pri la reala mondo. Sed jen ni trovas ĉiujn ĝenajn elementojn aparte kaj en kombinado, t.e. stulta filozofio, maldekstrismo, kaj esperantismo. La intelektaj motoroj estas laŭmoda franca filozofio, precipe Gilles Deleuze, laŭmoda filozofia maldekstrismo de Antonio Negri (pri tutmondiga empirio, multitudo), kaj arbitra utiligo de la konceptoj de homaranismo kaj sennaciismo.

Iam la kutima problemo estis la malavangardeco de Esperantujo, sed nun ĉi-kaze regas la modeco, evidente, per alproprigo de intelektuloj kiaj Foucault, Deleuze, Negri, Žižek, Agamben, Badiou.

Ŝajnas ke la blogisto manĝegis tro multe da franca fekaĵo kaj tiel veneniĝis. La precipa influo ŝajne estas Deleuze, kaj pere de Deleuze, la reakcia malraciisma filozofo Bergson. Negri estas italo kun historio en ekstrem-maldesktra tendenco, specife aŭtonomiisma marksismo. Tamen ties filozofio multrilate similas la francojn kiuj influis la t.n. postmodernismon. Estas historia filozofia liga fadeno, kies pra-inspiro estas Nietzsche. La reakcia vitalismo de Nietzsche kaj aliaj nature hejmas en la politika kvartalo de desktruloj, sed dankon al francaj filozofoj de la pasintaj 45 jaroj ĝin surprenas pseŭdo-radikalaj elitaj intelektuloj.

Anstataŭ kontrolebla teoria analizado de la empiria mondo, oni starigas la politikigon de metafizikaj konceptoj kaj la metafizikigon de politikaj konceptoj. Se ideoj estas nur la elfluoj de deziro kaj potenco, kritika analizado de tiuj ideoj el tiu starpunkto reliefigas ties realan vivon kaj celaron. Tian abstraktecan metodon oni ne trovos ĉe Marx, sed laŭ la vitalisma eliro iniciita de Nietzsche, tute opozicie al historia materiismo, jen oni konstruas pseŭdo-teoriumadon kaj pseŭdo-politikon. La intuicia vitalismo de Bergson simile instigas falsan sinprezenton ke oni tuŝas la realan, materian mondon kaj vivon, sed fakte temas pri arbitra metafizikado same kiel la freneza rasteorio de Hitleranoj ŝajnigis sin biologio.

Deleuze verkis pri Hume, Spinoza, Bergson, k.a. kaj difinis filozofion kiel la kreadon ke konceptoj. Sed kiuj konceptoj helpas objektive ekspliki la realan mondon kaj kiuj mistifikas? La vitalisma generado kaj kritikado de konceptoj ne provizas adekvatan legitimilon de filozofio. Kiel la prioritatigo de diferenco super identeco fare de Deleuze eksplikas ion pri la mondo krom nura remiksado de metafizikaj kategorioj?

Nia Amelano multe cerbumas pri Deleuze, Leibniz, Bergson, k.a., kaj pri konceptoj kiaj "singulara", "multitudo", "virtualeco". Cetere, li faras arbitrajn ĝeneralajn komentojn pri socialismo, komunismo, naciismo. Li alproprigas konceptojn el Esperantujo--homaranismo kaj sennaciismo--kaj aldonas ilin al la mikspoto de siaj filozofiaj fantazioj. Ne estas respondeco al la reala mondo, ĉar laŭ Amelano ekzistas ne nur la aktuala mondo, sed ankaŭ la virtuala mondo. Li kapablas nur ĵongli metafizikaĵojn. Tute mankas ia metoda pritrakto de afero konkreta kaj specifa. Kiel utilas ĉi tiu kaĉo da metafizikaj deduktoj?

Ŝajnas ke nia blogisto fantazias ankaŭ pri fina venko de Esperanto; ne sufiĉas ekspluati ĝian pontlingvan potencialon el realisma perspektivo. Oni ja devus klarigi sian celaron en la reala mondo, sed tio ne necesas se oni vivas en sektisma fantazia virtuala mondo, des pli en Esperanto-mondo.

Resume, ĉi tiu okupado pri frivolaj metafizikaj ekzercoj simptomigas supraĵan, memindulgan menson infektika de la plej obskurantismaj, fetiĉismaj ideoj. Ni povas unue danki la vitalisman obskurantismon kiu elfurzas ĉi tian filozofiadon.

Referencoj en Vikipedio:
Aŭtonomeco
Modernismo
Postmodernismo
Antonio Negri
Henri Bergson

Referencoj en la angla:

Callinicos, Alex. "Toni Negri in Perspective," International Socialism, no. 92, Autumn 2001.

Negri, Toni. Towards an Ontological Definition of Multitude, trans. Arianna Bove (04/04/2004), orig. pub. in Multitudes, numero 9 as "Pour une definition ontologique de la multitude" (p. 36-48).

Roffe, Jon. Gilles Deleuze, Internet Encyclopedia of Philosophy.

Wikipedia:
Antonio Negri
Gilles Deleuze
Multitude