2018-05-23

Éva Tófalvy pri Sándor Szathmári: De Kazohinio ĝis Atlantido

Kun permeso de la aŭtoro mi publikigas la sekvan tekston. (RD)

Ĉu vane aŭ ne vane? - oni demandas, kun Sándor Szathmári kaj kun Éva Tófalvy.

Renkontiĝi kun Éva Tófalvy kaj aŭskulti ŝin nepre estis agrable kaj edife.

Karlo Fajszi (1911-2004) alie FAJSZI Károly. [fajsi, ka:roj] volis kaj strebis kolekti ĉion eblan, ĉion presitan kaj ne-presitan, kio koncernas la pli fruan kaj lia-epokan Esperanton. (Nun vidu tion en la Hungarlanda Fremdlingva Biblioteko, en (1056) Budapeŝto, str. Molnár, n-ro 11.

„ Lia” nuna - Fajs[z]i-a - Amika Rondo (la aktivema „FAR”) invitadas nunajn, nun vivantajn, nun legemajn kaj diskutemajn kultur-agantojn de Esperantujo. Laste ĝi invitis s-rinon Éva Tófalvy [to:falvi] literatur-esploriston, pedagogon, teologon - precipe pro ŝia analiza verko pri Sándor Szathmári [ŝandor satma:ri]. La titolo de tiu verko estas Kazohiniától Atlantiszig: ’De Kazohinio ĝis Atlantido’. - Enkonduke mi vicigu lastsekunde la nomojn de la aperintaj personoj:
Éva Tófalvy,
Klára Szabó [sabo:],
Andrea Ruzicska [ruziĉka]
Veronika Heé [he:],
Katalin Keserű [keŝerü:],
Piroska Komlósi [komlos:ŝi, piroŝka],
Mária Gyurák s-rino Vértesi [djura:k, ve:rteŝi],
Gergely Hajdu Nagy [hajdu nadj, gergej ’Gregorio’],
István Szabolcs [sabolĉ, iŝtva:n ’Stefano’],
János Paszabi, [pasabi, ja:noŝ „’Johano’],
Erzsébet Kaszab s-rino Párkányi [kasab, pa:rkanji, erĵe:bet ’Elizabeto’,],
József Márton [jo:ĵef ’Jozefo’],
Balázs Wacha [vaha, bala:ĵ ’Blazio’ ..
Teĥnike helpadis nin la menciita Klára Szabó.
Éva Tófalvy (naskiĝinta en 1947) studis Hungaran kaj Esperantan filologiojn, bibliotek-sciencon, ĵurnalistikon. Ŝi iĝis dungita por kultur-organizado ĉe Hungaria Esperanto-Asocio, kaj ŝi laboris ankaŭ por Hungarlingvaj programoj de Hungara radio pri Esperanto. Pli detale informas pri ŝi Esperantaj leksikonoj kja manlibroj. Ŝi instruadis Esperanton eksperimente en porinstruista altlernejo de la Hungaria urbo Esztergom [estergom], en la 1970aj jaroj: Esperanto estis tie proponata kiel „kapablo-baza” lernobjekto por komencaj klasoj de bazgradaj lernejoj. (Interesa momento en la batalo por la ebloj instrui kaj lerni Esperanton en ŝtata lernejsistemo.) En Esperantujo ŝi iĝis pli konata kiel gajninto de pluraj konkursoj je beletro kaj je fakliteraturaj, soci-sciencaj eseoj.

Ŝi, unuavice, tamen famiĝis kiel la ĉefa kunaŭtoro de la romano Kiuj semas plorante. Tiu romano de ŝi kaj de Oldřich Kníchal en la jaro 1978 gajnis la konkurson Raymond Schwartz. Ŝi, krome, de tempo al tempo verkadis poemojn kaj ŝi verkis dulingve romaneton Portreto de la diktatoro / A diktátor arcképe. (2017)

Se konsideri la ĝeneralan percepton kaj opinion de la esperantista publiko pri Szathmári, ekde ĉ. 1950, ĝis la apero de verkoj de Tófalvy pri li, oni plejparte konceptis lin esence kiel gravan Hungaran Esperanto-verkiston, kun bona stilo en Esperanto kaj kun interesaj, ofte sciencfikciaj kaj filozofiemaj verkoj. Oni rimarkinde aprezadis lian lingvaĵon. Vilmos Benczik [bencik, vilmoŝ] ekzemple emfazis, ke Szathmári kreis en Esperantlignva prozo bonajn dialogojn. Se jes, ne estis hazarde, ke Stafeto (1964), Hungara Esperanto-Asocio (ekz. en 1977, 1988) kun redaktado de V. Benczik, eldonadis liajn E-novelojn. Spegulado de ĉiutagecaj scenoj en literaturo ĉe Esperanto estas ja konsiderinda temo ankaŭ koncerne la lingvo-evoluon... Tófalvy – ne neante ian, eĉ konsiderindan rolon de Szathmári en la Esperanta literaturo, krome: traktante ankaŭ lian iom falsan misprezentatan roladon en la Hungaria E-movado – asertas kaj emfazas, ke Szathmári unue, ni diru, „prototipe” verkadis en la lingvo hungara, Esperanton li posedis malbone, li verkadis en ĝi duagrade aŭ traduke, li supermezure uzadis liingvan helpon de Kolomano Kalocsay, kaj li fuĝis al Esperanto kaj aperigo de verkoj en Esperanto (ĉefe) por eskapi de la forta cenzuro en Hungarujo, nu, ankaŭ, ĉar tiu rolo ekŝajnis al li, finfine, agrabla. Lia politika agado, liaj politikaj elpaŝoj (gazet-artikoloj kun diversaj aŭtoro-nomoj) estis malhomogenaj kaj ankaŭ pro tio morale prisuspekteblaj: li esprimadis simpatiojn samtempe al diversaj ideologioj. Kiel verkisto li emfazis la praan kaj senĉesan konfliktemon en la homa naturo, kiu nepre fiaskigas ĉiujn idealismajn strebadojn kaj ĉiujn politikajn doktrinojn.

Szathmári en Vojaĝo al Kazohinio satireme prezentas fantaziajn, elpensitajn homojn, samtempe du fantaziajn tipojn de socio 1) ekstreme raciisman (kun hinoj) kaj 2) ekstreme emocieman, ne-racieman  „simbolregatan” (kun behinoj). Eble tio estas maniero per aliformaj (ne-Eŭropanecaj, ne Usonanecaj, de „ni” ne senpere konataj) paralelaĵoj kaj troigoj groteske prezenti tendencojn en la efektiva socio ĉirkaŭ Szathmári, ĉirkaŭ ni, kiuj ja ne estas hinoj aŭ behinoj.

Tófalvy en sia prelego iel esprimis, ke la kritiko de Szathmári pri la simbol-adorado de behinoj estas tro meĥanike kaj iom senkomprene farita, do ni diru: temas pri arte ne sukcesaj detaloj de la verko. Oni povis senti, ke simbolojn eble Tófalvy mem juĝas pli respektindaj, ol la verkisto kun sia primitiviga mok-tendenco. Veronika Heé iom diskutis pri tiu temdetalo, menciante, ke la prelegantino povas esti influata de sia propra vivokoncepto kaj de sia propra rilato al teologio: sentiĝas fendo inter ŝia respektemo kaj la malrespektemo de Szathmári. Tiel „simple” verŝajne ne estas, tamen memkompreneble ankaŭ la emocioj de ĉiu leganto havas rolon en la individua prijuĝo de ĉiu verko.

Entemiĝis ankaŭ verko de Szathmári pri Jesuo (Látván nem látnak: ’Vidante ili ne vidas, ĉ. 1935). Szathmári tiuverke prezentas novan, kvazaŭ-nuntempan aperon de Jesuo kun simila malakcepto, rifuzo, persekuto kaj mortigo, kiajn la Filo de Dio renkontis antaŭ pli 2000 jaroj, kaj kun konfliktoj ĝuste kun eklezioj kaj ekleziaj personoj...

Tófalvy kvalifikis la aliron de Szathmári esence tro skemisma, senkomprena. Parto de la publiko iom diskutis, ĉiuokaze estis senteble, ke la faktojn pri Szatmári konas kontentige nur Tófalvy , do tiu parto de la diskuto ne povis atingi profundon disvolviĝon kaj detaliĝon.

Gergely Hajdu Nagy levis la demandon, kiom ligiĝas la karaktero de la verkaro de Szathmári al lia (individua) psika tipo, al lia psika tip-aparteno. Kia li mem estis psike?

Hajdu Nagy ankaŭ demandis pri ia supozebla pli ĝenerala filozofia fono ĉe Szathmári – preter lia emo satiri pri la troigoj de la socio. – Skribante pri io tia en sia verko ankaŭ Tófalvy emfazas, kiel aludite, la penson (de Szathmári), ke la instinkta strukturo de la homo, kun baza konfliktemo, malhelpas firmiĝon de ia ajn bona socio, malgraŭ ideoj , idealoj kaj utopioj. Hajdu Nagy eble volus scii, ĉu la ideon pri tiu baza konfliktemo ni mem, la realismemaj legantoj. devas kaj povas akcepti? Ke tiu demando aperas ĉe legantoj, montras, ke la verkoj de Szathmáry, finfine – funkcias.

Tófalvy prezentis al la pubilko la pli fruan enigman famon de la trilogio Hiába (’Vane’), verkitan inter 1931-1935, kaj ŝi rakontis ankaŭ, kiel ŝi eksciis de Kálmán Pandur (verŝajne en 1989), ke ĝuste tiu posedas la manuskripton de trilogio de Szathmári.

En la trilogio Vane Szathmári - mem ne havinta spertojn en Sovetio - prisrkibas reĝimon, kiu memorigas la tiam praktikatan stalinismon; krome alian imagatan reĝimon, kiu tamen kvazaŭ prezentas la realon samtempan kaj samlokan por la aŭtoro, kaj fine reĝimon futuran, kiu ŝajnas esti ia postkomunisma terorsistemo.

La trilogio estintis preta en 1936. Laŭ prijuĝo de Éva Tófalvy du partoj (Múlt. Jelen.’Paseo’. ’Nuno’) estas ne altnivelaj, la tria parto (Hiába. Jövő: ’Vane, Futuro’) de la trilogio laŭ ŝi estas tre bona.

Tamen la Hungara ĝenerala faka literatura konscio, kritikistaj prijuĝoj ekster Esperantio - ili haltis ĉe Vojaĝo al Kazohinio, kiu estis , ne tuj, sed poste - bone akceptata kaj ankaŭ nun memorata.

Laŭ sia prijuĝo Éva Tófalvy do elektis la trian („futuran”) parton de la trilogio por aperigi ĝin ĉe Szépirodalmi Könyvkiadó [s:epirodalmi könjvkiado: ’Beletra Eldonejo’], en Budapeŝto, en 1991. Szathmári, kies verko antaŭis ĉefan verkon (1984) de la famega Orwell, en Hungario nun havas ŝancon iĝi refoje iom pli konata, dank’al Éva Tófalvy.

La renkontiĝo kun Eva Tófalvy estis tre fruktodona kaj bonetosa. Mankas, timende: mankos tra kelka tempo nur daŭrigo. La prezentitaj temoj kaj subtemoj ja postulus tutan seminarion. La kune pasigitaj kelkaj horoj vekis fortan scivolemon pri Szathmári kaj ĝeneralan literatur-apetiton de la societo de tiu renkontiĝo.

Blazio VAHA n.s. Wacha,
la 21an de Majo 2018a

2018-04-25

Vladimir Nabokov (2): Pala Fajro


Antaŭ pluraj jaroj mi legis, ne kun multe da pacienco, la kuriozan metafikcian verkon Pale Fire de Vladimir Nabokov, kiu konsistas el antaŭparolo, poemo (verko en la verko), kaj komentaro pri la poemo.

Plu pri tio kaj pri Nabokov troveblas en mia bibliografio:

Vladimir Nabokov: Science Fiction, Artificial Languages, Ars Combinatoria, Narrative Structure, Martin Gardner, Play: An Arbitrary Bibliography

Mi aldonis sekcion pri (Nova) Zembla, reala loko kiu eble havas ligon al ĉi tiu verko kaj ankaŭ rolas en poemoj de aliaj verkistoj, ekz. la konata hungardevena poeto kaj tradukisto George Szirtes (kiu interalie angligis La Tragedio de l' Homo).

La poemo mem (verko en la verko) ricevis Esperantan tradukon:

Pala Fajro, tradukis/adaptis Meva Maron, La Kromkancerkliniko, n-ro 7 (suplemento al La Kancerkliniko, n-ro 52, 1989).

La originalo ne inspiris min, sed ĝi interesis min pro la fickia lingvo Zemblan kaj la temo kombinatoriko (kiu rilatas al mia longtempa intereso pri la historio de ars combinatoria). Hieraŭ mi legis la Unuan Kanton de la traduko, kaj ĝuis la belan lingvaĵon. Do gratulon al Meva Maron!

En mia antaŭa afiŝo ĉi-tema mi aldonis mian tradukon de versoj pri kombinatoriko. Jen la traduko de la samaj versoj fare de Meva Maron, el la Kvara Kanto, versoj 970-976:
                Mi sentas min kompreni
l’ ekziston, aŭ almenaŭ etan parton
de mia ekzistado, nur ĉar arton
esprimas kombinatorika rav’;
do se validas mia skanda prav’
de l’ mond’ privata, ankaŭ l’ univers’
sonoras ĝuste, laŭ mia jamba vers’.

2018-04-14

On Carnap as an Esperantist & cosmopolitan (vs Heidegger)

As the philosopher Michael Friedman has recently shown, Carnap knew Heidegger’s work and standpoints well, and had read him quite seriously. He attended the debate between Heidegger and Cassirer at Davos in 1929 and took a walk with Heidegger and conversed with him in a café. He studied Sein und Zeit (Being and Time) and expounded its philosophical purpose to the Vienna Circle around Moritz Schlick as an entrée to the group. Heidegger represented a rival means and approach to “overcoming metaphysics,” the task that this magician of the Black Forest promised to accomplish by going back to a more primordial, prerational sense of human existence, its elementary Dasein, which stood as the opposite of the progress of science and cosmopolitan modernity. Once Heidegger had turned Nazi, Schlick had been murdered, and Carnap, Neurath, and Philipp Frank—along with their allies Hans Reichenbach and Carl Hempel in Berlin— began to migrate West, away from anti-Semitic repression, their political conflict with the forces of the xenophobic Right filled out and extended the terms of the methodological conflict.

This was the original “linguistic turn.” Recent biographies have strongly humanized Rudolf Carnap away from the image of a stern logician and into a true man of enlightenment and a utopian of international cooperation. Carnap favored the construction of “ideal languages” both in logic and in reality, artificial languages that could overcome the errors and historical demerits of natural language, not from any disapproval of human history but because he maintained the cosmopolitan Enlightenment ethos of Kant’s “Perpetual Peace,” as in his love of Esperanto. Friedman has pointed out the touching rhapsody in Carnap’s intellectual autobiography when he recounts teaching himself the language at the age of fourteen and attending a performance of Goethe’s noble Iphigenia performed in the rationalized international language. “It was a stirring and uplifting experience for me to hear this drama, inspired by the ideal of one humanity, expressed in the new medium which made it possible for thousands of spectators from many countries to understand it.” After the tragedy of World War I, young man Carnap hiked through Finland, Estonia, Latvia, and Lithuania with a Bulgarian friend: “We stayed with hospitable Esperantists and made contact with many people in these countries. We talked about all kinds of problems in public and in personal life, always, of course, in Esperanto.”

SOURCE: Greif, Mark. The Age of the Crisis of Man: Thought and Fiction in America, 1933–1973 (Princeton University Press, 2015), chapter 10--Universal Philosophy and Antihumanist Theory, pp. 288-289.

2018-04-10

Novelaro de Bernard Golden

Mi ĵus tralegis la jenan novelaron:

Hieraŭ - hodiaŭ - morgaŭ: noveloj de Bernard Golden. La Laguna: TK Stafeto, 1982. 96 p.

ENHAVTABELO

1. Inicado en la Groto ... 5
2. La Profanado ........ 15
3. Malegala Disdivido .... 21
4. La Vosto de la Vero . 29
5. Incidento en Krotal-Kanjono .. 35
6. La Lasta Misio . . . . . 43
7. Tropika Festeno ..... 49
8. La Venĝo .... 57
9. Ruĝa Vino kaj Blanka Marmoro.. 63
10. Mallonga Vojaĝo al Brazilo . . 75
12. Kosma Rubaĵo .......... 89

Mi enretigis la lastajn du rakontojn ĉar ili estas sciencfikciaj. Kiel la titolo de la novelaro sugestas, la rakontoj situas en la pasinteco, la aktualo, kaj ia nespecifa futuro.

Jen recenzoj  ĉe OLE de ĉi tiu novelaro:

Bernard Golden: Hieraŭ, hodiaŭ, morgaŭ

Mi taksas ĉi tiun rakontaron pli-malpli amuza leĝera legaĵo. Pri la sciencfikciaĵoj ...

La surprizo en Kosma Rubaĵo povus prezentiĝi iom pli lerta. La mistera substanco eltirita de metero estas taksata minaco al la Tero, ĝis alvenas la surprizo. Tiu transiro ne estas sufiĉe motivata en la rakonto.

Posttagmezo en El Prado estas pli interesa kaj iom pli lerta. Rolas fama pentraĵo de Velázquez, "Las Meninas" — “La Ĉambelaninoj.” Koincide, kiam mi legis ĉi tiun rakonton, mi samtempe spektadis la hispanan sciencfikcian televidprogramon El Ministerio del Tiempo [La ministerio de la Tempo], en kiu konstante rolas Velázquez. Pri la rakonto de Golden, legu mem.

2018-03-15

István Mészáros, 1950-2017 (2)

Kiam mi informiĝis pri la morto de István Mészáros, mi mesaĝis al la Hungaria Esperanto-Asocio.  Mi ricevis respondon de János Nagy, vicprezidanto de HEA. Li dankis min pro mia instigo, laŭ kiu HEA publikigis nekrologon:

Ni memoras pri István Mészáros 2018-03-13

Tie vi trovos mencion de liaj multaj gravaj faroj por Esperanto. Kompreneble, la afero kiu plej utilas al mi estas lia prilaborado de la retejo Nyelvi egyenlőség, precipe ĝia beletra arkivo. Li persone helpis min en miaj esploroj per provizado aŭ enretigo de gravaj bezonataj tekstoj. Ni ja sentas mankon pro foriro de nia hungara kamarado.

2018-03-13

Omaĝe al Imre Baranyai (Emba), 14 marto 1902 - 1961 (2)

Jen mi ĝisdatigas la retligojn de mia afiŝo Omaĝe al Emba:

Ekzilo kaj azilo (poemaro) de Emba
En aktuala retejo de Don Harlow:
Jen re-listigo de retpaĝoj (neŝanĝitaj) pri Emba:
Denove, jen miareteje:
Por anglalingvaj legantoj, okaze de la naskiĝtago de Emba, mi ĵus tradukis mian recenzon:

Review: Imre Baranyai (Emba), “Maria and the Group” (“Maria kaj la Grupo”) by R. Dumain

2018-03-09

István Mészáros, 1950-2017

Mi multe korespondis kun István Mészáros, kiu helpis miajn esplorojn per skanado de bezonata materialo el Hungara Vivo kaj aliaj eldonaĵoj por miaj esploroj. Laŭ mia peto li enretigis plurajn nemalhavendajn volumojn pri Kalocsay kaj aldonis pluajn tradukojn de Kalocsay al la koncerna retejo, Nyelvi egyenlőség.

Dum longa tempo li ne respondas miajn komunikaĵojn. Mi finfine decidis kontroli, ĉu okazis ia malbonfarto. Mi trovis du anoncojn pri lia morto:

Magyarországi Eszperantó Szövetség: Elhunyt Mészáros István 1950-2017

medicinistoj-por-esperanto › István Mészáros forpasis

Hungara esperantisto László Szilvási konfirmas, ke Mészáros mortis la 25-an de oktobro 2017. Li aldonas:
István estis kunlaboranto de la Esperanto-Centro Eventoj dum ĉ. 20 jaroj. Li sidis ĉe la apuda skribotablo... Li estis ĉefadministranto ĉe la gazeto Eventoj inter 1992-2002, poste kunlaboranto de la projekto STEB, Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, oficeja kunlaboranto de la Internacia Kalendaro, sekretario de la Societo Kalocsay, ano de la kuratorio de Fondaĵo Eszperanto en Hungario, - kaj libertempe li skanis kaj enretigis multajn literaturajn Esperantajn verkojn.
István Mészáros ja estis eminenta esperantisto. Li meritas informplenajn nekrologojn en la tuta Esperanto-gazetaro. Adiaŭ, samideano.