Showing posts with label poezio. Show all posts
Showing posts with label poezio. Show all posts

2025-04-22

VANE / FUTURO (Memore al Sándor Szathmári)

      VANE / FUTURO
(Memore al Sándor Szathmári)

      de Blazio Vaha
      [Balázs Wacha]

Vana estas esper-peto.

Aleksandro diris prave:
jam la av' agadis vane.
agas, agos ni plu — vane.

Eble li profetis… VANE.
Ĉu mi nun esperas vane,
scii volas mi tutvane.

Do agadu mi laŭplane,
eĉ se kun nur espereto,
malgraŭ vana esperpeto.

Ne priridu min, profeto.

[el Facebook, 28 marto 2025]

2021-10-26

Mao Zifu (2): Memoro


Jen poemo "Memoro" de Mao Zifu.

Akompanas tion deklamo de la poemo. Se tio ne funkciigeblas, vi povas aliri aparte la sonregistraĵon ĉi tie.

Troveblas interrete ankaŭ lia poemaro Metaforoj senapostrofaj.

2020-05-14

Rotterdamo ... Tra la ŝtormo


Rotterdamo
de K. KALOCSAY
el Tra la ŝtormo, 1939-1945

Ĉu oni povas fari ankaŭ tion?
Vivantan urbon bati per la bomboj?
La domojn homloĝantajn igi tomboj
flamantaj? Jes. Ĉu la milito-dion
vi do ne konas? Ĉu la tragedion
hispanan vi forgesis? Ties ombroj
ĵetiĝas sur la mondon. La kolomboj
de l' murdo tie lernis la metion.

Guernica, urbo de horora famo,
mesaĝas al martira Rotterdamo:
"Mi vidis, kaj suferis ĉi sovaĝon!
Ne distretita en la frua ĝermo,
nutrita eĉ eskapis ree kaĝon
la monstro de detruo kaj ekstermo."

(La poemciklo "Tra la ŝtormo" aperis en
Ora Duopo: Jubilea Libro pri Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay, 1966.
Laŭ István Mészáros (mesaĝo, 2016.04.15) la 19 poemoj publikigitaj en Ora Duopo konsistigas la tuton de la
ciklo "Tra la ŝtormo".
V. ankaŭ la afiŝon Ora Duopo, Memore.)

2019-12-24

Macedonio Fernández (3): poezia lingvaĵo kiel 'persona Esperanto'

Jen antologio da verkoj de Macedonio Fernández en anglaj tradukoj:

Macedonio: Selected Writings in Translation

Jen citaĵo el la Enkonduko:

The poetry of Macedonio Fernández is doubly strange: strange for the unaccustomed conceptions of birth and death, life and love on which it rests, strange for the metalanguage created for their expression. Juan Ramón Jiménez described the poetic language of Macedonio as “a personal Esperanto, the language of nowhere . . . the tongue of Dante, Blake, Hölderlin.”

— Jo Anne Engelbert

Jen mia traduko:

La poezio de Macedonio Fernández estas duoble stranga: stranga pro la nekutimaj konceptigoj de naskiĝo kaj morto, vivo kaj amo sur kiuj ĝi baziĝas, stranga pro la metalingvo kreita por ilia esprimado. Juan Ramón Jiménez priskribis la poezian lingvaĵon de Macedonio: “persona Esperanto, la lingvo de nenie . . . la lingvo de Dante, Blake, Hölderlin.”

Koincide, ĵus aperis afiŝo pri Juan Ramón Jiménez:

Juan Ramón Jiménez de Antonio De Salvo (Esperanto-vivo, 24 Decembro 2019)

2019-12-19

Zhuangzi: Zhuang Zhou / Ĝuangzio / Ĝuang Dsi / Ĝuang Dzi (Chuang Tzu) en Esperanto

Ĝuangzio estas unu el la du majstroj de antikva ĉina filozofio Daoismo.

Jen pluaj koncernaj retpaĝoj, tekstoj, radioprogramoj, ktp.:

Fama daŭriganto de taoismo--Zhuang Zhou (China Radio International, 2014-07-11)

La Sonĝo de Ĝuangzio

Ĝuang Dsi: Papiliosonĝo, trad. Hans-Georg Kaiser

Ĝuang Dsi : Saĝuloj kaj rabistoj (anekdoto-traduko)

Pri la fama papilia sonĝo de Ĝuangzio la hungara poeto Lőrinc Szabó verkis:

Sonĝo de Ĝuang Dzi (trad. Kálmán Kalocsay)

Jen traduko el la ĉina verkisto Lu Xun (Lu Hsün / Lusin):

Lusin: Reciproka Malestimo de Literatoroj

Plue:

Ĉina antikva famulo—Zhuang Zhou

Zhuangzi: Antaŭparolo esperantigita de Wang Chongfang

Sonĝaj Siluetoj de Zhang Chao, esperantigita de Wang Chongfang

Maŝa Kaléko: La sonĝo de Ĝuang Dsi, trad. Hans-Georg Kaiser

2019-12-17

Filozofio en Neciklopedio

Neciklopedio estas humuropedio; ĉi-kaze jen:
Filozofio
Jen citaĵo de fifamulo:
"Esperanto kaj filozofio malofte renkontiĝas en respektinda maniero"

     -- Ralph Dumain
La koncerna artikolo estas diversrubrika miksaĵo de amuzaĵoj kaj ne-amuzaĵoj. Ekz., oni klasifas filozofojn senutilaj, malutilaj, utilaj.

Aliloke oni citas min sen mencii mian nomon. Sub rubriko Filozofio kaj Esperanto jen:
Ofte kunmeto de Esperantismo kaj filozofio rezultigas regreseman mistikismon aŭ ekletikismon. Esperanto kaj filozofio malofte renkontiĝas en respektinda maniero. Esperantistaj fanatikuloj enportas absurdajn mistifikajn fuŝideojn en Esperantistan medion, kiu ja bonvenigemas ĉiajn stultajn filozofiojn.
Verŝajne oni utiligas informojn trovitajn miabloge aŭ miareteje:
Filozofio kaj naturismo

Filozofio kaj araneo

2018-12-27

Julian Tuwim, jud-pola poeto & Esperantisto (2)

La 27-a de decembro estas la datreveno de la morto de la pola juda poeto Julian Tuwim (1894-1953).

Kaj jen freŝa afiŝo de Antonio De Salvo:

Julian Tuwim (Esperanto-vivo)

Antaŭ ol verki en la pola, Tuwim publikigis siajn tradukojn el la pola en Esperanto. En la citita afiŝo vi trovos lian poemon "Litanio" en la pola, itala, kaj Esperanto, kun bibliografio de la verkoj de Tuwim en Esperanto.

2018-12-26

Baldur Ragnarsson mortis

Baldur Ragnarsson (n. la 25-an de aŭgusto 1930), eble la plej eminenta vivanta Esperanto-poeto, mortis hieraŭ, la 25an de decembro 2018. Aperas multaj funebraj omaĝoj ĉe Facebook. Aliloke jam aperis la jenaj nekrologoj:

Forpasis Baldur Ragnarsson (1930–2018)

Forpasis Baldur Ragnarsson

Jen iu loko por registri adiaŭajn mesaĝojn: Panteono.

Mi plurfoje pri li afiŝis ĉi-bloge, kaj jen miareteje:
Adiaŭ, nia kara poeto.

2018-12-11

Novalis and ars combinatoria

I had some harsh words for Novalis--in Esperanto--when I blogged about his Notes for a Romantic Encyclopaedia: Das Allgemeine Brouillon (published in English translation in 2007) eight years ago. It turns out though, that there is quite interesting philosophical content in Early German Romanticism. Here is an essay that highlights among other things Novalis' philosophical engagement with the ars combinatoria:

Redding, Paul. "Mathematics, Computation, Language and Poetry: The Novalis Paradox," in The Relevance of Romanticism: Essays on German Romantic Philosophy edited by Dalia Nassar (Oxford; New York: Oxford University Press, 2014), pp. 221-238.

Various essays in this book demonstrate that Novalis and his colleagues (note especially Friedrich Schlegel) were not mere mathematical and philosophical dilettantes. Early German Romanticism is now being taken seriously in the anglophone world for its philosophical and not merely literary and literary-critical contributions. Its engagement with German idealism is receiving concentrated attention. I am not prepared to comment on his use of the ars combinatoria. This essay though is a must-read on the subject.

2018-11-26

Julian Tuwim pere de Izrael Lejzerowicz

Jen miareteje:

“Dancanta Sokrato” de Juljan [Julian] Tuwim, el la pola trad. I. Lejzerovicz [Lejzerowicz]

Atentu ankaŭ recenzon de poemaro Poeziaĵoj (1956):

Pri Poeziaĵoj de Julian Tuwim de K. R. C. Sturmer (en La nica literatura revuo, 3/2, Novembro-Decembro 1957, p. 73-74)

Kvankam ĝi estas anglalingva, mi menciu ankaŭ nekonatan omaĝpoemon de la aŭstralia marksista verkisto kaj intelektulo Jack Lindsay:

“The Poems Hidden in the Ghetto: to Julian Tuwim in Warsaw” [La poemoj kaŝitaj en la getto: al Julian Tuwin en Varsovio] by Jack Lindsay

Attila József en Esperanto


Jen ĵus enretigite miabloge:
Mi eltiris ĉi tiun tradukon el prelego de la tradukinto: “Pri poezia artospeco, kiun Parnasa Gvidlibro kaj PIV nomas simple balado,” en Memorlibro: kolekto de la prelegoj dum la solena internacia konferenco organizita okaze de la tridekjariĝo de la universitata fako Esperantologio (Budapeŝto, 17/18-04-1997), ĉefred. Tamás Gecső, red. Zsuzsa Varga-Haszonits & Lariko Golden, kunlaboris Anita Renkecz (Budapest: Universitato Eötvös Loránd, Katedro pri Ĝenerala kaj Aplikata Lingvistiko / Eötvös Loránd Tudományegyetem, 1998), p. 284-292.

Troveblas miareteje du pluaj aferoj de kaj pri József:
Tie vi trovos ankaŭ retligojn aliretejen al aliaj verkoj de kaj pri Attila József.

2018-11-25

Memorlibro: Esperantologia prelegaro

Dankon al ekstrema rabato, mi povis aĉeti de la usona Esperanto-USA libroservo la jenan kongresesearon:

Memorlibro: kolekto de la prelegoj dum la solena internacia konferenco organizita okaze de la tridekjariĝo de la universitata fako Esperantologio (Budapeŝto, 17/18-04-1997), ĉefred. Tamás Gecső, red. Zsuzsa Varga-Haszonits & Lariko Golden, kunlaboris Anita Renkecz. Budapest: Universitato Eötvös Loránd, Katedro pri Ĝenerala kaj Aplikata Lingvistiko / Eötvös Loránd Tudományegyetem, 1998.

Mi jam afiŝis pri unu eseo kiun mi bitigis kaj enretigis:

Je la centjara datreveno de naskiĝo de Sándor Szathmári” (1997) de Éva Tófalvi, p. 346-350.

La eseoj en la Memorlibro troveblas sub la jenaj kategorioj:

I. Esperanta Kulturo (p. 14-114)
II. Instruado de Esperanto (116-201)
III. Esperanto - lingvo kaj literaturo (202-361)
IV. Movadhistorio (362-490)

Mi povus listigi la tutan enhavtabelon, sed ne ĉi-foje. Temas nur pri miaj propraj interesoj kaj gusto, sed la kontribuoj kiuj plej interesas min troveblas en sekcio III, kaj iom en sekcio IV.  Estas gravaj informoj en aliaj eseoj, sed nun mi mencios tiujn kiuj entute plej kaptas mian atenton:

Franz-Georg Rössler: "Esperanto kaj la aktuala muzika stilo" (96-99)
Blazio Vaha: "Faktoroj de lingvoevoluo tra la historio de lingvoj, planlingvoj, Esperanto" (202-266)
Ivo Borovečki: "Tradukoj el la kroata literaturo en Esperanton" (268-283)
Miklós Fehér: “Pri poezia artospeco, kiun Parnasa Gvidlibro kaj PIV nomas simple balado" (284-292)
Lariko Golden: "Literaturo kaj literaturkritiko en Esperanto" (298-303)

. . . kaj interlingvistike:

Zsuzsanna Csiszár: "Otto Jespersen en Esperanto-movadhistorio" (384-390)
Árpád Rátkai: "Lingvoplanado en Hungario: (442-461)
Árpád Rátkai: "La internacilingva movado en Hungario ĝis la apero de Esperanto" (462-490)

2018-11-24

György Petri: Apokrifo

Dankon al Esperanto mi ĵus ekkonis la hungaran poeton György Petri (1943-2000). Poste, mi konstatis, ke abundas liaj poemoj ankaŭ en anglalingvaj tradukoj, sed ĉi-kaze kiel kutime mi informiĝas pri hungara literaturo pere de Esperanto. Kun permeso de la tradukinto, jen:

Apokrifo
de György Petri

La famili’ sankta ratlas
Dio Marian fikas,
Jozef’ ne povas ekdormi,
do li drinkaĵon serĉas.
Ĝin ne trovinte li ellitiĝas, survestante
piĵamon per ĉemizo kaj pantalono,
li iras al la drinkejo ĉe Tri Saĝuloj
por drinki glason da vino akva---
--- “Ĉu denove Dio?”
---“Jes, kiu alia.”
Li ĝemas, vinon englutas, forgestas.
---“Cetere,
lasttempe mi kverelis kun ŝi
ja ili fikis ĝuste antaŭ mia nazo!
Do mi diris al Manjo,
ke almenaŭ silentu dum fikado,
La lito kaduka tertreme
-ja ĉiam grincadas, intertempe
– mi ne aŭdu - sed serioze! -
pli da ha-ha-ha-haleluja’!”

tradukis Zoltán Gabányi

2018-11-11

Marjorie Boulton, amoremulino

Marjorie Boulton (1924-2017) ja estis pasia virino. Mi scias nenion pri ŝia persona vivo, sed ŝiaj poemoj plenplenas da amoro. Mi lastatempe enretigis kelkajn specimenojn...
Eble laŭ modelo de Sekretaj Sonetoj, ŝi verkis pseŭdonime en 1954 erotikan kaj seksrilatan poemaron La sekreta psiko, eldonitan finfine en 2002. Jen poemoj el tio:
En la ĉi-lasta, Marjorie konkludas pri la koncerna virino...
sed preskaŭ svenas pro l’ mirinda sento
en sia piĉ’, neniam pli humida.
Ho Marjorie, vi min varmigas!

2018-11-02

Blazio VAHA [Balázs Wacha]: Descendo kun aŭfhebo

Descendo kun aŭfhebo

   de Blazio VAHA

ja anĝeloj ne ekzistas,
sed enkore sonas ĥor'.
dioj vivi ne insistas,
bjonĥo flustras plu en kor'
Glosoj

descendo: iro malsupren, malsupreniĝo
aŭfhebo: kvalitŝanĝa konservo pere de neniigo kaj levo; levo kaj mallevo; prilevo
bjonĥo: interna morala supera instanco de individuo, kun socia deveno kaj kun personece perceptataj trajtoj

(Fonto: "cezarpoezio" 2004.09.06)

2018-10-08

Mao Zifu: Ĉele

"Kutima aranĝo de la hispanaj kongresoj fariĝis la programero "Vivu la Teatro" en kiu oni kantas, monologas, deklamas, ktp. Ĉi-okaze, Jorge Camacho deklamas la poemon 'Ĉele' de la esperanta ĉina poeto Mao Zifu. 77a Hispana Kongreso de Esperanto, okazinta kune kun la 51a ILEI-Kongreso en Madrido 2018."



Mi komencis legi ĉi tiun mirindan poemaron Kantoj de Anteo, kaj koincide legis ĉi tiun poemon kaj tuj poste retrovis ĉi tiun videon. Mi tuj pensis pri litografaĵo de Joan Miró: La Sunmanĝanto (1955), ankaŭ kiu pensigas pri sopiro enkaĝigita. La poemaro estas neprre leginda, trafe and originale esprimiva.

2018-09-11

Jorge Luis Borges & "Poemo de la amikeco"


Je la 24-a de aŭgusto okazis la datreveno de la naskiĝo de la argentina verkisto Jorge Luis Borges (1899-1986). Tiam Antonio De Salvo publikigis kun sia traduko poemon anoniman atribuitan al Borges:

“Poema de la amistad” (Poemo de la amikeco)




Krom ĉi tiun blogon, aliru ankaŭ mian retejon:

Jorge Luis Borges en Esperanto

Verda Majo: Esperanto kaj demokratio

"Mireille Grosjean deklamas tekston de Verda Majo (Hasegawa Teru), aperinta en Lernilo de Esperanto n-ro 11-12 ; nov.-dec., 1943, sub la titolo 'Esperanto kaj demokratio'. La deklamo okazis en la 77a Hispana Kongreso de Esperanto kaj la 51a Kongreso de ILEI, okazintaj en Madrido en 2018."

2018-09-05

Miyamoto Masao: Susura maro

"Yasuo Tabuchi kaj Lee Jungkee deklamas la poemon 'Susura maro' [el Invit' al japanesko] de Miyamoto Masao, kadre de la programero "Vivu la teatro" de la 77a Hispana Kongreso de Esperanto, okazinta kune kun la 51a ILEI-Kongreso en Madrido en julio de 2018."

Paulo Viana omaĝas al Marjorie Boulton

Paulo Viana omaĝe parolas pri Marjorie Boulton kaj deklamas ŝian poemon "Por paco" el Eroj.