2018-01-22

Eŭgeno Miĥalski 121-jara

Okaze de la 121-a datreveno de la naskiĝo de Eŭgeno Miĥalski (21 januaro 1897 - 15 oktobro 1937), mi sonregistris deklamon de poemo ...

"Amaj melodioj: III" de Eŭgeno Miĥalski, Voznesensk, 11 Decembro 1923.

Ĉi tiu poemo aperis en la poemaro Prologo (1929) kaj troveblas ankaŭ en Plena Poemaro 1917-1937, red. William Auld, kun enkonduko de Krys Ungar (Antwerpen: Flandra Esperanto-Ligo, 1994), p. 63-64.

Ĉi tiu estas dum jardekoj unu el miaj favorataj lirikaj poemoj de Miĥalski, speciale la finaĵo:
Disburĝonis kaŝtanaj la floroj
kun kreiv-geedziga polen',
ĝi miksiĝis kun niaj odoroj
en mistera pasia solen'.
Dolĉe!

2018-01-09

Karel Čapek & Esperanto (16)

Hodiaŭ estas la naskiĝtago de Karel Čapek (9 januaro 1890 – 25 decembro 1938).

Hodiaŭ aperas ankaŭ afiŝo pri Karel Čapek de Antonio De Salvo ĉe blogo Esperanto-vivo, kiu inkluzivas retligojn kaj bibliografion, kiu ampleksas ankaŭ verkojn ne alireblajn interrete.

Pri tio tamen konsultu mian (ĉi tiun) blogon kaj kelkajn Esperantajn tradukojn el Čapek miareteje:
Lastatempe mi trovis la jenan, aldonendan al la listigo de Esperantaĵoj:

Karel Čapek - Fabelo "Solimana princidino", el Naŭ fabeloj (1932), el la ĉeĥa esperantigis Josef Vondroušek, "laŭtlegas Tadeusz Karaš (el Brajla skribo!) kaj lia edzino Ivana Karašová, ambaŭ membroj de la Sekcio de nevidantoj de Ĉeĥa Esperanto-Asocio"

2018-01-01

Hungarian & other Esperantist authors at Nobel Books

"The Nobel Books (NB) is a literary portal which is intended to collect, archive and disseminate information and books which Nobel Laureates and world authors have published for literary contributions to humanity."

European Authors – Welcome to the Nobel Books.

This site doesn't play when it comes to listing Hungarian authors. Included are Julio Baghy, Kálmán Kalocsay, István Nemere, Tivadar Soros, Sándor Szathmári, and Robert Zend. All but Zend wrote in Esperanto. Zend was an Esperantist though wrote in Hungarian and English. Frigyes Karinthy was an Esperantist, wrote almost entirely in Hungarian. George Soros (son of Tivadar) is a native speaker of Esperanto.

Esperantists Marjorie Boulton and Baldur Ragnarsson are also in this list.