Showing posts with label Valentina Zhuravleva. Show all posts
Showing posts with label Valentina Zhuravleva. Show all posts

2017-05-21

Sferoj 5: sciencfikciaj noveloj de virinoj (1)

Sferoj 5 (1987) estas speciala numero da tradukitaj sciencfikciaj noveloj de virinoj, antologio el la serio Sferoj, eldonita de Grupo Nifo. Kompilis ĉi tiun volumon Miguel Gutiérrez Adúriz, Jen la enhavo:
Antaŭparolo
Maria kaj Joĉjo de Naomi Mitchison (tradukis el la angla William Auld)
La koncerto de Hana Pěchulová (tradukis el la ĉeĥa Adolf Staňura)
Bezonata sperta virgino de Johanna Sinisalo (tradukis el la finna Pekka Virtanen)
La operacio de Ingeborg Sulkowsky (tradukis el la germana Eckhard Bick)
La Drako-Damo de Elia Barceló (tradukis el la hispana Liven Dek)
Miriel de Zefia Beszczyńska (tradukis el la pola Wojciech Usakiewicz)
La spaco de vivo de M. Ĉudakova (tradukis el la rusa Vl. V. Ĉarin)
Kiam ŝanĝiĝis de Joanna Russ (tradukis el la angla Karl Pov)
Naomi Mitchison ĉ 1920
Mi ankoraŭ ne trovis ion ajn pri la jenaj aŭtoroj en la angla lingvo:
Hana Pěchulová (ĉeĥa)
Ingeborg Sulkowsky (germana)
Zofia Beszczyńska (pola)
Sed jes pri Marietta Chudakova [Ĉudakova]:
Stories by Soviet Women Authors Pre-1969: “The Useless Planet” (1967), Olga Larionova, “The Astronaut” (1960), Valentina Zhuravlyova, “Life Space” (1969), Marietta Chudakova by Joachim Boaz (2016.12.11)
Boaz laŭdas la originalan koncepton de "La spaco de vivo." (La angla traduko "Life Space" troveblas en la antologio World's Spring, kiun mi ne havas.) Kaj ĝi ja estas interesa. Iu homo estas limigata ne de tempo, sed de spaco. Li povas movi sin libere tra tempon, do ne mortos kun la antaŭeniĝo de la tempo, sed lia spaco ŝrumpiĝas kaj li mortos kiam lia spacamplekso nuliĝos,

Notu ankaŭ, ke Valentina Zhuravleva troveblas en la angla kaj en Esperanto,  kaj jen en la angla pere de Esperanto:
“Starluma Rapsodio” de Valentina Ĵuravleva, tradukis Aleksej I. Verŝinin
Johanna Sinisalo de Finnlando estas konata en la anglofona mondo. Ie iu mencias la ĝis tiam netradukitan novelon "Bezonata sperta virgino," Ankaŭ Elia Barceló de Hispanio iom aperis en la angla. La jena anglalingva artikolo pri sciencfikcio en Hispanio mencias la novelon "La Drako-Damo." Mi ankoraŭ trovis nek unu nek la alian novelon anglalingve.

La Antaŭparolo emfazas la gravecon de "La Drako-Damo." Jen alia aserto: trovi verkistinojn de sciencfikcio estis malfacila tasko (t.e. ĝis 1987).

2013-08-22

Sciencfikcio & Esperanto (17): Valentina Zhuravleva (2)

Mi jam blogis pri sovetia aŭtoro Valentina Ĵuravlova kaj donis kelkajn retligojn inkluzive de unu angla traduko:

"Starlight Rhapsody" by Valentina Zhuravleva, "Moscow News", January 1, 1960. p. 7

Mi enretigis la tradukon el Esperanto de Don Harlow, aperintan en The Magazine of Fantasy and Science Fiction (Januaro 1964):

“Starlight Rhapsody” by Valentina Zhuravleva, translated from Esperanto by Donald J. Harlow

Kaj jen la Esperanta versio, mem traduko el la rusa:

“Starluma Rapsodio” de Ĵuravleva Valentina, tradukis Aleksej I. Verŝinin

Mi ne eraris: "Starluma" aperis tiel en Norda Prismo. Mi ne scias kial. La korekta vorto estas "Stelluma."

Ĉiaokaze, ĝi estas ĉarma rakonto.

2013-08-07

Sciencfikcio & Esperanto (16): Valentina Zhuravleva


Don Harlow, en Esperanto and Science-Fiction, Appendix 2 de sia verko The Esperanto Book, rakontas:
"I myself once earned the money to buy a pair of swimming trunks and an astrophysics text for college by selling an English translation of the Esperanto translation of Valentina Zhuravleva's Russian-language short-story "Starlight Rhapsody" to The Magazine of Fantasy and Science Fiction. "Starlight Rhapsody" is one of those rare gimmick stories whose gimmick -- the interstellar transmission of music as information contained in a spectrum -- was proposed a year or so later, in another context, by the author as a viable means of interstellar communication. SETI, please note!"
Mi ankoraŭ ne trovis bezonatan precizan informon pri la publikigo de la Esperanta versio. Mi trovis la jenajn informojn ĉe SF Site:
1st pub. in Russia, and in Esperanto in the Swedish mag. Norda Prismo; trans. into English by Donald J. Harlow
Sed ja troveblas informoj pri la angla traduko. Jen la novelo en la angla mem; ĉu la sama traduko? Ĉu la dato referencas la rusan originalon? Jen:

"Starlight Rhapsody" by Valentina Zhuravleva
"Moscow news", January 1, 1960. p. 7

Jen pluaj informoj kaj pritakso:

Chapter 11: Human Monsters Under My Bed (Sam's POV), Alec's Hidden Fics, Alec Starr

Ekzistas anglalingvaj tradukoj de aliaj verkoj de Zhuravleva. Konsultu ekz. retejon Translated SF.

Jen Esperantaj tradukoj de aliaj verkoj, ĉe retejo de Juri Finkel:

Valentina Nikolaevna Ĵuravlova

Stelulino de psikologio (sciencfikciaj rakontoj)
Pri la verkisto:

Valentina Ĵuravlova - Vikipedio

Valentina Zhuravleva - Wikipedia, the free encyclopedia