Showing posts with label novliberalismo. Show all posts
Showing posts with label novliberalismo. Show all posts

2012-09-25

G. M. Tamás pri dekstrisma putro en Hungario

G. M. Tamás ne estas vaste konata en la anglofona mondo, sed pluraj eseoj kaj intervjuoj estas haveblaj en la angla. Plej gravas lia teorio de postfaŝismo, kiu aplikeblas vaste, ankaŭ pri Usono. Troveblas rekoneblaj trajtoj: faŝismigo de socio kadre de formala demokrata politika strukturo kaj historia renverso--malvastigo de civitaneco kaj legitimeco de homrajtoj.  Nu, jen artikolo en Esperanto, pri Hungario specife:

Hungario, la laboratorio de nova dekstrularo
 Le Monde Diplomatique en Esperanto, 1a februaro 2012

2012-07-21

Ĉu Libera Merkato Por Kredoj?

Jen mia eseo verkita por 5-minuta prezento al la kunsido de Ateista Tutmonda Esperanto-Asocio (ATEO) okazonta ĉe la Universala Kongreso en Vjetnamio. Mi mem ne ĉeestos.

ĈU LIBERA MERKATO POR KREDOJ? 

Ralph Dumain
20 julio 2012

Saluton, Esperantistoj! Vekiĝas en mi stranga sento pri kunveno en Vjetnamio: la vorto mem incitas dolorajn memorojn pri tiu horora milito kiu ruinigis ne nur Vjetnamion sed ankaŭ la politikan kaj ekonomian ordon de Usono.

Nu, kiam mi kunfondis ATEOn en 1987, motivis min la aktuala politika situacio en Usono en kombino kun impeto fari ion praktikan per Esperanto en la jubilea jaro. Kaj kiam mi pripensas la hodiaŭan temon de ĉi tiu kunveno, mi pensas pri la ideologio kaj realo de la tiel nomita “libera merkato” en mia lando. La ideologio kaj realo de individuismo estas duflanka afero, kaj oni ne povas inteligente alfronti ambaŭ sen konscio de ties kontraŭdiroj. Kaj nia propra situacio montras, kiel la iluzio de libereco, eĉ se ĝi valoras kiel idealo, fakte povas servi kiel ilo de diktatoreco kaj servuteco.

La liberala idealo de individuaj rajtoj, kiu iam estis ilo de progresemuloj, estas ŝtelita de reakciaj teokrataj banditoj kiuj subfosas racian medicinon kaj publikan edukadon en Usono, utiligante la ŝtaton por kontraŭi la racian funkciadon de la ŝtato kaj per ŝtato rajtigi la arbitrajn decidojn kaj instruojn de frenezaj religiaj dekstruloj defie al komuna sekulara sociorda normigo.

Do kia estas la libereco en praktiko, kaj preter tio, en kio kuŝas la vojo al homa emancipiĝo en diversaj sociaj kuntekstoj? Kaj ĉu iu ŝtato rajtas ekskludi religiajn organizojn, speciale kaze de importo aŭ invado de alia lando?

Jen ĝeneralaj konsideroj retenindaj en via diskuto.

(1) Kia estas la karaktero de la koncerna ŝtato? Kia ĝia ĝenerala orientiĝo pri homaj rajtoj?

(2) Kia la karaktero de la eniranta religio? Pli bona demando, eble rilata, sed pli prioritata: kia la organiza kaj homrilata karaktero kaj politiko de la “invadanta” religio, t.e. religia organizo? Ĉu temas pri centrisma, hierarkia strukturo, kiel la Katolika Eklezio, aŭ pluraj privataj entreprenemaj aŭ diversideologiaj instancoj de sama religio, kiel diversaj Protestantaj kristanaj ordoj, aŭ despotismaj kultoj? Ĉu la organiza strukturo de la religio praktike distingeblas de la doktrina sistemo de la religio? Ĉu la praktikoj legitimitaj de religia doktrino estas tolereblaj aŭ nepermesinde kontraŭdiras la aktualajn konceptojn, praktikojn, kaj leĝajn kriteriojn de homaj rajtoj?

(3) Se kaj la invadanta religia instanco kaj la koncerna ŝtato estas reakciaj eksludemaj aferoj, ĉu oni povas dece subteni unu partion aŭ la kontraŭan? Ĉu oni malfavoru nur, aŭ almenaŭ unuaprioritate, la malstabiligan partion?

(4) Ĉu la individua homo, sendepende de ordonema organizo, libere rajtas esprimi kaj praktiki sian kredon laŭ principo de libereco de konscienco, aŭ ĉu estas limoj, ekz. pri pritrakto de inoj aŭ infanoj?

En Usono, historie, la libermerkata ideologio estis uzata por rajtigo de libereco de esprimado, eldonado, ktp., kontraŭ cenzurado kaj enkarcerigo, t.e. laŭ la principo de la neŭtraleco kaj senbrido de la kapitalisma merkato. Sed estas aliaj konceptoj de liberrajto; cetere, en praktiko, pura libera merkato ne ekzistas; la reala situacio estas manipulata, tendenca, monopolema merkato, kaj eĉ pluralisma ideologio povas kaŝi la realon.

Do diskutu.

2008-08-02

Novliberalismo, genetika inĝenierado, Sloterdijk

La homo aliformigata de la merkatekonomio:

DE KAP-REDUKTO AL KORPO-ŜANĜO
de Dany-Robert DUFOUR
Le Monde Diplomatique en Esperanto

[RESUMO:] Ree «nova homo», jen tio, kion la merkato estas fabrikanta sub niaj okuloj. Detruante ian le formon, kiu prezentus limigon al la varo, la novliberala malreguligado kauzas efikojn en iuj kampoj. Ne nur en la ekonomia kampo. La homa psiko mem estas perturbata, emociegata. Deprimoj, identecaj krizoj, memmortigoj kaj perversaĵoj multobliĝas. En tia grado, ke la merkato ne plu volas la homan estaĵon tian, kia li estas. Helpe de klonado kaj genetika inĝenierio, ĝi de nun senhezite postulas la biologian aliformigadon de la homaro.
Krom la ŝlosila citaĵo el Marx, kaj mencioj de aliaj, mi atentigas jene:
Jam, kelkaj voĉoj lautiĝas eĉ meze de la intelektularo por bonvenigi la supozate bonan novaĵon pri la baldaŭa mutacio de la homo. Tute aparte la germana filozofo Peter Sloterdijk, kiu famiĝis, fine de 1999, en Germanio per sia prelego titolita Reguloj por la homa gregejo, ĉe faka kunveno dediĉita al Heidegger. Tiu prelego estigis grandan diskuton, interalie kun Jürgen Habermas. La diroj de tiu «maldekstra riĉano» ŝajnas signifaj je la maniero per kiu la nuna simbola malreguligado povas konfuzi la mensojn.

Nu, la unua apero de Sloterdijk en angla traduko estis la grava verko Kritiko de Cinika Racio. Jen la ŝlosila koncepto:

Cinika Racio Difinita
tradukita el angla traduko: What Is Cynical Reason? Peter Sloterdijk Explains.

Ĝi estas tre grava koncepto. Mi kredas, ke la kerna ekspliko pli gravas ol la cetera libro, en kiu troviĝas semoj de la posta degenero de Sloterdijk ĝis la aktuala azeno kia li estas. La posta libro tradukitan anglen estis lia libro pri Nietzsche, kiu estis sufiĉe bona libro, sed kio tutevidente montras la malsanan priokupadon pri Nietzsche flanke de pseŭdomaldesktraj laŭmodaj intelektuloj. Neniaj pluaj libroj aperis en angla traduko, sed ĉio kion mi poste legas el kaj pri Sloterdijk estas putra. Indiko de tiu putreco estas la influo de la nazia obskurantisto Heidegger, la plej tropufita sentaŭgulo de dudekjarcenta filozofio.

Habermas, kvankam mem neperfekta multrilate, tamen de longa tempo opozicias kontraŭ la postmodernisma fekaĵo.

La aŭtoro citas alian obskurantisman fekulon—laŭ mi, ne li—Jacques Lacan, pri . . . kapitalisma logiko. Ha! Lacan estas fonto de ĝuste tia logiko, kia koruptas la intelektularon.

Sed resume, jen interesa, informa eseo.