Showing posts with label lingva diskriminacio. Show all posts
Showing posts with label lingva diskriminacio. Show all posts

2011-12-09

Languages and the United Nations

SYMPOSIUM sponsored by the Universal Esperanto Association:

Languages and the United Nations
The Church Center, 777 United Nations Plaza, New York, NY 10017
December 16, 2011, 2:30 pm - 4:30 pm

Last year's Zamenhof symposium is mentioned in this announcement. George Soros made a surprise appearance at the end, and of course captured the attention of the news media. He was preceded by several speakers, including myself, who constituted the formal program.

2011-02-21

Sander L. Gilman pri Naziismo, Paranojo, Lingvo, & Juda Mem-malestimo

Mi lastatempe hazarde elfosis malnovan recenzeton de interesa libro, kiun mi verŝajne legis antaŭ pli ol du jardekoj:

Gilman, Sander L. Jewish Self-Hatred: Anti-Semitism and the Hidden Language of the Jews. Baltimore: The Johns Hopkins University Press, 1986. xi, 461 pp.

La titolo: "Juda Mem-Malamo: Antisemitismo kaj la Kaŝlingvo de la Judoj". La subtitolo ĝuste priskribas la enhavon, sed en mia recenzo mi esprimis dubon pri la aplikeblo de la etikedo memmalestimo al ĉiuj ekzemploj traktitaj en la libro:

Sander L. Gilman on Jewish Self-Hatred: Real History & Imputed Motives
[ . . . pri Juda Mem-malamo: Reala Historio & Supozataj Motivoj]

Ĉu temas pri la psikologio de juda adaptiĝo al malamika medio aŭ pri rasismaj konceptoj flanke de la gojoj, la demando estas aŭtenteco. La supozoj pri neaŭtenteco rilatiĝas ankaŭ al lingvoj, la hebrea, la jida, la juda rilato al la germana lingvo . . . eĉ Esperanto. Ekzemplo de ekstrema paranojo pri lingvoj kaj judoj estas Hitler kaj la politiko de la nazioj. Gilman diskutas ĉi tion kaj referencas Zamenhof kaj Esperanton:

Sander L. Gilman on Nazism, Paranoia, & Language
[. . . pri Naziismo, Paranojo, & la Lingvo]

2010-06-14

Esperanto USA 2010 Kongreso (2B): Pluaj komentoj pri prelego de Humphrey Tonkin

Rimarku, ke mia raporto pri la prelego de Humphrey Tonkin pri "Esperanto en la Nuna Mondo" estas sufiĉe diplomateca. Fakte, mi estas multe pli cinika. Komente ĉe la prelego, mi menciis iom el mia skeptikemo, ekz. citante mian sperton de usonaj esperantistoj en la antaŭa usona kongreso en Vaŝingtono en 1987, kiam pluraj usonaj esperantistoj esprimis la saman dekstran tendencon pri hispanlingvanoj en Usono kiel aliaj usonanoj. Mi asertis, ke estas absurdaĵo supozi ke usonaj esperantistoj havas ajnan intereson pri "lingva diskriminacio."

Post miaj komentoj, D-ro Tonkin asertis ke temas pri etika demando de diverseco, identeco, diskriminacio, ktp.

Ĉi tiuj abstraktaj asertoj tute ne konvinkas min. Mi ne perceptas praktikan rilaton inter la abstraktaj supozataj koncernoj de esperantistoj kaj realaj lingvaj, etnaj, naciaj, landaj, kaj internaciaj problemoj. Cetere, mi skeptikas pri la koncepto postmoderisma, kvankam mi komprenas la enhavon sub tiu misetikedo. Mi ankaŭ cinikas pri konceptoj "diverseco" kaj "identeco" favorata de la etburĝa liberalularo.

Cetere, oni ne sufiĉe esploris la situacion de reteca socia agado en sociaj movadoj. Percepteblas, ege evidentas, la kapablo por sinorganizado de movadanoj (la eksplodo de movado de negraj ateistoj/humanistoj en Usono el nenio, nur dum la pasinta jaro, estas elstara ekzemplo!), sed restas la demando de la efikeco de sociaj movadoj al la ĝenerala socio. Oni ja povas brile sin organizi kaj resti socipolitike impotenta.

Esperanto USA 2010 Kongreso (2): Humphrey Tonkin pri “Esperanto en la Nuna Mondo”

Humphrey Tonkin: “Esperanto en la Nuna Mondo”
58-a Landa Kongreso de Esperanto USA

La 30an de majo Humphrey Tonkin prelegis, komence en la angla, poste en Esperanto, pri perskeptivoj de la Esperanto-movado. La mondo je la fino de la 19a jarcento, kiam Esperanto aperis, estas kvalite malsama ol tio aktuala. La tradicia Esperanto-movado daŭris laŭ akceptitaj antaŭsupozoj eĉ post la Dua Mondmilito. Evidentas aktuale, tamen, ke ni ne bezonas komunan interlingvon; ni havas la anglan, kvankam ĝi respegulas neneŭtralecon kaj neegalecon. Kontraŭe, Esperanto ĝuas la plej malaltan estimon inter la lingvoj de la mondo. La socia demando nun ne konsistiĝas el komuna interkomprenado, sed estas afero de diskriminacio. La principoj de neŭtraleco kaj egaleco respondas al la bezonoj de socia identeco.

La Esperanto-movado en praktiko orientiĝas laŭ provizado de servoj al Esperantistoj mem. D-ro Tonkin mem komence inspiriĝis de la Esperanto-komunumo, nur poste konstatis la mondskalajn sociajn implicaĵojn de la movado. Li asertas, ke la konservado de la Esperanto-komunumo malaltiĝu prioritate, favore al engaĝiĝo kun la vasta mondo.

D-ro Tonkin konceptigas la epokan diferencon laŭ la konceptoj modernismo / postmodernismo. La moderna epoko, el kiu fontis Esperanto, reliefigis la trajtojn de formalaj, hierarkiaj rilatoj, sed la postmoderna epoko estas esence reteca, neformala. Oni ankoraŭ organizas la Esperanto-movadon modernisme en postmoderna mondo. La strukturo de tradiciaj asocioj kaj la provizado de varoj al efektivaj aŭ potencialaj Esperantistoj konstrastendas al la aktuala modo de sinorganizado (ekz. Facebook). Sed la Esperanto-movado iam estis avangarda: ekz., kiam UEA fondiĝis, okazis senpera aliĝo sen landaj asocioj. Esperanto mem estis reteca. Sed finfine Esperanto lamis post la evoluo de la cetera mondo. Ni nun troviĝas en epoko en kiu oni povas agi interrete, senpage, interagi individue, eĉ neniam persone renkonti unu la alian. En ĉi tiu epoko ni ne pensu plejparte pri memkonservo de organizoj kaj varbado de novaj membroj. D-ro Tonkin laŭ propraj vortoj pensas “puritanisme”: ni ne nur ĝuu Esperanton; ni okupiĝu por pli justa mondo.

Sekvis demandoj kaj komentoj de aŭskultintoj. Estas rimarkinda generacia diferenco pri alkultimiĝo la la reta mondo. Alia problemo estas ke Usonanoj nek konas nek prikompatas lingvan diskriminacion, ankaŭ en ĝenerala etoso de “laceco pri egaleco.” Mi esprimis skeptikegemon pri la intereso de usonaj Esperantistoj pri lingva diskriminacio enlanda, kaj historie la limoj de la naci-ŝtato estas problemo el kiu rezultis diversaj lingvopolitikoj en la Esperanto-movado: la Zamenhofa, la “neŭtral”-movada (internaciisma), kaj la sennaciisma kaj la etnisma kiel kontraŭaj ekstremoj. (Flanke: neniu menciis Raŭmismon kiel alternativan perspektivon, kiu ja kontraŭdiras tion de la tradicia movado kaj kiu rezignas la movadan finvenkismon.) Responde, D-ro Tonkin asertis, ke temas pri afero de konscienco senkoncerne pri landlimoj. Estas afero de diverseco de identeco kontraŭ tutmondiga homogenigo. Min tute ne kontentigis lia respondo pri la rilato inter Esperanto kaj ĉiaspeca lingva diskriminacio, kaj restas bezonata konkretigo de rekonceptigota rilato inter aktuala reteco kaj tradiciaj organizoj. Jen elirpunktoj por plua diskutado.