Showing posts with label Giuseppe Lipparini. Show all posts
Showing posts with label Giuseppe Lipparini. Show all posts

2013-06-24

Giuseppe Lipparini, tempomaŝino, sciencfikcio (2)

Al mia enketo respondis Carlo Minnaja:

Li estis poeto, kritikisto, kaj stilisto tre klasikema (1877-1951) ellaborinta modelojn de stilo (ĝuste al tio referencas Bianciardi en mia traduko de "Kiel fariĝi intelektulo", kiun vi trovis rete). Tradukisto kaj komentariisto de pluraj verkoj latinaj por la lernejoj. Preter lia graveo per lernejaj tekstoj, lia prestiĝo en la itala literaturo estas minimuma, li eĉ ne troviĝas en la konciza enciklopedio pri la itala literaturo de eldonejo Garzanti. Pri la verko de vi menciita mi scias nenion, kaj nenion mi scias pri la ligiĝo al sciencfikcio (neniu lia verko tiutema troviĝas en la biblioteka itala sistemo, al kiu estas ligita la granda plimulto de la italaj bibliotekoj).
Mi, poste:
La sola konekso inter Lipparini kaj sciencfikcio pri kiu mi scias estas evidente satira, kiel eksplikas tiu franclingva artikolo. Mi ankaŭ scias nenion pri Bianciardi kaj ne komprenas la kuntekston en kiu li references Lipparani en "Kiel fariĝi intelektulo". Mi eltrovis, ke ekzistas iu traduko de eseo Bianciari en Esperanto, kaj laŭmemore vi tradukis ian teatraĵon por kongreso. La teksto de tiu teatraĵo ne troveblas interrete, se ĝi estis ie publikigita.
Li respondis:
De Bianciardi aperis papere "La kultura laboro", "La integriĝo", "Vivo agaca" kaj venontmonate aperos "Ekpafi", ĉiuj vendataj de UEA kaj ĉiuj kun enkondukaj eseoj pri la aŭtoro; cetere li estas verkisto sufiĉe fama en Italio, do abundo troviĝas en la itala (kaj certe ankaŭ alilingvaj) Vikipedio. La referenco al Lipparini estas iel moka, ĉar la mencio al li estas por indiki estetikan stiliston, tre korekte lernejecan sed senvervan. Tamen, eble pro la rilato al la strikte itala situacio tuj posta al la dua mondmilito, aŭ eble pro la ekstrema malfacileco de lia lingvaĵo, kiu vere engaĝus tradukiston, traduko de liaj verkoj preskaŭ ne ekzistas: laŭ mia scio estas unu en la hispanan kaj unu en la francan; esperanto estas la lingvo en kiun li plej multe estis tradukita.

Kiel mi diris supre, tradukoj ekzistas tiuj, tamen neniu estas teatraĵo, ĉiuj autobiografiaj roman(et)oj. Rete ekzistas nur "Kiel fariĝi intelektulo".
La supra interŝanĝo okazis la 15an de septembro 2011. Mi ne scias, kie trovi la italan originalan, sed frue ĉi-jare mi trovis la francan tradukon de la serĉata afero kaj kunmetis ĉiujn erojn kaj mem enretigis la tuton:

«Le maître du temps» par Giuseppe Lipparini

2011-09-14

Giuseppe Lipparini, tempomaŝino, sciencfikcio

Mi trovis nenion pri itala verkisto Giuseppe Lipparini (1877–1951) interrete anglalingve. Mi eltrovis lian nomon pere de artikolo en la franca:

Archive N° 7 “Le Maitre du Temps” ou comment filmer l’histoire!

Interesas min lia rakonto "La Mastro de la Tempo", rilate al esploro de la historio de fikcio de tempvojaĝado.

Mi trovis unu referencon al Lipparini en Esperanto:

"KIEL ONI IĜAS INTELEKTULO:
Manlibro por uzo de la hodiaŭaj gejunuloj, precipe de tiuj, kiujn panjo Naturo ne dotis per talento"
de Luciano Bianciardi, el la itala tradukis Carlo Minnaja

"En la dua elementlerneja klaso normala knabo kapablas jam skribi kiel bitniko, kaj volonte daŭrigus laŭ tiu vojo, sed la instruistino, kun granda pacienco kaj granda peno, kapablis poste lin korekti, la profesoroj faris la ceteron kaj nun, dudekjara, nia ulo verkas precize kiel Giuseppe Lipparini."
Mi ne konas la reputacion de Lipparini en itala literaturo.

Mi ĵus kreis 3 anglalingvajn retpaĝojn pri pioniroj de sciencfikcio, kun konekso al tempovojaĝado:

Edward Page Mitchell (1852-1927), Science Fiction Pioneer: Time Travel, Hegel, and More

Eugène Mouton: 19th Century Science Fiction Pioneer

Enrique Gaspar y Rimbau: El anacronópete — The First Time Machine

En ĉi-lasta estas kelkaj retligoj ĉi-teme en Esperanto:

En Esperanto: Rilate al la Unua Tempomaŝino