2018-09-05
2015-11-01
Julio Baghy: poemoj de socia protesto
Antaŭ eble 40 jaroj mi havigis de Julius Balbin lian eseon The Secret Malady of
Esperanto Poetry [La sekreta malsano de la esperanta poezio, 1973], en kiu li akuzas nia poezian tradicion pri eskapismo el seriozaj epokaj problemoj al senpolitika romantikismo. Nu, tiutempe mi pensis ke ĝi estas limigata laŭ formo kaj enhavo, super ĉio per supraĵeco se ne senpolitikeco. Kvankam Balbin prave kritikis malavangardajn tendencojn, li tamen tro simpligis la historion.
(Rimarku, ke Russ Williams tradukis la eseon de Balbin Esperanten, kaj
mi tradukis mian propran postnoton, kaj la tuto kaj rilataj eseoj aperis en Beletra Almanako, N-ro 13, Februaro 2012 (6-a jaro).)
“Ho, Prospero” de Julio Baghy
‘Ribela Demando’, ‘Ĉiutaga Ĝemo’, ‘Krozado’ de Julio Baghy
Ĉi tiuj ne estas eskapecaj poemoj; ilin konsistigas akraj kritikoj de hipokrita patriotismo, naciismo, militismo, ekspluatado, mizero, kaj malespero pro sociaj kondiĉoj. La plej akre efika el ĉi tiuj estas la jena, kiun Baghy povus verki hieraŭ rilate al Usono nuna:
RIBELA DEMANDO
kaj vivforgese sturmis por la glora venk’;
nun, kriplul’ senhejma, tremas mi pro l’ polico
kaj maĉas sekan panon sur la strata benk’.
kaj tuj mi donis ĉion sen demanda vort’ ...
Kion donis vi, fiera sinjor’ de l’ domo
ĵus forpelinta min de via hejma pord’?
Verkis
Ralph Dumain
je
12:06 AM
0
komentoj
Rubrikoj: antologioj, Julio Baghy, Julius Balbin, kapitalismo, laborista movado, milito, pacismo, poezio, politiko
2013-06-24
International Language Review (1955-1968)
Jen la koncernaj retligoj:
International
Language Review (issues listing
+ selected contents)
- “Signs and Symbols Could Have Saved the World” by Floyd Hardin
- Language and the Rhetorical Representation of Life by Floyd Hardin
- Circular: Letter to Floyd Hardin, October 3, 1958 from Mario Pei
- Quest for World Language Called Brawling Competition
International Language Reporter, Vol. XV, 1st Quarter 1969, No. 51. Continues International Language Review, incorporating Biophilist. Editor: John Ragsdale. Denver. Quarterly. Vols.15-16 (no. 51-58); 1st quarter 1969 - 4th quarter 1970.
Eco-Logos, vol. XVII, 1st quarter 1971, no. 59. Continues International Language Reporter. Quarterly. Vols. 17-25 (no. 59-94); 1971-1979.Mankas en mia kolekto n-roj 1, 3, 20, 22. Eventuale mi enretigos pluajn enhavaĵojn kiuj interesas min.
Estis/as multaj frenezuloj en la internacilingvaj movadoj. Ne ĉiuokaze temas pri iom da troa idealismo kaj utopiismo kaj manko de realismo, sed efektiva stulteco, ofte ligata al religia mesiismo. Floyd Hardin, redaktoro de la iama grava interlingvistika revuo International Language Review [Internacilingva Revuo], ŝajnas tia homo:
“Signs and Symbols Could Have Saved the World” [Signoj kaj simboloj povus esti savintaj la mondon]
Pluraj tiaj homoj aperis en tiu revuo, eĉ leteroj al usona prezidento Kennedy ligante universalan lingvon al disvastigo de kristana usona civilizacio. Do, frenezuloj.
Rimarku, ke mi aldonis kelkajn eksterajn retligojn al mia enhavopaĝo. Plejparte ili estas artikoloj el la revuo sub iu el ties tri titoloj; kelkaj ligoj devenas de retejo de Don Harlow. La plej laste trovita ligas al artikolo en usona ĵurnalo en 1963:
Quest for World Language Called Brawling Competition (The Blade [Toledo, Ohio], Wednesday, August 14, 1963, p. 9) [Serĉo de mondlingvo nomita batalaĉa konkurso]
Krom la revuon mem oni disdonis la jenan folion:
Circular: Letter to Floyd Hardin, October 3, 1958 from Mario Pei
Oni rimarku, ke malgraŭ la rolo de Mario Pei en strebado al mondlingvo, kaj kvankam li estis filologo kaj profesoro, pri lingvoscienco li estis tute kaduka kaj absurde kontraŭscienca, vidpunkto dividita kun Floyd Hardin, redaktoro de la revuo.
Jarojn poste Pei verkis libron pri sia politika konservatismo, kiu montras lian socipolitikan nekompetentecon, eble antaŭan krom samtempan. Kutime en Usono reakciuloj paranoje oponas "unumondismo"n. Sed persone kaj lingve Pei travivis antaŭan epokon da ekstrema konflikto kaj amasekstermado, kaj la postmondmilita mondo alportis la danĝeron de atommilito; eble tial lin okupis strebado al internacia kunlaboro kaj universala lingvo.
Verkis
Ralph Dumain
je
5:04 PM
0
komentoj
Rubrikoj: bibliografio, Floyd Hardin, gazetaro, interlingvistiko, lingvistiko, lingvoproblemoj, Mario Pei, pacismo, utopio
2012-07-01
Julio Baghy: Romantika socia protesto
Mi ĵus relegis, post jardekoj, eseon de Vilmos Benczik, "Julio Baghy, Mito kaj Realo," Sennacieca Revuo, n-ro 97, 1969, p. 42-52. [Ĝi estis republikigita en Benczik, Studoj pri la Esperanta Literaturo (Takasago: La Kritikanto, 1980), p. 58-74.]
Benczik analizas la vivon kaj verkaron de Baghy plurfacete. Mi ne legis ankaŭ Baghy dum jardekoj. Nu, kompreneble unu afero diskutata estas la sentimentaleca stilo de Baghy, kiu evidentas ankaŭ en lia socia protesto. Mi notis ĉi tiun interesan eron:
Ni devas mencii ĉi tie la maloftan escepton, kiam Baghy esprimas sian kompletan idearon per sola majstra poemo tia estas Ivaĉjo, kiu—laŭ Tárkony, esprimas tiel imprese kaj potencon kredon kaj instruon de la aŭtoro pri homeco, kiel eĉ en la plej tondraj predikoj li ne sukcesis. [p. 46]"Ivaĉjo" aperis en Pilgrimo (1926). Ĝi estas interesa. Oni povus taksi la sintenon tro siropa, sed la ekstremeco de la sekvo de rifuzo de militservo rezultigas efikecon de la poemo. Kion vi pensas?
Ivaĉjo
Ivaĉjo estis brava kampobubo,
naiva filo de vilaĝa rond'.
En bluokuloj mankis zorgonubo,
neniom sciis li pri l' granda mond'.
La vivon miris li kun pia timo,
kantadis gaje dum la kamplabor'
kaj sur la pajla lito al patrino
biblion legis dum vespera hor'...
kaj lin forrabis tiu buŝ' giganta...
Tre orfaj restis — kampo, pajla lit',
sed ili memoris kun kutima pio
pri lastaj vortoj de l' patrin' al fil':
"Ivaĉjo kara, diras la biblio.
armiluzanto mortas per armil'...
ne birdoj pepis, sed ŝrapneloj blekis,
ne gaja kanto sonis, sed vead'
kaj ne plugilojn, sed pafilojn premis
la fortaj manoj spasme kun furor'...
Ivaĉjo miris kaj elkore ĝemis:
"Ne de la Dio estas ĉi labor'..."
kaj senarmile ŝturmis drato-reton
kaj senarmile servis en tranĉe'
kaj vanis puno kaj ordon' de l' stabo,
la kapon ĉiam nee skuis li.
Obstine diris la vilaĝa knabo:
"Mi konas nur — dek leĝojn de la Di'..."
Dum lasta marŝo pensis li pri Kristo
pri la biblia krista disciplin'...
Ŝtonkoraj kamaradoj... Pastro mankis...
nur ĉirpis kampa gril' tra l' monta mut'...
Ivaĉjo preĝis, Dion psalme dankis,
mildkore iris al la ekzekut'...
En ĝi postrestos pano netuŝite,
patrinfarita pan' el hejma bak'...
Li prenis ĝin, karesis kun kompato...
eklarmis... Kiel peze en la man'!
Ivaĉjo ĝin etendis al soldato:
"Akceptu, frato! Estu via pan'..."
Verkis
Ralph Dumain
je
1:58 PM
0
komentoj
Rubrikoj: beletro, Julio Baghy, Lajos Tárkony, pacismo, poezio, politiko, Vilmos Benczik
2011-05-17
Arika Okrent reviewed again
On "In the Land of Invented Languages" by Arika Okrent, Short Story Reader (blog), April 1, 2011
The reviewer aptly summarizes Okrent's book. See comments, especially mine. I compliment Okrent's book, then amplify on Esperanto, on two points: (1) Esperantists do not all agree that the adoption of Esperanto inherently fosters world peace; even Zamenhof's argument was more complex than that; (2) Esperanto grammar is likely to continue as is in formal written and spoken usage, even if informally certain rules get violated, specifically omission of the accusative marker.
Verkis
Ralph Dumain
je
8:57 AM
0
komentoj
Rubrikoj: Arika Okrent, Esperanto-movado, interlingvistiko, pacismo, recenzoj
2011-03-08
William Auld revizitata (6)
Mi jam blogis pri la aviado kaj la avidilo de Auld dum la 2s mondmilito. Revizitu ankaŭ:
William Auld: Memorial Page / En Memoro
Jen plua poemo pri tiu sperto:
La granda aventuro
Post la aventuroj de milita piloto, Auld finfine preferas la tersurfacan pacon.
Mi raportos plu pri Auld kaj la kuraĝaj dummilitaj pilotoj de Dollar, Skotlando.
Verkis
Ralph Dumain
je
1:21 PM
0
komentoj
Rubrikoj: pacismo, poezio, Skotlando, William Auld
2011-02-01
Esperanto und Pazifismus / Esperanto & Pacismo
Jen rimarkinda bildarkivo ĉe la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, Aŭstria Nacia Biblioteko:
Esperanto und Pazifismus (Bildarchiv, Österreichische Nationalbibliothek)
(Rigardu ĉi-tiean foton; Vieno 1895.)
Estis multaj homoj kiuj partoprenis en ambaŭ movadoj, notinde, en kongresoj. En ĉi tiu fotoarkivo troveblas personoj kaj grupoj, kun biografietoj.
Verkis
Ralph Dumain
je
6:47 PM
0
komentoj
Rubrikoj: Alfred Hermann Fried, arkivoj, bibliotekoj, Esperanto-movado, fotografoj, pacismo, politiko

