Showing posts with label historia materiismo. Show all posts
Showing posts with label historia materiismo. Show all posts

2012-12-15

Nikolao Gudskov pri antikva-greka filozofio

La ofte trovata frenezeco en Esperantujo troviĝas ankaŭ ne malofte inter tiuj esperantistoj kiuj ankaŭ ambicias roli kiel filozofoj. Estas diversspecaj tipoj de filozofia literaturo en Esperanto: tradukoj, popolklerigaj verkoj, historiaj resumoj, kaj originalaj verkoj. Aliokaze mi komentos pri la tuta gamo. Ĉi-foje mi reliefigas analizan historian originalan verkon, kiu estas vere leginda:

Gudskov, Nikolao. Kiel la Homo Ekis Pensi: Eseoj pri la Helena Filozofio. Moskvo: Impeto, 2012.

Ĉi estas tiom serioza, perspektiva, detala pritrakto de la temo, ke mi inkluzivas ĝin en mia nova anglalingva bibliografio interalie pri la sociologio de antikva-greka filozofio:

Greek Philosophy, the Scientific Revolution, Abstraction, Phenomenology, & the Money Economy: Selected Bibliography 
[Greka filozofio, la scienca revolucio, abstraktado, fenomenologio, & monekonomio: elektita bibliografio]

Jen rilata eseo de Gudskov:

Ĉu Taleso estis la unua, aŭ forgesitaj “Sepoj”?, Teleskopo, #1, 2009

Oni pretendas nuntempe pensi tutmonde pri filozofio, sed fakte tio estas ideologia trompo laŭ modo tutmondiga/novliberalisma/postmodernisma. La interagado de lingvosferaj, naciaj, skolaj kaj ideologiaj intelektaj tradicioj restas problemo ne adekvate ekzamenata. Ĉi tio estas pensenda afero en la krokodila makrosocio kaj inter la esperantista intelektularo.

En la verko de Gudskov percepteblas la plej bona influo de la sovetia historiografio de filozofio, kiu estas preskaŭ tute nekonata kaj ne facile konebla en Usono kaj ŝajne estas forigita el la historia memoro. Perspektivo el historia materiismo estas fakte tre utila kontribuo al kompreno de la historio de filozofio kaj ne estas perspektivo el kiu oni instruas filozofion en Usono. (La eroj kaj aŭtoroj en mia menciita anglalingva bibliografio ne estas vaste konataj.)  Do eble taŭgas ke Esperanto ĉi-kaze estu medio ne nur de interlingva kaj internacia sed ankaŭ de intertradicia komunikado.

2012-09-25

Michel Onfray pri Albert Camus recenzita

Mi blogis pri Michel Onfray anglalingve . . .

Michel Onfray @ Reason & Society

. . . eĉ pri Onfray en Esperanto:

Michel Onfray in Esperanto

. . . kaj blogis en Esperanto ĉi-bloge antaŭe jam kvar fojojn. Oni trovas artikolojn en Le Monde Diplomatique en Esperanto fojfoje.

Jen plua:

La lasta nova filozofo de Jean-Pierre GARNIER
Le Monde Diplomatique en Esperanto, 1a marto 2012

Temas pri negativa recenzo de L’Ordre libertaire: La vie philosophique d’Albert Camus de Onfray (Flammarion, Parizo, 2012).

En la manpleno de jam aperintaj anglalingvaj recenzoj kiujn mi legis, troveblas adoraj aŭ negativaj komentoj. Sed ĉi tiu recenzo detale kritikas la filozofion kaj asertojn de Onfray, kritikojn nevideblaj en la anglalingvaj recenzoj. Mi jam skeptikis pri Onfray, do mi pretas kredi la recenzon de Garnier. Mi supozas, ke finfine en anglalingvujo ni vidos.

En la franca:



2011-05-08

Michel Onfray en Esperanto

Pere de SAT, Traité d'athéologie, la fama libro de Michel Onfray, estas nun havebla en Esperanto, tradukita de Paŭlo Sinjoreto, sub titolo Traktaĵo pri Ateologio.

Jen antaŭparolo de Onfray:

Ĉe du lingvaj ekstremoj

Kaj jen la franca versio de la sama afero, aperinta en Le Monde:

Le Monde - 11/12 juillet 2010 - Tribune de Michel Onfray : Les deux bouts de la langue

Jen bonega, ege bezonata kritiko de Onfray:

Ateismo subjektiva, limigita kaj katolika, recenzo de Nikolao Gudskov, en Sennaciulo, n-ro 1263-1264, sep-okt 2010, p. 28-30

Taŭgan kritikon kian tian fare de Gudskov mi ne trovis en la angla lingvo. Mi legis la anglan tradukon, en Usono Atheist Manifesto, kaj verkis propran kritikon. Anglalingvanoj rigardu mian blogon:

Reason & Society: Michel Onfray

La afero de Onfray ekzempligas diferencojn inter naciaj ideologiaj/filozofiaj kulturoj, kvankam individuoj ne ĉiukaze enkorpigas la dominantan mensokadron de propra nacia kulturo. Ĝenerale, personoj en la angla-usona ideologia sfero rekonus nek la francan subtekston de Onfray nek la perspektivon de historia materiismo.