Showing posts with label Italo Calvino. Show all posts
Showing posts with label Italo Calvino. Show all posts

2024-11-15

Italo Calvino en Esperanto (4)

Fantasto, realo kaj medito”: recenzo de La kosmokomikoj kaj Palomar de Italo Calvino kun biografiaj informoj, de Carlo Minnaja, en La Ondo de Esperanto, 2024, №1 (319).




2024-01-29

Italo Calvino en Esperanto (3)

Palomar (1983), romano de Italo Calvino esperantigita de Nicolino Rossi, eldoniĝis de Itala Esperanto-Federacio (Milano, 2023, 96 paĝoj). La unuaj dek paĝoj estas libere elŝuteblaj.

Troveblas la "Enkonduko de la aŭtoro" kaj komenco de: 1. La ferioj de Palomar: 1.1. Palomar sur la plaĝo: 1.1.1. Legadi ondon.

La kosmokomikoj (1965) konsistas el 12 "pra-universaj sciencfikciaj rakontoj" de Italo Calvino, estas esperantigita de Nicolino Rossi kaj eldonita de Itala Esperanto-Federacio (Milano, 2023, 108 paĝoj). La unuaj dek paĝoj estas libere elŝuteblaj. 

Troveblas la "Antaŭparola prezentado" kaj la komenco de la rakonto "La distanco de la Luno".

2018-09-20

Italo Calvino en Esperanto (2)

La 19-a de septembro estas la datreveno de la morto (en 1985) de la itala verkisto Italo Calvino (1923-1985). Mi jam afiŝis pri la afiŝo de Antonio De Salvo antaŭ jaro. Ĉi-jare li refoje afiŝis:

Italo Calvino (19 Septembro 2018)

Ĉi-foje li republikigas la rakonton “La pecora nera” (La nigra ŝafo), en la itala kaj en sia traduko al Esperanto (aperinta en: Carlo Minnaja, Eugenio Montale kaj aliaj liguriaj aŭtoroj, Eva, Venafro 2013, p. 155-156).

2017-11-26

Italo Calvino en Esperanto

Mi dum jardekoj familiaras pri la verkaro de Jorge Luis Borges, sed itala verkisto inspirita de Borges estas nova sperto por mi. Temas pri Italo Calvino (1923-1985). Malfacilas priskribi la strukturon de liaj fikciaĵoj; multajn oni nomus postmodernismaj aŭ metafikciaj.

Nu, mi kaptis la okazon por libroklubo legi la romanon Se una notte d'inverno un viaggiatoren (1979) en anglalingva traduko, If on a winter's night a traveler (1981) [= Se en vintra nokto vojaĝanto]. Ĝi estas unika, genia verko, ankaŭ malsimila kompare al la strukturoj de rakontoj de Borges. La ĉefrolulo estas Vi, la leganto, kaj la ĉefa temo estas la karaktero de legado; aldone, la eskapema rilato de la aŭtoro kun la teksto kun la eldonejoj kaj reproduktado de libroj kun Vi kaj aliaj legantoj kiel interpretantoj. Sed ĉi tio ne estas teda, gurdita avangardaĵo. Kiel leg-aventuro ĝi legiĝas kiel detektivromano.

La romano komenciĝas. Vi tenas en la manoj ĵus eldonitan romanon de Italo Calvino kun titolo Se en vintra nokto vojaĝanto. Vi legas detale kiel vi tenas la libron kaj poziciigas vin prepare al komenco legi. Vi konstatas, ke via ekzemplero estas fuŝaĵo: nur komenca parto de la teksto de Calvino estas ene; iel miksiĝis en via ekzemplero komenco de alia romano de alia, fremdlanda aŭtoro, kaj pri la originala lingvo vi malcertas; eble ĝi estas pola: Ekster la urbo Malbork de Tazio Bazakbal. Do vi revizitas la librovendejon kun via fuŝita ekzemplero, kaj tie vi renkontas Legantinon, Ludmilla, kiu spertas la saman problemon. Vi gajnas ŝian telefonnumeron. Ŝi estas voranto de romanoj, unu post alia. Kiam vi telefonas, vi atingas ne ŝin, sed ŝian fratinon Lotaria, kiu estas profesoro pri literaturo kiun interesas klasifikado kaj teoriumado sed ne verkojn mem, tute male ol ŝia fratino.

Nu, la ĉaso daŭras. Vi la leganto serĉas kompletajn tekstojn de romanfragmento post fragmento kiujn vi trovas en via serĉado tra dek diversaj romanoj de diversaj ĝenroj de diversaj aŭtoroj en diversaj landoj tradukitaj eble fraŭde de nefidinda tradukisto. Sed ĉiupaŝe via serĉado frustriĝas. Vi serĉas Ludmilla ankaŭ pro amora intereso. Kaj fine .....

La necerteco de rilatoj inter verkoj kaj diversaj kaj diverstipaj roluloj pri verkado, tradukado, eldonado, disdonado, cenzurado, interpretado pensigas ankaŭ pri la komprenrilatoj inter homoj. La komplekseco kaj lerteco de la konstruo de ĉi tiu romano superas ajnan ne-beletran postmodernisman teorian traktaĵon.

Nu, poste mi faris pluan esploron anglalingve, do .....

Italo Calvino: A Select Bibliography

Do kio en Esperanto? Bonŝance estas afiŝo de Antonio De Salvo je 19 Septembro 2017 ĉe blogo Esperanto-vivo:

Italo Calvino

Troveblas tie informoj pri tradukoj de Calvino en Esperanto, ankaŭ la rakonto Apologo sull’onestà nel paese dei corrotti = Apologo pri honesteco en la lando de koruptitoj en la itala kaj en Esperanto.