Showing posts with label ĵazo. Show all posts
Showing posts with label ĵazo. Show all posts

2018-10-30

Duke Ellington: music as Esperanto / muziko kiel Esperanto

usona ĵazmuzikisto
"What is music to you? What would you be without music? Music is everything. Nature is music (cicadas in the tropical night). The sea is music, the wind is music. The rain drumming on the roof and the storm raging in the sky are music. Music is the oldest entity. The scope of music is immense and infinite. It is the ‘esperanto’ of the world."

    ~~ Duke Ellington

"Kion por vi signifas muziko? Kia vi estus sen muziko? Muziko estas ĉio. Naturo estas muziko (cikadoj en la tropika nokto). La maro estas muziko, la vento estas muziko. Pluvo tamburanta sur tegmento kaj la ŝtormo furioza en la ĉielo estas muziko. Muziko estas la plej praa estaĵo. La amplekso de muziko estas vasta kaj senlima. Ĝi estas la 'Esperanto' de la mondo."

    ~~ Duke Ellington (trad. R. Dumain)

Atentu ankaŭ mian tradukon de alia diraĵo de Ellington:


2014-06-29

Christian Declerck eltrovas Ulrich Becker eltrovas Novjorkon

Lastatempe mi akiris malnovajn numerojn de Beletra Almanako. En n-ro 2 (Marto 2008) estas recenzo fare de Christian Declerck pri Ĉiuj dioj estas for. Novjorkaj poemoj de Ulrich Becker (p. 114-8).

Declerck komencas per pluraj paragrafoj da malŝato de Usono kun supozo, ke urbo Novjorko estas pure malpura infero. Post du paĝoj li komencas recenzi la poemaron mem. Unue, li komentas pri poemo pri Rainer Maria Rilke. Pri Novjorko, evidente la vivo estas malfacila, sed la takso kiel la situo estas kompleksa. Finfine Declerck esploras detalojn de poemoj.

Evidente, la poemaro ŝanĝis la opinion de Declerck pri Usono. Gratulon al vi, Christian. Eble nun li pli bone komprenas mian amatan urbon (en kiu mi ne loĝas). Do jen tiel, kiel mi provis doni perspektivon: 

MALFERMU LA SONON
(por Miles Davis, 1959)

de Ralph Dumain

Trovu tiun tonon
         kiu ankaŭ estas homo.

Pulsoj kaj krioj pentras la nigron,
         jen brue, jen delikate,
                  kiel la violento kaj tener'
                        de niaj urboj, de niaj noktoj,

                        kaj de la spir' de niaj animoj.

2014-06-17

Virgil Mihaiu pri estetiko

La unua leĝo de l'estetiko
de Virgil Mihaiu
el la rumana tradukis Ionel Onet

Ĉu povus iu imagi la rusan kaj la universalan literaturojn sen la kuracisto Ĉeĥov aŭ sen la kuracisto Bulgakov? Ĉu estis E.T.A. Hoffmann verkisto aŭ komponisto? Ĉu povis iu imagi la anglan poezion sen la pola maristo Joseph Conrad? La kuracisto Augustin Buzura verkas romanojn, la poeto-aktoro Archie Shepp ludas ĵazon, la verkisto Boris Vian sendas ridentantajn signalojn el la trumpetoj de l'alia mondo. Fama estas la kazo de Elias Canetti, judo, naskiĝinta en Bulgario, germanlingva verkisto vivinta en Britio. Radu Petrescu eltenis ekzilon kiel humila profesoro, poste li eluzis sian sanon en librotenista buroo. La juĝoregistristo Urmuz ankoraŭ instruas l'avangardon al la kulturo de la 20-a jarcento. Teda jarcento, indiferenta je lia sinmortigo apud ŝoseo. Ambaŭ lumigas la rumanan literaturon. Veraj artfakuloj, kanonigitaj de sorto per aliaj profesioj. Se la arĥitekto sentas ke li povas esprimiĝi per ĵazo, kiu povas malpermesi tion? Nenia artkampo povas esti ĉirkaŭata per pikdrato. La gardistoj kun salkugloj estis neniigitaj de l'unuaj movoj de egipta danco. La unua leĝo de l'estetiko: l'eterneco igas ridinda la civilstaton, la verkaĵoj estas venĝo de l'nacio kontraŭ la malracieco de l'historio. La vermoj povas disfaligi la piramidojn, la virusoj haladzigas la freŝecon de l'pluvo, panpeceto kostas pli ol libro. Sed la libro estas la fosforeska pano de l'homaro. Ĝi postvivas.