2013-06-27

Miĥail Lomonosov (& Farlingo)

Miĥail Lomonosov (1711-1765) estis rusa sciencisto kaj poeto, multtalentulo kaj ŝlosila eminentulo. La artikolo en Vikipedio donas malmultajn informojn. Mi ne trovis tradukon el lia verkaro en Esperanto: ĉu ekzistas?

Mi trovis pli ampleksan biografion ĉe retejo de Matvei & Vladimir Farber, kiu provizas multlingvan dokumentadon de propra artefarita lingvo Farlingo:


M. V. Lomonosov

La patro de la ruso scienco , Miĥail Vasiljeviĉ Lomonosov, naskiĝis 8.12.1711 en norda vilaĝo Miŝaninskaja de Arĥangelska gubernio.

Filo de kamparano, li multe revis pri lernado, kaj kiam li estis 19 jara, li piediris Moskvon por realigi sian revon. Lomonosov lernis en Slava-Greka-Latina Akademio en Moskvo, en Kieva Eklezia Akademio kaj en Universitato ĉe Peterburga Akademio de sciencoj. En 1736-41 M. V. Lomonosov studis naturajn kaj teknikajn sciencojn eksterlande.

En 1742 li estis adjunkto de fizika klaso kaj en 1745 - Profesoro de kemio - akademiano ĉe Peterburga Akademio de sciencoj. Ĝis la morto Lomonosov staris en la centro de scienca agado en la Akademio. En 1748 Lomonosov fondis ĉe la Akademio kemian laboratorion, kie studentoj faris ne nur sciencajn esplorojn, sed ankaŭ praktikajn laborojn. En tiu laboratorio li prelegis sian kurson "Enkonduko en veran fizikan kemion"(1752-1753). Lomonosov konstruis multajn laboratoriajn optikajn aparatojn kaj instrumentojn, kaj komencis krei rusan sciencan-teknikan terminaron. En 1756 Lomonosov faris famajn eksperimentojn kun metaloj bruligataj en fermita ujo, kiuj donis la unuan nepridiskuteblan pruvon pri konservo de substanco dum kemiaj reakcioj kaj pri rolo de aero dum la procedo de bruligado. Spite al la akceptitaj tiamaj teorioj Lomonosov insistis , ke fenomenoj, observataj dum varmigo, estas rezulto de mekanika movado de materiaj parteroj. Lomonosov distingis konceptojn pri korpusklo (molekulo) kaj elemento (atomo), kio estis akceptita nur en 19-a jarcento.

Lomonosov klarigis tiajn fenomenojn kiel fulmo, arkta lumo, kaj disvolvis originalan teorion pri elektraj fenomenoj, kiu neis ekziston de speciala elektra materio. Fenomenojn de la naturo li ĉiam rigardis de la materialisma vidpunkto. En 1761 li konstatis, ke la planedo Venuso estas ĉirkaŭita per atmosfero.

En sia fama verko "Pri tavoloj de la Tero" (1763) Lomonosov montris, ke teraj tavoloj estas rezulto de komplikaj procedoj, kiuj okazas en la naturo. Li priskribis kaj korekte klarigis la formadon de multaj tre gravaj utilaj mineraloj, inter ili karbo, torfo kaj bruligeblaj skistoj.

Lomonosov konstante kunligis teorion kun praktiko kaj insistis pri disvolvo de rusa industrio, minmetalurgio kaj agrikulturo. Li batalis por sendependo de Rusio kaj la solvon de la problemo li vidis en la kreo de ĉiubranĉaj produktaj fortoj. Plimultigon de laborkapablaj homoj li opiniis necesa kondiĉo por progresanta disvolvo de la lando.

Lomonosov montris grandan intereson pri la problemoj de ĉirkaŭpolusaj terenoj kaj Nordmara vojo, kies politikan kaj ekonomian signifon li opiniis tre grava. Lomonosov kreis la unuan klasifikon de glacioj kaj esprimis hipotezon pri ekzisto de granda glacia drivo en Arktiko.

Multon faris Lomonosov por progreso de rusa arto. Li restarigis en Rusio mozaikan arton. Kun siaj lernantoj li kreis rimarkindajn mozaikajn portretojn - Petro I (1754), kaj aliajn, patriotisman bildon "Poltava batalo"(1762-64), rimarkinndan pro forto de koloroj. Li skribis verkon "Ideoj pri pentrartaj bildoj el rusia historio"(1764). De 1763 Lomonosov estis honora ano en Peterburga Akademio de Artoj.

Laŭ iniciato de Lomonosov kaj dank' al lia energio en 1755 estis fondita Moskva univeresitato (nuntempa universitato je nomo de Lomonosov). Laŭ lia insisto en la universitato estis permesite lerni ne nur al nobeloj, sed ankaŭ al reprezantantoj de aliaj socitavoloj.

Lomonosov estis reformanto de literatura rusa lingvo. Liaj verkoj: "Mallonga gvidilo al ritoriko" (1743-1748), "Ruslanda gramatiko" (1755-1757) kaj aliaj faris komencon al scienca studado de rusa lingvo. Lomonosov kreis teorion pri "tri stiloj" en rusa lingvo (alta, meza kaj malalta), kiu sukcesigis alproksimiĝon de literatura lingvo al vivanta popola parolo. Li kreis teorian bazon por la reformo de rusa versokreado kaj fondis silabotonikan sistemon, kiu fariĝis fundamento por rusa poezio ĝis la 20-a jarcento. Kiel poeto Lomonosov estis la plej granda reprezentanto de rusa klasicismo. Liaj odoj kaj versoj propagandas reformigan agadon de Petro I, gloras sciencon, disvolvon de produktaj fortoj de la lando kaj ĝian nacian kulturon. Per siaj laboroj Lomonosov pliriĉigis preskaŭ ĉiujn fakojn de la scienco. Lomonosov estis fama ne nur en Rusio, sed ankaŭ eksterlande. En 1761 li estis elektita ano de Sveda Akademio de sciencoj kaj en 1764 honora ano de Bulonja Akademio. Kelkaj geniaj konsideroj de Lomonosov eniris en la vivon nur post Granda Oktobra socialisma revolucio. Rusa popolo honoras memoron pri rusa granda sciencisto - la Patro de la Rusa Scienco.

1 comment:

Anonymous said...

Mi iam tradukis tri liajn poemetojn al E-o, legu:
http://esperanto.org/Ondo/Ondo/153-lode.htm#153-07

Valentin Melnikov