2013-06-29

Sándor Weöres: centjara datreveno

Dankon al Laszlo Radacsy: “Antaŭ 100 jaroj, la 22-an de junio, 1913 naskiĝis Sándor Weöres, hungara poeto, unu el la plej grandaj artistoj de la lingvo kaj lingvoludo. Por iom da impreso pri li mi aldonas unu el liaj poemoj”:


       La hundbazaro
      de Sándor Weöres

Marde en la strato Mordo
malfermiĝis hund-bazar',
per tambur' ĝin inaŭguris
Hundorela Baltazar'
Hund-bazar'! hund-bazar'!
Hundorela Baltazar'!

Bunta hundo ok forintojn,
blanka kostas nure kvar,
eĉ por du forintoj estas
jam hundet' por klientar'.
Hund-bazar'! hund-bazar'!
Hundorela Baltazar'!

     (tradukis Béla Hules)

FONTO:  Haszpra, Otto. Eszperantó az ábécétől a felsőfokig (Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1998), p. 100.

No comments: