2013-06-14

Edmond Privat parolas pri D-ro Zamenhof

La Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (Biblioteko de la Urbo La Chaux-de-Fonds) (CDELI) havas arkivon da sonregistraĵoj. Jen unu:

Privat Edmond: Parolado Okaze de la SES-kunveno 1954 Marto 14 (Registraĵo de Rene William Perrenoud) (32:12)

Jen kelkaj sed ne ĉiuj diskutitaj punktoj. Privat rakontas pri siaj renkontoj kun Zamenhof, kaj diskutas lian karakteron, ekz. lian modestecon. Zamenhof ne naive supozis, ke Esperanto portus pacon; prioritatas komunikado kaj egaleco. Zamenhof skeptikis pri la rezulto de la sendependiĝo de Pollando, prave se oni konsideras la kontraŭjudaj pogromoj.Privat subtenas nacian sendependecon, sed tio estas nur ŝtupo, ne fina celo. Zamenhof ne esits elstara intelekulo, nek lingvisto, sed li komprenis multe, kun longdaŭra perspektivo. Zamenhof pensis psikologie, ne politike. Zamenhof komprenis la patriotismon de ĉiuj, ne nur de favorata nacio, do la neakcepteblecon de ia nacia supereco.

No comments: